Animala komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Metakomunikado: signaloj kiuj modifas la signifon de postaj signaloj. La plej konata ekzemplo estas la frontoludo kaj vostosignaloj ĉe hundoj, kiuj indikas ke posta agresema signalo estas parto de ludobatalo prefere ol grava agresema epizodo.

Animala komunikadoBestokomunikado estas ajna konduto ĉe unu besto kiu havas efikon sur la nuna aŭ estonta konduto de alia besto. La studo de bestokomunikado, foje nomata Zoosemiotiko (difinita kiel la studo de signokomunikado aŭ semiozo ĉe bestoj; distingebla de antroposemiotiko aŭ homsemiotiko, la studo de homa komunikado) ludis gravan rolon en la metodaro de etologio, socibiologio, kaj la studo de bestokognicio.

Bestokomunikado, kaj efektive la kompreno de la bestomondo ĝenerale, estas rapide elkreskanta kampo, kaj eĉ en la 21a jarcento ĝis nun, multaj antaŭaj komprenoj rilatiĝis al diversspecaj kampoj kiel ekzemple persona simbola nomuzado, bestemocioj, bestokulturo kaj lernado, kaj eĉ seksa konduto, delonge kosiderata bone komprenita, estas nun revoluciiĝanta.

Ŝafido esploras kuniklon, ekzemplo de interspecifa komunikado tra korplingvo kaj odoro.

Formoj de komunikado[redakti | redakti fonton]

  • Gestoj: La plej konata formo de komunikado implikas la montradon de karakterizaj korpopartoj, aŭ karakterizajn korpomovojn; ofte tiuj okazas en kombino, kiel karakterizaj movoj kiuj funkcias por riveli aŭ emfazi karakterizan korpoparton. Ekzemple ĉe Arĝentmevoj la prezento fare de gepatro de la beko al ĝia mevido indikas manĝigotempon. Kiel ĉe multaj mevoj, la Arĝentmevo havas hele koloran bekon, flavan kun ruĝa punkto sur malsupra mandiblo proksime de la pinto. Kiam ĝi revenas al la nesto kun manĝaĵo, la gepatro staras ĉe ĝia mevido kaj frapas per la beko sur la tero plej antaŭe de ĝi; tio okazigas petegan respondon de malsata mevido (bekante ĉe la ruĝa punkto), kio stimulas la gepatron por vomkraĉi manĝaĵon plej antaŭe de ĝi. La kompleta signalo tial implikas karakterizan morfologian trajton (korpoparto), la ruĝmakulan bekon, kaj karakterizan movadon (frapetante direkte al la grundo) kiu igas la ruĝan punkton tre videbla al la mevido. Kongrue, kelkaj Kapopieduloj aŭ Cefalopodoj, kiel ekzemple la polpo, specialigis haŭtĉelojn kiuj povas ŝanĝi la ŝajnan koloron, maldiafanecon, kaj reflektecon de ilia haŭto.[1] Aldone al estado uzita por kamuflo, rapidaj ŝanĝoj en haŭtkoloro estas uzitaj ĉasante kaj en amindumadaj ritoj.[2] Dum ĉiuj primatoj uzas iun formon de gesto,[3] Frans de Waal venis al la konkludo ke homsimioj kaj homoj estas unikaj en tio ke nur ili estas kapablaj uzi intencitajn gestojn por komuniki. Li testis la hipotezon de gesto evoluanta en lingvon per studado de la gestoj de bonoboj kaj ĉimpanzoj.
  • Mimiko: Vizaĝgestoj ludas gravan rolon en bestokomunikado. Hundoj ekzemple esprimas koleron tra grumblado (bojado) kaj montrante iliajn dentojn. En alarmo iliaj oreloj leviĝas. Kiam timanta hundo tiros reen iliajn orelojn, eksponos dentojn iomete kaj strabos okulojn. Jeffrey Mogil studis la mimikojn de musoj dum pliigoj de kreskanta doloro. Kion ili trovis estis kvin rekoneblaj mimikoj; enorbita streĉiĝo, naza elkaviĝo, ŝanĝoj en orelo kaj movoj de buŝharoj[4].
  • Sekvo de rigardado. Kunordigo inter sociaj bestoj estas faciligita per kontrolado de alies kapo kaj rigardorientiĝon. Longe rekonita en homaj evoluaj studoj kiel grava komponento de komunikado, tie ĵus komencis esti multe pli da atento sur la kapabloj de bestoj sekvi la rigardon de tiuj kun kiuj ili interagas, ĉu membroj de siaj propraj specioj aŭ homoj. Studoj estis faritaj ĉe homsimioj, simioj, hundoj, birdoj, kaj testudoj, kaj temis pri du malsamaj taskoj: "sekvi alies rigardon al malproksima loko" aŭ "sekvi alies rigardon geometrie ĉirkaŭ vida baro ekz. per repoziciigado de ili por sekvi rigardosignalon se konfrontite kun baro blokanta ilian vidon". La unua kapablo estis trovita inter larĝa vico da bestoj, dum la dua estis montrita nur por homsimioj, hundoj (kaj lupoj), kaj korvedoj (korvoj), kaj proboj montri tiun "geometrie sekvantan rigardon" ĉe kalitriĥoj kaj ibisoj donis negativajn rezultojn. Esploristoj ankoraŭ ne havas klaran bildon de la kogna bazo de rigarda sekvokapabloj, sed evolua indico indikas ke "simpla" rigardas sekvante kaj "geometria" rigardas sekvon fide supozeble je apartaj kognaj fundamentoj[5].
  • Vokaligo: Multaj bestoj komunikas tra vokaligoj (voĉo). Komunikado tra vokaligo estas esenca por multaj taskoj inkluzive de pariĝadaj ritoj, avertaj alvokoj, komuniko de lokoj de nutraĵfontoj, kaj socia lernado. Masklaj sekskrioj kutimas signali al la ino kaj bati konkurantojn en specioj kiel ekzemple martelkapaj vespertoj, ruĝaj cervoj, ĝibaj balenoj kaj marelefantoj[6]. Ĉe balenspecioj oni trovis, ke la balenkanto havas malsamajn dialektojn surbaze surloke. [7] Aliaj kazoj de komunikado inkludas la avertkriojn de la Kampbela simio[8], la teritoriajn vokojn de gibonoj, la uzon de frekvenco ĉe Grandharpunnazaj vespertoj por distingiĝi inter grupoj[9].
  • Flara komunikado: Malpli evidenta (escepte ĉe kelkaj kazoj) estas flara komunikado. Multaj mamuloj, aparte, havas glandojn kiuj generas karakterizajn kaj long-daŭrajn odorojn, kaj havas respondajn kondutojn; tiuj forlasas tiujn odorojn en lokoj kie ili estis. Ofte la odora substanco estas enkondukita en urinofeko. Foje certe estas distribuita tra ŝvito, kvankam tiun ne heredigas duonkonstantan markon kiel odoroj deponitaj sur la tero. Kelkaj bestoj havas glandojn sur iliaj korpoj kies sola funkcio ŝajnas esti deponi odoromarkojn: ekzemple la mongola gerbilo havas odorglandon sur ĝia stomako, kaj karakterizan ventran frotan agon kiuj deponas odoron de ĝi. Oraj hamstroj kaj katoj havas odorglandojn sur iliaj flankoj, kaj deponas odoron per frotado de iliaj flankoj kontraŭ objektoj; katoj ankaŭ havas odorglandojn sur iliaj fruntoj. Abeloj portas kun ili saketon da materialo de la insektonesto kiun ili liberigas kiam ili reeniras, la odoro de kiu indikas ke ili estas parto de la insektonesto kaj havigas al ili sekuran eniron. Formikoj uzas feromonojn por krei odoropadojn al manĝaĵo same kiel por alarmado, maskla altiro kaj distingo inter kolonioj. Plie, ili havas feromonojn kiuj celas konfuzi malamikon kaj manipuli ilin en batalado kun ili mem[10].
  • Elektrokomunikado: Pli malofta formo de bestokomunikado estas elektrokomunikado. Ĝi vidiĝas ĉefe en akveca vivo, kvankam kelkaj mamuloj, precipe la ornitorinko kaj eĥidnoj estas kapablaj je elektroricevo kaj tiel teorie de elektrokomunikado.[11]

Funkcioj de komunikado[redakti | redakti fonton]

Interpretado de la animala komunikado[redakti | redakti fonton]

Enspecia kaj interspecia komunikadoj[redakti | redakti fonton]

Enspecia komunikado[redakti | redakti fonton]

Interspecia komunikado[redakti | redakti fonton]

Predo al predanto[redakti | redakti fonton]

Predanto al predo[redakti | redakti fonton]

Simbiozaj specioj[redakti | redakti fonton]

Homa/animala komunikado[redakti | redakti fonton]

Aliaj aspektoj de la animala komunikado[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la komunikado[redakti | redakti fonton]

Kognaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Animala komunikado kaj homa kutimaro[redakti | redakti fonton]

Animala komunikado kaj lingvistiko[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cloney, R.A. & E. Florey 1968. Ultrastructure of cephalopod chromatophore organs. Z Zellforsch Mikrosk Anat 89: 250-280. PMID 5700268
  2. (1996) Cephalopod Behaviour. Cambridge University Press. ISBN 0521645832. 
  3. de Waal
  4. Reading the Facial Expression of Mice. Nature Methods. NPG nature Asia-Pacific, May 2010
  5. Range F, Virányi Z (2011) Development of Gaze Following Abilities in Wolves (Canis Lupus). PLoS ONE 6(2): e16888. doi:10.1371/journal.pone.0016888
  6. Slabbekoorn, Hans, Smith, Thomas B. “Bird Song, Ecology and Speciation.” Philosophical Transactions: Biology Sciences 357.1420 (2002). 493-503. Print.
  7. Carey, Bjorn. Whales Found to Speak in Dialects. Live Science. 3 Jan. 2006.
  8. Zuberbühler, Klause. “Predator-Specific Alarm Calls in Campbell's Monkeys, Cercopithecus campbelli.” Behavioral Ecology and Sociobiology 50.5 (2001). 414-442
  9. Boughman, Janette w. “Vocal Learning by Greater Spear-Nosed Bats.” Proceedings: Biological Sciences 265.1392 (1998). 227-233
  10. Bickerton, Derek. Adam’s Tongue: How Humans Made Language, How Language Made Humans. New York, NY: Hill and Wang, 2009. Print
  11. Electrocommunication. Alirita 2011-03-03.