Saltu al enhavo

Universitato de Napolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Napolo
publika universitato
eldonejo de malfermita aliro Redakti la valoron en Wikidata
moto Ad Scientiarum Haustum et Seminarium Doctrinarum
Por la enkonduko de la sciencoj kaj la disvastigo de scio
Informoj
fondodato 5-a de junio 1224
fondinto(j) Frederiko la 2-a vd
Situo
Geografia situo 40° 50′ 50″ N, 14° 15′ 25″ O (mapo)40.847214.2569Koordinatoj: 40° 50′ 50″ N, 14° 15′ 25″ O (mapo)
lando Italio
poŝtkodo 80138 NAPOLI
Nombroj
nombro de studentoj 73 553 vd (stato: 2022)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
vd
filiita al
• European University Foundation - Campus Europae vd
filioj
vd
Universitato de Napolo (Kampanio)
Universitato de Napolo (Kampanio)
DEC
Map
Universitato de Napolo
vdr

La Universitato de NapoloUniversità degli Studi di Napoli Federico II estis fondita de Frederiko la 2-a (1194-1250), tiama imperiestro de la Sankta Romia Imperio en la 5-a junio aŭ julio 1224 kaj estas la plej antikva laika institucio subtenita de la ŝtato rilate al universitataj edukado kaj esploroj en la mondo.

Du ĉefaj kialoj kondukis la imperiestron al la konstruado de la ĝenerala studio (institucio en la Reĝlando de Sicilio, kie ĉiuj lernobjektoj estas studitaj): unue, celante ekskluzivan formadon je administra kaj burokrata personaro de la Reĝa Kurio, kaj sekve la preparado de la juristoj en la subtenogrupo al la suvereno por la ŝtata organizado kaj plenumado de la legoj, kaj due, faciligi al la subularo rilate al la kultura formado, evitante ties nenecesajn kaj altkostajn vojaĝojn eksterlanden.

La elekto de Napolo kiel sidejo de la universitato rilatas al motivoj ne nur kulturaj (la urbo ligiĝis al longa meritoplena tradicio, asociita al la figuro de Vergilio, kie eksplicite menciiĝas en dokumento tiuepoke) sed ankaŭ geografiaj kaj ekonomiaj (la martrafiko, la milda klimato kaj la interna strategia pozicio de la reĝlando iel determinis la decidon de la imperiestro).

Fruaj jaroj[redakti | redakti fonton]

La unuaj kursoj direktiĝis al juro (fundamenta por la formado de la juristoj), liberalaj artoj, medicino kaj teologio. Ĉi-lasta, rilate al aliaj lernobjektoj, estis instruata en la religiaj sidejoj, ĉefe en la monaĥejo de Sankta Domeniko la granda[1], kie Tomaso de Akvino instruis teologion inter 1271 kaj 1274, aldone al aliaj.

Krome, dum la periodo regata de la anĵua dinastio (1154-1399), la Universitato de Napolo, kontraste kun la aliaj, restis sendependa for de la papa povo. La unuaj malfacilaĵoj komencis kun la estiĝo de la aragona dinastio, en 1443, kiu efektive rezultis en la fermado de la ateno. En 1465, la universitato malfermigixs, dank'al al interkonsento inter la reĝo Fernando la 2-a (Aragono)|Fernando la 2-a (1452-1516) kaj la papo Paŭlo la 2-a, tamen la universitato ree fermis siajn pordojn en 1490.

Oni devis atendi ĝis la jaro 1507, por ke la "studium partenopeo"[2] remalfermis ties pordojn, rekomencante de la Monaĥejo de Sankta Dominiko la granda, kies sidejo ĝi estis dum la 16-a jarcento. Pli malfrue, en 1616, kreiĝis la konstruaĵo, laŭ projekto de la arkitekto Giulio Cesare Fontana (1580-1627), kaj laŭ ordono de Pedro Fernando de Castro[3], grafo de Lemos kaj vicreĝo de Napolo, de la Palaco de la Studioj, nune sidejo de la Nacia Arkeologia Muzeo de Napolo), speciale kreita por gastigi la universitaton.

Famaj eksaj universitatanoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Convento di San Domenico Maggiore.
  2. Studium partenopeo: napola studio.
  3. Museo Archeologico Nazionale Arkivigite je 2014-11-14 per la retarkivo Wayback Machine.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]