Preĝejo Sankta Katerino (Gebesee)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katerino-kirko en Gebesee

Preĝejo Sankta Katerino (germane: Kirche St. Katharinen) troviĝas en Gebesee (Germanujo) proksime de Kastelo Gebesee ĉe la angulo inter la stratoj Mühlstraße kaj Lange Straße.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Staras la nuna kirko de 1376 anstataŭ brulkonsumigita ejo kun altarej turo kaj apsido eosta; ĝi estas el la tempo de ĉ. 1200.[1] Temas pri romanika halokirko, kiu ŝanĝiĝis ĉ. en 1600. Renovigo estis lastatempe en 1990. De la komplekso de la 12-a jarcento konserviĝas. Sudflanke estas rondarka portalo sur simplaj impoŝtoj kaj senornamaj timpanoj. Ankaŭ el la 12-a jarcento datumas la teretgaho e la turo kovrita per barela volbo. Dum la 14-a jarcento la apsido estis forigita. Ĝian fundamenton oni trovis dum konstrulaboroj. Oni starigis rektangulan parton kiel ĥorejo. Ĉirkaŭ en 1600 estiĝis la supraj turetaĝoj.

La ebenplafona kirkonavo estas dividita per rondarka ĥoreja arko. La seninterrompitaj galerioj havas bildojn el la Nova Testamento sed ankaŭ tabuloj kun aforismoj el la 18-a jarcento. La altarejo havas moderan, lignan barelvolbon. La meblaro ests ĉefe el la 17-a jarcento, parte kun restaŭro en 1986/87. La altara retablo el la 17-a jarcento konsistas el rondarkaj kampaj inter liberstarantaj kolonoj kun imagoj de la Lasta Vespermanĝo, la krucumo de Jesuo, la resurekto kaj la ĉieliro.

La altaro estas el la 1-a duono de la 17-a jarcento. Ĉe ĝi estas sep simboloj kun rondarkaj ŝajnfasadoj. La predikejo de 1678 havas en rondarkaj kampoj bildojn kun la kvar evangeliistoj, de Davido kaj de Jesuo Kristo. Altareje ekzistas tri loĝioj por la senjoraro. La benkaro kreita inter 1739 kaj 1799 havas surpentritajn nomojn. La Teofilo-sonorilo estis muldita ĉ. en 1300.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München / Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.
  • Joachim Kuhles: Gebesee – Geschichte einer Kleinstadt im Spiegel thüringischer Geschichte, Teil 1. Gutenberg Druckerei GmbH, Weimar 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Thüringen entdecken"
51.11635910.932864