Turklingva Vikipedio
Turklingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | tr.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | turka |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 3-a de junio 2024 | |
Artikolnombro | 610 324 |
Profundeco | 166.3 |
Paĝoj | 2 976 677 |
Redaktoj | 32 936 193 |
Uzantoj | 1 590 152 |
Aktivaj uzantoj | 3 234 |
Administrantoj | 20 |
Dosieroj | 40 548 |
La turklingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la turka lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Türkçe Vikipedi. La projekto fondiĝis en decembro 2002. En novembro 2006, la turka vikipedio nomumiĝis en la kategorio "scienco" por la premio "Altın Örümcek Web Ödülleri (reta premio "ora araneo"), konsiderata la turklingva reta akademia premio. En januaro 2007 ĝi ricevis la premion pro "plej bona enhavo" en tiu kategorio. La premia ceremonio okazis la 25-an de januaro 2007 en la Teknologia Universitato de Istanbulo. La 3-an de junio 2024 ĝi enhavas 610 324 artikolojn.
Forbaro[redakti | redakti fonton]
Ekde la 29a de Aprilo 2017 ĝis la 15a de Januaro 2020 la registaro de Turkio forbaris aliron de Turkio al ĉiuj lingvaj versioj de Vikipedio.[1]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ "Wikipedia ban to be lifted after top court ruling issued", Daily News, 2020-01-15. Kontrolita 2020-01-17. (angle)
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
|