Skotaj Malaltaj Landoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skotaj Malaltaj Landoj
Regiono
areo [+]

LandoSkotlando



vdr
Altaj Landoj en la nordo de Skotlando, malhelverde; Malaltaj Landoj en la sudo de Skotlando, helverde.

La Skotaj Malaltaj LandojMalaltaj Teroj (en angla: Lowlands; en skota lingvo: LallansLawlands; en skotgaela lingvo: a' Ghalldachd, laŭvorte 'loko de fremduloj', IPA: [ˈaˈɣauɫ̪t̪əxk]) estas kultura kaj historia regiono de Skotlando.[1] Kulture, la Malaltaj Landoj kaj la Altaj Landoj diverĝis ekde la fino de la Mezepoko en la modernan periodon, kiam la skota lingvo anstataŭis la skotgaelan lingvon tra plej el la Malaltaj Landoj.

La Malaltaj Landoj ne estas oficiala geografia aŭ administracia areo de la lando. Estas du ĉefaj topografiaj regionoj: nome Lowlands (Malaltaj Landoj) kaj la Southern Uplands (Sudaj Altaj Landoj). La termino "Lowlands" ĉefe referencas al la Centraj Malaltaj Landoj. Tamen, en normala uzado ĝi referencas al tiuj partoj de Skotlando, kiuj ne estas en la "Highlands" (aŭ Gàidhealtachd). La limo estas kutime konsiderata linio inter Stonehaven kaj Helensburgh (en Firth of Clyde). La "Lowlands" kuŝas sude kaj oriente de la linio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]