Kimra lingvo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Kimra lingvo / Cymraeg
Parolata en: Britio, Argentino, Usono, Aŭstralio
Denaskaj parolantoj: ĉ. 750.000+ (611.000 en Kimrio, 133.000 en cetero de Anglio, 25.000 en Argentino)
Genetika klasifiko: Hindeŭropa

 Kelta
  Britona
   Kimra

Skribsistemo: Latina alfabeto kun Kimra varianto
Origino: Hindeŭropa, pli precize kelta, parenca al la kornvala kaj la bretona, pli fore al la irlanda kaj skota gaela lingvoj.
Reguligita de: Bwrdd yr Iaith [1]
Lingvaj kodoj
ISO 639-1: cy
ISO 639-2: cym / wel
SIL: CYM
Specimeno
La Patro Nia:

Ein Tad yn y nefoedd,
sancteiddier dy enw;
deled dy deyrnas;
gwneler dy ewyllys,
ar y ddaear fel yn y nef.
Dyro inni heddiw ein bara beunyddiol,
a maddau inni ein troseddau,
fel yr ym ni wedi maddau i'r rhai a droseddodd yn ein herbyn;
a phaid â'n dwyn i brawf,
ond gwared ni rhag yr Un drwg.
Oherwydd eiddot ti yw'r deyrnas a'r gallu a'r gogoniant am byth.
Amen.

Elcentaĵo de parolantoj de la Kimra lingvo laŭ regiono

La kimra lingvo (kimre : (Cymraegy Gymraeg, prononco [kəmˈrɑːɨɡ], [ə ɡəmˈrɑːɨɡ]) estas kelta lingvo parolata en Kimrio de ĉ. 20% de la enloĝantoj (580 000 el 3 milionoj) kaj en valo Chubut, kimra emigrinta kolonio en Patagonio (regiono de Argentino). Ankaŭ en aliaj partoj de la mondo oni parolas la kimran, ĉefe en Usono, Kanado kaj Aŭstralio.

Enhavo

[redakti] Stato

La popolnombrado de 2001 montras ke 20.5% de la enloĝantoj de Kimrio parolas kimre (kreskante de 18.5% en 1991), el popolo de ĉ 3 milionoj; vidiĝas ke triono de la loĝantaro enmigris en Kimrion en la lastaj 30 jaroj.

Eĉ inter la kimreparolantoj, malmultaj (se eĉ ekzistas) parolas nur la kimran.

Kvankam la kimra estas minoritata lingvo kaj pro tio minacita far la domineco de la angla lingvo, dum la dua parto de la 20-a jarcento subteno por la lingvo kreskis kune kun la kresko de naciaj politikaj organizoj formitaj de la politika partio "Plaid Cymru" kaj "Cymdeithas yr Iaith Gymraeg" (Kimra Lingvo-societo).

La uzo de la kimra kiel unua lingvo estas ĝenerale limigita al la nordo kaj al la okcidento de Kimrio, kiu ne estas tre urbigita, ĉefe Gwynedd, Merionedd, Ynys Môn, Sir Gaerfyrddin, Norda Sir Benfro, Ceredigion, kaj partoj de Okcidenta Morgannwg.

La kimra lingvo estas tre viva lingvo. Ĝi estas uzata en ĉiutaga konversacio kaj estas videbla en Kimrio ĉie. Loka registaro (inkluzive la Kimra Kunvenio) uzas la kimran lingvon kiel oficialan lingvon. Publikaj institucioj eldonas oficialan literaturon kaj propagandon kimraversie (ekzemple leterojn de lernejoj al gepatroj, bibliotekajn informojn kaj administraciajn informojn). Ĉiuj stratsignoj en Kimrio estas kimre kaj angle, inkluzivante kimrajn formojn de loknomoj (kelkaj el tiuj estas nelongaj inventoj, kiuj estas bazitaj al anglaj nomoj - kaj ankaŭ inverse).

Ekzemplon de la kimra lingvo vi povas trovi je Hen Wlad Fy Nhadau, la nacia kimra himno.

En 2008 oni planas lanĉi nacian gazeton en la kimra lingvo, Y Byd.

[redakti] Dulingvaj oficialaj indikoj en Kimrio


[redakti] Eksteraj ligiloj

Wikipedia
Vidu la artikolojn de la


[redakti] Vidu ankaŭ