Marianna Sipos
Etoso
Marianna Sipos | |
---|---|
Marianna Sipos | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1983 (40-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Marianna Sipos [ŝipoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sipos Marianna estas hungara operkantisto (koloratursoprano).
Marianna Sipos[1] naskiĝis la 22-an de junio 1983 en Eger.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Marianna Sipos komencis violonadi en sia aĝo 9, sed dum la mezlernejo ŝi jam lernis kantoteknikon. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt, sed dum la studentaj jaroj ŝi debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝia ĉefinstruisto estis Júlia Pászthy. Ŝi ricevis stipendiojn en 2007 kaj 2009. Tiutempe ŝi precipe koncertis ankaŭ eksterlande kaj havis sukcesojn en kantokonkursoj. Ekde 2011 ŝi apartenas al operteatra kompanio Moltopera. Ŝi ricevis premiojn inter 2009-2012.
Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Gaetano Donizetti: L’elisir d’amore — Adina
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- Don Giovanni — Zerlina; Donna Anna
- Die Zauberflöte — Reĝino de Nokto
- La geedziĝo de Figaro — Susanna
- Così fan tutte — Despina
- Die Entführung aus dem Serail — Blonde
- Giacomo Puccini: Gianni Schicchi — Lauretta
- Giuseppe Verdi: Oscar — Oscar
- Carl Maria von Weber: Der Freischütz — Ännchen