Kvorumsenso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio, kvorumsenso estas kapablo sensi ĉelan denson kaj respondi al ĝi per gena esprimregulado. Ĝi estas speco de ĉela signalado, kaj specife interĉela signalado. Ĝi krome havas trajtojn de ĉela memsignalado, ĉar la ĉelo produktas kaj signalmolekulon kaj la ricevanton de tiu molekulo.[1] Ekzemple, per kvorumsenso bakterioj povas limigi la esprimon de specifaj genoj al la altaj ĉeldensoj, kie la rezultaj fenotipoj estas plej avantaĝaj, kaj ne esprimi ilin en maldensaj kondiĉoj, kie ili estus senkompense kostaj.[2] Multaj specioj de bakterioj uzas kvorumsenson.

Ekster ĉela biologio, oni povas nomi kvorumsenso la komunikmetodon per kiu iuj sociaj insektoj decidas kie fari neston. Ĝi ankaŭ estas utile aplikata en komputiloj kaj robotoj. Ĝenerale, kvorumsenso povas utili en iu ajn sencentra sistemo kies sistemeroj havas: (a) manieron nombri la sistemerojn kun kiuj ili interagas, kaj (b) norman kondutoŝanĝon kiam la nombro da sensitaj sistemeroj superas certan sojlon.

Bakterioj[redakti | redakti fonton]

Kvorumsensado de gram-negativa bakterio
Kvorumsensado de gram-pozitiva bakterio

Kelkaj el la plej bone konataj ekzemploj de kvorumsenso estas trovitaj ĉe bakterioj. Per kvorumsenso ili regulas la esprimadon de certaj kondutaj fenotipoj. Kelkaj fenotipoj, en kiuj kvorumsenso ofte rolas, estas tavoletiĝo, produktado de malignaĵoj, kaj moviĝado. Iuj bakterioj uzas ĝin en biologia luminesko, nitrogena fiksado, kaj sporiĝo.[3]

Kvorumsensado temas pri la loka denso de bakterioj en la plej proksima medio.[4] Ĝi povas esti samspecia aŭ interspecia. Ĝi uziĝas kaj de gram-pozitivaj kaj gram-negativaj bakterioj, sed per tre malsamaj mekanismoj.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (11-a de septembro, 2019) “Quorum Sensing by Monocyte-Derived Populations”, Frontiers in Immunology 10 (2140), p. 2140. doi:10.3389/fimmu.2019.02140. 
  2. (11-a de februaro, 2017) “Quorum-Sensing Signal-Response Systems in Gram-Negative Bacteria”, Nature Reviews Microbiology 14 (9), p. 576–588. doi:10.1038/nrmicro.2016.89. 
  3. (novembro 2009) “Quorum sensing inhibitors: a patent overview”, Expert Opinion on Therapeutic Patents 19 (11), p. 1581–1601. doi:10.1517/13543770903222293. 
  4. (2001-10-01) “Quorum sensing in bacteria”, Annual Review of Microbiology 55 (1), p. 165–199. doi:10.1146/annurev.micro.55.1.165. 
  5. (decembro 1999) “How bacteria talk to each other: regulation of gene expression by quorum sensing”, Current Opinion in Microbiology 2 (6), p. 582–587. doi:10.1016/s1369-5274(99)00025-9.