Proletara revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La proletara revoluciolaborista revolucio estas revolucio de socia klaso en kiu la proletaro klopodas renversi for de ties pozicio la regantan klason pere de la kapto de la regopovo (respektive registaro) kaj de la ceteraj politikaj institucioj. Ĝi estas koncepto kun grava ideologia komponanto (de socialismo, anarkiismosindikatismo).

La bolŝevika revolucio de Rusio en Oktobro 1917 estis historie la ekzemplo plej elstara de proletara revolucio, sendepende de tre diversaj ideologiaj kaj historiografiaj pritaksoj. La ĉina revolucio kaj la maoisma pensaro enkondukis la gravecon de la partopreno de la kamparanoj, kio en leninismo estis klare difinita kiel malpli revolucia; kaj tiel oftiĝis la esprimo "laborista kaj kamparana revolucio", kiu etendiĝis ĉefe tra landoj de la Tria Mondo kiu havu industrian sektoron tre malmulte disvolvigitan.

La fakto ke proletaraj sektoroj partoprenas en revolucio ne certigas, ke temas pri proletara revolucio, ekzemple ĉe la Franca Revolucio; necesas, ke la celoj estu instalado de proletara regado. Tre ofte dum revolucio la celoj ne estas tute klaraj, kaj la interesoj de proletaraj kaj neproletaraj tavoloj foje interplektiĝas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]