Diccionario de Autoridades

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diccionario de la lengua castellana en que se explica el verdadero sentido de las voces, su naturaleza y calidad, con las phrases o modos de hablar, los proverbios o rephranes, y otras cosas convenientes al uso de la lengua, dedicado al rey nuestro señor don Phelippe V (que Dios guarde) a cuyas reales expensas se hace esta obra :
dictionary of the Spanish language
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1726
Loko Madrido
vdr

La Diccionario de autoridades (vortaro de aŭtoritatoj), publikita inter 1726 kaj 1739, estis la unua vortaro de la hispana lingvo eldonita de la Real Academia Española, fundamento el kio nune estas konata kiel Diccionario de la lengua española.

Unua volumeno (1726) de la Diccionario de autoridades.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Diccionario de autoridades estas la unua vortaro fare de la Real Academia Española (RAE). La fondo de la RAE en 1713 sekvis la jam ekzistintajn akademiojn de la franca kaj itala lingvoj, nome Académie Française kaj Accademia della Crusca, respektive. Kontraste la RAE celis tuj prilabori vortaron rapide post ties fondo. Oni konsideris, ke la lingvo estis jam perfekta ĉe la verkistoj de la Hispana Ora Jarcento kaj oni celis eviti la korupton fare de afrancesados kaj plibonigi la rezulton de ties plej bonkvalita antaŭanto nome Tesoro de la lengua española o castellana, de Sebastián de Covarrubias kaj publikita en 1611.

Tiu vortaro estas konata kiel «de autoridades» (de aŭtoritatoj) ĉar montras en la artikoloj citaĵojn de aŭtoroj kiuj estas ekzemploj aŭ modeloj por la difino. Tiele inter la aŭtoroj uzitaj kiel lingvaŭtoritatoj estas ĉefaj hispanaj verkistoj kaj partikulare tiuj de la Hispana Ora Jarcento nome Mateo Alemán, Tereza el Avilo, Diego de Saavedra Fajardo, Estebanillo González, Salvador Jacinto Polo de Medina, Francisco de Quevedo, Luis de Góngora, la Inkao Garcilaso de la Vega, Vicente Espinel, Juan de Mena, Fray Luis de León, Antonio de Nebrija, Pedro Calderón de la Barca, Juan Eusebio Nieremberg, Juan de Mariana, Miguel de Cervantes, Lope de Vega, kaj aliaj.

La Diccionario de autoridades aperis inter la jaroj 1726 kaj 1739, post detala procezo de kreado kaj redaktado kuna de ĉiuj artikoloj. Ĝi konsistas el 6 volumenoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aliro al ĉiu volumeno de la Diccionario de autoridades:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

1. Freixas Alas, Margarita. "Las autoridades en el primer Diccionario de la Real Academia Española". Doktoriga Tezo, Universitat Autónoma de Barcelona, 2003. Versio elektronika: http://www.tesisenred.net/TDX-0611104-150443

2. Diccionario de autoridades, Real Academia Española, Tomos I-VI, 1a eldono, publikita 1726-1739. Faksimilo, Editorial Gredos, 1963, tres tomos.

3. Val Alvaro, José F.. Ideas gramaticales en el Diccionario de autoridades. Madrid: Arco Libros, S.A., 1992.