Ignác Gábor
Ignác Gábor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Lederer Ignác |
Aliaj nomoj | Ignis |
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1868 en Füzérkomlós |
Morto | 10-an de januaro 1945 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Izabella Lucia Raiss |
Infanoj | György Gábor (en) , Marianne Gábor |
Okupo | |
Okupo | tradukisto literaturhistoriisto instruisto |
Ignác Gábor, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gábor Ignác estis hungara instruisto, tradukisto, literaturhistoriisto, turisto, framasono. Lia origina familia nomo estis Lederer ĝis 1905, lia edzino estis Izabella Lucia Raiss, ilia filino estis Marianne Gábor. Lia pseŭdonimo estis Ignis.
Ignác Lederer[1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1868 en Komlós, li mortis la 10-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ignác Gábor devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Losonc, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto, Seminario Rabena kaj Sorbonne. En la fruaj 1900-aj jaroj li establis edukejon en Budapeŝto, kiun li gvidis ĝis la deviga fermo en 1941. (En la edukejo lernis ekzemple Imre Kertész inter 1934–1940.) En 1909 li fondis kaj gvidis turistan grupon ĝis la 1-a mondmilito. Li tradukis pli ol dek lingvoj. Lia edzino naskis 2 gefilojn. La geedza paro mortis pro la holokaŭsto.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A magyar ősi ritmus (1908)
- A magyar ritmus problémája (1925)
- A magyar ritmika válaszútja (1942)
- Alharízi, egy középkori héber költő (1997)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- memortabuloj en Budapeŝto kaj Füzérkomlós
- lernejo portis la nomon "Gábor Ignác"
- turista honormedalo estis fondita
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2023-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
- datenoj kun bildoj
- hungarlingva biografio legebla en la 4-a paĝo
- hungarlingva biografio kun foto
- datenoj
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM88203;jsessionid=57238C3BE783C8BACDC2D08DA3E0EEBF hungarlingva datenaro de muzeo