Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lingvo estas sistemo de gestoj, signoj, sonoj, simboloj kaj vortoj uzata por reprezenti kaj komuniki ideojn kaj pensojn de homoj. Oni povas distingi inter lingvo ĝenerale (sen pluralo) kaj unuopaj lingvoj. Aldone, oni ankaŭ uzas la vorton lingvo por paroli pri faklingvoj (ekzemple jurlingvo), programlingvoj kaj bestaj lingvoj.

Lingvo (en la unua signifo) signifas la komunikmanieron de la homoj. Konscia komuniko okazas per sonlingvo, signolingvoskriblingvo. La senkonscia komunikado okazas interalie per korpolingvo.

Lingvoj (en la dua signifo) estas la diversaj malsamaj komuniksistemoj uzataj de diversaj homaj grupoj. Plej ofte, lingvo apartenas al iu etna grupo, sed tio ne veras por la planlingvoj. Ofte lingvo estas dividita en diversajn dialektojn, kaj ne estas klare, kie unu lingvo finiĝas kaj alia komenciĝas.

La scienco, kiu studas lingvon, nomiĝas lingvistiko. Unuflanke ekzistas la kompara lingvistiko, kiu studas la rilatojn inter unuopaj lingvoj kaj klasifikas ilin en lingvofamiliojn. Aliflanke ekzistas la ĝenerala lingvistiko, kiu studas la ecojn de lingvo ĝenerale, kaj uzas unuopajn lingvojn nur kiel ekzemplojn por la ĝenerala teorio pri lingvo.

Homa lingvo kaj besta lingvo[redakti | redakti fonton]

Inter homoj kaj bestoj la diferenco estas kvalita kaj fundamenta: ĝi kuŝas en la teoria racio kaj en la volo, kiu estas libere amkapabla, pri kiuj estas dotita nur la homo. Laŭ iuj subtenantoj de reduktita bestoprotektemo , inter homo kaj besto interstaras neniu malsameco kvalita, sed nur kvanta, eĉ ŝuldita al pli progresa evolua stadio de la homo. Reale, tamen, inter homo kaj besto alestiĝas multaj diferencoj-malsamecoj kvalitaj. Jen almenaŭ du:

Porteoria racio[redakti | redakti fonton]

Certa bestoprotektismo asertas ke inteligento ne estas ekskluziva prerogativo de la homo, sed ĝi estas karakterizo ankaŭ de la superaj bestoj.

Tamen, kontraŭobĵetas aliaj simpatiantoj pri prerogativoj de homoj – jam kun Aristotelo (Politiko, I, 1253 a 10-18) – ke la scikapablo de la superaj bestoj estas kvalite malsama. Fakte, besto:

1. ekrimarkiĝas nur pri iuj aspektoj, nome tuŝiĝas nur per/pri la aspektoj utilaj/malutilaj, plaĉaj/malplaĉaj, danĝeraj/avantaĝaj dum aliajn aspektojn eĉ ne perceptas (ĉi-rilate vidu aliajn pensulojn kiel Plessner, Scheler, Gehlen, Cassirer);

2. se la atento kaj intereso de la besto konverĝas nur sur tiujn perceptitajn aspektojn signifas ke la besta scipovo estas nur pragmata, util- altira.

Male, homo:

1. konsciiĝas pri ĉiuj aspektoj de ĉiu ajn aĵo-afero, kaj ne nur pri tiuj utilaj /malutilaj;

2. li sin demandas ne nur pri utileco/malutileco ktp de la aĵaro, sed ankaŭ pri ĝia naturo, nome li sin demandas: “kio estas tio?” ĉar li volas ĝin koni eksklude de ĝia eventuala utilo/malutilo, li volas scii ankaŭ pri la vero pri la aĵaro, la bono kaj malbono, justo kaj maljusto, li volas distingi la belon kaj malbelon.

Tial la homa inteligento estas ne nur pragmata/util- altirita, sed ankaŭ teoriumanta (porteoria). Tiu malsameco riveliĝas en la komunikado: dum la besta komunikado sin esprimas pere de gestoj/krioj kaj pragmate signalas danĝeron aŭ petas nutraĵon ktp, la homo sin esprimas pere de la vorto, kiu ne estas nur pragmata, sed ankaŭ porteoria (abstraktema), nome kapabla komuniki la veron, la belon la bonon ktp.[1]

Libera volo kaj amo[redakti | redakti fonton]

Krome, besto sin kondutas laŭ meĥanismo stimulo-ripozo, nome reagas al la stimuloj necese inkliniĝante al siaj instinktoj, ĝi agas kiel ero de domeno kiu ricevas stimulon kaj, foje, ĝin plutransdonas.

Male, homo ne respondas al la stimuloj devigmaniere, sed li kapablas elekti ne konsenti al siaj instinktoj, li kapablas komenci novan serion de agoj anstataŭe necese reagi al la stimuloj. [2]

Krome, ĉar la bestoj (kiel dirite) estas ĉiam kondiĉita de la kategorio utilo/malutilo, sekvas ke ili ne ĝuas de senkompensa amo, ili fakte reagas al la percepto nur pro konveneco aŭ manko de konveneco harmonie kun siaj vivaj postuloj, kun siaj instinktoj ĉar ne kapabla esti ne-najlite al memreferencemo aŭ utilemo. Nome li ne kapablas ami aliulon volante ties bonon kaj provante ĝin realigi.

Iuj bestoprotektemuloj rebatas ĉi-rilate: “ estas iuj bestoj kiuj oferas pro amo sian vivon, tial ili ne estas trude memreferenciataj, ili kapablas ami aliulon volante ties bonon kaj provante ĝin realigi. Reale, tamen, iliaj sintenoj ne estas senkompensaj amagadoj kaj estas ĉiam esprimoj meminteresitaj. Fakte:

1. iliaj konduto ne estas frukto de elekto, sed trudita de la instinkto, dum amo estas libera ago;

2. bestoj oferantaj sian vivon por idoj konsideras idon kiel plilongigon de si mem, tiun ili perceptas kiel eron de si mem, dum la patrina amo – kaj patra – vidas en la filo subjekton aŭtonoman (certe se tia amo estas “sana”, ĉar eksistas homaj gepatroj kiuj volas ke gefilojn estu iliaj plilongigo).

2.1. Pruvo de tiu maniero konsideri la idojn flanke de bestoj oni vidas en la fato la besta zorgemo elĉerpiĝas en la momento kiam la ido disĝas de la gepatroj, dum la homa amo estas zorgema al filoj ankaŭ kiam tiuj ĉi estas plenkreskaj, ankaŭ kiam ili estas tute aŭtonomoj kaj eĉ foraj miloj da kilometroj.

Nun, estas senpaga tio kion oni faras ne je propra avantaĝo, sed je alia avantaĝo. Tiel ke, se la idaro estas sentita instinkte de la besto kiel plilongigo de si mem signifas ke tio kion la besto faras por la ido, tion ĝi faras meminterese por si mem.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Paolo Pagani, Appunti sulla specificità dell'essere umano, en Luca Grion (a cura di) La differenza umana. Riduzionismo e antiuamanesimo, La Scuola, 2009, pp. 447-161

Historio de lingvo[redakti | redakti fonton]

Vidu Historio de lingvo.

Listoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oni notu ke la konekto inter la homa racio kaj homa lingvo estas jam indikata de la du nocioj de la greka vorto “logoso”, kiu signifas kaj racion kaj vorton: nur la posedanto de logoso - porteoria racio - povas komuniki pere de la vorto.
  2. Hannah Arendt: “Agadi [...] signifas iniciati, decidi komenci” kaj “por ke alestiĝu, komenciĝo estis kreita la homo [...]” (Vita activa, pag. 187-188).