Saltu al enhavo

Alexander Stubb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Stubb
Persona informo
Alexander Stubb
Naskonomo Cai-Göran Alexander Stubb
Naskiĝo 1-an de aprilo 1968 (1968-04-01) (56-jaraĝa)
en Helsinko
Religio Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando vd
Etno svedlingvaj finnlandanojfinnoj vd
Lingvoj finnasvedaanglafrancagermana vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Londona Lernejo de Ekonomiko
Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono
Universitato de Parizo-Sorbono
Universitato Furman
Kolegio de Eŭropo
Mainland High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacia Koalicio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Alexander Stubb
Familio
Patro Göran Stubb (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Christel Stubb (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Suzanne Innes-Stubb (1998–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 2
Parencoj Kai Setälä (en) Traduki (patrina avo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
universitata instruisto
diplomato
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruseloFlorencoHelsinko vd
En TTT Oficiala retejo vd
ĉefministro de Finnlando
Dum 2014–2015
Antaŭulo Jyrki Katainen
Sekvanto Juha Sipilä
prezidanto de Finnlando
Dum 2024
Antaŭulo Sauli Niinistö
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cai-Göran Alexander STUBB (naskita la 1-an de aprilo 1968 en Helsinki)[1] estas finnlanda politikisto de la konservativa-liberala partio Nacia Koalicio kaj nuna Prezidento de Finnlando.

Biografio

Stubb estas doktoro pri filozofio, specialisto pri internacia politiko. Li estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento en 2004, ricevinte la due plej grandan nombron da voĉoj en la tuta lando. Li estis nomumita ministro pri Eksterlandaj Aferoj en la dua ministraro de Matti Vanhanen en aprilo de 2008, post demisio de la antaŭulo.[2] En la parlamentaj elektoj de 2011 li estis elektita parlamentano kaj poste nomumita Ministro pri Eŭropaj Aferoj kaj Eksterlanda Komerco en la registaro de Jyrki Katainen. Post kiam Katainen estis nomumita membro de la Eŭropa Komisiono en 2014, Stubb estis elektita ĉefministro de Finnlando. En tiu posteno li restis ĝis la 29-a de Majo 2015, kiam li estis nomumita Ministro pri Financoj en la nove formita registaro sub ĉefministro Juha Sipilä. [3]

En 2016, Stubb perdis voĉdonon pri la gvidado de sia partio, kaj demisiis kiel ministro. En 2017 li estis nomumita vicprezidanto de la Eŭropa Investa Banko

En 2023 li anoncis sian intencon prezentiĝi por la elektoj de prezidento de la Respubliko en 2024. Li venkis la balotojn, kaj en la 1-a de marto 2024 li fariĝis la nova prezidanto de Finnlando.

Krom siajn gepatrajn lingvojn, la sveda kaj finna, Stubb parolas la anglan, francan kaj germanan.

Referencoj

Eksteraj ligiloj