Okro
Etoso
Okro (greke: ὤχρα [oĥra]) estas flaveca ĝis ruĝeca tero, konsistanta el fera-oksidhava Kaolinito (argilo). La ĉefa flava koloriga ingredienco estas fera(III) oksihidroksido, limonito. Ĝi estas uzata kiel pigmento por farboj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/Colorado_proven%C3%A7al_2.jpg/600px-Colorado_proven%C3%A7al_2.jpg)
Okro donis sian nomon al koloro okra.
Origino[redakti | redakti fonton]
En Kretaceo, organikaj rubaĵoj kaj folietoj da kvarco kaj glimo amasiĝis en malprofundaj maroj. Tie formiĝis glaŭkonito, verda argilo, kiu entenas feroksidon