Orsi Pflum
Etoso
Orsi Pflum | |
---|---|
Orsi Pflum kaj Bence Forró en 2018 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de novembro 1972 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Orsi Pflum [orŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pflum Orsi estas hungara ŝlagrokantisto, prezentisto. Ŝia origina persona nomo estis Orsolya [orŝoja], Orsi estas ties karesnomo.
Orsi Pflum[1][2] naskiĝis la 23-an de novembro 1972 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Orsi Pflum lernis klasikan muzikon kaj ĵazon en muziklernejo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt en 2000. Post la diplomo ŝi faris ĉiuspecajn laborojn rilatajn al ŝlagromuziko. Ŝi longe estis fona kantistino de Zsuzsa Cserháti, koncertis en Germanio kaj Svislando, ricevis plurajn televiziajn taskojn, sed ŝi ne atingis la elitan nivelon. Ŝia plej granda sukceso estis dueto kun en:Amr Mostafa.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- en:Stephen Schwartz (composer): en:Godspell - kantistino
- Alexandre Dumas (patro): Les trois mousquetaires (teatra adapto)
- They're Playing Our Song
Ŝiaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Hazudós Jakab (1999) - kantistino
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio