Internacia Kampanjo por la Malpermeso de Grundminoj
Internacia Kampanjo por la Malpermeso de Grundminoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
internacia organizaĵo | |||||
Komenco | 1992 vd | ||||
Geografia situo | CH1903: 500078 / 119647 (mapo)46.220833336.14361111Koordinatoj: 46° 13′ 15″ N, 6° 8′ 37″ O; CH1903: 500078 / 119647 (mapo) | ||||
Sidejo | Ĝenevo | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Jody Williams vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Internacia Kampanjo por la Malpermeso de Grundminoj (angle International Campaign to Ban Landmines) estas kunigo de ne-registaraj organizaĵoj, kiuj celas forigi la produktadon kaj uzon de kontraŭ-homaj grundminoj (ter-minoj).
La kampanjo kunigis en 1992, kiam ses aŭ sep rilataj grupoj (Human Rights Watch, medico international, Handicap International, Physicians for Human Rights, Vietnam Veterans of America Foundation kaj Mines Advisory Group) akordis pri kunlaborado. Ĝis nun ĝi iĝis reto de pli ol 1400 grupoj en pli ol 90 landoj.
La organizaĵo kaj ĝia ĉefparolisto, Jody Williams, kune ricevis en 1997 la Nobel-premion pri paco pro ilia klopodo.
La plej grava sukceso de la kampanjo estis en 1999, kiam la traktato de Otavo (en:Ottawa Treaty), kiu malpermesas la produktadon kaj uzon de kontraŭ-homaj minoj, ekvalidis. Kelkaj landoj, kiel Usono, Rusujo kaj la Popolrespubliko de Ĉinio, ĝis nun rifuzis ĝin subskribi.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- International Campaign to Ban Landmines (oficiala ttt-ejo)