Arbara tulipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
arbara tulipo (Tulipa sylvestris)
Illustration Tulipa sylvestris0.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: monokotiledonuloj Monocotyledones
Ordo: Lilialoj
Familio: Liliacoj Liliaceae
Genro: Tulipo Tulipa
Tulipa sylvestris
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La arbara tulipo (Tulipa sylvestris), ankaŭ nomata viteja tulipo estas plantspecio kiu apartenas al la familio de la Liliacoj (Liliaceae). Ĝi estis floro de la jaro 1983 en Germanujo.

Priskibo[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj karakteroj[redakti | redakti fonton]

La arbara tulipo estas multjara herba planto, ĝi havs altecon de 30 ĝis 45 (10 ĝis 60) cm. Tiu geofito formas bulbon kiel rezervorgano. Ofte la bulboj ricevas subgrundajn stolonojn, kiuj servas al la vegeta multigado.

bulboj de la arbara tulipo en vintro.

Folioj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale la planto formas po tri foliojn por planto, malofte ankaŭ povas esti kvar. La simplaj bluverdaj folioj estas sentigaj. La formo de la foliplato varias de mallarĝe lanceta ĝis liniiforma kaj finas en pinta arkforma kanalo. La folirando estas glata. La folioj estas relative molaj, senharaj kaj havas glatan strukturon. Ili longas ĉ. 15 ĝis 35 cm kaj larĝas inter 1 kaj 2 cm.

arbara tulipo (Tulipa sylvestris), floro.

Floro kaj frukto[redakti | redakti fonton]

Por planto kreskas apikala malforte odoranta, sonorilforma floro. Malofte povas esti po du. La ses petaloj staras en du cirkloj. La petaloj de la ekstera cirklo longas 30 ĝis 40 (ĝis 65) mm kaj larĝas 8 ĝis 15 (ĝis 25) mm, la interna cirklo longas 30 ĝis 40 (ĝis 60) mm larĝas 15 ĝis 20 (ĝis 25) mm. La sespinte antaŭen kurbantaj senharaj petaloj estas je la interna flanko brile flavaj, la ekstera flanko havas verdan aŭ ruĝan nuancon. Ankaŭ la ses fekundaj stamenoj staras en du cirkloj. Ili konsistas el ebenaj, 8 ĝis 14 mm longaj, harecaj filamentoj kun oranĝkoloraj anteroj. La longeco de la anteroj varias inter 4 kaj 9 mm. La tulipo havas helverdan, ĉ. 10–12 mm longan, hipoginan ovarion, kiu konsistas el tri kunkreskintaj karpeloj. Septoj dividas ĝin en tri ovariaj fakoj. Ĉiu ovaria fako havas du semajn listelojn. Ĉar ne ekzistas pistiloj, la ovario finiĝas per tri mallongaj flavaj stigmoj. La floro fermiĝas vespere kaj dum morna, humida vetero kaj malfermiĝas matene dum suna vetero. Tiam la floro aspektas kiel granda flava stelo kun diametro de 7 ĝis 8 cm. La planto floras de aprilo ĝis majo.

La plataj semoj maturiĝas en ledaj trikameraj kapsulfruktoj.

kapsuloj kaj semoj

Kromosomnombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomo-nombro estas 2n = 48, malofte 24 aŭ 36.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La arbara tulipo etas tipa membro de la flaŭro „Geranio-Allietum“ ( =geranio-aliumo). En nordokcidenta Eŭropo ĝi aperas ankaŭ en socio de la Aliario.

Vegetativa multigado okazas per stolonoj kaj bulboj. La disvastigo pere de la homo okazas per grundo. Kelkfoje ĝi estas kultivita kiel ornamplanto.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

arbaraj tulipoj en vitejo de Gau-Odernheim.

La origina kreskoregiono estas en Sudeŭropo (Sicilio, Grekujo), Nordafriko (Alĝerio, Libio; Maroko, Tunizio)[2] kaj Turkujo[3]. Eventuale la arbara tulipo estis kultiviata en la maŭra Andaluzio sub la nomo „makedona cepo“ (basal al-maqdunis) aŭ „sitelaj-narcisoj“ (naryis qadusi) kiel ornamplanto. Oni supozas, ke ĝi venis al Aleksandrio.[4]

Tulipa sylvestris estas la sola tulipo, kiu kreskas kiel sovaĝa tulipo en Meza Eŭropo.[5]

arbara tulipo (Tulipa sylvestris).

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Jenaj nomoj estas uzataj kiel sinonimoj:

  • Tulipa australis LINK [≡ Tulipa sylvestris subsp. australis]
  • Tulipa biebersteiniana SCHULT. & SCHULT. f. [= Tulipa sylvestris subsp. australis]
  • Tulipa persica WILLD. EX KUNTH
  • Tulipa primulina BAKER [≡ Tulipa sylvestris subsp. primulina][6]

Ĝenerale estas akceptitaj tri subspecioj de la arbara tulipo (Tulipa sylvestris):

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alfred Blaufuss: Waldtulpe, Zierliches Johanniskraut, Waldanemone, drei seltene Pflanzen aus der Mitte Rheinhessens, Heimat-Jahrbuch Alzey–Worms 1973, S. 323–330.
  • O. Sebald, S. Seybold, G. Philippi (Hrsg.): Die Farn- und Blütenpflanzen Baden-Württembergs, Bd. 7. E. Ulmer, Stuttgart, 1998. ISBN 3-8001-3316-4
  • Brigitte Horak: Weinbergstulpen in Castell. Castell, April 2007 (Faltblatt)
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands und angrenzender Länder, 7. Auflage, Quelle & Meyer-Verlag, 2011, ISBN 978-3-494-01424-1

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tropicos. [1]
  2. http://www.ars-grin.gov/cgi-bin/npgs/html/tax_search.pl?Tulipa+sylvestris
  3. Verbreitungskarte Türkei s. İsmail Eker/M. Tekin Babaç 2010, Tulipa koyuncui Eker & Babaç sp. nov. (Liliaceae) from east Anatolia, Turkey. Nordic Journal of Botany 28, 2010, fig. 3, doi:10.1111/j.1756-1051.2009.00591.x
  4. J. Esteban Hernández Bermejo, Expiración García Sánchez 2009, Tulips: An Ornamental Crop in the Andalusian Middle Ages. Economic Botany 63/1, 60-66
  5. Porträt der Wildtulpe
  6. http://www.ars-grin.gov/cgi-bin/npgs/html/tax_search.pl?Tulipa+sylvestris
  7. http://www.ars-grin.gov/cgi-bin/npgs/html/tax_search.pl?Tulipa+sylvestris

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]