Ægir

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ægir: en nord-ĝermana mitologio giganto kaj reganto de la maro. Kvankam ne mem unu el la azoj, li havis bonegajn rilatojn kun tiuj, kaj estis regula gastiganto de iliaj festoj. Lia edzino nomiĝas Ran. Laŭdire li havas naŭ filinojn (Bara, Blodughadda, Bylgia, Dufa, Hefring, Himinglaeva, Hronn, Kolga kaj Unn).