Blindeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Horloĝo por blinduloj

Blindeco povas signifi fiziologie kiel la stato de manko de vidkapablo. Tamen, la termino ankaŭ aludas parta vid-difektaĵo. En Nordameriko kaj granda parto multo de Eŭropo, leĝa blindeco estas difinita kiel vido de 6/60 (20/200) aŭ malpli en la pli bona okulo kun korektigo. Tiel, leĝa blindulo same vidos for 6 metroj de objekto kiel norme vidanto for 60 metroj. En multaj lokoj konsideras oni ankaŭ tiujn blindan, kiuj havas tre malgrandan vidkampon, kaj vidas maksimume en 20 grado.

Se la blindeco estas kompleta, la blindulo vidas nenion. Se ĝi estas parciala, li vidas nur la lumon.

La surdblinduloj estas tiaj vidmalkapabluloj, kiuj ankaŭ havas aŭdmalkapablon, ke ili ne povas kompensi la unu senson per la alia. Ili pretendas specialajn rimedojn kaj metodojn, kaj bezonas plian helpon. Ili pli ofte elfalas el la edukado, ol la aliaj aŭdmalkapabluloj.[1]

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La blindeco povas esti akirita aŭ denaska. Ĉiu malsano aŭ difektiĝado de la vidsistemo povas kauzi blindecon. La ĉefaj kaŭzoj estas:

Kuracado[redakti | redakti fonton]

La kuracadon determinas de la malsano, kiu blindigis. Oni devas diagnosti plej frue la difektojn de la vidado, kaj kuraci, por la preventado de la plia difektado de la vidado. Ekzemple: astigmatismo, miopio, aŭ strabismo.

En tiaj landoj, kie la kuracado havas limitigitajn kapablojn, helpas internaciaj aŭ komunutilaj helpaj organizoj.

Edukado kaj rehabilitado[redakti | redakti fonton]

La celo de la rehabilitado estas, ke la blinduloj estu memservanta, ili povu dommastrumadi, trafiki en la strato helpe de blanka bastono, uzi komputilon, kaj psiĥike akcepti la blindecon. La rehabilitado ankaŭ helpas eviti la konsekvencojn de la blindeco.

Por la infanoj estas grava la frua edukado. Pli kaj pli ofte oni donas blankan bastonon, kiam la blinda infano iri komencas. Ili povas lerni separate aŭ kun la kapablaj infanoj. La ĉefaj celoj de ilia edukado estas same kiel la rehabilitado de la adoltoj, kaj oni edukas ilin por memstareco, kaj por esti utilaj por la socio.

Medio[redakti | redakti fonton]

La legado kaj skribado de la blinduloj estas bazita sur la Brajlo. La unuan skribmaŝinon inventis Oskar Picht en 1899. Ankaŭ por la komputiloj eksistas printiloj kaj indiklioj, sed kial multaj blinduloj estas maljunaj, la Braillon konas ne pli ol la 10 percento de la blinduloj.

La blinduloj povas uzi la komputilon kiel la vidkapabluloj per la ekranlegiloj, kiel JAWS, kiuj legas, kiu sur la ekrano estas skribita, kaj indikas, kiu estas enskribita. Tiuj programoj konas multajn formatojn, sed ne povas legi la bildojn. Ili helpas ankaŭ per multaj aliaj ebloj la blindajn uzantojn. Oni povas uzi klavokombinojn, navigi en la HTML dokumentoj, detekti la listojn kaj la tabelojn, kaj tiel plu. Eblas por la blindaj uzantoj uzi Braillajn ilojn, sed tiuj estas tre multekosta. La gaĝetoj uzebla nur per muso estas barieroj por la blinduloj; la informatika senbarierado atentas ankaŭ tiun.

La ekranlegiloj malofte povas ekkoni la formulojn, ĉar ili estas plejparte bilde reprezentitaj en la elektronikaj dokumentoj. La MathML estas standardo, kiun konas iloj kreskaj nombraj; ĝi povas helpi en tiu problemo.

Komunutilaj helpaj organizoj eldonas, pruntas librojn, ĵurnalojn, periodaĵojn en Braillo kaj en sona formato. La internacia formato de la sonlibroj estas DAISY CD por la navigebla kaj la nebarieraj medioj. Oni povas ankaŭ aĉeti sonlibrojn.

Por la bildoj kaj la spacio por la blinduloj oni uzas palpeblaj materialoj. La koloroj estas malbone prezenteblaj en tiu formo. En la speciala papero la malhelaj areoj ascendas, per kiu la bildo estas palpebla. Tiu papero ne estas printebla per lazeraj printiloj, ĉar ĝi varmas kaj malboniĝas. Estas multekosta, kaj la printado estas malrapida. Oni helpas la informiĝadon de la blinduloj per palpeblaj mapoj.

La Brajlaj literoj estas pli grandaj ol la literoj de la platskribo, kaj ĝi pretendas pli dikan paperon. Pro tio la libroj kaj ĵurnaloj presitaj en Brajlo estas multe pli peza ol la skribitaj en la platskribo, sed por la blinduloj, eĉ por la surdblinduloj pretendas ili memsatare uzeblajn fontojn. Maladvantaĝa estas, ke malmultas tiaj materialoj.

La sonlibro estas faka aŭ literatura verko laŭtlegita. Tiuj libroj povas esti eldonitaj en multaj medioj, en CD, mp3, aŭ en magnetofonbendo. Tiujn verkojn legas ne nur la vidmalkapabluloj, sed ekzemple ankaŭ la ŝoforoj. La blinduloj povas lerni la formulhavajn studfakojn nur per laŭfake laŭtlegitaj lernolibroj. Oni povas tiujn librojn prunti ĉe libropruntejoj.

Estas libroj ankaŭ en dosieroj. La ekranlegiloj konas la formatoj HTML, RTF, TXT, DOC, kaj PDF. Iuj pruntlibreroj senpage pruntedonas ankaŭ materialojn en tiujn formatojn por iuajn, sed ekzistas ankaŭ pruntlibreroj, ĉe kiuj nur la anoj povas prunti.

Laboro[redakti | redakti fonton]

La homo estas vizuala, por tio estas malfacila trovi laboron por la blinduloj. Tipa estas la telefona akceptisto, muzikisto, masoro, korbplektadisto, sed ankaŭ laboras blinduloj kiel programistoj, advokatoj, kaj instruistoj.

Helpiloj[redakti | redakti fonton]

Oni faras multajn helpilojn por la blinduloj preter la blanka bastono. Ekzistas parolantaj horloĝoj, kalkuliloj, mezuriloj, kaj forneloj, kiuj avertas, se la fajro daŭre brulas, aŭ la lakto estas elsaŭmita. Oni eldonas ankaŭ kartarojn kun palpiteblaj kartoj.

La blanka bastono helpas la blindulojn trafiki. Ili malrapide movigas ĝin antaŭ sin; tiu movado helpas la palpitadon kaj la aŭdadon de la uzanto, kiuj helpas lin rekoni la danĝerojn. La gvidhundoj signifikas la barierojn en la stratoj, kaj helpas navigi, sed la homo direktas. Oni povas ankaŭ uzi poneon por tio. Al ne konitaj spacoj iras blinduloj plejparte kun homa akompano.

La senbariado de la konstruejoj, placoj kaj stratoj estas memstara fako, kiu pretendas fakulon.

Sportado[redakti | redakti fonton]

La blinduloj naĝas, atletas kaj skias, kiel la vidkapabluloj. Iuj aliaj sportoj estas adaptitaj al la blindeco, ekzemple la kriketo kaj la golfo. La goalball estas kreita por la vidmalkapabluloj.[2]

La internacia federacio de la blindaj sportistoj estas la International Blind Sports Federation (IBSA). En la paralimpiko kontribuas vidmalkapabluloj ekde 1976 (Toronto).[3]

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La homo estas tre visuala, do la blindeco havas multajn konsekvencojn en la multaj partoj de la vivo. Ĝi malhelpas la lernadon, la abstraktadon, la komunikadon, la orientadon, kaj la memservadon.[4]

La moviĝado de la blindaj infanoj evoluas malrapide, ĉar mankas la vidaj stimuloj, kaj malakordigita, ĉar mankas la vida kontrolo. La tenado estas neglekta, kiu povas gvidi al skoliozo. La brakoj protektas, la kolo oblikvas. La moviĝado estas grimpa, kaj retenita, la irado malcerta kaj misritma. La blinduloj ofte spiras malprofunde. Ili kontentigas la pretendon per turniĝado de la kapo, saltado, riverenco, turniĝado, kaj skuado de la manoj. Karaktera estas la premigado de la okulo, sed tio estas malbona por la saneco.[4]

La blindeco kaŭzas ankaŭ psikajn problemojn. Ĝi malbonigas la memstarecon, pasivas, kaj malrapidas la reagadon. La blinduloj ofte eastas flamiĝema, malaplomba, kaj imagas, ke oni atendas ilin. La frustrado malhelpas la moviĝadon. La malcerteco kaŭzas timon, kaj la timo rigidigas la movigadon.[4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.deafblind.com/
  2. Blind Sports Victoria. Alirita 2008-03-04.
  3. The history of people with disabilities in Australia - 100 years. Alirita 2008-03-04.
  4. 4,0 4,1 4,2 http://www.lovasok.hu/upload/gyogyped2.pdf
blindulo kun sia gvidhundo en Braziljo, Brazilo