Afinecgrupo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kontraŭmilita afinecgrupo "Collateral Damage" (Flanka Damaĝo). Tiuj sep estis procesitaj la 4an de Decembro, 2002, pro okupo de la oficejo de Senatano Wayne Allard proteste kontraŭ la milito en Irako.

Afinecgrupo estas grupo formita ĉirkaŭ komuna intereso aŭ celo, al kiu individuoj formale aŭ neformale apartenas aŭ estas koncernataj. Afinecgrupoj supozeble estas ĝenerale ekster la ombrelo de registara agentejo, kaj ties celoj devas esti unuarange nekomercaj. Ekzemploj de afinecgrupoj estas privataj sociaj kluboj, fratrioj, skribo aŭ lego cirkloj, hobiaj kluboj, kaj grupoj engaĝitaj en politika agado.

Kelkaj afinecgrupoj estas organizataj en ne-hierarkia maniero, ofte uzante interkonsentan decidfaradon, kaj estas ofte formitaj el intimaj amikoj. Ili havigas metodon de organizado kiu estas fleksebla kaj sencentrigitaj. Aliaj afinecgrupoj povas havi hierarkion por havigi administradon de la grupaj longdaŭraj interesoj, aŭ se la grupo estas sufiĉe granda por postuli la delegadon de respondeco al aliaj membroj aŭ stabanaro.

Afinecgrupoj povas esti bazataj sur komuna ideologio (ekz., anarkiismo, pacismo), kunhavata afero pri specifa temo (ekz., Kontraŭatomenergio, Kontraŭmilito) aŭ komuna aktiveco, rolo, intereso aŭ kapablo (ekz., jura helpo, medicina helpo, nigraj blokoj). Afinecgrupoj povas havi ĉu malferman aŭ ferman membrecon, kvankam tiu lasta estas multe pli ofta. Kelkaj grupoj postulas kotizon aŭ esperas je la membroj kunpagu la koston de la grupaj elspezoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hauser, Luke Direct Action: An Historical Novel, (New York: GroundWork, 2003) 768 pp. ISBN 0-9740194-0-2