RRNA

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ribosoma RNA (mallongige RRNA) estas la plej abunda RNA en la ĉelo. Ĝi estas en la formo de unuopaj ĉenoj de nukleotidoj, kvankam havas plurajn regionojn forme de duopa helico, kaŭze de komplementaj sinsekvoj en malsamaj regionoj de la ĉeno.

Ĉi tia RNA havas la sekvajn karakteristikojn:

  • Apartenas al la ribosomaj subunoj, kune kun kelkaj proteinoj
  • Partoprenas je la faro de proteinoj en la ribosomo.
  • Ekzistas pluraj tipoj de rRNA, havantaj amplekson kaj strukturon malsamajn

La ribosomajn RNAjn oni kutime klasifikas laŭ ĝiaj sedimenta koeficiento en svedverg (S). Tiel eblas diri, ke en prokariotoj ekzistas tri malsamaj rRNAj (5S, 16S y 23S) kaj en eŭkariotoj kvar (5S, 5'8S, 18S, 28S).

En prokariotoj la rRNAj 23S kaj 5S apartenas al la granda subuno de la ribosomoj, dum la rRNA 16S apartenas al la malgranda subuno.

En eŭkariotoj la rRNAj 5S, 5'8S kaj 28S apartenas al la granda subuno de la ribosomoj, dum la rRNA 18S apartenas al la malgranda subuno.

Ribosomajn RNAjn, ĉefe tiu de la malgranda subuno, estas uzitaj en studoj pri filogenetiko. Danke al la studo de tiu ĉi molekula horloĝo, eltrovis Carl Woese la arkeojn en 1977

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]