Unuiĝinta Reĝlando
El Vikipedio
|
|
|
|
| United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland |
|
| Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando |
|
| Nacia himno: God Save the Queen | |
| Nacia devizo: Dieu et mon droit (fr) (Dio kaj mia rajto)' |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Londono |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | Angla |
| Plej ofta(j) religio(j) | Anglikanoj (45,4%), Katolikoj (15,1%), Ateistoj (34,4%), Islamanoj (1,7%), aliaj (3,4%) |
| Areo % de akvo |
244.820 km² 1,34% |
| Loĝantaro | 60.209.500 (2005) |
| Loĝdenso | 243/km²
|
| Horzono | UTC (somere +1) |
| Interreta domajno | .uk |
| Telefona kodo | 44 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Konstitua monarĥio |
| Ŝtatestro | Reĝino Elizabeto la 2-a (ekde 1952) |
| Ĉefministro | Gordon Brown |
| Nacia tago | 5-a de novembro |
| Sendependiĝo | Starigita en 1801 |
| Ekonomio | |
| Valuto | Brita pundo (GBP) |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Esperanto-Asocio de Britio |
La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando (aŭ Unuiĝinta Reĝlando; oni kutime mallongigas al Britio aŭ Britujo) estas lando en Okcidenta Eŭropo, sur la insuloj Granda Britio kaj Irlando (norda parto), kune kun kelkaj insuletoj. Ĝi prezentas politikan union de Anglio, Skotlando, Kimrio kaj Nord-Irlando. Ligitaj al la Unuiĝinta Reĝlando estas la Manikinsuloj kaj Manksinsulo.
La Britaj Insuloj, nuntempe kelkfoje nomataj la Insuloj de la Nord-Atlantiko (IONA), konsistas el Britio, Irlando, Manksinsulo kaj multaj aliaj insuletoj ĉirkaŭaj. La Manikinsuloj apud Francio apartenas al la reĝoj de Anglio kiel dukoj de Normandio, sed ili ne estas partoj de la Unuiĝinta Regno.
En la jaro 1921, la plejmulto de Irlando sendependiĝis kiel la Respubliko de Irlando, kaj nun nur ses provinceroj, aŭ graflandoj (The Six Counties) en la nordorienta parto de la insulo daŭre apartenas al la Unuiĝita Reĝlando.
La insulo Britio mem (Great Britain aŭ Britain angle) havas areon da 229.893 km2, kaj estas la oka plej granda insulo en la mondo. La loĝantaro de la Regno en 2001 estis 59.508.382, kaj ĝia areo estas 244.100 km2. La ĉefurbo estas Londono. La simbola regnestrino estas la reĝino Elizabeth la 2-a, sed la efektivan politikan potencon havas la parlamento. La nuntempa ĉefministro estas Gordon Brown, kaj la registaro estas de la Brita Laborista Partio.
Pro sia mara potenco kaj sia industria produktado, la Unuiĝinta Reĝlando antaŭ 1945 havis koloniojn en ĉiuj kontinentoj (escepte de Antarkto). Antaŭe, preskaŭ kvarono de la mondloĝantaro loĝis en la vasta Brita imperio. Hodiaŭ, la imperio preskaŭ ne ekzistas, sed multaj el la iamaj kolonioj restas membroj de la malplifortega internacia asocio, la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations angle, antaŭe British Commonwealth of Nations).
Enhavo |
[redakti] Historio
La 1-an de majo 1707, la Reĝlando de Granda Britio[1][2] estis kreita de la politika unio de la Reĝlando de Anglio (inkluzivinte Kimrion) kaj la Reĝlando de Skotlando. Ĉi tiu evento estis la rezulto de la Traktato de Unio kiu estis subskribita la 22-an de julio 1706,[3], kaj adoptita de kaj Parlamento de Anglio kaj Parlamento de Skotlando, ambaŭ farante Aktojn de Union en 1707. Preskaŭ post jarcento, la Reĝlando de Irlando, jam sub angla kontrolo ekde 1691, kuniĝis kun la Reĝlando de Granda Britio por formi la Unuiĝintan Reĝlandon de Granda Britio kaj Irlando per la adopto de la 1800 Akto de Unio.[4] Kvankam Anglio kaj Skotlando estis apartaj ŝtatoj antaŭ 1707, ili estis ligitaj ekde la Unio de la Kronoj en 1603, kiam Jakobo la 1-a heredis la tronon de la Reĝlandoj de Anglio kaj Irlando kaj translokigis lian korton de Edinburgo al Londono.[5][6]
En ĝia unua jarcento, la Unuiĝinta Reĝlando grave rolis disvolvante okcidentajn ideojn de la parlamenta sistemo, kaj farante gravajn kontribuojn al literaturo, artoj, kaj sciencoj.[7] Ĝia Industria Revolucio transformis la landon kaj fuelumis la kreskantan Britan Imperion. Dum ĉi tiu tempo, ĝi ekspluatis sklavecon, tamen post la adopto de la Akto pri Sklava Komerco en 1807, ĝi estris kiel unu el la kelkaj landoj kontraŭ sklaveco.[8]
Post la venko de Napoléon Bonaparte en la Napoleonaj Militoj, Unuiĝinta Reĝlando iĝis la ĉefa mara armado de la 19-a jarcento, kaj estis mara superpovo ĝis meza 20-a jarcento. La Brita Imperio kreskis al ĝia maksimuma grandeco en 1921, ĉar akirado de la germanaj kaj osmanidaj kolonioj pro la Ligo de Nacioj post la Unua Mondmilito. Post unu jaro, la BBC, la unua mondvasta elsenda servo, estis kreita.
Voĉdona venko por Sinn Féin en 1918 kun Irlanda Milito de Sendependeco kaŭzis partigon de la islando en 1921.[9]. Poste, Irlando establis Irlandan Liberan Ŝtaton en 1922, sed Norda Irlando elektis esti parto de la Unuiĝinta Reĝlando.[10] Rezulte, en 1927, la formala nomo de la lando iĝis la nuna nomo: United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Norda Irlando).
La Unuiĝinta Reĝlando estis unu el la Aliancanoj de la Dua Mondmilito. Sekve de la malvenko de ĝia eŭropaj aliancanoj en la unua jaro de la milito, Britio kontinuis la batalojn kontraŭ Germanio en la aerarmea kampajno konata kiel la Batalo de Britio. Post la venko, Britio estis inter la superpovoj por plani la postmilita mondo. La Dua Mondmilto finance damaĝis Brition. Tamen, kun la helpo de la Plano Marshall kaj pruntoj de Usono kaj Kanado, Britio ekis denove pliboniĝis.
[redakti] Landonomo en la oficialaj lingvoj
- United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (angle)
- Teyrnas Unedig Prydain Fawr a Gogledd Iwerddon (kimre)
- An Rìoghachd Aonaichte na Breatainn Mhòr agus Eirinn a Tuath (skotgaele)
- Ríocht Aontaithe na Breataine Móire agus Thuaisceart Éireann (irlande)
- Unitit Kinrick o Great Breetain an Northren Ireland (skote)
[redakti] Geografio
[redakti] Vidu ankaŭ
- Loka regado kaj administrado en Britio
- Loka regado kaj administrado en Kimrio
- Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando
- Loka regado kaj administrado en Skotlando
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belarusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Britio | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgio | Makedonio | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Ukrainio | Vatikano
Dependaj kaj aliaj teritorioj:
Alando | Ferooj | Ĝibraltaro | Guernsey | Manksinsulo | Jan Mayen | Jersey | Svalbard
Aŭstrio •
Belgio •
Britio •
Bulgario •
Ĉeĥio •
Danio •
Estonio •
Finnlando •
Francio •
Germanio •
Grekio
Hispanio •
Hungario •
Irlando •
Italio •
Kipro •
Latvio •
Litovio •
Luksemburgo •
Malto •
Nederlando
Portugalio •
Pollando •
Rumanio •
Slovakio •
Slovenio •
Svedio
Iamaj aliĝontoj:
Kroatio •
Respubliko Makedonio •
Turkio
Belgio | Brotio | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Islando (sen propra militistaro) | Italio | Kanado | Latvio | Litovio | Luksemburgio | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Rumanio | Slovakio | Slovenio | Turkio | Usono
Aŭstralio | Aŭstrio | Belgio | Britio | Ĉeĥio | Danio | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Japanio | Kanado | Luksemburgio | Meksiko | Nederlando | Norvegio | Nov-Zelando | Pollando | Portugalio | Slovakio | Sud-Koreio | Suomio | Svedio | Svislando | Turkio | Usono
[redakti] Notoj
- ↑ Welcome. www.parliament.uk. vizitita en 7-a de oktobro 2008.
- ↑ THE TREATY or Act of the Union. www.scotshistoryonline.co.uk. vizitita en 27-a de aŭgusto 2008.
- ↑ Articles of Union with Scotland 1707. www.parliament.uk. vizitita en 19-a de oktobro 2008.
- ↑ The Act of Union. Act of Union Virtual Library. vizitita en 15-a de majo 2006.
- ↑ Ross, David (2002). Chronology of Scottish History. Geddes & Grosset. “1603: James VI becomes James I of England in the Union of the Crowns, and leaves Edinburgh for London”
- ↑ Hearn, Jonathan (2002). Claiming Scotland: National Identity and Liberal Culture. Edinburgh University Press. “Inevitably, James moved his court to London”
- ↑ Ferguson, Niall (2003). Empire: The Rise and Demise of the British World Order. Basic Books.
- ↑ Sailing against slavery. By Jo Loosemore BBC
- ↑ SR&O 1921, No. 533 of 3 May 1921
- ↑ The Anglo-Irish Treaty, 6 December 1921. CAIN. vizitita en 15 May 2006.


