Fenikso (anglePhoenix [fi:niks]) estas la ĉefurbo, la plej granda urbo, kaj la plej granda metropola areo en la ŝtatoArizono en Usono. Ĝi estas ankaŭ la ĉefurbo de la konteo Maricopa. La tereno, kie situas hodiaŭ la urbo, estis aĉetita en oktobro 1870. Ĝi laŭleĝe urbiĝis la 5-an de februaro 1881. Laŭ la censo de 2000, Fenikso estas:
la sesa plej granda urbo en Usono, kun loĝantaro de 1 321 045, kaj
la dekkvara plej granda metropola areo en Usono, kun loĝantaro de 3 251 876.