Poul Egede

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Poul Egede
Persona informo
Poul Hansen Egede
Naskiĝo 9-an de septembro 1708 (1708-09-09)
en Kabelvåg
Morto 6-an de junio 1789 (1789-06-06) (80-jaraĝa)
en Kopenhago
Tombo Katedralo de Kopenhago vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj gronlanda vd
Ŝtataneco Danio-Norvegio vd
Familio
Patro Hans Edege vd
Patrino Gertrud Rask vd
Gefratoj Niels Egede vd
Infanoj Christian Thestrup Egede vd
Profesio
Okupo tradukisto • universitata instruisto • verkisto • misiisto • teologo vd
Aktiva en Greenland vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Poul EGEDE (naskiĝinta la 9-an de septembro 1708 en Vågan/Lofotoj, mortinta la 6-an de junio 1789 en Kopenhago) estis norvega-dana teologo, tradukisto kaj misiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la misia pioniro Hans Egede li helpadis la patron kaj iĝis ankaŭ ties posteulo ekleziula inter 1734-40. Reveninte al Danlando li iĝis profesoro pri teologio kaj membro de la Misia kolegio, post la morto de la patro ankaŭ inspektanto de la grondlanda] misio kaj episkopo.

Li finis en 1766 la far la patro komencita traduko de la Nova Testamento en la gronlandan, verkis krome kateĥismon (1756) kaj ceremoniregularon (Rituale) dulingvan (dana-gronlanda) en 1783. Gravis ekster tio lia eldono de vortaro grondlanda-dana-latina (1750) kaj de lernolibro gramatika (ankaŭ grondlanda-dana-latina) en 1760.

El liaj filoj iĝis misiisto Hans E. Saabye (1770–78), la posta ĉefpredikisto en Adbye/Fyn. La alia filo Niels estis leŭtenanto esploristo ĉe la eosta marbordo de Gronlando; li ankaŭ surpaperigis siajn malkovrojn (Kopenhago 1789) kaj mortis en 1804 kiel ŝipkapitano.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 387, kio legeblas tie ĉi interrete.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fenger, Bidrag til Hans Egedes og den grønlandske Missions Historie 1721–1760, Kopenhago 1879