Arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la genealogia tradicio de la Biblio, Arbo de la sciado pri la bono kaj malbono, aŭ simple Arbo de la sciado, estas la arbo de la edena ĝardeno, menciita en la Genezo kune kun la Vivarbo, el kiu kaj per kiu originis la prapeko sekve de la malobeo de la pragepatroj, kiuj manĝis la malpermesitan frukton de tiu arbo.

Arbo de la sciado pentrita de Lucas Cranach la Maljuna.

Iuj religiaj fluoj vidas en tiu arbo vera kaj propra planto; aliaj, male, vidas en la sama arbo simbolon kies interpreto ligiĝas al la signifo donita al la koncepto de origina peko.

La evento estas rakontanta laŭ la dokumenta pensostilo Javista.

Bibliaj kaj koranaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • ”Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo en la mezo de la ĝardeno, kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono (Gn 2, 9)”.

“Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos (Gn 2, 16-17)”.

Sed la serpento diris al la virino: “Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos (Gn 3, 1-7)”.

Adamo kaj Eva manĝis la frukton de la arbo kaj pro tiu ili estis punitaj: la morto. Por reakiri la rajton daŭrigi vivi ili povus manĝi la frukton de la vivarbo; sed Dio diris: “Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo kaj manĝos kaj vivos eterne (Gn, 3, 22)”.

Ankaŭ la serpento, laŭ la Torao estis punata: ĝi estis atakita de la lepro pro la ĝia klaĉaĵo kontraŭ Dio: en tiu besto estus signo la haŭtŝanĝo! Se en la serpenton estas simbolata Satano, oni scias ke ankaŭ la anĝeloj ribelaj estis punataj, do ankaŭ Satano.

Laŭ midraŝo, Dio ne rivelis la lokon kie nun prosperas tiu arbo, kies fruktoj tiom altiras, por ne esti devigata bedaŭri.

Certas ke la historio de la arbo de la sciado de bono kaj malbono gastiĝas ankaŭ en la Korano, en kiu aperas Adamao kaj Eva, en surao en kiu Mahomedo decide konsilas resti foren de tiu arbo: “Ho Adamo, loĝu la Paradizon, vi kaj via edzino. Satiĝu je ĝi ĉiuloke kaj ĉiuplezure, sed ne alproksimiĝu al tiu arbo ĉar ĉi-kaze, vi estos inter la malpiuloj”.

Ĉu arbo metafora aŭ fizika?[redakti | redakti fonton]

Studuloj aŭ religiaj interpretistoj, aparte judaj, opiniis precipe pri fizika arbo: figarbo, vinbero (laŭ Talmudo), cedro (laŭ rabbi Yehudah), greno… Ĉiu fizika arbo trovis, en la midraŝoj (ĉar tiuj komentoj aperas nur en midraŝoj) de la hebreaj majstroj, siajn vastan argumentanan konsideron.

Inter la [[kristanaj ekzegezistoj ekestis, kaj estis flegata, la interpreto de Sankta Aŭgusteno de Hipono laŭ kiu la arbo havas funkcion metaforan ĉiam pli similan al tiu de la Nova Jerusalemo kiu kontentigis la kristanan teologion.

Scii pri la Bono kaj malbono[redakti | redakti fonton]

La propozicio "sciado pri la bono kaj malbono" estas kompleksa esprimo, kies senco estas komprenenda je la lumo de aliaj teksoj de la Malnova Testamento. Por ĝin kompreni necesas konsideri ke en la biblia lingvaĵo "scii" ne estas simple la inteligenta aktiveco, sed temas pri “sperteca" sciado kiu kuntrenas la tutan ekziston de la homo. Ankaŭ la geedzega seksrilato estas "scio”. (Gn 4 1-25). En la prisaĝa literaturo scio superas la nivelo de la nocio pri al aĵoj kaj etendiĝas al ilia valoro. La multon de signifoj oni vidu en Gen 24, 5o; 31, 24.29; 2Sam 13,22.

Graveco de la kulpo[redakti | redakti fonton]

La graveco ne situas en la materia malobeo sed en la intenco fariĝi kiel Dio kaj sendependigi el Li, kaj ankaŭ en la akcepto de la bubo pri la dia sincereco. La peko estas tiom pli grava kiom pli klara estas la libera volo kaj la ilumino por rezisti al la tento. La unua homa paro ĉion tion havis ekde la unua momento de la eniriĝo en la mondo. Laŭ la Patroj de la Eklezio kaj la plej granda parto de kristanaj teologoj, Adamo profunde komprenis la malbonon kiun estis plenuminta, spite de la kelkejuda midraŝo kiu atribuis al Adamo la scion nur pri duono de la Torao.[1]

Malfrua interpreto pri la arbo de sciado: pomo[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta eŭropa kulturo, precipe ekde la Mezepoko, la arbo de la sciado estis legita, precipe popolnivele, kiel pomo de kulturpomo. Tiu identigo eble naskiĝis el la alegoria legado de la bibia teksto: en la latina lingvo la sama vorto malum, povas referenci jen al la "pomarbo" jen al la "malbono": pro tio facilis la identigo.[2]

Arbo de sciado en aliaj kulturoj kaj religioj[redakti | redakti fonton]

Esploristoj trova similaĵon kun tiu arbo en la tamila poemo "Tala Vilasam", kie estas rakonta la legendo de arbo “Palmyra palmo” = Borassus flabellifer

Marmora reliefo de Lorenzo Maitani en la katedralo de Orvieto (Italio).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉu Adamo malobeanta bildo de Prometeo kiu defias la diojn? Iuj tion opinas.
  2. Cecilia Gatto Trocchi, Enciclopedia illustrata dei simboli, Gremese, 2004, ISBN=88-8440-325-1, p. 235.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu Ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  • Itallingva KOMUNA [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]