Persono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Persono estas termino kiu referencas al individua estaĵo, reale kaj potenciale, kapablas agadi racie kaj libere, kaj enhavas diversajn signifojn laŭ la kampo konsiderita: antropologia, jura, kaj teologia. Antropologie, ĝi celas atribui al la racia kaj libera ulo la plej altan konsiston kaj, do, estimon kaj protekton; jure, ĝi substrekas la rajtojn fontantajn el tiu kvalito kiu igas la homan vivanton responsulo pri siaj agoj; teologie, ĉar el la kristana religio la termino akiris sian tre elstaran kaj noblan enhavon kiel realon el kiu devenas ĉio valora kio kuŝas en homo sendepende de eksteraj cirkonstancoj tempaj rasaj aĝaj sociaj kondutaj.

Komenteto. Kiel ne estas ignorite, unu el tri formuloj de la kategoria imperativo de E. Kantio: “Agu laŭmaniere ke vi traktu la homon, en vi mem kaj en aliaj, ĉiam kiel celon neniam kiel ilon” (Metafiziko de la Moroj). Cetere la sama aŭtoro aliloke atentigas pri ontologia fundamento de la homa digneco, kiu, nome, antaŭstaras la etikan postulon de la kategoria imperativo: li vidas en la radikala kapablo de aŭtonomio, tio estas en la racia kaj libera kapablo sin determini kaj decidi, “la principon de la digno de la homa naturo kaj de tiu racia naturo. Ion similan jam diris ankaŭ Johano Piko de la Mirandolo en sia “De dignitate hominis”; jam, siavice, Tomaso el Akvino asertis. ke ĉiu homa persono estas celo el si mem (Contra Gentes III, 112), kaj ke pro tio Dio mem, kiu ankaŭ ĝin kreis, ĝin traktas respekte kaj indulge. Ne, do, pro tio ke homo havas heroecajn virtojn, geniecon, kreativecon, donacemon akiras dignon kaj rajton esti respektita, sed pro tio ke li estas persono: do persono estas io antaŭa, io ĉioposedanta.

Etimologio de persono: la vorto devenas el la klasika greka πρόσωπον (prósōpon), termino indikanta la maskon de la aktoro, kaj enirita en Italion ĉar sone kaj koncepte nemalsimila al la etruska phersu. Teatraj aktoroj, fakte, en la klasikaj tempoj, kutimis revesti sian vizaĝon per masko kiu utilis doni al ili la karakterizajn aspektojn de la personulo interpretita. Tiu masko modifis kaj intensigis la voĉon: el tiu la latina personare (per-sonare, paroli tra): el personare, persono. Tiel, oni diru, ke io plej ekstera pasis signifi ion plej interan!

La profana uzo de persono ekakiris metafizikan sencon kiam, en la unuaj kristanaj jarcentoj oni komencis enkadrigi, filozofie kaj teologie, la realon de Kristo kiu estis, fakte, prezentita kaj kredata homo kaj Dio. Ĉu do du estuloj kaj unusola? La diskuto finiĝis en la esprimo “unu sola persono en du naturoj”. Persono tial ekindikis ion plej individuan kaj nurpropran. La koncepto samtempe rafiniĝis kiam la sama problemo kreiĝis, ĉe filozofie kaj teologie esplorantoj, kial en la kristana kredo oni konfesas tri Sinjorojn, la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito, kiuj tamen estas unusola Dio. Kiel tio eblas? Eblas, ĉar, kiel diras la diversaj koncilioj, unusola estas la naturo kaj tri la personoj. Necesas aldoni ke tiu nocio pasis karaketrizi ĉiun racian kaj liberan, kies ĝi konstituas noblecon, digncon kaj fonton de ĉiuj homaj rajtoj

Foje persono limiĝas fiksi la atenton sur eksterajn aspektojn de la homa (kaj ne nur) fizika korpo: ĉi-kaze nobliĝas ja jes tiuj fizikaj aspektoj, sed la nocio perdas ion de sia intrinseka valoro.

Eblas listigi ankaŭ ĝiajn neerprajn uzojn, kiel, ekzemple, moralan kaj juran personon kiu estas jura-socia institucio, en kiu “persono” ludas nur metafore.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri persono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ĉion rigardi tra sia persona vitro. 
  • Citaĵo
     Ĉiu persono kun sia bezono. 
  • Citaĵo
     Oni vivas ne kun mono, sed kun persono. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu