Richmond aŭ Riĉmondo estas grandurbo en Usono, en subŝtatoVirginio (ŝtato), kie ĝi estas la ĉefurbo de Virginio. Kiel aliaj urboj de Virginio, Riĉmondo estas sendependa urbo, ne parto de iu kantono.
Riĉmondo situas sur ebenaĵo laŭ navigebla rivero al la maro en la orienta landparto de Usono, en la meza (iom orienta) parto de la subŝtato. Vaŝingtono troviĝas 158 km.
En la nuna Riĉmondo la plej frue indianoj vivis. Britaj ŝipistoj alvenis en 1607 kaj ili metis krucon tien. Post jaroj alvenis koloniuloj, nature ili batalis kontraŭ la indianoj. La loko estis produktejo de tabako, komercejo de feloj. Richmond estis fondita en 1737, ĝi urbiĝis en 1742 kaj ĝi iĝis ĉefurbo de la kolonio en 1780. Tiutempe oni komercadis ankaŭ per sklavoj. Dum la Usona Milito de Sendependeco tie okazis grava parolado. En 1781 britaj soldatoj bruldetruis la urbon. La urbo tuj rekonstruiĝis kaj ĝi iĝis grava industria centro. En 1862armeo de Nordo ne povis okupi Riĉmondon, sed tio sukcesis post 3 jaroj. Tiutempe la fervojo kaj kanalo helpis la trafikon, eĉ en la urbo troleo trafikis. En 1968universitato estis kreita.