Langrompilo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Langrompilo estas frazo, kiu celas defii la artikuladon de la parolanto. Subspeco de langrompilo estas ŝiboleto, nome frazo el unu lingvo kiu estas malfacila al persono, kiu ne parolas ĉi tiun lingvon.

Ĉe la gesurduloj, la egalaĵo nomiĝas fingrorompilo.

Enhavo

[redakti] Esperantaj langrompiloj

  • Petro, vi la permeson de la patro nepre prenu por partopreni entreprenon.
  • Ĉu ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas?
  • Serpo servu cin por ĉerpo el cerbo de serba cervo.
  • La oleoj el ajlo jam je junio junas.
  • Ĉu ŝi scias se ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?
  • Ŝi ŝerce ŝanĝis la ŝarĝaĵon.
  • Postscio
  • Ĉe la libroŝrankoj traspertu travivi la kulturscion!
  • Tri tre drinkemaj fratoj frote trafis truon de l' trotuaro.
  • Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn.
  • Scivolema sciuro.
  • Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde.
  • Ne plu ploru, plorulino, pro propra plezuro.
  • Ŝi, ŝue starante sur ŝoseo, senŝeligas ŝosojn.
  • Sciencfikcio
  • Ŝvitaĉo
  • Ŝvebi
  • Transskribo de dekstra ekscio kun eksscio.
  • Al la apartamento parte apartenas aparta portaparato.
  • Kiu kuiras keksojn kuireje ?

[redakti] Langrompiloj en aliaj lingvoj

[redakti] Angla

  • Peter Piper picked a peck of pickled peppers. If Peter Piper picked a peck of pickled peppers, how many pickled peppers did Peter Piper pick? (Peter Piper kolektis unu bekon da piklitaj piproj. Se Peter Piper kolektis unu bekon da piklitaj piproj, kiom da piklitaj piproj kolektis Peter Piper?)
  • Red leather, yellow leather. (Ruĝa ledo, flava ledo - trifoje rapide)
  • She sells sea shells on the sea shore. (Ŝi vendas konkojn apud la marbordo.)
  • The sixth sick sheikh's sixth sheep's sick. (La sesa ŝafo de la sesa malsana ŝejko estas malsana.)
  • How much wood could a woodchuck chuck, if a woodchuck could chuck wood? He'd chuck all the wood that a woodchuck could chuck, if a woodchuck could chuck wood! (Kiom da ligno povus marmoto forĵeti, se marmoto povus forĵeti lignon? Li forĵetus tiom da ligno kiom marmoto povus forĵeti, se marmoto povus forĵeti lignon!)

[redakti] Ĉeĥa

  • Strč prst skrz krk (Ŝovu fingron tra la kolo)
  • Šel pštros s pštrosicí a s pštrosáčaty (Iris struto kun strutino kaj strutidoj)
  • Potkal potkan potkana pod kamenem potkana (Renkontis rato raton sub ŝtono de rato)
  • Třistatřiatřicet stříbrných stříkaček stříkalo přes třistatřiatřicet stříbrných střech (Tricent tridek tri arĝentaj ŝprucigiloj ŝprucigis trans tricent tridek tri arĝentaj tegmentoj)

[redakti] Dana

  • Blå gadeplakater, blå gadeplakater... (Bluaj stratafiŝoj, bluaj stratafiŝoj...)
  • Rød grød med fløde (Ruĝa kaĉo kun grasa lakto)

[redakti] Franca

  • Les chausettes de l'archiduchesse sont-elles sèches ? Archi-sèches. (Ĉu la ŝtrumpetoj de la ĉefdukino estas sekaj ? Super-sekaj.)
  • Un chasseur sachant chasser sans son chien est un bon chasseur. (Ĉasisto scianta ĉasi sen sia hundo estas bona ĉasisto.)
  • Tas de riz, tas de rats ; tas de riz tentant, tas de rats tentés ; tas de riz tentant tenta tas de rats tentés ; tas de rats tentés tata tas de riz tentant. (Rizomaso, rataro ; tentanta rizomaso, tentata rataro ; tentanta rizomaso tentis tentatan rataron ; tentata rataro ektuŝis tentantan rizomason).
  • Si ton tonton tond ton tonton, ton tonton sera tondu par ton tonton. (Se via oĉjo tondas vian oĉjon, via oĉjo estos tondita de via oĉjo.)

[redakti] Germana

  • Fischers Fritze fischte frische Fische, frische Fische fischte Fischers Fritze. (Frederiko el familio Fiŝer fiŝkaptis freŝajn fiŝojn, freŝajn fiŝojn fiŝkaptis Frederikto Fiŝer.)
  • Der Cottbusser Postkutscher putzt den Cottbusser Postkutschkasten, den Cottbusser Postkutschkasten putzt der Cottbusser Postkutscher. (La poŝtkaleŝostiristo el urbo Cottbus purigas keston de la poŝtkaleŝo el Cottbus, la keston de la poŝtkaleŝo el Cottbus purigas la poŝtkaleŝostiristo el Cottbus.)
  • Blaukraut bleibt Blaukraut und Brautkleid bleibt Brautkleid. (Ruĝa brasiko restas ruĝa brasiko, kaj nuptorobo restas nuptorobo.)
  • In einem dichten Fichtendickicht nicken dicke Finken tüchtig. (En densa, preskaŭnetrairebla piceoarbareto dikaj fringedoj (birdetoj) fervore kapjesas.)
  • In Ulm, um Ulm, und um Ulm herum. (En, apud kaj en la ĉirkaŭaĵo de urbo Ulm.)
  • Wir Wiener Waschweiber würden weiße Wäsche waschen, wenn wir wüssten, wo weiches, warmes Wasser wäre. (Ni vienaj lavistinoj lavus blankan lavaĵon, se ni ŝius, kie ekzistas varma, senkalka akvo.)
  • Der Whiskeymixer mixt Whiskey, Whiskey mixt der Whiskeymixer. (La viskeomiksisto miksas viskeon, viskeon miksas la viskeomiksisto.)
  • Zwischen zweiundzwanzig Zwetschgenzweigen zittern zweiundzwanzig zwitschernde Schwalben. (Inter dudekdu plumarbaj branĉoj tremetas dudekdu ĉilpantaj hirundoj.)

[redakti] Greka

  • Άσπρη πέτρα ξέξασπρη κι' απ' τον ήλιο ξεξασπρότερη, σπάει σε σκύρα ξέξασπρα κι' απ' τον ήλιο ξεξασπρότερα. ()
  • Ο παπάς ο παχής έφαγε παχιά φακή. Γιατί παπά παχή έφαγες παχιά φακή; ()
  • Μια πάπια, μα ποιά πάπια; Μια πάπια με παπιά. ()
  • Μπάμια μπαμιόμπαμια. ()
  • Κούπα Κουπακόκουπα. ()
  • Ανέβηκα στην τζιτζιριά - στην μιτζιριά - στην τζιτζιμιτζιχοτζιριά ()

να κόψω τζίτζιρα - μίτζιρα - τζιτζιμιτζιχότζιρα () κι έπεσα από την τζιτζιριά - την μιτζιριά - την τζιτζιμιτζιχοτζιριά () κι έχασα και τα τζίτζιρα - τα μίτζιρα - τα τζιτζιμιτζιχότζιρα. ()

[redakti] Hispana

  • Yo no compro coco. Porque como poco coco, poco coco compro. (Mi ne aĉetas kokoson. Ĉar mi manĝas malmulte da kokoso, mi malmulte da kokoso aĉetas.)
  • Tres tristes tigres trillaron ( triscaban) trigo en un trigal. (Tri malgajaj tigroj draŝis (aŭ manĝetis) tritikon en tritikejo.)
  • El perro de Roque no tiene rabo porque Ramón Rodríguez se lo ha robado (La hundo de Roque ne havas voston ĉar Ramón Rodríguez ĝin ŝtelis de ĝi)
  • Pablito clavó un clavito ¿Qué clavito clavó Pablito? (Paŭĉjo najlis najleton. Kiun najleton najlis Paŭĉjo?)
  • Si Pancha plancha con cuatro planchas, ¿con cuántas planchas plancha Pancha? (Se Franjo gladas kun kvar gladiloj, kun kiom da gladiloj gladas Franjo?)

[redakti] Hungara

  • Mit sütsz kis szűcs, sós húst sütsz kis szűcs? (elp. : Mit ŝucc kiŝ suĉ, ŝoŝ huŝt ŝucc kiŝ suĉ?) (Kion vi rostas eta pelisto ? Ĉu vi, eta pelisto rostas salan viandon ?)

[redakti] Japana

  • バスガス爆発 (ばすがすばくはつ)
  • 赤巻紙青巻紙黄巻紙 (あかまきがみあおまきがみきまきがみ) ()
  • 赤パジャマ青パジャマ黄パジャマ (あかぱじゃまあおぱじゃまきぱじゃま) ()
  • カエルぴょこぴょこ三ぴょこぴょこ合わせてぴょこぴょこ六ぴょこぴょこ(かえるぴょこぴょこみぴょこぴょこあわせてぴょこぴょこむぴょこぴょこ) ()
  • スモモも桃も桃のうち 桃もスモモも桃のうち (すもももももももものうち もももすももももものうち) ()
  • 東京特許許可局 (とうきょうとっきょきょかきょく) ()
  • 隣の客はよく柿食う客だ (となりのきゃくはよくかきくうきゃくだ) ()
  • 隣の竹垣に竹立てかけたのは、竹立てたかったから竹立てかけた (となりのたけがきにたけたてかけたのは、たけたてたかったからたけたてかけた)
  • 生麦生米生卵 (なまむぎなまごめなまたまご) ()
  • 庭には二羽鶏がいる (にわにはにわにわとりがいる) ()
  • 庭には二羽裏庭には二羽鶏がいる(にわにはにわうらにわにはにわにわとりがいる) ()
  • 坊主が屏風に上手に坊主の絵を描いた(ぼうすがびょうぶにじょうずにぼうずのえをかいた)
  • 抜きにくい釘、引き抜きにくい釘、釘抜きで抜く釘(ぬきにくいくぎ、ひきぬきにくいくぎ、くぎぬきでぬくくぎ) ()
  • 猫が拝みゃがる、犬が拝みゃがる、馬が拝まぎゃる(ねこがおがみゃがる、いぬがおがみゃがる、うまがおがまぎゃる ()
  • ブラジル人のミラクルビラ配り(ぶらじるじんのみらくるびらくばり) ()

[redakti] Nederlanda

  • De koetsier poetst de postkoets met postkoetspoets. (La koĉero poluras la poŝtveturilon per poŝtveturila polurilo.)
  • De kat krabt de krullen van de trap (La kato gratas la buklojn de la ŝtuparo)
  • De knecht snijdt recht en de meid snijdt scheef (La servisto tranĉas rekte kaj la servistino tranĉas oblikve)
  • Moeder snijdt zeven scheve sneden brood (Panjo tranĉas sep oblikvajn pantranĉaĵojn)
  • Onder de roomse kerk hangen drie droge doeken (Sub la romkatolika kirko pendas tri sekaj tukoj)
  • Als een potvis in een pispot pist dan heb je een pispot vol met potvispis (Kiam kaĉaloto pisas en pispoton vi havas pispoton plene da kaĉalotpisaĵo)

[redakti] Pola

  • Nie pieprz, Pietrze, wieprza pieprzem. (Ne pipru, Petro, la porkon per pipro.)
  • W Szczebrzeszynie chrząszcz brzmi w trzcinie (vidu plu en Chrząszcz), strząsa skrzydła z dżdżu. Mąż gżegżółki w chaszczach trzeszczy, a w Strzemesznie straszy jeszcze wytrzeszcz oczu strzyg.
  • Stół z powyłamywanymi nogami. (Tablo kun elrompitaj gamboj.)
  • Król Karol kupił królowej Karolinie korale koloru koralowego. (Reĝo Karolo aĉetis al reĝino Karolina koralkoloran bidaron.)
  • I cóż, że ze Szwecji? (Kaj kio do, ke el Svedio?)
  • Wyindywidualizowaliśmy się z rozentuzjazmowanego tłumu. (Ni elindividuiĝis el entuziasmiĝinta homamaso.)
  • Sasza sobie suchą szosą szedł. (Aleĉjo sur seka ŝoseo iris.)
  • Czy tata czyta cytaty Tacyta? (Ĉu paĉjo legas citaĵojn de Tacito?)
  • Jola lojalna, jola nielojalna. (Jolanjo lojala, Jolanjo nelojala.)
  • Ząb, zupa zębowa, dąb, zupa dębowa. (Dento, supo denta, kverko, supo kverka.)
  • Ta mu, jak raca, drgnąwszy, spod nóg szusła / I z góry na łeb w staw plusła (Adam Mickiewicz, Zając i żaba)
  • Czy trzy cytrzystki grają na cytrze, czy jedna płacze, a druga łzy trze? (Ĉu tri citristinoj ludas citron, ĉu la unua ploras, kaj la dua viŝas larmojn?)
  • Mistrz skrzypiec z Przasnysza. (Majstro de la violono el Przasnysz.)

[redakti] Portugala

  • Um tigre, dois tigres, três tigres. (Unu tigro, du tigroj, tri tigroj.)
  • Fui a Chaves, encontrei uma chapa de chumbo chapada no chão. (Mi iris al Chaves, trovis plumbo-platon tuj sur la grundo.)
  • Três tigres tristes para três pratos de trigo. Três pratos de trigo para três tigres tristes. (Tri malgajaj tigroj por tri pladoj de tritiko. Tri pladoj de tritiko por tri tigroj malgajaj.)
  • Em um ninho de mafagafos haviam sete mafagafinhos; quem amafagafar mais mafagafinhos, bom amafagafanhador será. (En nido de mafagafoj estis sep mafagafidoj; kiu malmafagafigos la plejmulton da mafagafidoj, bona malmafagafiganto estos).

[redakti] Rusa

  • Шла Саша по шоссе и сосала сушку. (Iris Saŝa sur ŝoseo kaj suĉis panringon)
  • На дворе трава, на траве дрова, не руби дрова на траве двора. (En la korto estas herbo, sur la herbo estas fajroligno, ne haku fajrolignon sur herbo de la korto)
  • Карл у Клары украл кораллы, а Клара у Карла украла кларнет. (Karlo ŝtelis de Klara koralojn, kaj Klara de Karlo ŝtelis klarneton.)
  • Ехал Грека через реку, видит в реке Грека рак, сунул Грека руку в реку, рак за руку Греку цап. (Veturis Greka tra rivero, ekvidis Greka en la rivero kankron, enmetis Greka en la riveron manon, kaj la kankro mordis Grekan je la mano.)
  • Шли сорок мышей, несли сорок грошей, две мыши поплоще несли по две гроши. (Iris kvardek musoj, portis kvardek moneretojn, du musoj, kiuj estas pli maldikaj, portis po du moneretojn.)
  • Мама мыла Милу с мылом, Мила мыло не любила. (Panjo lavis Milan per sapo, Mila sapon ne ŝatis.)

[redakti] Sveda

  • Sex laxar i en laxask. (Ses salmoj en salmskatolo.)
Vikicitaro enhavas citaĵojn por tiu ĉi artikolo.

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.tongbrekers.nl/
·  http://www.defunhuispagina.com/tekst/tongbrekers.html
·  http://en.wikiquote.org/wiki/Famous_Tongue_Twisters
·  http://www.mandarin123.com/fun.html
·  Unua internacia kolekto da langrompiloj