Greka Klerismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Greka klerismo)
Hermes o Logios, greka literatura gazeto de la 18a kaj 19a jarcentoj.

La Moderna Greka Klerismo (en greka: Διαφωτισμός, Diafotismos, "lumigo") estis la greka esprimo por la epoko de Klerismo.

La greka klerismo ricevis impeton fare de riĉaj grekaj komercistoj en la plej gravaj grandurboj de la Otomana Regno. La plej gravaj centroj de greka lernado, lernejoj kaj universitatoj, estis situantaj en Ioannina, Ĥio, Smirno (İzmir) kaj Ayvalik.[1] La dissendo de klerismaj ideoj en grekan penson ankaŭ influis la evoluon de naciisma konscio. La publikigo de la gazeto Hermes o Logios apogis la ideojn de la klerismo. La celo de la gazeto estis avanci grekajn sciencon, filozofion kaj kulturon. Du el la ĉeffiguroj de la greka klerismo, Rigas Feraios kaj Adamantios Korais, instigis grekajn naciistojn por okupiĝi pri samtempulan politikan penson.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopædia Britannica, Greek history, The mercantile middle class, 2008 ed.
  2. M. Kitromilides, Paschalis. (1979) The Dialectic of Intolerance: Ideological Dimensions of Ethnic Conflict. Journal of the Hellnice Diaspora. Arkivigite je 2013-10-22 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-22. Alirita 2017-06-05.