Konvalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Convallaria majalis
Convallaria majalis, "lilio de la valo"
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: lilialoj Liliales
Familio: Liliacoj Liliaceae[1]
Genro: Konvalacoj[2] Convallaria
Convallaria majalis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Divastiĝo de C. majalis
verda: subspecio majalis,
ruĝa: subspecio keiskei,
viola: subspecio montana.

Konvalo (science Convallaria majalis), aŭ majfloro, estas herbeca planto de mezvarmaj regionoj. Ĝi estas indiĝena de la Norda Hemisfero en Azio, en Eŭropo kaj ankaŭ en Apalaĉaj montoj de Nordameriko. Ĝi floras dum printempo, plejofte en majo, el tio ĝia nomo majfloro. Ĝiaj floroj, malgrandaj kaj blankaj, formiĝas laŭ aro da bonodoraj kloŝetoj. Ĝi estas venena planto. En Eŭropaj mezvarmzonaj arbaroj, kie ĝia ĉeesto estas natura, ĝi supozeble estas (kun vinko) bona bioindikilo pri la iama tempo kaj pri la natureco de la arbaroj[3].

Laŭ la tradicia klasifiko, ĝi apartenas al la familio de liliacoj (Liliaceae). Pro tio, konvalo foje nomiĝas lilio de la valo. Laŭ la filogenetika klasifiko (APG sistemo, laŭ la angla akronimo: Angiosperm Phylogeny Group) ĝi estas parto de la familio de ruskacoj (Ruscaceae) aŭ de asparagacoj (Asparagaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Konvalo estas staŭda herbeca planto, kiu formas vastajn koloniojn, disigante ĝiajn rizomojn, kies la stolonoj staras rampotigojn dum somero. La tigoj estas je 15–30 cm altaj, kun unu aŭ du folioj je 10–25 cm longaj. La floradaj tigoj havas du folioj kaj floroj aranĝitaj en floraro da 5-15 floroj. La floroj estas hermafroditaj. La korolo havas ses tepalojn kaj sonorilan formon, ĝi estas blanka aŭ helroza, kun milda parfumo. La frukto estas bero.

Distribuo[redakti | redakti fonton]

La konvalo disvastiĝas hejmen tra plej parto de Eŭropo kaj mezvarma Azio. Ĝi estas konsiderata naturalizigita en Nordameriko. En suda Eŭropo, ĝia sterniĝo estas kutime limigita al montaj areoj. Formoj de konvalo, kiel la hela rozkolora florado nomata rosea, estas distribuataj tutmonde.

Areoj, kie kreskas konvalo, estas aparta karaktero de la specioj en Eŭropaj arbaroj el fagoj kaj kverkoj. Dank' al iomete malsekeco, filtrita lumo trans arboj, ĉefe en fagaj kaj kverkaj arbaroj kaj maldensaj pinaj arbaroj, ĝi ofte originas densan kolonion. En la montoj, konvalo hejmiĝas ĝis alto je 1900 m ĉe montaj herbejoj, kun malkrutaj deklivoj kaj maldensaj arbustoj. Konvalo estas asociata kun avelujoj kaj varmoemaj arbustoj. Ĝi aperas ankaŭ en kalciaj grundoj kun acerotiliaj arbaroj.

Konvalo preferas varman someron, aerigitan medion kaj partan ombraĵon. Ĝi prosperas kaj sur kalciaj kaj sur acidaj grundoj. En tro ombra arbaro, la planto donas ofte nur foliojn sed neniujn florojn[4] . Sekve ke la disvastiĝo estas tie ĉefe tra radikaj ŝosoj[5].

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Populara nomigado[redakti | redakti fonton]

En Hispanujo, ĝi estas konata kiel larmoj de Salomono, rozo de la valo, lilio de Nia Sinjorino, sovaĝa lilio, mugueto [6]. En Germanujo, ĝi estas konata kiel kloŝetoj de majo. En Francujo, ĝi estas konata kiel muguet, ĉar ekde 1200 estis uzitaj la terminoj muguemusguet, kiuj estas derivitaj de musc, probable aliprononco de muskato, al kiu la odoro de la floro similas[7]; la tradicia vendado de muguet strate estas permesita al iu ajn ĉiujare la 1-an de majo[8].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lily-of-the-Valley (Convallaria majalis) (angle)
  2. Konvalacoj laŭ PIV
  3. Laŭ Jean-Luc Dupouey kaj Etienne Dambrine en (volumo14) pri teĥnikaj rendevuoj de la franca institucio ONF ; aŭtuno 2006 (france)
  4. Das Maiglöckchen im Naturlexikon (La majfloroj en la leksiko de la naturo) (germane)
  5. Heinrich E. Weber: Gebüsche, Hecken, Krautsäume (Arbetaroj, heĝoj, herbejoj) Ulmer Verlag 2003, ISBN 3-8001-4163-9, S. 111. (germane)
  6. . Reĝaj Botanikaj Ĝardenoj, Royal Botanic Gardens: Anthos Projekto (angle) (25an de novembro 2009).
  7. Etimologio de muguet (france)
  8. Oficiala publiko de la registraro pri la vendado de konvalo (france)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]