Gábor Lükő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Lükő
Gábor Lükő prelegas en 1992
Gábor Lükő prelegas en 1992
Persona informo
Naskiĝo la  4-an de novembro 1909(nun 1909-11-04)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Komárom
Morto la 21-an de aprilo 2001
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo etnografo • folkloristo • muzeologo • universitata instruisto
vdr

Gábor Lükő [lukO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Lükő Gábor Imre estis hungara etnografo, folkloristo, muzeologo, muzeestro, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Becker ĝis 1927.

Gábor Lükő[1] naskiĝis la  4-an de novembro 1909(nun 1909-11-04) en Komárom (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Komárno en Slovakio), li mortis la 21-an de aprilo 2001 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Lükő maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1928, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934, post 2 jaroj li doktoriĝis el filozofio. Dum la studjaroj li studis ankaŭ en Bukareŝta universitato (1931–1933). Li estis muzeologo en Debrecen inter 1936–1945, krome li instruetis en la loka universitato (1942–1945). Lia habilitiĝo okazis en 1946, poste li estis docento ĝis 1950. Tiam la komunistoj aprezis lin nefidinda, tial li estis muzeestro inter 1950–1970 en Gyula, Baja kaj Kiskunfélegyháza, poste li pensiuliĝis. Liaj ĉeftemoj estis la ĉangohungaroj de Moldavio, popolmuziko, folkloro, simboloj de la prahungaroj. Lia edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis premiojn nur depost fino de la socialismo inter 1992-2000, el kiu la plej grava estas premio Kossuth en 2001.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Székely tűzhelyek – székely házak. (1932)
  • A moldvai csángók I. A csángók kapcsolatai az erdélyi magyarsághoz (monografio, 1936)
  • A magyar lélek formái. (lia ĉefverko, 1942, 4-a eldono: 2003)
  • A románok karácsonya. (1947)
  • Gyula és a Körösköz története a honfoglalás korától napjainkig. (muzea katalogo, 1956)
  • Samanisztikus eredetű ráolvasások a románoknál. (1961)
  • Anya- és csecsemőóvó képek a régi magyar szekrényeken. (1975)
  • Kiskunság régi képfaragó és képmetsző művészete. (1983)
  • Csontváry zarándokútja. – Gondolatok a személyiségről és a párbeszédről. (1996)
  • Adattár a moldvai magyarság térképéhez. (2008)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • fondaĵo "Lükő Gábor"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]