Emanatismo (filozofio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Precipa fonto: [1]

Emanatismoemanacionismoemanado[1] (el la latina lingvo e-manare, "aleksteren elfui" kaj do, pro plivastigo de la koncepto, "fonti el"), estas Filozofia doktrino kiu asertas la originon de ĉio, aĵoj kaj vivantaĵoj, el unika origina principo el kiu elradias kaj je kiu ĉiuj partoprenas. Tiu transcenda principo oponas kaj al kreismo el nenio (en kiu la universo estas kreita de diaĵo tute malsama kaj distingita el sia kreaĵo) kaj al materialismo (kiu rifuzas ĉiun formon de Transcendentulo ĉe origino de la realo). Tiu filozofia solvo pri la origino de la mondo tuŝas samtempe kosmogonion kosmologion kaj religion.

Deveninta el oriento, emanatismo ricevis sian sistemadon en novplatonismo (de Plotino kaj Proklo aparte), laŭ kiu ĉiuj estaĵoj procedas, per necesa emanado, el la Unu: ”Kion ni devas pensi pri Li, se Li restus senmova? Elradiado devenanta el Li kiu restas senmova, kiel brila lumo kiu ĉirkaŭas la sunon naskiĝanta el Li, spite de sia senmovo. [...] Tiel la fajro naskas el si la varmon. (Plotino, Eneadoj, V, 1, 6).”

En la Eneadoj, Plotino difinas la ĉiklikan skemon de la derivado el la Unu laŭ degradiĝantaj gradoj de la Spirito al la Animo kaj de tiu al la Materio, kaj de la leviĝo de la malsupera grado al tiu supera, igita ebla ĉar en la individua animo estas imanentaj ĉiuj aliaj gradoj. Tiu ciklo metafore reprezentas la faliĝon el la "lumo" al la '"ombro" kaj la leviĝo al la "lumo".

En pli proksimaj epokoj, direktiĝis al emanatismo, laŭkelke da aspektoj, renesanca naturalismo, ekzemple la filozofado de Giordano Bruno «laŭ kiu Dio kunfandiĝe tute solviĝasen la mondo», aŭ panteismo de Baruch Spinoza, «laŭ kiu jam Dio koincidas kun la mondo»,[2] la Unu de Jakob Böhme en 17-a jarcento kaj iuj radikaj formoj de la romantikisma penso pri la naturo en la 19-a jarcento.

Laŭ fakaj specialistoj emantista estas Brahmanismo dum spuroj de ĝi kaŝiĝas en meandroj de kabalo.

Esprimoj proksimaj al emanatismo foje troviĝas en kristanaj mistikuloj kiel en Majstro Eckhart kiuj, fascinigitaj de la beleco de la kreitaĵoj en ili vidas la rigardantan vizaĝon de Dio mem; sed temas la poezia entuziasmiĝo ĉar reale tiuj pensuloj transcendigas personon Dion.

Influo de emanatismo kaj ĝia malakceptiĝo ĉe la kristana mondo[redakti | redakti fonton]

Tiu doktrino «emanis» grandan fascinon ankaŭ ĉe kristanaj pensuloj, kiel Pseŭdo-Dionizio la Areopagano, Sankta Aŭgusteno de Hipono kaj ĉe islama Aviceno (kiu pro tio suferis oficialan persekutojn) kaj ĝenerale ĉe intelektuloj ĉar ĝi allasas impreson ke ĉiu homo estas kelkmaniere io dia kaj povas krei sian moralon.

Sed la monoteismaj abrahamaj religioj, kun la relativaj filozofioj, oponis, kaj pro raciaj motivoj kaj pro religiaj, kreismon kaj kreon el nenio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Lalande, Vocabulaire technique et critique de la philosophie, Paris, PuF, 1926 ; 4e éd. en collection « Quadrige », 1997, vol. I, p. 276.
  • Enciclopedia Filosofica, Centro Studi Filosofici di Gallarate, volume terzo, Lucarini, 1982.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu la voĉon "Emanatismo" sur “L’Enciclopedia Filosofica del Centro studi filosofici di Gallarate. Tamen, per "emanacionismo" estas indikata ĝenerale la teolgia koncepto de triunua procesio
  2. Enciclopedia Filosofica, Centro Studi Filosofici di Gallarate.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]