László Kardos (etnografo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Kardos (etnografo)
Persona informo
Naskiĝo la  13-an de novembro 1918(nun 1918-11-13)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Tótkeresztúr
Morto la 3-an de marto 1980
en  Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj italahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Könyves Kálmán High School
Okupo
Okupo etnografosociologopolitikisto
vdr

László Kardos [lAslO kardoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kardos László estis hungara etnografo, muzeologo.

László Kardos[1] naskiĝis la  13-an de novembro 1918(nun 1918-11-13) en Tótkeresztúr (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Križevci (Gornji Petrovci) en Slovenio), li mortis la 3-an de marto 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La familio Kardos translokiĝis al Rákospalota (iama urbo) en 1925. La juna László maturiĝis en gimnazio en Újpest en 1937, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1942, etnografian diplomon en la sekva jaro, samtempe li doktoriĝis, dum en 1941 li aliĝis al la subteraj komunistoj. Inter 1938–1943 li laboris en institutoj. En 1943 li soldatiĝis, post jaro li eskapis kaj partoprenis en la rezista movado. Ekde 1945 li ricevis postenojn kaj taskojn de la komunistoj, krome li estis ankaŭ parlamentano jaron en 1947. Inter 1951–1956 li estis muzeologo, poste li partoprenis en la hungara revolucio de 1956. Li estis kondamnita, sed en 1963 li ricevis amnestion, poste li laboris plu en la muzeo ĝis 1971. Pli frue li kandidatiĝis en 1970 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis dufoje en 1945 kaj 1955. La unua edzino naskis filinon en 1945. Li ricevis premiojn inter 1947-1975, el kiuj la plej grava estis premio Kossuth en 1948.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az Őrség népi táplálkozása. (disertaĵo kaj parto de monografio, 1943, denove: 1982)
  • Parasztdiáksors. (1946)
  • Jegyzetek a volt uradalmi cselédség kultúrájának és életmódjának alakulásáról. (1955)
  • Egyház és vallásos élet egy mai faluban. Bakonycsernye – 1965. (disertaĵo kaj monografio, 1969)
  • A fényes szelek nemzedéke. Népi kollégiumok. 1939–1949. (1978, denove: 1980)
  • Boldog emberek közössége. A magyarországi nazarénusok. (kunaŭtoro, 1988)
  • K. L. börtönírásai. 1957–1963. (1992)
  • Tiszaigar. Egy tiszántúli falu életrajza. 1944–1964. (2001)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]