József Igmándy
József Igmándy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1897 en Püspökladány |
Morto | 14-an de majo 1950 (53-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Zoltán Igmándy |
Okupo | |
Okupo | botanikisto |
József Igmándy [jOĵef igmAndi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Igmándy József estis hungara instruisto, botanikisto. Lia nobela antaŭnomo estis boldogasszonyfai [boldogasonjfai], lia filo estis Zoltán Igmándy. Lia botanika mallonga nomo estis „Igmándy”.
József Igmándy[1] naskiĝis la 12-an de aprilo 1897 en Püspökladány, li mortis la 14-an de majo 1950 en Debrecen.
Biografio[redakti | redakti fonton]
József Igmándy studis en Reĝa Scienca Universitato de Debrecen, Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro kaj Scienca Universitato de Budapeŝto, fine en 1921 li ricevis diplomon. Post la diplomo li instruis en kalvinana gimnazio de Hajdúnánás ĝis sia frua morto en 1950. Ekde la 1920-aj jaroj li ankaŭ faris botanikajn laborojn, li specialiĝis pri briofitoj. Intertempe li doktoriĝis en la Scienca Universitato István Tisza en 1939. Lia edzino naskis filon en 1925.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Újabb adatok Hajdúvármegye növényzetéhez. (1933)
- Hajdúnánás mohaflórája. (1939)
- Az Orthotrichum-fajok elterjedése Magyarországon. Az Ulota-fajok elterjedése Magyarországon. (1942)
- Adatok Sopron mohaflórájához. (1949)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM89149 hungarlingva datenaro de muzeo