Vikipedio:Bonvenon al la Vikipedio

El Vikipedio

(Alidirektita el Vikipedio:Enkonduko)
Saltu al: navigado, serĉo
  bonvenon indekso · kategorio · premioj · portalejo · redaktoj · helpo  

La Vikipedio estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio. Ekde Novembro 2001 ĝis hodiaŭ tiel estiĝis 98 688 artikoloj en la esperantlingva versio.

Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto kun aŭ sen aliĝo — povas redakti ĉiun artikolon, korekti lingvajn erarojn, pligrandigi artikolojn, skribeti, aŭ skribegi. La Oftaj demandoj klarigas kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. En la paĝo Lastaj ŝanĝoj aperas la ŝanĝoj.

Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Vikipedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, kontrolu nian ĉefpaĝon, kie estas listigitaj la ĉeftemoj kun subtemoj.

Tiuj, kiuj taksas la Vikipedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.

Enhavo

[redaktu] Bonvenon al la Vikipedio!

Vikipedio estas la unua iom sukcesa provo en la historio de Esperanto krei veran enciklopedion en Esperanto, ne nur pri nia lingvo - dank' al la reto! Helpu nin kaj al la tuta Esperantujo verkante kaj redaktante artikolojn, kaj vi estos fama (nu, eble ne, sed tamen grava por la plua kreskigo de Esperantujo). Ĉiukaze vi povas meti vian nomon en la liston de kunlaborantoj kaj raporti pri viaj kontribuoj sur via uzanto-paĝo.

[redaktu] Graveco de la vikipedio

La Esperanto-vikipedio estis la 4a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Nun (majo 2008) ĝi ankoraŭ estas inter la 20 gvidaj lingvaj versioj kun 98 688 artikoloj!!! Ankaŭ vidu: Internacia Vikipedio.

La vikipedio estas grava por Esperantujo:

  • Ĝi estas jam nun plurkampe bone uzebla kiel ĝenerala enciklopedio.
  • Ĝi helpas ellabori la fakan lingvon kaj la lingvon por novaj nocioj.
  • Ĝi ofte montras al alilingvaj uzantoj de la Wikipedia, ke koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja "Esperanto" alfabete troviĝas tre oportune inter "English" kaj "Francais". Kelkaj homoj jam tiel varbiĝis por Esperanto!
  • Ĝi rete disponigas la malnovan Enciklopedion de Esperanto pri Esperanto-temoj el la jaro 1933.

Indas, ke ni rapide pli kaj pli grandigu la vikipedion: Ĉiukaze ni bezonas tian verkon - kaj ju pli rapide ni faras ĝin, des pli da renomo ni kolektos dume en la ekstera mondo! (Por esti tute klara: Rapide ne signifas senzorge aŭ fuŝe - ni estigu bonajn artikolojn kaj bone redaktu ilin. Kaj tion ni faru baldaŭ, ĉiusemajne, ne post kelkaj jaroj!)

Se vi volas helpi diskonigi la vikipedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj kiel disvastigi la vikipedion.

[redaktu] Kun salutnomo aŭ simple (komence) anonime

Se vi ŝatas, klaku la paĝon Ensalutu kaj elektu tie salutnomon (ekzemple: Chuck SMITH). Ni preferas, ke vi uzu vian veran nomon, ĉar la Vikipedio estas profesia projekto, sed certe vi rajtas uzi ankaŭ alian salutnomon. Vi povas kontribui ankaŭ anonime, do sen antaŭe elekti salutnomon, tuj kontribuante!

[redaktu] Aldoni al la diskuto

Ne timu redakti paĝon - sed se vi ja timas, skribu vian komenton aŭ proponon en la "diskuto"-paĝon, kiu rilatas al la paĝo. Ĉiu artikolo povas havi "diskuto"-paĝon; vi kreas ĝin aŭtomate, se vi sendas la unuan diskuto-kontribuon.

[redaktu] Redakt(et)i artikolon

Se vi vidas plibonigendan artikolon (laŭ iuj homoj tio estas ĉiuj, ĉu ne?) kaj kuraĝas redakti, vi bonvenas klaki "redaktu", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon aŭ ekzemple verki novan alineon. Ĉiuj, kiuj laboras en la Vikipedio aŭ interesiĝas pri ĝi, plu influos ĝian evoluon. (Se vi timas tion, eble komence ne verku tro multe kaj unue atendu dum kelkaj tagoj, ĉu iu alia kontraŭstaros al via redaktado.)

[redaktu] Krei novan artikolon

Se vorto aŭ frazo estas markita kiel ligilo, sed havas ruĝan koloron (anstataŭ la kutima blua koloro), tio signifas, ke neniu paĝo ekzistas pri tiu temo. Tiam vi povas verki artikolon pri tiu temo! Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj aŭtomate kreiĝas nova paĝo, kiun vi povas ekredakti.

Unu simpla metodo por ekredakti: Vi prenas la tekston de konvena alia jam ekzistanta paĝo (klakante tie al "redaktu") kaj enmetas tiun tekston en la redakto-fenestron de la nova paĝo. Vi ŝanĝos tion nun al via nova teksto kaj plurfoje kontrolas per "Antaŭrigardu", la butono sube. Se vi serĉas enhavon, eble simple traduku la komencajn liniojn el la koncerna WP-artikolo en via aŭ alia lingvo. Fine kuraĝe premu "Konservu ŝanĝojn"! Gratulon!

[redaktu] Oftaj demandoj, helpopaĝo

Nun bonvolu legi la paĝon Oftaj demandoj kaj la helpopaĝojn.

[redaktu] Vikipedia Proklamo

Vidu ankaŭ: Vikipedia Proklamo