Saltu al enhavo

Poul Egede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poul Egede
Persona informo
Poul Hansen Egede
Naskiĝo 9-an de septembro 1708 (1708-09-09)
en Kabelvåg
Morto 6-an de junio 1789 (1789-06-06) (80-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Katedralo de Kopenhago Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj gronlanda vd
Ŝtataneco Danio-Norvegio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Hans Edege Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Gertrud Rask (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Niels Egede (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Christian Thestrup Egede (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tradukisto
misiisto
verkisto
universitata instruisto
teologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Greenland vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Poul EGEDE (naskiĝinta la 9-an de septembro 1708 en Vågan/Lofotoj, mortinta la 6-an de junio 1789 en Kopenhago) estis norvega-dana teologo, tradukisto kaj misiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la misia pioniro Hans Egede li helpadis la patron kaj iĝis ankaŭ ties posteulo ekleziula inter 1734-40. Reveninte al Danlando li iĝis profesoro pri teologio kaj membro de la Misia kolegio, post la morto de la patro ankaŭ inspektanto de la grondlanda] misio kaj episkopo.

Li finis en 1766 la far la patro komencita traduko de la Nova Testamento en la gronlandan, verkis krome kateĥismon (1756) kaj ceremoniregularon (Rituale) dulingvan (dana-gronlanda) en 1783. Gravis ekster tio lia eldono de vortaro grondlanda-dana-latina (1750) kaj de lernolibro gramatika (ankaŭ grondlanda-dana-latina) en 1760.

El liaj filoj iĝis misiisto Hans E. Saabye (1770–78), la posta ĉefpredikisto en Adbye/Fyn. La alia filo Niels estis leŭtenanto esploristo ĉe la eosta marbordo de Gronlando; li ankaŭ surpaperigis siajn malkovrojn (Kopenhago 1789) kaj mortis en 1804 kiel ŝipkapitano.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 387, kio legeblas tie ĉi interrete.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fenger, Bidrag til Hans Egedes og den grønlandske Missions Historie 1721–1760, Kopenhago 1879