Okcitanlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Okcitanlingva Vikipedio
Retadreso oc.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo okcitana
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 3-a de junio 2024
Artikolnombro 89 794
Profundeco 10.1
Paĝoj 163 964
Redaktoj 2 427 265
Uzantoj 54 987
Aktivaj uzantoj 85
Administrantoj 4
Dosieroj 831
vdr

La okcitanlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la okcitana lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon wikipèdia en occitan. La projekto fondiĝis en oktobro 2003. La 3-an de junio 2024 ĝi enhavas 89 794 artikolojn.

Statistikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La 5-an de novembro 2006 la Vikipedia eldono en la okcitana pasis la markon de 20 000 artikoloj.
  • En februaro 2009 ĝi havis 2.900 registritajn uzantojn.
  • Komence de oktobro 2011 ĝi havis 30 000 artikolojn.
  • Fine de 2011, ĝi transiris la sojlon de 50 000 artikoloj.
  • La 6-an de januaro 2012 ĝi havis 11 920 registritajn uzantojn.
  • En junio 2012, ĝi havis iom pli 60 000 artikolojn.
  • La 21-an de septembro 2016 ĝi havis 90 750 artikolojn.
  • Ĉirkaŭ 10 000 malplenaj artikoloj, kreitaj de robotoj, estas forigitaj inter 2016 kaj 2017.
  • La 15-an de februaro 2018, ĝi havis 84 231 artikolojn, 34 389 uzantojn, 84 aktivajn uzantojn kaj 4 administrantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]