Argentino
El Vikipedio
| República Argentina | |
| Argentina Respubliko | |
| Nacia himno: Himno Nacional Argentino Argentina Nacia Himno |
|
| Nacia devizo: En unión y libertad En unio kaj libereco |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Bonaero |
| Oficiala(j) lingvo(j) | hispana |
| Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (70%) protestantismo (9%) |
| Areo % de akvo |
2.780.403 km² 1,1% |
| Loĝantaro | 40.677.348 (2008) |
| Loĝdenso | 14,6/km² |
| Loĝantoj | Argentinoj |
| Horzono | UTC-3 UTC-2 (somere) |
| Interreta domajno | .ar |
| Landokodo | AR |
| Telefona kodo | 54 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Federala prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Cristina Fernández de Kirchner |
| Nacia tago | 25-a de majo |
| Sendependiĝo disde Hispanio | 9-a de julio 1816 |
| Ekonomio | |
| Valuto | peso (ARS) |
| MEP - Suma - Pokapa |
laŭ 2007 $523,7 miliardo $ 13.307 |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Argentina Esperanto-Ligo |
La Argentina Respubliko (hispane: República Argentina) estas ŝtato kiu situiĝas en Suda Ameriko, konstituciigita kiel federacio de 23 provincoj kaj aŭtonoma urbo, Bonaero. Ĝiaj najbaroj estas Ĉilio (sude kaj okcidente), Bolivio (norde), Paragvajo (norde kaj nordokcidente), Brazilo (nordokcidente) kaj Urugvajo (oriente). Ĝi ankaŭ apudas la Atlantikan Oceanon.
La areo de Argentino estas 2.766.890 km², kaj situas inter la Andoj Montaro (okcidente) kaj la Atlantika Oceano (oriente). Ĝi estas la dua en la listo de plej grandaj landoj el Suda Ameriko, kaj la oka en la listo de plej grandaj landoj el la mondo. La ŝtato reklamas la posedon de la anglaj Falkland Islands (aŭ hispane Islas Malvinas) kaj la posedon de la insuloj Georgia del Sur kaj la insuloj Sandwich. Ĝi ankaŭ volas posedi 969.464 km² de la Antartiko, sed kelkaj partoj de la loko reklamita de Argentino estas ankaŭ reklamitaj de Anglio kaj Ĉilio.
Enhavo |
[redakti] Etimologio
La tuta nomo de la lando estas, hispane, República Argentina ( /re'publika aɾxen'tina/ ). Ankaŭ estas, por kelkaj celoj, uzata la nomo Nación Argentina.
Politike ĝi estas federacia respubliko, kiu havas 23 provincojn kaj unu federacian distrikton. Nuntempe, Argentino estas ŝtato kiu havas fortan ekonomikan evoluon. Post la ekonomika krizo kiu okazis en 2001, sia registaro kaj ekonomio renormaliĝis kaj nun la lando povas denove rigardi la estontecon kun espero.
La nomo Argentina devenas el la latina lingvo (argentum) kiu signifas arĝento. Kiam la unuaj hispanaj konkerantoj trovis la Río de la Plata (arĝentan riveron), oni nomis ĝin Mar Dulce (dolĉa maro). La devenantaj popoloj donis arĝentajn donacojn al la personoj kiuj estis vivaj post ŝipa koŝmaro, kies ŝipestro estis Juan Díaz de Solís. La kredo pri arĝenta monto alvenis al hispanio ĉirkaŭ la jaro 1524, kaj sia nomo Sierra del Plata estis unue registrita sur venecia mapo je 1536. Sur ĉi tiu arĝentejo estis fondita la vilaĝo Potosí. Poste, unu arĝenta serĉo sekvante la riverojn Paraná kaj Pilcomayo, trovis nur teritorion jam reklamita de la serĉantoj kiuj alvenis el Lima, la ĉefurbo de la Virreynato.
La nomo de la lando komencis esti uzata multe en la jaro 1612 en la libro Historia del descubrimiento, población y conquista del Río de la Plata (Historio pri la trovo, loĝiĝo kaj konkero de la Río de la Plata), skribita de Ruy Díaz de Guzmán. En tiu libro la teritorio estis nomita Tierra Argentina (arĝenta teritorio).
[redakti] Historio
Argentino suferis militistan diktaturon dum la 1970-aj jaroj, kiu kaŭzis ĉirkaŭ 30,000 mortojn (ĉu mortigitaj ĉu malaperintaj) kaj necertan militon kontraŭ Britio pro la rego sur la insuloj Malvinoj. En 1983 ekprezidentis Raúl Alfonsín, kiu devis enmeti denove la landon en demokration, komencis jurprocezi la kulpintojn pro la diktaturo en 1985, sed, post premoj de diversaj sektoroj, leĝoj de 1986 kaj 1987 jurpardonis tiujn kulpintojn. Krome okazis kvar ŝtatpuĉoj. La venonta prezidanto estis Carlos Menem (1987-1999), kies epoko estis akuzata de koruptado. La venonta prezidanto Fernando de la Rúa regis el 1999 al decembro de 2001 kaj en tiu epoko okazis la plej gravaj krizoj de la nuntempa Argentino: la mezklaso estis forrabita el siaj enspezoj (krizo de la corralito (korteto), kie oni enfermis la ĉies sparaĵojn. Kvar prezidantoj sekvis dum nur du semajnoj ĝis la komenco de la prezidanteco de Néstor Kirchner, kiu iomete serenigis la landon, forigis la malpermeson jurprocezi la kulpulojn de la amasmortigado de la diktaturo kaj lasis la prezidantecon al sia edzino Cristina Fernández de Kirchner en 2007.
[redakti] Loĝantaro
La nuna loĝantaro de Argentino estas la rezulto de granda ondo de enmigradaj laboristoj kiuj eniris inter 1850-1950, plejmulte italoj kaj due hispanoj. Ankaŭ de la antaŭa miksgeno inter hispanoj kaj indiĝenoj (devene de la kolonia periodo). La loĝantaro havas gravajn komunumojn de judoj, araboj, armenoj , ciganoj, britoj, fFrancoj, germanoj, poloj, rusoj, kroatoj, ukrainoj, japanoj, ĉinoj, koreanoj, paragvajanoj, urugvajanoj, brazilanoj, ĉilianoj, peruanoj, kaj tiel plu.
Samkiel Aŭstralio, Brazilo, Kanado, Usono aŭ Urugvajo, Argentino estas konsiderata kiel enmigra lando, tio estas socio kiu estis influita de unu aŭ pluraj enmigraj periodoj.
[redakti] Bazaj informoj
- Landkodo: AR
- E-nomo: [o] Argentina Respubliko.
- Nacia nomo: [o] República Argentina.
- Areo: 2.758.827 kv.km. Malvinoj (Falklandoj) estas disputataj kun Britio.
- Politika sistemo: federacia respubliko.
- Ŝtatestro: prezidantino Cristina Fernández de Kirchner (2007).
- Ĉefurbo: Bonaero (12.600 mil).
- Urboj: Kordobo (1.284 mil), Rosario (1.121 mil).
- Adm. divido: 23 provincoj kaj unu federala distrikto.
- Loĝantaro: 36.995 mil (2000), inter ili 84,2% argentinanoj (plimulto hispandevenaj kaj italdevenaj), 4,3% italoj, 600 000 Indianoj, la ĉefaj indianaj popoloj en argentino estantaj : ajmaroj, guarani, chiripá,choroti,chulupi, kaiwá, mapuche, mocoví, ona, pilagá, puelche, quechua, tapieté, tehuelche, toba, wichí.
- Ŝtatlingvo: hispana.
- Nacilingvoj: La hispana lingvo estas plejofte uzata. Eblas trovi personojn parolantaj aliajn eŭropajn lingvojn, ĉefe italan kaj germanan, Restas malmultaj parolantoj de indianaj lingvoj, ĉefe: keĉua (900 000 parolantoj), mapudunguna (40 000), amuzgoa (27 000), chatinoa (21 000).
- Kredantoj: katolikoj.
- MEP: totala - 319 miliardoj $; pokapa - 8.030 $.
- Ekonomiko: industria lando kun altevoluinta agrikulturo. Ĝi havas multajn naturajn riĉaĵojn kiel nafto, gaso kaj hidroenergio.
- Monunuo: peso (=100 centavoj).
- Organizoj: UNO (1945)
[redakti] Administra divido
| Provincoj de Argentino | |
|---|---|
|
Federala Ĉefurbo | Bonaera Provinco | Catamarca | Chaco | Chubut | Córdoba | Corrientes | Entre Ríos | Formosa | Jujuy | La Pampa | La Rioja | Mendoza | Misiones | Neuquén | Río Negro | Salta | San Juan | San Luis | Santa Cruz | Santa Fe | Santiago del Estero | Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur | Tucumán |
[redakti] Vidu ankaŭ
- Argentina ekstera politiko
- Argentina Esperanto-Ligo
- Latin-Ameriko
- Listo de urboj de Argentino
- Provincoj de Argentino
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Prezidanto (hispane kaj angle)
- Esperanto Argentina (hispane)
- Argentina Esperanto Ligo (en Esperanto)
|
|
|
|---|---|
| Membro-ŝtatoj: | |
| Asociiĝintaj ŝtatoj: | |
| Observanto: | |
| Ŝtatoj en Sudameriko |
|---|
| Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo |
| Dependaj teritorioj: Falklandoj (brita) | Franca Gvajanio (franca) | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (brita) |

