Magdalena Heymair

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magdalena Heymair
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1535 (1535-01-01)
en Regensburg
Morto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pedagogoverkisto • poeto
vdr

Magdalena HEYMAIR (ankaŭ Heymairin, Haymerin, Haymairus; ĉirkaŭ 1535 – post 1586) estis instruisto kaj luterana evangeliisma poeto kiu verkis en la mezbavara dialekto.[1][2] Denaske romkatolika, ŝi konvertiĝis al evangeliisma Luteranismo. En siaj edukaj porinfanaj kantoj, ŝi ofte emfazis la rolon de virinoj en la Biblio. Magdalena Heymair estis la unua kaj nura virino antaŭ la 18-a jarcento kiu publikigis pedagogiajn verkojn por bazas instruado en Germanio. Ŝi estis ankaŭ la unua virino kiu havis siajn verkojn listigitajn kiel herezaj en la listo de malpermesitaj libroj Index Librorum Prohibitorum (1569).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj verkoj de Heymair estas jenaj:

  • Die sontegliche Episteln ('Dimanĉaj Epistoloj', 1568),
  • Das Buechlein Jesu Syrachs ('La libro de Jezuo Siraĥo', 1571),
  • Das Buch der Apostolischen Geschichten ('La libro de Apostolaj Historioj', 1573);
  • Das Buoch Tobiae ('La libro de Tobias', 1580).[1][3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Wilson, Katharina M.. (1997) Women writers of Great Britain and Europe : an encyclopedia. New York: Garland, p. 578–579. ISBN 978-0815323433.
  2. Magdalena Heymairin. Alirita 3a de Februaro 2017.
  3. "Magdalena Heymair Eine Schulleiterin dichtet Kinderlieder". 500 Jahre Reformation: von Frauen gestaltet. Alirita la 8an de Februaro 2017.