Kriketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kroketo.
Kriketo
speco de sporto
teama sportopilkosportosekurhavena sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
First Grand Match of Cricket Played by Members of the Royal Amateur Society on Hampton Court Green, August 3rd, 1836.

Kriketo, el la angla cricket, estas sekurhavena sporto (tio estas tiu en kiu la defensiva teamo komencas ludadon per lanĉo de pilko al ofensiva ludanto kiu klopodas ĝin frapi), kiu estas populara precipe en la Komunumo de Nacioj kaj en Anglio.

Historie, la originoj de kriketo estas necertaj kaj la plej frua difina referenco estas en sudorienta Anglio en la mezo de la 16a jarcento. Ĝi etendiĝis tutmonde pro la ekspansio de la Brita Imperio, kio kondukis al la unuaj internaciaj matĉoj en la dua duono de la 19a jarcento. La instanco kiu regas la sporton estas la International Cricket Council (ICC, Internacia Kriketa Konsilio, IKK), kiu havas ĉirkaŭ 100 membrojn, el kiuj dekdu estas plenaj membroj kiuj ludas Testo-matĉojn. La reguloj de la sporto estas tenitaj en kodo nomata Laws of Cricket (Kriketreguloj) kio estas posedo eltenita de Marylebone Cricket Club (MCC) en Londono. La sporto estas praktikata ĉefe en la Hinda subkontinento, Aŭstralazio, Unuiĝinta Reĝlando, Sudafriko kaj Karibio; ties tutmondigo okazis dum la ekspansio de la Brita Imperio kaj restas populara en la 21a jarcento.[1] Ankaŭ virina kriketo, kiu estas organizita kaj ludata aparte, atingis internacian normigon. La plej sukcesa internacia kriket-teamo estas Aŭstralio, kiu venkis en sep turniroj de Internacia Unutago (One Day International), en kvin Mondaj Pokaloj, pli ol ajna alia lando kaj estis pintigita en Test pli ol ajna alia lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mezepoka "bastonpilka" ludo en kiu pilko iras al batanto. Pilkokaptistoj aperas en pozicio por kapti pilkon. 'Cantigas de Santa Maria', 13a jarcento, Galegio.

Kriketo estas unu el multaj ludoj de la sfero de "bastonpilkaj" sportoj kiuj esence postulas frapi pilkon per man-tenita aparato; aliaj tiaj estas basbalo, golfo, hokeo, teniso, skvaŝo, badmintono kaj tabloteniso.[2] Ĉe kriketo, ŝlosila diferenco estas la ekzisto de solida celostrukturo, nome wicket (origine, oni supozas, "wicket gate" (ŝafenirejo) tra kiu ŝafoj estis arigitaj), kion la batanto devas defendi.[3] La krikethistoriisto Harry Altham identigis tri "grupojn" de "bastonpilkaj" ludoj: la "hokea grupo", en kiu la pilko estas direktita tien kaj tien inter du celoj; la "golfa grupo", en kiu la pilko estas direktita al nedefendita celo (la truo); kaj la "kriketa grupo", en kiu "la pilko celas al markilo (la wicket) kaj estas forigita el tiu".[4]

Ĝenerale oni kredas, ke kriketo originiĝis kiel infana ludo en la sudorientaj graflandoj de Anglio, iam dum la Mezepoko.[3] Kvankam estas postuloj por pli fruaj datoj, la plej frua difinita referenco al kriketo kiel ludita venas el dokumento pri tribunala kazo en Guildford lunde, la 17an de januaro 1597 (Julia kalendaro; kio egalas al la 30a de januaro 1598 en la Gregoria kalendaro). La kazo temis pri la posedanto de tereno kaj la tribunalo aŭdis la ateston de 59-jaraĝa funkciulo, nome John Derrick, atestis ke kiam li estis infano li kun amikoj ludis tie la menciitan ludon.[5][6][7]

Konsiderante la aĝon de Derrick, kaj ke ĉirkaŭ duonjarcenton pli frue li estis en lernejo kiam li ludis tiun kriketon, oni povas dedukti, ke tiu estis ludita ĉirkaŭ 1550 fare de knaboj en Surrey.[7] La supozo, ke ĝi estis origine infana ludo, estas plifortigita per la franc-angla vortaro de Randle Cotgrave de 1611 en kiu li difinis la nomon crosse kiel "the crooked staff wherewith boys play at cricket" (kie knaboj ludas kriketon) kaj la verboformo crosser kiel "ludi kriketon".[8][9]

Unu ebla fonto por la nomo de la sporto estas la anglosaksa vorto cryce (aŭ cricc kun la signifo de bastono. En la Vortaro de Samuel Johnson, li derivigis kriketon el "cryce, saksa bastono".[5] En malnovfranca lingvo, la vorto criquet ŝajne signifis ian tipon de bastono.[10] Konsiderinte la fortajn mezepokajn komercajn konektojn inter sudorienta Anglio kaj la Graflando Flandrio kiam tiu lasta apartenis al la Duklando Burgonjo, la nomo eble derivis el la mez-nederlanda (uzata en Flandrio tiam) vorto krick (-e), kun la signifo bastono (crook).[10] Alia ebla fonto estas la mez-nederlanda vorto krickstoel, kun la signifo de longa malalta skabelo uzata por surgenuiĝi en la preĝejo kaj kiu similas al la longa malalta wicket kun du fostetoj kiu estis uzataj en frua kriketo.[11] Laŭ Heiner Gillmeister, eŭropa prilingva fakulo de la Bonna Universitato, la vorto "cricket" derivas el la mez-nederlanda frazo por hokeo, met de (krik ket)sen (t.e., "persekuti per bastono").[12] Gillmeister sugestis, ke ne nur la nomo sed ankaŭ la sporto mem povas esti de flandra origino.[12]

Kresko de amatora kaj profesia kriketo en Anglio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la kriketa batilo. La origina "hokebastono" (maldekstre) evoluis en la rekta bastono ĉirkaŭ 1760 kiam ekis la nuna pilkolanĉado.

Kvankam la ĉefa celo de la ludo estis ĉiam atingi la plej grandan nombron de poentoj nome "kuroj", la plej frua formo de kriketo diferencis el la moderna ludo en kelkaj ŝlosilaj teknikaj aspektoj. La pilko estas lanĉata subbrake fare de la pilkisto kaj tra la grundo al la batisto armita per la kriketbatilo kiu, laŭ la formo, similis al hokea bastono; la batilo defendis malaltan, du-fostetan wicket; kaj la kuroj estis nomitaj "notches" ĉar la poentistoj registris ilin noĉante altajn bastonojn.[13][14][15]

En 1611, la sama jaro kiam la vortaro de Cotgrave estis publikigita, eklezia tribunalo registris en Sidlesham en Sussex, ke du paroĥanoj, nome Bartholomew Wyatt kaj Richard Latter, malsukcesis veni al la preĝejo la Paskan Dimanĉon ĉar ili estis ludantaj kriketon. Ili estis monpunitaj per po 12 pencoj kaj devis fari penitencon.[16] Tiu estas la plej frua mencio de preciza partopreno de plenkreskuloj (kun personaj aludoj) en kriketo kaj en tiu epoko estis ankaŭ kiam oni scias, ke la plej fruaj konataj organizitaj inter-paroĥoj aŭ inter-vilaĝoj kriket-matĉoj estis ludataj – nome en Chevening, Kent.[5][17] En 1624, ludanto nome Jasper Vinall mortis post li estis akcidente batita surkape per batilo dum matĉo inter du paroĥaj teamoj en Sussex.[18]

Kriketo restis tute malgrava loka afero dum multo de tiu jarcento.[9] Oni konas, ĉefe pro nombraj referencoj trovitaj en la registroj de kazoj de ekleziaj tribunaloj, ke ĝi estis proskribita kelkajn fojojn fare de Puritanoj antaŭ kaj dum la epoko de la Komunumo.[19][20] La problemo estis preskaŭ ĉiam la afero de dimanĉaj ludoj ĉar la Puritanoj konsideris kriketon "kontraŭreligia" se ludita dum festotagoj, speciale se temas pri homamasoj kaj/aŭ vetludado.[21][22]

Laŭ la historiisto de socioj Derek Birley, estis "granda apero de sporto post la Restoration" en 1660.[23] Vetludado pri sporto iĝis sufiĉe grava problemo tiom ke la Parlamento aprobis en 1664 la leĝon "Gambling Act", kiu limigis la vetojn al 100 pundoj kiu estis ĉiuokaze enorma monkvanto kiu superis la jaran enspezon de 99% el la loĝantaro.[23] Kun profesia boksado, ĉevalvetkuro kaj sangosportoj, kriketo estis konsiderata vetluda sporto.[24] Riĉaj patronoj organizis matĉojn por altkvantaj vetoj, formante teamojn en kiuj ili aligis la unuajn profesiajn ludistojn.[25] Fine de la jarcento, kriketo estis disvolvigita en grava sporto kiu estis disvastiĝanta tra tuta Anglio kaj estis jam portita eksterlanden fare de anglaj maristoj kaj kolonoj – la plej frua referenco al kriketo transmare estas datita el 1676.[26] Gazeta informo de 1697 parolis pri "granda kriket-matĉo" ludita en Sussex "por kvin dek gineoj" – tiu estas la plej frua konata matĉo kiu estas ĝenerale konsiderata de "unua klaso".[27][28]

La patronoj, kajk aliaj ludistoj el la socia klaso konata kiel la "gentry" [ĜENtri], ekklasigis sin mem kiel "amateurs"[29] por establi klaran distingon vis-à-vis (rilate al) la profesiuloj, kiuj estis nepre membroj de la laborista klaso, ĝis la punkto, ke oni havis separatajn vest- kaj manĝ-instalaĵojn.[30] La gentry, inkluda tiajn alt-rangajn nobelojn kiel la Dukoj de Richmond, plenumis sian honorkodon de noblesse oblige (nobeleco devigas, postulas, respondecigas) por postuli rajtojn de estreco en ĉiuj sportaj eventojn en kiuj ili partoprenas, speciale se necesas por ili ludi kun siaj "sociaj malsuperuloj" se temas pri venki en siaj vetoj.[31] En tiu epoko, estis percepto ke la tipa "amateur" kiu ludis en la unua-klasa kriketo, ĝis 1962 kiam tiu "amateur"-ismo estis abolita, estis iu kiu lernis en public school kaj edukiĝis ĉu en Kembriĝo ĉu en Oksfordo – tiama socio insistis, ke tiaj personoj estis "officers and gentlemen" (oficiroj kaj ĝentelmanoj) kies destino estas havigi estrecajn fortojn.[32] El pure financa senco, la kriketa "amateur" devus teorie plenumi elspezojn por ludadi dum liaj profesiaj partneroj estis ludantaj kontrakte kaj ricevis salajron aŭ matĉpagon; praktike, multaj "amateurs" postulis iom pli ol faktaj elspezoj kaj la ridindiga termino "shamateur" estis stampita por priskribi tiun sindromon.[33][34]

Angla kriketo en la 18a kaj 19a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Francis Cotes, La juna kriketisto, 1768.

La ludo trapasis gravan disvolvigon en la 18a jarcento ĝis iĝi la nacia sporto de Anglio. Ties sukceso estrs ligitaj al la kunigitaj du necesoj kaj de patronoj kaj de vetado.[35] Kriketo estis elstara en Londono tiom frue kiom ĝis 1707 kaj en la mezo de la jarcento, grandaj homamasoj ariĝis por spekti matĉojn en la ludejo Artillery Ground en Finsbury. La unuopa tipo de kriketo altiris grandajn homgrupojn kaj vetantoj al matĉoj, kaj ties populareco pintis en la sezono de 1748.[36] Pilkado suferis evoluon ĉirkaŭ 1760 kiam la pilkistoj komencis lanĉi la pilkon anstataŭ ruligi aŭ supergrundigi ĝin al la batisto. Tio okazigis revolucion en batildesegnado, ĉar por ebligi la kapton de la resaltigita pilko, necesis enkonduki la modernan ebenan batilon anstataŭ la malnova formo de "hokebastono".[37]

La Hambledon Club estis fondita en la 1760-aj jaroj kaj dum la venontaj dudek jaroj ĝis la formado de la Marylebone Cricket Club (MCC) kaj la malfermo de la ludejo Lord's Old Ground en 1787, Hambledon estis kaj la plej granda klubo de la sporto kaj ties fokusa punkto. MCC tuj iĝis la plej grava klubo de la sporto kaj la gardanto de la Laws of Cricket (Kriketreguloj). "New Laws" (novaj reguloj) enkondukitaj en la lasta parto de la 18a jarcento inkludis la tri fostojn en la "wicket" kaj la malpermeso de gambo antaŭ "wicket" (leg before wicket, lbw).[38]

En la 19a jarcento oni anstataŭis la subbrakan pilkadon per unue la rektangula pilkado kaj poste per superbraka pilkado. Ambaŭ disvolvigoj estis polemikigaj.[39] Organizado de la ludo je graflanda nivelo kondukis al la kreado de graflandaj kluboj, starte per Sussex en 1839.[40] En decembro 1889, la ok plej gravaj graflandaj kluboj formis la oficialan Graflandan Ĉampionecon, kio ekis en 1890.[41]

La plej fama ludisto de la 19a jarcento estis W. G. Grace, kiu startis sian longon kaj influan karieron en 1865. Estis speciale dum la kariero de Grace kiam la distingo inter "amateurs" kaj profesiuloj svagiĝis pro la ekzistado de ludantoj kiel li mem kiuj estis teorie amateurs sed, laŭ terminoj de ilia financa akiro, de facto profesiuloj. Grace mem ŝajne ricevis pli da mono pro sia ludado ol ajna kriketa profesiulo.

La lastaj du jardekoj antaŭ la Unua Mondmilito estis nomita la "Golden Age of cricket" (Kriketa Orepoko). Temas pri nostalgia nomo okazigita de la kolektiva sento de perdo rezultanta pro la milito, sed ja la periodo produktis kelkajn grandajn ludistojn kaj memorindajn matĉojn, speciale en organizitaj konkurencoj je niveloj de Graflandoj kaj "Test".[42]

Kriketo iĝas internacia sporto[redakti | redakti fonton]

La unua angla teamo kiu turneis transmaren, nome per ŝipo al Nordameriko, 1859.

Dume, la enorma etendo de la Brita Imperio ludis gravan rolon en la koresponda etendo de la ludosporto transmaren kaj tiel meze de la 19a jarcento ĝi estis jam bone establita en Aŭstralio, Karibio, Hindio, Novzelando, Nordameriko kaj Sudafriko.[43] En 1844, okazis la unua internacia matĉo inter la naciaj teamoj de Usono kaj Kanado.[44] En 1859, teamo de anglaj ludistoj veturis al Nordameriko por la unua transmara turneo.[45]

En 1862, angla teamo faris la unuan turneon en Aŭstralion.[46] La unua aŭstralia teamo kiu veturis transmaren konsistis el aborigenaj paŝtistoj kiuj turneis en Anglion en 1868.[47]

En 1876–77, angla kriketteamo partoprenis en tio kio estos poste agnoskita kiel unua matĉo de Test (krikettipo kun plej longdaŭraj matĉoj kaj internacia celo) en la Kriketejo de Melburno kontraŭ la Aŭstralia nacia kriketteamo.[48] La rivaleco inter Anglio kaj Aŭstralio naskis la duflankan turniron nome "The Ashes" (La cindroj, kiel ŝerca aludo inter rivaloj) en 1882, kaj tiu estis restinta kiel plej fama kriket-konkurenco de Test.[49] Test-kriketo eketendiĝis en 1888–89 kiam la nacia teemo de Sudafriko ludis kontraŭ tiu de Anglio.

Tutmonda kriketo en la 20a jarcento[redakti | redakti fonton]

Don Bradman de la Aŭstralia nacia kriketteamo havis rekordan "Test" batadan averaĝon de 99.94.

La intermilitaj jaroj estis dominataj de Don Bradman de la Aŭstralia nacia kriketteamo, statistike la plej granda "Test"-batanto de ĉiuj tempoj. Test-kriketo plue etendiĝis dum la 20a jarcento per la aldono de la kriketteamo de Karibio (1928), la kriketteamo de Novzelando (1930) kaj de la kriketteamo de Hindio (1932) jam antaŭ la Dua Mondmilito kaj poste per la aldono de la kriketteamo de Pakistano (1952), de la kriketteamo de Srilanko (1982), de la kriketteamo de Zimbabvo (1992), de la kriketteamo de Bangladeŝo (2000), de la kriketteamo de Irlando kaj de la kriketteamo de Afganio (ambaŭ en 2018) en la postmilita periodo.[50][51] La kriketteamo de Sudafriko estis forigita el la internacia kriketo el 1970 ĝis 1992 kiel parto de kontraŭ-apartisma bojkoto.[52]

La starigo de limigita kriketo[redakti | redakti fonton]

Kriketo eniris en nova epoko en 1963 kiam la anglaj graflandoj enkondukis la varianton de limigita (unutaga) kriketo.[53] Ĉar oni certis produkti rezulton, la limigita kriketo estis enspeziga kaj la nombro de matĉoj pliiĝis.[54] La unua Internacia Turniro de Limigita Kriketo estis ludita en 1971 kaj la reganta Internacia Kriket-Konsilio (IKK), vidante ties potencialon, organizis la Mondan Pokalon de Limigita Kriketo en 1975.[55] En la 21a jarcento, nova formo de limigita kriketo, nome Twenty20, faris tujan efikon. La 22an de junio 2017, la nacia kriketteamo de Afganio kaj la nacia kriketteamo de Irlando iĝis la 11a kaj la 12a plenaj membroj de la IKK, kio ebligis ilin ludi "Test"-kriketon.[56][57]

Ludo[redakti | redakti fonton]

Centra ludstrio[redakti | redakti fonton]

Kriketa ludstrio (centra hela parto de la bildo).

Ĉe kriketo ludas du teamoj kun po 11 ludantoj sur granda ovala kampo. Meze de la kampo troviĝas rektangula, gazonkovrita ludostrio (pitch). Sur ambaŭ finoj de la centra ludostrio (laŭ la pli longa flanko) troviĝas tri palisoj (stumps), sur kiuj kuŝas du malpli grandaj bastonetoj (bails). Tiu aranĝo de palisoj kaj bastonetoj nomiĝas palisetaro (wicket, prononcata "ŭi-ket").

Bazaj reguloj[redakti | redakti fonton]

Ĉe kriket-matĉo vicostaras la teamoj alterne sur la batanta teamo (batting side) kaj la ne-batanta teamo (fielding side).

La batanta teamo provas akiri pli grandan nombron da poentoj (runs). Por tio troviĝas po unu batanto (batsman) ĉe ambaŭ palisetaroj. Unu sendanto (bowler) de la ne-batanta teamo sendas pilkojn laŭ la centra ludostrio al batanto. Poste la sendanto ŝanĝas direkton kaj sendas pilkojn al la alia batanto.

Poentoj[redakti | redakti fonton]

Pilkolanĉo.

La batanto havas la celon forbati la senditan pilkon tiamaniere, ke al li restu sufiĉe da tempo por alkuri al la alia palisetaro. Kiam tiu kuras, lia partnero ankaŭ devas alkuri en la alia direkto al la kontraŭstaranta palisetaro. Ambaŭ batantoj devas atingi la respektivajn palisetarojn, antaŭ ol la ne-batanta teamo ĵetos la pilkon sur la palisetaron tiel, ke defalu la malgrandaj, kuŝantaj bastonetoj. Se la batantoj sukcesas, ili ricevas unu poenton (a single). Se ili havas tempon por kuregi trifoje tien kaj reen, ili ricevas tri poentojn.

Se la pilko estas forbatita trans la limon de la ludkampo, sed survoje ĝi tuŝas la grundon ene de la ludkampo, tio valoras kvar poentojn. Se la pilko estas forbatita ekster la ludokampon, sen tuŝi survoje la teron ene de la ludkampo, tio valoras ses poentojn.

Forigo de la batanto[redakti | redakti fonton]

La ne-batanta teamo havas la celon forigi (dismiss) el la ludo la kontraŭan batanton. Ĉiu batanto ludas tiel longe, ĝis li foriĝas. Se 10 el 11 batantoj foriĝas, ŝanĝiĝas la rajto al batado.

La forigo de la batanto povas okazi diversmaniere, antaŭ ĉio:

  • se la sendanto trafas per la pilko preter la batanto la palisetaron kaj la bastonetoj defalas (bowled),
  • se la batanto forbatas la pilkon kaj la ne-batanta teamo kaptas la pilkon, antaŭ ol ĝi tuŝos unuafoje la grundon (caught),
  • se la ne-batanta teamo defaligas la bastonetojn de palisetaro, kiun batanto ankoraŭ ne kuratingis (run out),
  • pro maldecaj kutimoj, kondutoj, trouzo de tempo ktp.

Ŝirmekipaĵo de batanto[redakti | redakti fonton]

Virina kriketo[redakti | redakti fonton]

Mithali Raj de Barato, estas la nura ludisto kiu superpasis la markon de 6000 poentoj en la Virina Unutaga Internacia Kriketo.

Virina kriketo estis por la unua fojo registrita en Surrey en 1745.[58] Internacia disvolvigo startis komenco de la 20a jarcento kaj la unua Test-matĉo estis ludita inter la virina kriketteamo de Aŭstralio kaj la virina kriketteamo de Anglio en decembro 1934.[59] La venontan jaron, la virina kriketteamo de Novzelando aliĝis al ili, kaj en 2007 la virina kriketteamo de Nederlando iĝis la deka nacia virina kriketteamo de la "Test" varianto kiam ili faris sian debuton kontraŭ la virina kriketteamo de Sudafriko. En 1958, estis fondita la Internacia Virina Kriket-Konsilio (ĝi kunigis kun la IKK en 2005).[59] En 1973, la unua Kriketa Monda Pokalo ajnatipa okazis kiam Virina Monda Pokalo estis organizita en Anglio.[59] En 2005, la Internacia Virina Kriket-Konsilio estis kunigita kun la Internacia Kriket-Konsilio (IKK) por formi unu unuigitan instancon por helpi administri kaj disvolvigi kriketon. La rangigo por virinoj fare de IKK estis lanĉita la 1an de oktobro 2015 kovrante la tri formatojn de virina kriketo. En oktobro 2018 sekvante la decidon de la IKK por havigi la internacian statuson de T20 al ĉiuj membroj, la virina rangigo estis disigita en separita Unutaga Internacionalo (nur por plenaj membroj) kaj en listoj de T20I.[60]

Administrado[redakti | redakti fonton]

Ŝtatoj membroj de la Internacia Kriket-Konsilio. La plej altnivelaj landoj de "Test" estas montrataj en ruĝa koloro; la asociaj ŝtatoj membroj estas montrataj en oranĝa koloro, kaj tiuj de statuso de Unutaga Internacia en pli malhela nuanco; suspenditaj aŭ iamaj membroj estas montrataj en malhelgriza koloro.

La Internacia Kriket-Konsilio (IKK), kiu havas sian sidejon en Dubajo, estas la tutmonda administracia instanco de kriketo. Ĝi estis fondita kiel Imperia Kriket-Konferenco en 1909 fare de reprezentantoj el Anglio, Aŭstralio kaj Sudafriko, renomita Internacia Kriket-Konferenco en 1965 kaj renomita al sia nuntempa nomo en 1989.[59] La IKK en 2017 havis 105 membroj landoj, dek du el ili tenas plenan membrecon kaj povas ludi Test-kriketon.[61] La IKK estas responsa por la organizado kaj regado de la ĉefaj internaciaj turniroj, ĉefe por la vira kaj virina versioj de la Kriketa Monda Pokalo. Ĝi ankaŭ nomumas la arbitrojn kiuj regas ĉiujn oficialajn Test, Limited Overs Internationals kaj Twenty20 International-matĉojn.

Ĉiu membra lando havas nacian kriket-instancon kiu regulas kriket-matĉojn luditajn en sia lando, elektas la nacian teamon, kaj organizas hejmajn kaj eksterlandajn turneojn por la nacia teamo.[62] En Okcidentaj Hindioj, kio estas por kriketaj celoj federacio de nacioj, tiuj aferoj estas regataj de Cricket West Indies.[63]

La suba tabelo listigas la plenajn membrojn de IKK kaj iliajn naciajn kriket-instancojn:[64]

Lando Reganta instanco Membro ekde[65]
Afganio Afganio Afghanistan Cricket Board 22a de junio 2017
Aŭstralio Aŭstralio Cricket Australia 15a de julio 1909
Bangladeŝo Bangladeŝo Bangladesh Cricket Board 26a de junio 2000
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Anglio-Kimrio England and Wales Cricket Board 15a de julio 1909
Barato Barato Board of Control for Cricket in India 31a de majo 1926
Irlando Irlando Cricket Ireland 22a de junio 2017
Nov-Zelando Novzelando New Zealand Cricket 1a de majo 1926
Pakistano Pakistano Pakistan Cricket Board 28a de julio 1953
Sud-Afriko Sudafriko Cricket South Africa 15a de julio 1909
Srilanko Srilanko Sri Lanka Cricket 21a de julio 1981
Okcidentaj Indioj Cricket West Indies 31a de majo 1926
Zimbabvo Zimbabvo Zimbabwe Cricket 6a de julio 1992

Ligoj kaj Organizoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "ICC survey reveals over a billion fans – 90% in subcontinent". alirita la 19an de majo 2020.
  2. Major (2007), p. 17.
  3. 3,0 3,1 Barclays (1986), p. 1.
  4. Altham (1962), pp. 19–20.
  5. 5,0 5,1 5,2 Altham (1962), p. 21.
  6. Underdown (2000), p. 3.
  7. 7,0 7,1 Major (2007), p. 19.
  8. Altham (1962), p. 22.
  9. 9,0 9,1 Major (2007), p. 31.
  10. 10,0 10,1 Birley (1999), p. 3.
  11. Bowen (1970), p. 33.
  12. 12,0 12,1 . The Seventeenth Century Game of Cricket: A Reconstruction of the Game. The Sports Historian, No. 20, p. 33–43. The British Society of Sports History (2000). Arkivita el la originalo je 27a de novembro 2009. Alirita 2a de majo 2016. Arkivigite je 2009-06-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-21. Alirita 2020-05-19.
  13. Birley (1999), p. 9.
  14. Barclays (1986), pp. 1–2.
  15. Major (2007), pp. 21–22.
  16. McCann (2004), p. xxxi.
  17. Underdown (2000), p. 4.
  18. McCann (2004), pp. xxxiii–xxxiv.
  19. McCann (2004), pp. xxxi–xli.
  20. Underdown (2000), pp. 11–15.
  21. Birley (1999), pp. 7–8.
  22. Major (2007), p. 23.
  23. 23,0 23,1 Birley (1999), p. 11.
  24. Birley (1999), pp. 11–13.
  25. Webber (1960), p. 10.
  26. Haygarth (1862), p. vi.
  27. McCann (2004), p. xli.
  28. Major (2007), paĝo 36.
  29. La termino "amateur" en tiu kunteksto ne signifas iun kiu ludas kriketon en sia libera tempo. Multaj "amateurs" de unua-klasa kriketo estis tut-tempaj ludistoj dum la kriketsezono. Kelkaj el la plej famaj ludistoj, kiel W. G. Grace, tenis "amateur" statuson.
  30. Major (2007), pp. 268–269.
  31. Birley (1999), p. 19.
  32. Williams (2012), p. 23.
  33. Williams (2012), pp. 94–95.
  34. Birley (1999), p. 146.
  35. Birley (1999), pp. 14–16.
  36. . At the Sign of the Wicket: Cricket 1742–1751. Cricket: A Weekly Record of the Game, p. 4–85. Association of Cricket Statisticians and Historians ACS (1900). Arkivita el la originalo je 2017-09-08. Alirita 8a de septembro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-08. Alirita 2020-05-20.
  37. Nyren (1833), pp. 153–154.
  38. Wisden. Wisden Cricketers' Almanack, 100th edition, 1963‑a eldono, London: Sporting Handbooks Ltd, p. 184–187.
  39. Birley (1999), pp. 64–67, 97–101.
  40. Barclays (1986), p. 456.
  41. Annual Meeting of County Secretaries – the programme for 1890. Cricket: A Weekly Record of the Game, p. 478–479. Association of Cricket Statisticians and Historians ACS (1889). Arkivita el la originalo je 2017-09-08. Alirita 3a de julio 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-08. Alirita 2020-05-20.
  42. Frith, David. (1978) The Golden Age of Cricket: 1890–1914. Guildford: Lutterworth Press. ISBN 0-7188-7022-0.
  43. Barclays (1986), pp. 62, 78, 87, 99, 113, 127 & 131.
  44. Das, Deb. Cricinfo – Cricket in the USA. ESPNcricinfo (n.d.). Alirita 9a de marto 2007.
  45. Birley (1999), pp. 96–97.
  46. Birley (1999), p. 97.
  47. The Australian Eleven: The first Australian team. National Museum of Australia. Alirita 30a de decembro 2014.
  48. Reg Hayter, "The Centenary Test Match", Wisden 1978, pp. 130–32.
  49. Lewis, Wendy. (2006) Events That Shaped Australia. New Holland. ISBN 978-1-74110-492-9.
  50. Wisden. Wisden Cricketers' Almanack, 100th edition, 1963‑a eldono, London: Sporting Handbooks Ltd.
  51. Notes by the Editor. Wisden Cricketers' Almanack online. ESPNcricinfo (1982). Alirita 2a de julio 2017.
  52. Booth, Douglas. (1998) The Race Game: Sport and Politics in South Africa. Routledge, p. [htt://archive.org/details/racegamesrtl0000boot/e/88 88]. ISBN 0-7146-4799-3.
  53. Wisden. Wisden Cricketers' Almanack, 100th edition, 1963‑a eldono, London: Sporting Handbooks Ltd, p. 1074–1076.
  54. Barclays (1986), pp. 495–496.
  55. Barclays (1986), pp. 496–497.
  56. "Afghanistan, Ireland get Test status", ESPNcricinfo. Kontrolita 2a de julio 2017.
  57. "Ireland & Afghanistan awarded Test status by International Cricket Council", BBC Sport, 2017. Kontrolita 2a de julio 2017.
  58. ICC History of Cricket (pre-1799). ICC. Alirita 7a de julio 2017.
  59. 59,0 59,1 59,2 59,3 ICC History of Cricket (20th century). ICC. Alirita 7a de julio 2017.
  60. "ICC Launches Global Women's T20I Team Rankings". Kontrolita 12a de oktobro 2018. (angle)
  61. About the ICC. ICC. Alirita 7a de julio 2017.
  62. About the England and Wales Cricket Board. Alirita 7a de julio 2017.
  63. Cricket West Indies. Cricket West Indies. Alirita 7a de julio 2017.
  64. ICC Rankings. ICC Development (International) Limited. Arkivita el la originalo je 2016-07-07. Alirita 9a de februaro 2016.
  65. A brief history .... Cricinfo. Alirita 2a de majo 2008.

Ĝeneralaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Altham, H. S.. (1962) A History of Cricket, Volume 1 (to 1914). Londono: George Allen & Unwin.
  • Ashley-Cooper, F. S.. (1900) At the Sign of the Wicket: Cricket 1742–1751. Londono: Cricket Magazine. OCLC 28863559.
  • Barclays. (1986) Barclays World of Cricket. London: Willow Books. ISBN 0-00-218193-2.
  • Birley, Derek. (1999) A Social History of English Cricket. Londono: Aurum Press Ltd. ISBN 1-85410-710-0.
  • Bowen, Rowland. (1970) Cricket: A History of its Growth and Development. Londono: Eyre & Spottiswoode. ISBN 0-413-27860-3.
  • Goldstein, Dan. (2000) The Rough Guide to English Football (2000–2001). Londono: Rough Guides. ISBN 1-85828-557-7.
  • Harte, Chris. (1993) A History of Australian Cricket. Londono: Andre Deutsch, p. 175. ISBN 0-233-98825-4.
  • Haygarth, Arthur. (1862) Frederick Lillywhite's Cricket Scores & Biographies, Volume 1 (1744–1826). Londono: Frederick Lillywhite.
  • Major, John. (2007) More Than A Game. Londono: HarperCollins. ISBN 978-0-00-718364-7.
  • McCann, Tim. (2004) Sussex Cricket in the Eighteenth Century. Lewes: Sussex Record Society. ISBN 0-85445-055-6.
  • Nyren, John. [First published 1833] (1998) Ashley Mote: The Cricketers of my Time. Londono: Robson Books. ISBN 1-86105-168-9.
  • Underdown, David. (2000) Start of Play. Londono: Allen Lane. ISBN 0-713-99330-8.
  • Webber, Roy. (1960) The Phoenix History of Cricket. Londono: Phoenix House Ltd.
  • Williams, Charles. (2012) Gentlemen & Players – The Death of Amateurism in Cricket. Londono: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-7538-2927-1.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cricket en la angla Vikipedio.