Brahmismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Brahmanismo)

Brahmismo estas religio, kiu disvolviĝis el la historia Veda religio en Prahindio [1][2]. La termino estas malsama al „brahmanismo“, kiu estas uzita por paroli pri la rita sistemo de la brahmanaj pastroj en hindua socio [3][4].

La termino brahmismo devenas de la centra metafizika kaj plurdiisma koncepto Brahmo, kiu evoluis dum la Veda erao.

La termino estas kelkfoje uzita por distingi la Vedan sistemon, kiu evoluis en plurajn hinduajn tradiciojn, de budhismo kaj ĝajnismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. New Advent Catholic Encyclopedia, Brahminism
  2. Encyclopedia Britannica, Brahmanism
  3. D Chatterjee (2015), Diversity and Development: An Anthropological Perspective, Editor: R Ray, The Asiatic Society, Kolkata, pages 4-7
  4. A. L. Herman. (1991) A Brief Introduction to Hinduism: Religion, Philosophy, and Ways of Liberation. Westview Press, p. 143–148. ISBN 978-0-8133-8110-7.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]