Juan Domingo Perón
| Juan Domingo Perón | |
Oficiala portreto de Juan Domingo Perón |
|
|
|
|
| En funkcio: 12-a de oktobro 1973 – 1-a de julio 1974 |
|
| Vicprezidanto de registaro | Isabel Perón |
|---|---|
| Antaŭulo | Raúl Lastiri |
| Sekvanto | Isabel Perón |
|
29-a Prezidento de respubliko Argentino
(du datlimoj) |
|
| En funkcio: 4-a de junio 1951 – 1-a de septembro 1955 |
|
| Antaŭulo | Juan Domingo Perón en la 1-a datlimo |
| Sekvanto | José Domingo Molina |
| En funkcio: 4-a de junio 1946 – 3-a de junio 1951 |
|
| Antaŭulo | Edelmiro Farell |
| Sekvanto | Juan Domingo Perón en la 2-a datlimo |
|
|
|
| Naskiĝo | 8-an de oktobro 1895 en |
| Morto | 1-an de julio 1974 en |
| Politika partio | Justicialista partio |
| Edzo/ino | Aurelia Tizón (1929–1938) Eva Perón (1945-1952) Isabel Perón (1961-1974) |
| Okupo | soldato |
| Religio | romkatolika eklezio ekskomunikita 1954-1963 |
| Subskribo | |
Juan Domingo PERÓN (naskiĝis la 8-an de oktobro 1895, mortis la 1-an de julio 1974) estis argentina politikisto en la 20-a jarcento.
Perón, arda naciisto, estis prezidento de Argentino en la kvardekaj kaj kvindekaj jaroj, kaj denove, mallonge, en la sepdekaj jaroj. Li fondis popolisman movadon justicialismo, ankaŭ nomatan peronismo, kiu sin apogis je la plej malsupraj tavoloj, la sindikatoj kaj la t.n. senĉemizuloj. Ĝi estis forte kontraŭkomunisma, sed sen tre klara ideologio, kio permesis la ekeston de aloj ekstremmaldekstraj ĝis ekstremdekstraj, kaj kiu ankoraŭ restas forta en Argentino (pluraj el la lastaj prezidentoj, inklude de la nuna, sin deklaras peronistoj).
La dua edzino de Perón, Eva Duarte, Evita, estis la plej potenca virino de Argentino antaŭ sia frua morto.
Lia posteulino estis la tria edzino María Estela Martínez De Perón, Isabelita, kiu estis la unua ino kiu iĝis prezidento de la respubliko.
