Vikipedio:Diskutejo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diskuteja arkivo
 Diskuteja arkivo 
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 180 460 artikoloj.


Babilu ĉe #wikipedia-eo !
Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo
Aliĝu al WikiEO-l !
Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l
Mallongigoj
Simbolaj ligiloj uzeblaj por pli rapide atingi gravajn pagojn
Neesperanto
Alilingvejo: Neesperanto
(Discussions not in Esperanto)


Diversejo

Diversejo
(Gen. topics)

Aldoni temon al la Diversejo

Lingvejo

Lingvejo
(Lang. topics)

Aldoni temon al la Lingvejo

Teknikejo

Teknikejo
(Tech. topics)

Aldoni temon al la Teknikejo

Administrejo

Administrejo
(Admin. topics)

Aldoni temon al la Administrejo

Por ĝeneralaj temoj (nek lingvaj, nek teknikaj), rajtoj, reguloj, politiko, novaj projektoj, ktp.
Por lingvaj temoj kaj demandoj, tradukproblemoj, terminoj, titoloj de artikoloj, ktp.
Por teknikaj temoj pri Vikipedio, ŝablonoj, kroziloj. Vikipediaj versioj, robotoj, ktp.
Por demandoj kaj petoj al administrantoj, interrilataj problemoj, ktp.


Kompleta enhavo


  al Kompleta enhavo  
al Diversejo aldoni
al Lingvejo aldoni
al Teknikejo aldoni
al Administrejo aldoni

Enhavo


Diversejo


Diversejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri ĝeneralaj temoj (tamen nek lingvaj, nek teknikaj) rilate al Vikipedio. Ekz. kopirajto, Vikipolitiko, regularo, reta etiketo, konkursoj, Vikiprojektoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko.


Diversejo


  al Kompleta enhavo  
al Diversejo aldoni
al Lingvejo aldoni
al Teknikejo aldoni
al Administrejo aldoni


Propono por malpliigi la forig-proponojn

Mi rimarkis, ke multaj forig-proponoj fakte celas ne tiom forigon, sed fakte plibonigon, ege necesan poluradon. Ekzemple ĝermetoj, malbonaj tradukoj, misformaĵoj ktp. ne estas nepre forigendaj, se ili ankoraŭ pliboniĝas.

Mi proponas tial novan procedon similan al de:WP:QS. La procedo estus simila al la foriga procedo, sed post la (ekz.) sep tagoj, dum kiuj la artikolo estus listigita en la paĝo por tio, ĝi povus esti proponita al forigo, se dum tiu periodo la mankoj ne estis korektitaj.

La baza celo estas, ke artikoloj estu laŭeble unue tie listigitaj, se la kialo por ilia ebla forigendo estas ne ilia temo (menciindeco, ...), sed ilia teksta kvalito (sed ili ne taŭgas por tuja forigo, ekz. ĉar ili estas en alia lingvo). Tio ne nur donus pli bonan ŝancon al artikolo pliboniĝi, sed ankaŭ kaŭzus, ke eble kelkaj novaj aŭtoroj ne estus fortimigitaj pro averto, ke ilia artikolo estos (eble, certe?) forigita. Ja laŭ kion mi vidas, tre multaj artikoloj, kie la forig-kialo estas kvalito, pliboniĝas dum la periodo de la propono.

Kion vi ĉiuj pensas? darkweasel94 (diskuto) 23:03, 26 Feb. 2013 (UTC)

Saluton. Ni jam havas la paĝon Vikipedio:Polurado. Sed ial ĝi lastatempe apenaŭ estas uzata por meti polurendajn artikolojn tien. --Tlustulimu (diskuto) 08:04, 27 Feb. 2013 (UTC)
Saluton. Dankon pro la ligilo, tio ja ŝajnas al mi sufiĉe simila al tio, kion mi proponis. Eble ni ĝin denove ekuzu? darkweasel94 (diskuto) 08:19, 27 Feb. 2013 (UTC)

Revivigo de la paĝo por polurado estus bona, tamen tien oni kutime metas artikolojn, kiuj estas en "akceptebleta" stato kaj ne tuj minacas ilia forigo. Fakte estas iu abismeto en nia Vikipedio inter tujforigendaj paĝoj je unu flanko kaj paĝoj proponitaj por forigo kaj polurendaj paĝo je la alia kaj al mi ŝajnas ke darkweasel celis ĝuste tiun abismon. En iuj Vikipedio (sk, cs, en) estas procedo por marki artikolojn, kiuj bezonas urĝan korekton, ekz. mallongegaj artikoletojterure formatigitaj artikoloj. Tiuj artikoloj estus enkategoriigitaj en specifa kategorio kaj estus averto pri nova urĝe korektenda artikolo en iu ofte vizitata loko, ekz. en la supra teksto de Lastaj ŝanĝoj. Oni markus artikolon per ŝablono, aldonus informon en diskuton de ties aŭtoro kaj tiel petus helpon de komunumo. Se post difinita tempo artikolo ne estus plibonigita al akceptebla formo, ĝi estos sen plia averto forigita. Jam estas preparita baza ŝablono {{Urĝe korekti}} (ankoraŭ restas aferoj por prilabori, mi faros se mi volos uzadi tiun proponitan procedon):

Do, ĉu ni uzadu ankaŭ tiun ĉi sistemon? Nuntempe estas tie ĉi multegaj ĝermetoj kun unu frazo kaj tia plifaciligita procedo por ilin plibonigi/forigi laŭ mi bonus. --KuboF (diskuto) 22:37, 6 Apr. 2013 (UTC)

Projekto "Kvalito"

Mi jam delonge havas la ideon lanĉi la projekton kiun mi nomas "Projekto Kvalito". La ĉefa ideo de la projekto estas re-pritakso de la celoj de nia vikipedio kaj eble starigo de novaj celoj kun ties konsekventa prigvato. Jen estas la kernaj punktoj de la projekto:

  • Nia vikipedio jam havas sufiĉe da artikoloj, nia celo ne estu plu kreski la kvanton de artikoloj, sed la kvaliton de jam ekzistantaj paĝoj.
  • Tio ne signifas, ke ni ne kreu novajn artikolojn -- certe jes, simple tio ne estu tiom laŭde pri-laŭdate kiel nun.
  • Tio tute ne signifas ke oni ne rajtas verki pri siaj ŝatataj temoj, tute ne; simple se oni havas elekton, oni sciu kiel oni volus plej efektive kontribui.
  • La unua celo estu plivastigo kaj pliriĉigo de minimum minimorum, t.e. la artikolojn kiuj estas en la baza listo kaj kiujn devas havi ĉiu enciklopedia projekto. Ni provu atingi ĉi tie la maksimuman kreskon per tradukado kaj novverkado.
  • Ni adaptu niajn kurantajn projektojn, kiel traduko de semajno aŭ artikolo de monato laŭ tiu modelo por ke ni kontribuu al la kvalito de plej bazaj artikoloj.
  • La kroma celo estas adapto de sistemaj kaj teknikaj paĝoj, kiuj dume ne estas akvige aktualigataj (temas pri la nomspaco "Vikipedio:").


Kion vi pensas pri tio? Kiel ni povas progresigi tiun projekton? Ĉu vere tio estas grava por ni? Alaŭdo ۩ 12:57, 21 Mar. 2013 (UTC)

Al mi ĉiam ŝajnas strange, kiam iu parolas, en la kunteksto de vikio, pri "kvanto kontraŭ kvalito". Per "kvalito" tiuokaze kutime estas celata nur alia formo de kvanto: grandaj kvantoj da informoj pri malmultaj temoj, anstataŭ malgrandaj kvantoj da informoj pri multaj temoj. Kiam tiel difiniĝas kvalito, tiam mi pensas, ke tio estas tute malgrava - la laboro en Vikipedio bonŝance ne estas iel centre stirata, kaj tio estas unu el ĝiaj fortoj. Mi pensas, ke ni ankaŭ tute ne provu influi tion - multaj ĝermoj estas principe same valoraj kiel unu granda artikolo.
Alia formo de kvalito estas la neŭtraleco kaj kontrolebleco de (kiuj ajn) informoj - kaj tie mi iom konsentas, ke eble necesas plikonsciigi la uzantaron, ke referencoj estas necesaj, por ke homoj fakte kredu tion, kio estas tie ĉi. darkweasel94 (diskuto) 13:39, 21 Mar. 2013 (UTC)
  • Mi timas ke projekto detiros de skribado artikoloj. Estas oni malmulte Vikipedystoj. Estas malmulte artikoloj (unua deko Vikipedio povas rezigni kvanton). Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:31, 21 Mar. 2013 (UTC)
Lige al kvalito, mi pensas ke estus bone havi liston de fakuloj pri tia aŭ alia temo. Tiel oni povus turni sin al fakulo, por helpo en redakto de tiu aŭ alia artikolo. Koncerne kvanton, ni daŭre verku eĉ ŝajne malgravajn artikolojn. La intervikia ligilo "esperanto" aperu en kiom eble plej multe da WIKIDATA-oj. Ĉiuj artikoloj enhavu utilajn referencojn kaj eksterajn ligilojn. La ĉefa celo de enciklopedio estu akurata informo al la publiko. --Dominik (diskuto) 11:39, 22 Mar. 2013 (UTC)
La projekto kontraŭiras la ĝeneralan opinion. En la cŝefpaĝo estas menciita la kvanto; vidu la hungaran Vp-on, tie tuj sekvas kvantoj de kvalitaj artikoloj. Ĉe ni estas proverbo: la kvanto iom post iom trairas al kvalito. Do vi unue traredaktu la ĉefpaĝon kaj vi skribu: kiom da legindaj ktp artikoloj estas. Laŭ mi tiu kvanto tute ne sufiĉas!--Crosstor (diskuto) 12:03, 22 Mar. 2013 (UTC)
Rilate al elstaraj kaj legindaj artikoloj vidu Kategorio:Senfontaj elstaraj artikoloj kaj Kategorio:Senfontaj legindaj artikoloj - ĉiu el tiuj artikoloj povas esti tuj malelstarigita/mallegindigita pro tuta manko de cititaj fontoj (almenaŭ per entekstaj referencoj). Koncentriĝon pri enciklopedia kvalito de artikoloj mi subtenas, klerigadon pri kaj postuladon de referencoj, sed ankaŭ prizorgadon de tiaj aferoj kiel pli-malpli unueca stilo de artikoloj.
Rilate al batalo "kvanto kt. kvalito" - multe temas pri ĝermoj kaj ĝermetoj. Ĝermetoj estas ofte forigataj. Sed ĝermoj multege utilas por stabiligi lingvouzadon; mi mem ofte tute ne scius kiel ion nomi en E se ne ekzistus tie artikolo. Tamen, ankaŭ ĝermoj prefere sekvu supre menciitajn postulojn pri enciklopedia kvalito. --KuboF (diskuto) 13:34, 22 Mar. 2013 (UTC)
Kial do ni ne sekvu la modelon de la hungara vikipedio kaj ne indiku la kvanto de legindaj kaj bonkvalitaj artikoloj? Tio ja povus esti samgrava, kiel la entuta kvanto de artikoloj. Alaŭdo ۩ 13:40, 26 Mar. 2013 (UTC)
Mi dirus ke parte pro tio ke nuntempe estas sufiĉe multaj legindaj kaj elstaraj artikoloj ne plu tiaj, nur oficiale. Vidu ekz. Kategorio:Senfontaj elstaraj artikoloj kaj Kategorio:Senfontaj legindaj artikoloj kaj rezulte Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj. --KuboF (diskuto) 14:29, 26 Mar. 2013 (UTC)
Tio, fakte, ne ĉiam estas kulpo de la kunlaborantoj, sed ankaŭ estas signalo ke ni verŝajne ne havas plenan subtenon por la ŝablonoj, kiujn oni bezonas por korekte citi la fontojn. Vidu, ekzemple mian fiaskintan provon aldoni fontojn al la artikoloj, verkitaj de mi: unue mi devas eltrovi la korektan ŝablonon, poste studi ties kampojn, kaj eĉ malgraŭ ĉiuj miaj penoj en la fonto ISBN-numero aperas dufoje (kial??). Mi malŝparis por tiu ĉi fonto-ligilo pli, ol por verki/traduki 2-3 alineojn. Ni eble pretigu bonan klarigpaĝon pri aldono de fontoj (ĉu tiu ekzistas?) kun kompar-tabelo inter diversaj vikipedioj (por plifaciligi la fonto-transprenon dum traduko de alilingvaj, ĉefe anglalingvaj, artikoloj). Mi mem, kiam mi tradukas el aliaj vikipedio, simple estas devigita ellasi la fontojn... Alaŭdo ۩ 08:05, 27 Mar. 2013 (UTC)
Mi plene konsentas ke nuntempa stato de citŝablonoj kaj rilataj helpopaĝoj ne estas taŭga. La situacio estas solvata fare de kelketaj personoj sed tio daŭras (tro) longe, parte ankaŭ miakulpe. Via uzo de la ŝablono ja estas bona, nur la ŝablono mem estas rompita kaj estas korektota. Nuntempe eblas transpreni fontojn, kiuj uzas anglalingvajn citŝablonojn, tiujn ni ja havas. Alilingvajn citŝablonojn ni povas krei laŭ peto. Fakte, tio estas unu el temoj de renkontiĝo pri WikiTrans - se vi ŝatus helpi/plulerni vi estas bonvena. --KuboF (diskuto) 14:46, 27 Mar. 2013 (UTC)

Ĝermetoj kontraŭ artikoloj

Se oni rigardas la mezuman grandecon de artikoloj en nia projekto, oni vidos ke tiu estas sufiĉe malalta. Tio rezultas el la granda kvanto de ĝermetoj, aŭ artikoloj-vortklarigoj, kiuj laŭ mia persona opinio pli taŭgas por vortar-projekto (kiel vikivortaro) ol por la enciklopedia verkaro. Per la projekto "Kvalito" mi volas atentigi homojn pri tio kaj eble sukcesi iom plialtigi tiun indikilon de nia vikipedio. Alaŭdo ۩ 08:05, 27 Mar. 2013 (UTC)

Mi subtenas! Nuntempe estas tie ĉi 352 ĝermetoj kaj vere en nuntempa stato de nia Vikipedio ili prefere almenaŭ ĝermiĝu aŭ estu forigitaj. --KuboF (diskuto) 14:46, 27 Mar. 2013 (UTC)

Vidu proponon por plifaciligita procedo por plilongigi/forigi ĝermetojn en #Propono por malpliigi la forig-proponojn --KuboF (diskuto) 22:39, 6 Apr. 2013 (UTC)

Lingva nivelo de artikoloj

Unu laŭ mi grava aspekto de la kvalito ĝis nun ne estis priparolata en ĉi tiu diskuto: La lingva nivelo. Laŭ mi la averaĝa lingva nivelo en la Esperanta Vikipedio estas signife sub la averaĝa lingva nivelo en la Esperanta gazetaro: Multas kaj gramatikaj kaj vortprovizaj mispaŝoj, kaj ankaŭ malelegantaj esprimmanieroj kaŭzataj ofte de tro laŭvorta tradukado el alia lingvo.
La problemo kompare kun aliaj Vikipedioj kompreneble estas, ke ĉi tiun Vikipedion verkas preskaŭ nur homoj, por kiuj la uzata lingvo estas fremda lingvo. Kompare kun la Esperanta gazetaro la problemo estas, ke la tekstoj ne estas sisteme kontrolataj de iu lingve kompetenta redaktisto aŭ provleganto.
Kion oni povus fari kontraŭ tiu problemo? Lingva testo por ĉiuj redaktemuloj verŝajne estus tro drasta paŝo: Ĝi fortimigus tro multajn eblajn kontribuontojn. Sed esperi ke la problemo mem solviĝos per la Vikipedia principo de kunlaboro ankaŭ ne sufiĉas: La sperto de multaj jaroj montris, ke la problemo tute ne malpliiĝas (laŭ mia persona impreso ĝi eĉ iom pliiĝis).
Mi havas jenan proponon: Ni uzu la sistemon de reviziitaj/kontrolitaj versioj de artikoloj ne nur por marki la senvandalismecon de artikoloj, sed ankaŭ por marki ilian lingvan ĝustecon. Plej dezirinde estus, se oni povus apartigi la markadon de senvandalsimeco de la markado de lingva ĝusteco. Kiel oni povas legi sur Helpo:Markitaj versioj, ja teorie ekzistas du ŝtupoj de artikolmarkado, unu por senvandalismeco ("reviziado") kaj unu por faka ĝusteco ("aprobado"). Tamen la aprobado de artikoloj laŭ mia scio ĝis nun estas uzatan en neniu Vikipedio. Kaj por la Esperanta Vikipedio (malsame ol por Vikipedioj plejparte verkitaj de denaskaj uzantoj de la koncerna lingvo) ja necesus tria ŝtupo: La markado de lingva ĝusteco.
La ideo estas, ke uzantoj povus ricevi la apartan statuson de "lingvaj reviziantoj". Por akiri tiun statuson, oni devas pruvi bonan lingvouzon per siaj ĝisnunaj redaktoj kaj diskutkontribuoj. Simile kiel okazas nun kun la reviziado de artikoloj, redakto de lingva revizianto aŭtomate estus markita kiel "lingve reviziita". Redaktoj de aliaj Vikipediistoj devus poste estis reviziataj de lingva reviziisto. Sur speciala paĝo la lingvaj reviziistoj povus vidi lingve nereviziitajn paĝojn, similie kiel nun ekzistas Specialaĵo:Nekontrolitaj paĝoj. (Ial nuntempe ne ekzistas unueca uzado de la terminoj: Foje aperas "kontrolado", foje "reviziado" por la markado de senvandalismaj paĝoj.).
Verŝajne ne estos facile, rapide igi la Vikimedian Fondaĵon enkonduki trian ŝtupon al ekzistanta duŝtupa sistemo de artikolmarkado. Se estas tiel, ni povus dume uzi la ĝin nun ĉiuokaze neuzatan "aprobadon de artikoloj" (markadon de faka ĝusteco de artikoloj) por la de mi proponita lingva reviziado. Mi esperas ke facile eblas ŝalti tiun funkcion en nia Vikipedio. Se tio ankaŭ malfacilas, ni povus eĉ pripensi, ĉu uzi la ĝis nun nur kontraŭ-vandalisme uzatan "reviziadon de artikoloj" por la lingva reviziado. Sed laŭ mi ja estus preferinde se ni povus teni apartaj la kontraŭ-vandalisman reviziadon kaj la lingvan reviziadon.
Kion pensas la aliaj pri mia propono enkonduki lingvan reviziadon de artikoloj? La detaloj kompreneble devus ankoraŭ esti decidataj: Per kiu proceduro oni iĝas lingva revizianto? Per kiu proceduro oni povus forpreni la statuson de lingva revizianto de Vikipediistoj, kiuj misuzas ĝin? Sed antaŭ ol ni diskutas pri tiuj detaloj, unue interesas min, ĉu entute aliaj konsentas kun la dezirindeco de tia sistemo. Marcos (diskuto) 14:28, 22 Mar. 2013 (UTC)
Jam la kontraŭvandalisma reviziado (kiun mi jam honeste trovas ne tro bona ideo) ofte daŭras longe tie ĉi - kiam mi ankoraŭ ne estis revizianto, multaj el miaj redaktoj dum longa tempo ne estis kontrolitaj. Lingva reviziado daŭrus verŝajne eĉ pli longe, ĉar longan tekston pri temo, kiu onin eble eĉ ne interesas, lingve precize kontroli, estas ne tro alloga laboro - kaj se iu tion ja volas fari, jam ekzistas ŝablonoj kaj kategorioj por polurendaj artikoloj, ktp.; tiun sistemon plibonigi oni certe povas.
Memoru, ke "mi skribis ion, sed normalaj legantoj tion ankoraŭ ne povas vidi, ĝis iu kontrolos ĝin" povas esti frustra sperto, ne tro alloga por eblaj kontribuontoj. Kontribui tie ĉi estu laŭeble plej facile, ne estu grandaj baroj. darkweasel94 (diskuto) 15:18, 22 Mar. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun darkweasel, postulado pri plia kontrolado per la teĥniko starigus plian baron kaj pozitivan efikon donus nur eble. Iam ni ĉi tie havis Vikipedio:Lingva komitato kaj rilatan Ŝablono:Lingve patrolita sed efektiviĝis ties nefunkciado - "markado de lingva reviziiteco" estus fakte nur teĥnikpostula sekvanto de tiu antaŭa komitato. Eble ni povus prilabori ŝablonon por marki diversajn formojn de lingvaj mankoj kiuj enkategoriigus artikolon laŭe. Kompreneble, bezonatus volontaj lingvo-reviziantoj (kiel ĉiam) sed ili almenaŭ ne bezonus aldonan teĥnikan rajton. Similan problemon ni jam traktis enkadre de Projekto:WikiTrans. --KuboF (diskuto) 17:11, 22 Mar. 2013 (UTC)
  • Estas oni multe laboron. Sistemo de reviziita ne levos kvaliton aŭtomate. Mi pensas ke estas pli bone korektas oni artikolo kaj skribas oni en diskuto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 19:56, 22 Mar. 2013 (UTC)
Jes ni estas malmultaj restu modestaj kaj vere kunlaboru. Kore. --pino (diskuto) 21:35, 22 Mar. 2013 (UTC)
Ni povas uzi aliajn manierojn por kontroli la lingvan kvaliton de la artikoloj, ekzemple, en la Latina Vikipedio oni enmetas ŝablonon, kiun atentigas al la legantoj pri la lingva kvalito de la artikolo per koloroj (verda=bona kvalito, ruĝa=malbona kvalito, Latinitas), ni povas uzi similan metodon, tamen, memoru ke ĝis nun, la Vikipedio Esperanta havas pli ol 177 000 artikolojn, do ni devus kontroli la lingvan kvaliton de multege da artikoloj.
Alia metodo estas ke la kontribuantoj kun malalta nivelo de esperanto, enmetu ŝablonon en iliaj artikoloj, kiu atentigos al administranto aŭ al sperta esperantisto, ke la artikolo povus enhavi lingvan erarojn kaj ke ĝi estas kontrolenda. --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 17:23, 23 Mar. 2013 (UTC)
Latinvikipedian metodon mi ŝatas --Sahaquiel9102 Flag of Colombia.svg Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo Flag of Esperanto.svg ---> Mia Diskutpaĝo 19:38, 25 Mar. 2013 (UTC)
Ni jam havas kelkajn ŝablonojn por marki la tutan artikolon kiel polurindan, miaopinie tio sufiĉas kaj ni ne devas kolorigi teksto-partojn. Krome, estas malfacile pritaksi la "minimuman" nivelon kaj ofte estas pli facile reskribi la artikolon (aŭ ties parton) ol marki(gi) ĝin malbonkvalita. Alaŭdo ۩ 13:40, 26 Mar. 2013 (UTC)
Mi konsentas. Ĉiam eblas krei novajn ŝablonojn specife por lingva polurindo, aŭ por nur kelkaj sekcioj aŭ eĉ frazoj, ktp. Tamen speciale marki, ke artikoloj ne havas lingvajn problemojn, ne ŝajnas al mi vere bona ideo ... tio devus ja esti memkomprenebla. darkweasel94 (diskuto) 16:34, 26 Mar. 2013 (UTC)

Biologio sed bestoscienco

Ĉu estas universala principo (de Vikipedio) en afero: Ĉu skribas oni Biologio ĉu vivoscienco aŭ bestoscienco ĉu zoologio?. Artikolo estas Plantoscienco sed kategorio estas Kategorio:Botaniko - tio ne estas konsekvenca. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 00:16, 23 Mar. 2013 (UTC)

Ne universala principo en Vikpedio estas kaj en aliaj lingvoj estas similaj demandoj. Kiam mi venis tie unue mi demandis por mikologio aŭ fungoscienco, mi ekhavis ĉefe polemikojn. Mi konis ankaŭ malbonan kverelojn por animaloj kaj bestoj. Por mi ni ne bezonas nepre unuformeco sed se ni havus veran problemon por kategorio ni certe devas elekti. Kategorio:Botaniko ne estas eraro do mi ne vidas akutajn kialojn ŝanĝi sed se vi volus Kategorio:Plantoscienco mi havas nenion kontraŭ.--pino (diskuto) 07:24, 23 Mar. 2013 (UTC)
Por mi estas indiferente ĉu estos: 1. Kategorio:Plantoscienco kaj artikolo Plantoscienco aŭ 2. Kategorio:Botaniko kaj artikolo Botaniko. Por mi estas grava por ke ne estos 3. Kategorio:Plantoscienco kaj artikolo Botaniko aŭ 4. Kategorio:Botaniko kaj artikolo Plantoscienco. Mi ŝatas unuformecon. Kiam uzas oni synonimoj tiam lernanto devas pli lernas - tio estas malbone. Pro ne universala principo en Vikpedio estas do mi devas atendi kun unuformecigi. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:33, 23 Mar. 2013 (UTC)
Mi konsentas, ke almenaŭ la artikolo kaj la kategorio havu la saman nomon, simple por klarigi jam unuavide, ke temas pri la sama afero. Krom tio, ne ŝajnas al mi tro grava unuformeco. darkweasel94 (diskuto) 11:59, 23 Mar. 2013 (UTC)
Se oni serĉas, trovas, ke ofte unu homo sen interkonsento alinomas artikolojn. http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Botaniko&action=history kaj http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Zoologio&action=history. Ĉifoje sama persono, kiu jam duonjare ne kontribuas al nia vikipedio.Narvalo (diskuto) 19:30, 23 Mar. 2013 (UTC)
Ja estas dezirinde havi unuecon inter artikoltitolo kaj kategorinomo pri la sama scienco. Sed kion ni ne povas atendi estas unueca solvo por ĉiuj sciencoj (ekzemple diri ke ni ĉiam uzu Esperante kunmetitajn scienco-nomojn aŭ ĉiam uzu grekdevenajn scienco-nomojn): Simple estas tiel, ke por kelkaj sciencoj pli kutimas la Esperanta nomo dum por aliaj pli kutimas la grekdevena nomo.
Ĉiuokaze, mi rekomendus jenan metodon por decidi kiun nomon preferi: Ĉe grekdevenaj nomoj kiuj estas uzataj multe pli ol la koncernaj Esperante kunmetitaj nomoj kaj kiuj aldone estas oficialaj (do en la Fundamento de Esperanto aŭ oficialigita de la Akademio), ni preferu la grekdevenan nomon. Alikaze ni preferu la Esperante kunmetitan nomon. Laŭ tiu kriterio, ekzemple klaras ke ni preferu "biologio" al "vivoscienco" kaj "fungoscienco al "mikologio" (ĉar "biologio" estas oficiala kaj kutima, dum "mikologio estas neoficiala kaj nekutima). Ĉe plantoscienco/botaniko kaj bestoscienco/zoologio, tiu metodo postulas, ke oni iel esploru la oftecon de la koncernaj vortoj (ja "botaniko" kaj "zoologio" estas oficialaj, sed ne klaras kiel multe ili estas uzataj kompare kun "plantoscienco" kaj "bestoscienco"). En kazo de dubo mi tamen preferas ke ni uzu la pli facile kompreneblan kunmetitan formon. Marcos (diskuto) 14:21, 25 Mar. 2013 (UTC)
Kaj por la titoloj de tiaj artikoloj kaj por la kategorioj, oni prefere konsultu Plenan Ilustritan Vortaron. Estu unueco inter Vikipedio kaj PIV. --Forstbirdo (diskuto) 20:48, 3 Apr. 2013 (UTC)
Marcos Via metodo estas komplika. Esperanto devus malkomplika. vivoscienco - fungoscienco - bestoscienco - plantoscienco aŭ biologio - mikologio - zoologio - botaniko estus malkomplika. En Plena Ilustrita Vortaro estas: biologio - mikologiofungologio - zoologio - botaniko. Do mi proponas principo: "En biologio Vi uzu prefere grekdevenaj scienco-nomoj, ekzemple: biologio, fungologio, zoologio, botaniko" Ĉu estas konsento? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:21, 3 Apr. 2013 (UTC)
Mi fakte ne tro ŝatas regulojn, kiujn el samsignifaj vortoj oni uzu kaj kiujn ne ... la sola ebla rezulto de tio estas forpelo de kontribuantoj, kiuj preferas la alian. Tio ĉi ŝajnas al mi unuope decidenda de la aŭtoraro de ĉiu unuopa artikolo - ne por ĉio ni bezonas regulon de unuformeco. darkweasel94 (diskuto) 22:25, 3 Apr. 2013 (UTC)
 :( Por mi malunuformeci termino = malordo = malklara Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:45, 3 Apr. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun darkweasel94 ke kutime oni lasu la decidon al kreanto de artikolo, por ne forpeli kontribuemulojn per tro rigoraj reguloj. Sed tio ne signifas ke oni tute malpermesu al aliaj Vikipediistoj poste iom ordigi la nomadon de artikoloj kaj kategorioj laŭ iu sistemeco. Sed ĉe tiu ordigado laŭ mi oni – malsame ol ĉe kreado de artikoloj – ne povas nur atenti la personan preferon, sed devas interkonsiliĝi kun aliaj Vikipediistoj, ĉar oni tuŝas tre gravan parton (nome la titolon) de pluraj artikoloj kaj kategorioj.
Marek, mi petas vin iom bridi vian unuformecigemon. El viaj kontribuoj mi vidas, ke vi ankoraŭ ne tre bone regas Esperanton. Do vi verŝajne ankoraŭ ne sufiĉe bone konas la lingvajn kutimojn por havi bonan superrigardon pri tio, kio estos akceptebla por la Esperanta komunumo kaj kio ne. La lingvo bedaŭrinde ne estas tute unueca pri ĉi tiu detalo. Mi persone preferus, se ĉiuj sciencnomoj, kie tio senprobleme eblas, estus formitaj per Esperantaj kunmetaĵoj, por minimumigi la lernadon de apartaj radikoj al lernantoj de Esperanto (precipe al la neeŭroplingvaj lernantoj). (Ĉe kelkaj sciencnomoj tio tamen ĉiuokaze ne facile eblus: kiel ekzemple oni diru "matematiko" per Esperanta kunmetaĵo?) Bedaŭrinde, tamen kelkaj sciencnomoj (ekzemple "biologio") estas jam tre forte enradikiĝintaj en la lingvon kaj la samsignifa Esperanta kunmetaĵo (ĉi-okaze "vivoscienco") estas relative nekutima, tiel ke mi preferas resti ĉe la kutima formo (kiu ĉi-okaze aldone estas en la Fundamento de Esperanto). Sed kiam du alternativaj formoj, unu grekdevena kaj unu Esperante kunmetita, paralele vivas en la efektiva lingvouzo, mia prefero klare estas por la Esperanta kunmetaĵo. Sed mi konscias pri tio, ke mi ne rajtas adapti la scienc-nomo-sistemon uzatan en la Vikipedio sen interkonsiliĝo kun la aliaj Vikipediistoj.
Al Forstbirdo: Bedaŭrinde PIV mem ne estas senproblema fonto: Ekzemple ĝi por fungoscienco proponas "fungologio", kiun tre multaj spertaj Esperantistoj klare malakceptus, ĉar ĝi kunigas Esperantan radikon ("fung/") kun greka finaĵo ("-ologi/"), kiu ne havas la statuson de Esperanta sufikso (eĉ se PIV, en maniero tre konfuza por Esperanto-lernantoj, prezentas "-ologi/" en la sama maniero kiel ĝi prezentas verajn Esperantajn sufiksojn; pri tiaj detaloj PMEG estas multe pli fidinda fonto ol PIV). "Mikologio" estus pli akceptebla, ĉar ĝi simple transprenas internacie uzatan grekdevenan esprimon kiel tutaĵon kaj ne kunmetas ĝin en Esperanto; kaj "fungoscienco" estus pli akceptebla ol "fungologio", ĉar ĝi estas normala Esperanta kunmetaĵo sen fremdaj elementoj. Kiel jam devus esti klare el tio, kion mi skribis supre, mi persone preferas "fungoscienco" al "mikologio". Sed "mikologio" estas por mi pli akceptebla ol la konfuzita formo "fungologio".
Pro ĉi tiu problemeco de PIV, mi forte kontraŭas blinde sekvi PIV-on. Kompreneble ni ne malatentu PIV-on en niaj pri-terminaj diskutoj, sed ni ankaŭ ne malatentu aliajn vortarojn, gramatikojn kaj ĝeneralajn principojn de Esperanta vortfarado kaj terminkreado. Marcos (diskuto) 09:12, 4 Apr. 2013 (UTC)
La artikolo "bestoscienco" origine estis nomata "zoologio", mi pensas. Estas tiu kiu estas alinomiginta ĝin kiu kaŭzis la (relativan) malordon ! --Forstbirdo (diskuto) 08:06, 4 Apr. 2013 (UTC)
Nu, la artikoltitolo "bestoscienco" harmonias kun la artikoltitoloj "plantoscienco" kaj "fungoscienco", do oni povus diri ke tiu ŝanĝo kaŭzis pli da ordo ol da malordo en la artikolnomado (sed mi ne kontrolis kia estis la situacio en la momento, kiam tiu ŝanĝo estis farita). Ĉiuokaze, kiel mi argumentis supre, ne eblas devigi tutan unuecon pri la titoloj de artikoloj pri sciencoj kun pli ol unu nomo en Esperanto. Ni devas pesi diversajn argumentojn. Marcos (diskuto) 09:12, 4 Apr. 2013 (UTC)
Por ne-Esperantistaj sciencistoj la terminoj "bestoscienco"-"plantoscienco"-"fungoscienco" estas ridinde pezaj kaj ne-internaciaj. Ankaŭ "zoologio"-"botaniko"-"mikologio" harmonias inter si. Ĉu oni vere deziras ke Esperanto neniam estos uzata de la sciencaro ? --Forstbirdo (diskuto) 13:04, 4 Apr. 2013 (UTC)
Por ne-Esperantistoj nia lingvo ĝenerale estas ridinda :-D
Serioze: Por juĝi pri nia lingvo oni devas koni ĝin iom, kaj tio certe inkluzivas koni ĝian vortfaradon. Se oni konas tiun, "bestoscienco", "plantoscienco" kaj "fungoscienco" estas tute logikaj, kaj "zoologio", "botaniko" kaj "mikologio" videblas kiel nuraj balastoj kiujn la lingvo ne vere bezonas. Marcos (diskuto) 12:21, 15 Apr. 2013 (UTC)

Vikivojaĝo en Esperanto

Bontagon, amikoj karaj!

Vi eble jam aŭskultis ke la Fondaĵo Vikimedio antaŭ nelonge kreis novan viki-aron -- Wikivoyage (t.e., Vikivojaĝo). Ĝi celas esti reta vojaĝ-gvidlibro.

Mi petas ke interesitajn Esperantistojn helpu min krei version de Vikivojaĝo en Esperanto. Bedaŭrinde, ĉi-momente la projekto ekzistas nur en la Inkubatoro pro manko da uzuloj. Tamen, se ni povos montri, ke la vikio estas sufiĉe aktiva, la Fondaĵo donos al ni apartan retejon.

Mi kredas ke Esperanta Vikivojaĝo estus tre taŭga informejo por la Esperantistaro, kiu pro sia internacia, interkultura etoso estas laŭnature veturema. Se vi volas kontribui, bonvolu skribi!

Kore via -Tempodivalse (diskuto) 23:12, 2 Apr. 2013 (UTC)

Estas kreita diskutpaĝo pri malfermo de Vikivojaĝo-Esperanto ĉe Meta. Bv lasi laŭvole komentojn kaj voĉdoni. Tempodivalse (diskuto) 04:23, 4 Apr. 2013 (UTC)

Kio Vikipedio ne estas

Saluton! Al artikolo Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas mi proponas aldoni: "Vikipedio ne estas Jarlibro de UEA", ĉar estis ĵus kreita artikolo Constantine Mashauri, kiun mi opinias ne taŭga por enciklopedio. --Dominik (diskuto) 09:34, 3 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Dominik. Tio estas bona propono. Ankaŭ mi proponas aldonon, nome:
Kion vi pensas pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 09:41, 3 Apr. 2013 (UTC)
La proponon de Dominik mi trovas tro specifa. Mi preferus punkton kiel "Vikipedio ne estas deponejo por ajnspecaj informoj", kun ligilo al VP:Menciindeco. La proponon de Tlustulimu mi trovas bona. darkweasel94 (diskuto) 11:56, 3 Apr. 2013 (UTC)
Ni povas aldoni du punktojn. Mi persone opinias la komparon kun jarlibro tre trafa, ĉar kelkaj homoj (precipe nespertuloj pri la reto) povas ja opinii, ke vikipedio similas al tiu. Ĝuste por ili tiu punkto povus esti valora. Alaŭdo ۩ 14:35, 3 Apr. 2013 (UTC)
"Vikipedio ne estas Jarlibro de UEA" - Tio estas bona ideo. "Vikipedio ne estas gvidlibro, lernolibro aŭ instrumaterialo. Por tio ekzistas wikibooks:eo:Ĉefpaĝo." Ankaŭ estas bona ideo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:01, 3 Apr. 2013 (UTC)
Mi eble skribus pli eksplicite "por tio ekzistas specialaj idaj projektoj, kiel Vikilibroj, Vikifontoj kaj Vikivortaro" kun ligiloj al respektivaj projektoj. Tio estus samtempe iom da reklamo. Alaŭdo ۩ 14:35, 3 Apr. 2013 (UTC)

Mortojaro

Ĉu iu scias la mortojaro aŭ mortotago de la germana Esperantisto Albin Friedrich Richard Möbusz ? --Forstbirdo (diskuto) 20:01, 3 Apr. 2013 (UTC)

Lübeck 21/9/1934 - artikolo Albin Friedrich Richard Möbusz ĝisdatigita. --Dominik (diskuto) 13:21, 4 Apr. 2013 (UTC)
Dankon ! --Forstbirdo (diskuto) 06:34, 5 Apr. 2013 (UTC)

Wikidata phase 2 (infoboxes) coming to this Wikipedia

Wikidata-logo-en.svg

Sorry for writing in English. I hope someone can translate this. If you understand German better than English you can have a look at the announcement on de:Wikipedia:Kurier.

A while ago the first phase of Wikidata was enabled on this Wikipedia. This means you are getting the language links in each article from Wikidata. It is soon time to enable the second phase of Wikidata (infoboxes) here. We have already done this on the [first 11 Wikipedias] (it, he, hu, ru, tr, uk, uz, hr, bs, sr, sh) and things are looking good. The next step is English Wikipedia. This is planned for April 8. If everything works out fine we will deploy on all remaining Wikipedias on April 10. I will update this part of the FAQ if there are any issues forcing us to change this date. I will also sent another note to this village pump once the deployment is finished.

What will happen once we have phase 2 enabled here? Once it is enabled in a few days you will be able to make use of the structured data that is available on Wikidata in your articles/infoboxes. It includes things like the symbol for a chemical element, the ISBN for a book or the top level domain of a country. (None of this will happen automatically. Someone will have to change the article or infobox template for this to happen!)

How will this work? There are two ways to access the data:

  • Use a parser function like {{#property:p169}} in the wiki text of the article on Yahoo!. This will return “Marissa Mayer” as she is the chief executive officer of the company.
  • For more complicated things you can use Lua. The documentation for this is here.

We are working on expanding the parser function so you can for example use {{#property:chief executive officer}} instead of {{#property:p169}}. The complete plan for this is here.

Where can I test this? You can already test it on test2.

Where can I find more information and ask questions? We have collected the main questions in an FAQ for this deployment. Please ask questions you might have on the FAQ’s discussion page.

I want to be kept up to date about Wikidata To stay up-to-date on everything happening around Wikidata please subscribe to the newsletter that is delivered weekly to subscribed user’s talk pages.

--Lydia Pintscher 16:50, 5 Apr. 2013 (UTC)

Distributed via Global message delivery. (Wrong page? Fix here.)

Konferenco de Vikimedio kun esperantista partopreno

Saluton. Post du semajnoj mi kiel reprezentanto de Vikimedio Slovakio kaj Ziko van Dijk kiel reprezentanto de Vikimedio Nederlando partoprenos konferencon de Vikimedio kaj laŭ niaj ebloj ni reprezentos ankaŭ uzanto-grupon Esperanto kaj Libera Scio. Hodiaŭ efektiviĝis la pensado de la Fondaĵo Vikimedio, laŭ kiu Esperanta Vikipedio ne helpas al la misio de la Fondaĵo Vikimedio. Tio ne sonas tre bone do ni laboros ankaŭ pri tio. Se vi volas per ni ion komuniki al Vikimedio, vi tion povas skribi ĉi tien aŭ sendi al mi retpoŝton. Amike. --KuboF (diskuto) 20:55, 5 Apr. 2013 (UTC)

Mi sentas vunditan ĉe mia kor'. Mi multe laboras en Vikipedio, almenaŭ en tri lingvoj, kaj multe min helpis por lerni Esperanton Vikipedion. Lingvo sen kono ne povas ekzisti, lingvo sen aliro al kono mortontas. Vikipedio Esperanto ne nur ja helpas al la misio de l' Fondaĵo, disvastigi la konon liberan, eĉ ĝi faras multon pli, krei ponton lingvan por ke ĉiuj povu kompreni sin. Per internacia lingvo estas multe pli facile disvastigi kaj akiri konojn. Kaj la esperantistoj malgrandlingvanaj? Al ili multe pli facilas vidi la Vikipedion Esperantan ol iu ajn alia. --Sahaquiel9102 Flag of Colombia.svg Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo Flag of Esperanto.svg ---> Mia Diskutpaĝo 17:22, 6 Apr. 2013 (UTC)

Karaj, mi petas, estu trankvilaj! Precipe amasa atakado nun nur malhelpus! Jam estas preparata komunikilo por sciigi utilon de Esperanto por la misio de Vikimedio. Krome, mi kun Ziko parolos kun la ĉefo de monpetoj. --KuboF (diskuto) 21:27, 6 Apr. 2013 (UTC)

Nia eta diskuto jam trapasis la vikipediajn murojn: jen la novaĵo pri tio ĉi en Libera Folio. La titolo de la artikolo laŭ mi estas tro skandalema. --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 23:05, 8 Apr. 2013 (UTC)
Kara KuboF, bv. diri al ili, ke se la Esperanta Vikipedio ne utilas por disvastigi sciojn, forigu ĝin, kaj ke ili forigu ĉiujn Vikipediojn krom la angla, ĉar ĝi enhavas la plej parton el la artikoloj... --Sahaquiel9102 Flag of Colombia.svg Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo Flag of Esperanto.svg ---> Mia Diskutpaĝo 00:21, 9 Apr. 2013 (UTC)
Ne troigu. Ankaŭ mi malkonsentas kun la konkludo de tiuj respondeculoj, sed neniu planas forigi nian Vikipedion. Ĝi nur ne havas prioritaton el la vidpunkto de Vikimedio - ili pensas, ke estas tro malmultaj denaskuloj de Esperanto kaj tial ne indas elspezi monon, kiu helpus sole al tiu ĉi Vikipedio kaj tute ne al aliaj. Mi malkonsentas kun tio, sed troa skandaligo de tio ĉi ŝajnas al mi kontraŭcela. Tio tute ne egalas al minaco de forigo, aŭ io tia. darkweasel94 (diskuto) 06:33, 9 Apr. 2013 (UTC)
Mi taksas la vidpunkton de la Fondaĵo kiel apartiga kaj segregaciisma. Kaj se ni volus starigi prelegojn, viki-kursojn? Lingvan ĉapitron? Ili nin ne apogus, ĉar ni ne "gravas". --Sahaquiel9102 Flag of Colombia.svg Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo Flag of Esperanto.svg ---> Mia Diskutpaĝo 21:16, 10 Apr. 2013 (UTC)
Fakte prelegoj kaj kursoj subteneblaj estas, antaŭnelonge la sama fondaĵo subtenis kurson dum Esperanta konferenco KAEST. Problemo estas ke nun la fondaĵo (ties subvenci-komisiono) ne rekte subtenas scion en Esperanto. Sed ankaŭ pri tio ni laboras. --KuboF (diskuto) 02:45, 11 Apr. 2013 (UTC)

Datumoj

Ĉi iu scias, por Willem van der Biest, naskiĝjaron (aŭ tagon) kaj mortojaron (aŭ tagon)? Ĉu eventuale la nomo skribiĝas "Van der Biest ? --Forstbirdo (diskuto) 13:47, 9 Apr. 2013 (UTC)

Mia naskiĝtago

Karaj kunlaborantoj, jen mia naskiĝtago. Mi ekde nun aĝas 13 jarojn. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 11:15, 11 Apr. 2013 (UTC)

Gratulon, do longan laboron tie!--pino (diskuto) 13:02, 11 Apr. 2013 (UTC)
Gratulon, kara. --Tlustulimu (diskuto) 13:18, 11 Apr. 2013 (UTC)
Mi gratulas Vin. Mi deziras Vin ĉion bonegon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:21, 11 Apr. 2013 (UTC)
Kvankam mi min iomete demandas, kio okazus, se ĉiu el niaj 83521 uzantoj skribus tien ĉi je sia naskiĝtago - ne estu ni tro severaj. Gratulon! :) darkweasel94 (diskuto) 14:13, 11 Apr. 2013 (UTC)
Heĉjo aŭ Ĉiutagĉjo, feliĉan naskiĝtagon, ĉion bonan deziras mi al vi el Kolombio, kaj antaŭen! --Sahaquiel9102 Flag of Colombia.svg Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo Flag of Esperanto.svg ---> Mia Diskutpaĝo 17:51, 11 Apr. 2013 (UTC)

Financado kaj financoj

Saluton. Mi ĵus vidis, ke financado enhavis fuŝitan germanan intervikion. La ĝusta estus de:Finanzierung. Sed ĝi jam estas ligata al nia financoj, eĉ per Vikidatumoj. Por eviti problemojn kun intervikioj, mi proponas kunigi la artikolojn sub la nova titolo, nome Financado. Ĉu bone? Se jes, mi emus aranĝi tion, por ke la historioj kunfandiĝu. --Tlustulimu (diskuto) 18:25, 14 Apr. 2013 (UTC)

Mi proponas, ke ni daŭrigu la diskuton sur la paĝo Diskuto:Financado. --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 14 Apr. 2013 (UTC)

Request for comment on inactive administrators

Esperanto-traduko fare de darkweasel94===

Saluton!

Estas nova komentpeto en la Meta-Vikio koncerne la forigon de administraj rajtoj de longtempe malaktivaj Vikimedianoj. Ĝenerale, tiu ĉi propono de stevardoj aplikiĝus al vikioj sen administra forig-procedo. (komento de la tradukisto: do ŝajne ne al ni, sed eble ja al Vikivortaro aŭ aliaj)

Ni ankaŭ kunmetas liston de projektoj kun procedoj por forigi malaktivajn administrantojn sur la diskutpaĝo de la komentpeto. Libere aldonu via(j)n projekto(j)n al la listo, se vi havas regulon pri malaktiveco de administrantoj. (komento de la tradukisto: mi jam aldonis eo.wikipedia al tiu listo)

Ĉiuj komentoj estas aprezataj. La diskuto eble fermiĝos jam la 21an de majo 2013, sed tio ĉi eble etendiĝos, se necese.

Dankon, m:User:Billinghurst


Rilate al la propono mi atentigas pri statistikoj de niaj administrantoj dum lasta jaro kaj dum lastaj 2 jaroj. Inter problemoj pri tenado de administraj rajtoj de neaktivaj administrantoj estas plej ofte listigataj minaco de rompo de la konto fare de detruemulo kaj mistifiko pri multaj (supozeble aktivaj) administrantoj kio kaŭzas malpli multan atenton de tutvikiaj administrantoj kaj stivardoj (kiuj aliokaze povus helpi gardi vikion kontraŭ vandaloj ktp.). --KuboF (diskuto) 11:13, 24 Apr. 2013 (UTC)

muzikologoj - muziksciencistoj

Ekzistas Kategorio:Muzikologoj kaj Kategorio:Muziksciencistoj. Ĉu iu kontraŭas kunfandi la du al Kategorio:Muziksciencistoj? Mi pretas fari. Muzikologo ne ekzistas en PIV.PaulP@diskkont 07:53, 24 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Paul. Mi ne kontraŭas. --Tlustulimu (diskuto) 07:56, 24 Apr. 2013 (UTC)
Bona ideo, Paul! --Surfo 09:47, 24 Apr. 2013 (UTC)
Simple redaktu kun kuraĝo! darkweasel94 (diskuto) 09:48, 24 Apr. 2013 (UTC)
Mi faros per roboto. Ŝparu homan forton por pli postulema laboro. --KuboF (diskuto) 10:29, 24 Apr. 2013 (UTC)

Farita Farita Estontece oni povas peti tiajn laborojn en Vikipedio:Roboto/Laboroj. Estus tute senutila se tian robotan laboron faradus homo... --KuboF (diskuto) 10:44, 24 Apr. 2013 (UTC)

Dankegon! Mi memoros tion. PaulP@diskkont 10:47, 24 Apr. 2013 (UTC)

Wikidata phase 2 (infoboxes) is here

Esperanto-traduko (tradukis Alaŭdo ۩ )
Wikidata-logo-en.svg

Pardonu ke mi skribas en la angla. Mi esperas ke iu povas traduki tiun tekston. Se vi komprenas la germanan pli bone ol la anglan, vi povas legi la anoncon ĉe de:Wikipedia:Kurier. Iom da tempo antaŭe la unu fazo de Wikidata estis aktivigita en ĉi-projekto de Vikipedio. Tio estas, ke oni obtenas intervikiajn ligilojn en ĉiu artikolo el Vikidatumoj. Nun ni aktivigis la duan fazon de Vikidatumoj, la infokestojn. Ni jam faris tion en la [unuaj 11 Vikipedioj] (it, he, hu, ru, tr, uk, uz, hr, bs, sr, sh) unu monaton antaŭe kaj antaŭ du tagojn en la anglalingva vikipedio. Hodiaŭ ĉiuj restantaj vikipedioj sekvis.

Kion signifas la aktivigo de la dua fazo? Vi nun povas uzi strukturitajn datumojn kiuj estas deponitaj ĉe Vikidatumoj en viaj artikoloj kaj infokestoj. Tio inkluzivas la aĵojn kiel la simbolojn por kemiaj elementoj, ISBN por libroj aŭ la domanoj de la plej supra nivelo por lando. (Nenio el tio okazos aŭtomate. Iu devas ŝanĝi la artikolon aŭ infokeston por ke tio okazu!). La nuna stato estas, do, nur komenco. Kaj la funkciaro estos pluevoluigita depende de via reago.

Kiel tio funkcios? Ekzistas du vojoj uzi datumojn:

  • Uzu la funkcion de parsilo kiel {{#property:p159}} en viki-teksto de la artikolo pri Wikimedia Foundation. Tio rezultas en “San Francisco” kiel la ĉefsidejo de la senprofita organizo.
  • Por pli komplikaj aĵoj oni povas uzi Lua. La dokumentaro pri ĝi legeblas tie ĉi.

Ni laboras pri plievoluigo de parsilo tiel ke vi povas uzi ekzemple {{#property:loko de ĉefsidejo}} anstataŭ de {{#property:p159}}. La plena plano de tiu funkcio akireblas ĉi tie.

Kie(l) mi povas testi tion? Vi ĉiam povas testi tion ĉe test2 se vi ne volas uzi iun artikolon en tiu ĉi projekto.

Kie mi povas trovi aldonan informon aŭ starigi demandojn? Ni jam kolektis ĉefajn demandojn pri la temo en 'Oftaj demandoj'. Bonvolu starigi viajn eventualajn demandojn ĉe la speciala paĝo de Oftaj demandoj.

Mi volas esti informita pri aktualaĵoj en Vikipedio Por resti ĉiam informita pri aktualaĵoj ĉirkaŭ Vikidatumoj bonvolu aboni la dissendon kiu estas sendata ĉiusemajne al la subskribitaj uzanto-diskutpaĝoj. Ni estas en ekscito pri la plia paŝo antaŭen kiu ebligas al ĉiuj vikipediaj projektoj dividi strukturitaj datumojn kaj komune ilin prilabori. --Lydia Pintscher 19:05, 24 Apr. 2013 (UTC) (Traduko: Alaŭdo ۩ 12:35, 26 Apr. 2013 (UTC) ) Distribuita pere de Globalo livero de mesaĝoj. (Malĝusta paĝo? Riparu ĉi tie.)

Estas interesa ĉu uzoj estas jam en vikipedio ? Ĉu iu povas montri ekzemplon --pino (diskuto) 10:54, 30 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Pino. Jam estas kelkaj ekzemploj. La plej nova estas | ŝtatestro = [[{{#property:p35}}]] en la informkesta parto de la artikolo Nederlando. Tiu kodo aperigas la aktualan reĝon en la informkesto. La koncerna propraĵo staras sur la paĝo d:Q55 por ŝtatestro kaj havas la identigilon p35. --Tlustulimu (diskuto) 11:55, 30 Apr. 2013 (UTC)
Bone! sed mi ne vidas, kie oni trovas la identigilon p35 en la paĝo d:Q55--pino (diskuto) 12:39, 30 Apr. 2013 (UTC)
Hm. En kiu lingvo vi vidas la paĝaron de Vikidatumoj? Mi vidas ĝin en la germana. Tie la identigilo p35 aperas ĉe la ligilo de "Staatsoberhaupt" je la fino de la supra tabelo. En la franca ĝi aperas ĉe "chef d'État". --Tlustulimu (diskuto) 13:02, 30 Apr. 2013 (UTC)
Mi ne vidas p35 :
P35.jpg
Vi devas ŝovi vian muson super la vorto "ŝtatestro" kaj tiam vi vidos la suban ligilon. PaulP@diskkont 15:57, 30 Apr. 2013 (UTC)
Vi pravas, dankon ! --pino (diskuto) 16:18, 30 Apr. 2013 (UTC)
Tri aliaj ekzemploj estas en Antverpeno (urbo) PaulP@diskkont 17:15, 30 Apr. 2013 (UTC)

[Anonco] Ŝanĝoj al la vikia uzantokonto-sistemo kaj alinomado de kontoj

Kelkaj kontoj estos baldaŭ alinomitaj pro teknika ŝanĝo, dume efektivigata de la programista teamo. Pli da informo legeblas sur la koncerna Meta-paĝo. (Tradukis el la angla Alaŭdo ۩ 21:18, 3 Maj. 2013 (UTC))

Rilate al la potenca amasiĝo de alinomiĝo-petoj pro tiuj ŝanĝoj -- ĉu indas starigi apartan paĝon por tiuj petoj? Mi kiel unu el burokraktoj kun la rajtoj alinomi uzantojn estos kontrolanta mian personan paĝon 4-5 foje tage, eble tio jam sufiĉos? Kion oni pensas? Alaŭdo ۩ 21:31, 3 Maj. 2013 (UTC)

[Anonco] Ŝanĝo pri la redakto-ligiloj por unuopaj sekcioj

La defaŭlta pozicio de la "redakti"-ligiloj por unuopaj sekcoj de paĝoj en la sekci-titoloj baldaŭ ŝanĝiĝos. La "redakti"-ligilo estos apudmetita ĉe la sekcia titolo kaj ne plu esti flotanta ĉe la transa franko.

La ligiloj por redakti sekciojn aperos tuj dekstre de la sekciaj titoloj, ne plu fore dekstre. Se vi jam redaktis sur unu el la projektoj kie tiu ĉi ŝanĝo jam estis implementita, tiam por vi nenio ŝanĝiĝos; tamen, skriptoj kaj gaĝetoj kiuj dependas sur la antaŭa pozicio kaj implementaĵo de la sekciaj redakto-ligiloj devos esti korigitaj por plu funkcii; tamen, nenio pli devas rompiĝi se oni ne aktualigas ilin ĝustatempe.

Detala informo kaj tempo-plano legeblas sur la meta.

Ideoj de tiu ŝanĝo aperis jam minumume en 2009. Estas ofte malfacile rilati kelkajn eblajn redakto-ligilojn fore dekstre al la koncerna sekcio kaj multaj legantoj kaj anonimuloj aŭ novaj redaktantoj povas entute preterrigardi tiujn ligilojn kiam ili legas la sekci-titolojn, ĉar tiuj lokiĝas ĉe la maldekstra flanko malproksime de la ligiloj. (Tradukis Alaŭdo ۩ 21:29, 3 Maj. 2013 (UTC))

Ĉu elstara artikolo rajtas havi fuŝajn referencojn?

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la artikolo Islamo ankoraŭ havas sufiĉe da fuŝaj referencoj. Ĉu elstara artikolo rajtas havi tian mankon? Se ne, ni rapide korektu tion aŭ forprenu la elstarecon. Jam antaŭ pli ol jaro, nome en aprilo 2012, mi atentigis pri tio sur la diskutopaĝo de la artikolo. Sed okazis nenio. :-( Por referenci ion, en la artikolo eĉ troviĝas ne ekzistantaj ŝablonoj, nome Ŝablono:Cite, Ŝablono:Cite encyclopedia, Ŝablono:Cite quran, Ŝablono:Encyclopaedia Britannica Online, Ŝablono:Encyclopedia kaj Ŝablono:Wikicite. Krome mankas plia ŝablono, nome Ŝablono:Full.

Bedaŭrinde la listigo kaj kategoriigo de ŝablonoj en esperanta vikipedio parte estas en terura stato, tiel ke oni apenaŭ trovas la serĉatajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 17:49, 7 Maj. 2013 (UTC)

Kvankam vi tute pravas pri ĉio, mi nur iomete timas ke baldaŭ ni ne plu havas elstarajn artikolojn en nia vikio kiuj plenumas ĉiujn kondiĉojn por esti elstara artikolo... Alaŭdo ۩ 20:03, 8 Maj. 2013 (UTC)

apartigilo

Mi proponas alinomigi Punkto -> Punkto (geometrio) kaj Punkto (apartigilo) -> Punkto. Estos simile en:Point kaj en:Point (geometry). Kio Vi pensas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:50, 9 Maj. 2013 (UTC)

Tech newsletter: Subscribe to receive the next editions

Tech news prepared by tech ambassadors and posted by Global message deliveryContributeTranslateGet helpGive feedbackUnsubscribe • 20:29, 20 Maj. 2013 (UTC)
Important note: This is the first edition of the Tech News weekly summaries, which help you monitor recent software changes likely to impact you and your fellow Wikimedians.

If you want to continue to receive the next issues every week, please subscribe to the newsletter. You can subscribe your personal talk page and a community page like this one. The newsletter can be translated into your language.

You can also become a tech ambassador, help us write the next newsletter and tell us what to improve. Your feedback is greatly appreciated. guillom 20:29, 20 Maj. 2013 (UTC)
Por mi tiaj informoj estas interesaj do mi persone aliĝas al ricevontoj; ĉu ni aliĝu ankaŭ kiel komunumo? Se jes ni ŝanĝu ricev-forumon al Teknikejo. Mi persone pensas ke tio ne indas por la tuta komunumo. --KuboF (diskuto) 09:22, 21 Maj. 2013 (UTC)


Lingvejo


Lingvejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri lingvaj demandoj, tradukproblemoj, tradukiloj, terminoj, titoloj de artikoloj, stilo, gramatikaĵoj, alilingvaĵoj, redaktistaj temoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko.


Lingvejo


  al Kompleta enhavo  
al Diversejo aldoni
al Lingvejo aldoni
al Teknikejo aldoni
al Administrejo aldoni


Terminaro tipografio kaj eldonado

En Esperanto-vortaroj mankas multaj terminoj el la kampoj typografio, librobindado, bibliografia priskribo, eldonado. — La komenton aldonis, sen subskribo, 84.86.85.5 (diskuto  • kontribuoj)

... interesa aserto - kaj kio estas via demando? darkweasel94 (diskuto) 12:21, 31 Mar. 2013 (UTC)

Miaj demandoj: kie mi eble trovos tiajn terminojn? Kaj: chu iuj fakuloj jam listigis terminojn por propra uzo, kiujn ili bonvolas disponigi al vikipedio? — La komenton aldonis, sen subskribo, 84.86.85.5 (diskuto  • kontribuoj)

Ekzistas Manlibro pri ĵurnalismo de Stefan Maul, kiu enhavas plurajn terminojn, ĉefe rilate eldonadon de revuoj. Pli specifan verkon mi ne konas. Mi laboris dum 30 jaroj en presejo de Esperanto-libroj kaj -revuoj. Se vi havas konkretan demandon, eble mi povas helpi vin. PaulP@diskkont 14:25, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ĉu siroko aŭ ŝiroko?

Saluton. Mi ĵus trovis la jenan diskuton Diskuto:Ŝiroko kaj jam komentis tie. Bonvolu fari same, se vi volas esprimi vian opinion. --Tlustulimu (diskuto) 17:20, 5 Maj. 2013 (UTC)

Alternativa Maldekstro

Laŭ mia kompreno la germana Alternative Linke devus esti tradukita Alternativa Maldekstro kaj ne Alternativo Maldekstro, char en tiu kazo la germana "alternative" estas adjektivo kaj ne substantivo.--Riŝo (diskuto) 19:10, 5 Maj. 2013 (UTC)


Teknikejo


Lingvejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Aldoni temon en tiu ĉi rubriko.


Teknikejo


  al Kompleta enhavo  
al Diversejo aldoni
al Lingvejo aldoni
al Teknikejo aldoni
al Administrejo aldoni


Helpopaĝo ĉe Vikidatumoj

Saluton. Mi ĵus trovis ne tradukitan helpopaĝon ĉe Vikidatumoj, kvankam ĝia titolo sugestas, ke ĉio estus en esperanto. Temas pri d:Help:Editing/eo. Kiu emas traduki tion? --Tlustulimu (diskuto) 14:12, 28 Mar. 2013 (UTC)

La Esperanta sekcio ĉe Vikidatumoj bezonas multan tralaboron -- la plejparto de ties teksto estas entute netradukita, kaj la jamaj tradukoj ofte ne estas tre bonstilaj. Mi penadas iom post iom esperantigi la helpopaĝojn, komence de la enkonduko (kiu laŭ mi estas la plej grava paĝo). Tempodivalse (diskuto) 13:44, 4 Apr. 2013 (UTC)
Saluton, Tempodivalse. Dankon pro via penado kaj tradukado. La tiea paĝo intertempe estis alinomita al d:Wikidata:Introduction/eo. Tamen aperas la titolo "Wikidata:Enkonduko". --Tlustulimu (diskuto) 14:19, 4 Apr. 2013 (UTC)
Vere! Mi ne rimarkis ke la ligilo kaj la aperanta titolo estas malsamaj. Ĉiukaze, traduko de la enkonduka paĝo preskaŭ plenumiĝis; mi baldaŭ moviĝos al la helpopaĝoj. Helpantoj bezonatas, ĉar multaj da tradukendaĵoj restas. Tempodivalse (diskuto) 16:53, 4 Apr. 2013 (UTC)

Androida aplikaĵo

Saluton karaj, ĉu iu el vi havas androidan operaciumon en sia poŝtelefono? ĉu vi jam rigardis la aplikaĵon de Vikipedio? Mi ĝin havas, kaj la aplikaĵo funkcias tre bone, tamen, kiam oni rigardas la ĉefpaĝo de la esperanta versio aperas nur la jena mesaĝo:"{{SITENAME}}:Ĉefpaĝo". Se oni rigardas aliajn versiojn (Almenaŭ en la hispana, angla, franca kaj germana versioj), en la ĉefpaĝoj aperas la elstaraj artikoloj kiuj tiu-momente aperas en la retaj paĝoj de tiuj vikipedioj.

Ne temas pri la "mobila versio" (t.e eo.m.wikipedia.org), ĉar tiu paĝo funkcias sufiĉe bone, temas pri la ĉefpaĝo ene de la aplikaĵo mem, ĉu iu administranto aŭ iu uzanto scias kie kaj kiel oni povas solvi ĉi tiun problemon? --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 17:29, 2 Apr. 2013 (UTC)

Ne eblas alinomigi paĝon sur ekzistantan aldirektilon

Salutojn ...

Mi penas denove alinomigi la paĝon Bona Nova Mondo al Mirinda Nova Mondo. Tamen, ĉar la malantaŭa paĝo ankoraŭ ekzistas kiel aldirektilo al la antaŭa, la paĝmovo malsukcesis. Strange, mi ne memoras ke ĉi tiu problemo estiĝas ĉe aliaj vikioj -- laŭmemore kutime eblas alinomigi paĝojn tien-reen.

Ĉu iu povus solvi la problemon kaj alinomigi la nunan artikolon al Mirinda Nova Mondo? Amike Tempodivalse (diskuto) 05:39, 4 Apr. 2013 (UTC)

Farita. --pino (diskuto) 07:23, 4 Apr. 2013 (UTC)
Oni povas movi paĝojn al titolo okupata de alidirektilo nur, kiam tiu alidirektilo havas nur unu version en la redakthistorio. Alie necesas peti administranton forigi ĝin, ekzemple per {{forigu tuj|Ĝ6}}. darkweasel94 (diskuto) 09:29, 4 Apr. 2013 (UTC)
Mi dankas vin ambaŭ! Tion mi neniam sciis. Tempodivalse (diskuto) 13:35, 4 Apr. 2013 (UTC)

Specialaj karaktraroj

Saluton, mi volas demandi informon pro vec.wiki: ni necesigas enŝovi specialajn karaktrarojn (Đ, Ł kaj Ẑ) kaj ĉi tie estas Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, Ŭ. Ili venas ankaŭ se ni skribas CX, GX, HX, JX, SX, UX. Kiel ni povas starigi la sistemon? --Tn4196 (diskutoj) 13:41, 5 Apr. 2013 (UTC)

Vi plej verŝajne bezonos helpon de MediaWiki-programistoj, nur tiuj povas instali ion tian. darkweasel94 (diskuto) 14:41, 5 Apr. 2013 (UTC)
Menciitajn programistojn/teĥnikistojn vi povas peti en https://bugzilla.wikimedia.org/ , vi povas mencii la manieron kiel tion faras Esperanta Vikipedio. Sed konsciu ke nuntempa anstataŭigado kaŭas multajn problemojn, ekz. por robotoj, aliaj aldonaĵoj (VarmaKato ekz.), alidirektiloj, dum alinomado ktp... Certe ankaŭ ĉi tie menciu la peton en Bugzilla ĉar ambaŭ niaj Vikipedioj povas profiti de reprilaborita sistemo de anstataŭigado. --KuboF (diskuto) 19:39, 5 Apr. 2013 (UTC)
Notu ke la problemoj ankaŭ okazas kun la uzantoj kies uzantnomo enhavas x-literon (kiel mi), por ke la nomo aperu kun la x-litero, oni ĝin devas skribi kun duobla x.--Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 03:01, 6 Apr. 2013 (UTC)

Denove regula misfunkcio de la aŭtomata aprovado de revizi

Lastatempe la aŭtomata revizifunkcio produktas denove konstantan misfunkciado kaj markas ja reviziitajn artikolojn kiel "kontrolendaj"! Tio fakte estas ĝena. Ĉu iu kompetentas por solvi tiun-ĉi problemon.DidiWeidmann (diskuto) 14:57, 6 Apr. 2013 (UTC)

Mi sentas saman neceson. Ege ĉikanas min la fakto, ke ĵus kreita artikolo konstante petas revizion.--kani (diskuto) 17:53, 9 Apr. 2013 (UTC)

FAMILINOMO

En ĉapitro de Bibliografio ĵus ekaperis strangaĵo anstataŭ la familinomo de aŭtoro aperas triu kria FAMILINOMO. Vidu ekzemple ĉe Larĝbeka priono ĉapitron Referencoj.--kani (diskuto) 17:53, 9 Apr. 2013 (UTC)

Kani, el kie vi kopiis tiun tekston? Ĉu vi povas provizi la ligilon? Kore salutas Yekrats (diskuto) 19:10, 9 Apr. 2013 (UTC).
Mi kopiis la tekston el ties angla versio. Oni povas konstati saman firezulton ĉe Michael Gaismair.--kani (diskuto) 11:26, 12 Apr. 2013 (UTC)
Sama firezulton ĉe Suda fulmaro.--kani (diskuto) 21:51, 14 Apr. 2013 (UTC)

Jen helpa ŝablono

Saluton. Ĉar la fontindiko pri Internacia komerca-ekonomika vortaro taŭgas por tre multaj artikoloj, mi ĵus kreis por tio novan ŝablonon: {{IKEV}}. Ĝi havas kvar parametroj, el kiuj ĉiam tri estas kune uzataj. Detalojn priskribas la dokumentado. --Tlustulimu (diskuto) 16:17, 10 Apr. 2013 (UTC)

Citaĵo de libro --> Citaĵo el libro

(temas pli la sama problemo kiel FAMILINOMO de Kani)

Plian fojon kaj sen averto al la publiko iu ŝablono, nome {{Citaĵo de libro}} estis anstataŭigita per {{Citaĵo el libro}}. La konsekvenco estas ke almenaŭ unu ŝablono, nome {{Harvsp}} hodiaŭ ne plu funkcias. Mi estis devigita elturniĝi per ŝablono {{Ankro}}. Aliflanke videblas iuj 'coi', 'doi', 'isbn', 'oclc', kaj neniu scias de kie ili devenas. Kia fuŝo! Mi proponas ke estonte oni longe antaŭe publike avertu pri ebla ŝanĝo de ŝablono.

  1. Originala ekzemplo: Gupta imperio
  2. Ŝanĝita ekzemplo: Robert Delaunay

--Dominik (diskuto) 03:52, 14 Apr. 2013 (UTC)

Mi havis similajn problemojn kaj kolego Tlustulimu konsilis al mi uzi {{citlibro}}n, vidu ekzemple Preĝejo Nia Damo de Ĉielenpreno (Morteau) --pino (diskuto) 11:47, 15 Apr. 2013 (UTC)
Dankon, Pino, pro la konsilo. Tamen nenio garantias al mi, ke ŝablonon {{Citlibro}} ne trafos la sorto de {{Citgazeto}}. Ni hodiaŭ laboras sur flusablo. --Dominik (diskuto) 12:34, 15 Apr. 2013 (UTC)

Aldonaĵo pri referenca tujmesaĝileto

Saluton. En la angla vikipedio mi foje trovis interesan aldonaĵon, kiu estas videbla sur la paĝo en:Special:Preferences#mw-prefsection-gadgets. Ĝi nomiĝas Reference Tooltips. Mi ŝatus aperigi ĝin ankaŭ ĉi tie, ĉar ĝi plifaciligas la kontroladon de referencoj. Ĉe ĉiu enteksta numero de referenco tiam aperus tujmesaĝila fenestreto. Oni ne plu devus forlasi la legofluon, nur por rigardi al iu malsupra referenco. --Tlustulimu (diskuto) 11:23, 15 Apr. 2013 (UTC)

Mi jam delonge uzas tiucele la aldonaĵon "Navigaj saltofenestroj", kiu faras tion kaj eĉ pli - registritaj uzantoj do jam povas havi tion. Tiun aldonaĵon instali por gastoj estas eble tamen ne tro bona ideo - do, se vi instalus "Reference Tooltips" ankaŭ por ili, tiam tio povas ja esti utila. darkweasel94 (diskuto) 11:28, 15 Apr. 2013 (UTC)
Saluton, Darkweasel94. Mi ĵus rigardis, kiel "Navigaj saltofenestroj" aspektas, ĉar mi kutime ne uzas ĝin. Ĝi estas laŭ mi tro kompleksa, tiel ke mi ŝatas havi la pli "malgrandan" aldonaĵon, kiun mi supre proponis. Krome mi ne proponis aktivigi ĝin por IPuloj, ĉar mi ne emas inviti ilin al misuzado. --Tlustulimu (diskuto) 18:14, 15 Apr. 2013 (UTC)
Kia misuzado? darkweasel94 (diskuto) 20:14, 15 Apr. 2013 (UTC)
Laŭ mia sperto inter IPuloj bedaŭrinde estas pli da vandaloj ol inter alsalutintaj uzantoj. Kaj tiaj uloj ne ricevu plian ilon por subite ekhavi ideon pri vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 15:27, 23 Apr. 2013 (UTC)
Mi ĵus metis la proponon al la paĝo Vikipedio:Aldonaĵoj/proponoj. Do, vi povos komenti tie. --Tlustulimu (diskuto) 15:52, 23 Apr. 2013 (UTC)

Farita Farita Mi ĵus aldonis la aldonaĵon, ĉar neniu kontraŭis. --Tlustulimu (diskuto) 04:45, 24 Apr. 2013 (UTC)

Muzikaj notoj nun eblas

Saluton. Mi trovis interesan novaĵon en la germana vikipedio. Hieraŭ la administrantoj de la vikipediaj serviloj aktivigis la etendilon Score. Per ĝia sintakso eblas nun aperigi muzikajn notojn en artikoloj. Jen ekzemplo: <score>\relative c' { f d f a d f e8 d cis4 a cis e e a g f c e1 }</score> fariĝas \relative c' { f d f a d f e8 d cis4 a cis e e a g f c e1 }. Ĉu niaj reguloj jam enhavas iun regulon pri muzikaj notoj? --Tlustulimu (diskuto) 14:10, 23 Apr. 2013 (UTC)

(+) Mi ĵus kreis la paĝon Helpo:Muzikaj notoj, al kiu ankoraŭ mankas detaloj. Ĉu iu el vi eble jam vidis helpopaĝon por tio en alilingva vikipedio? Se jes, bonvolu informi pri ĝi ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 17:29, 23 Apr. 2013 (UTC)

Paradoksa surekranigo

Saluton. Mi ĵus vidis paradokson sur la paĝo Uzanto:Koracio. Supre estas montrata "uzanto", sed en la maldekstra menuo aperas "Kontribuoj de uzantino". Tial mi supozas, ke estas iu fuŝo en la esperantigo de la vikia interfaco. Kiu eble scias kie? --Tlustulimu (diskuto) 17:36, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ekde kelka tempo ebligas la programo MediaWiki, kiu rulas Vikipedion, indiki sekson de uzanto kaj laŭe montras diversajn tradukojn por malinoj kaj por inoj. Ankoraŭ ne estas ĉiuj partoj de interfaco reprilaboritaj por subteno de tiu ĉi eblo. --KuboF (diskuto) 20:20, 5 Maj. 2013 (UTC)
Mi ĵus demandis uzanton de la germana vikipedio, ĉar li okupiĝas pri la softvaro kaj jam solvis problemon pri la nomspaco en 2011 en la du sorabaj kaj la saterfrisa vikipedioj. Nomspacoj ne estas trakteblaj en la traduka vikio. --Tlustulimu (diskuto) 20:26, 5 Maj. 2013 (UTC)

Dokumentado de Lua-moduloj

Saluton. Uzanto de la germana Vikipedio sur tiea diskutopaĝo proponis al mi transprenon de tiea maniero aranĝi la dokumentadojn de la Lua-moduloj. Ĉar en la modulo-nomspaco nur eblas unu subpaĝo por ĉiu unuopa modulo-dokumentado kun ekzakte difinita fina parto /dokumentado. Tio kaŭzas malfacilaĵojn por plurlingva dokumentado de la moduloj, kiu necesas por internacia interŝanĝo. Tial la vera dokumentado troviĝas en alia nomspaco kaj tie sekvas certan nomskemon. Mi pensas, ke ni faru same. Kiel nomskemon por la dokumentado mi proponas simple transpreni esperantigitan versio laŭ la paĝo de:Wikipedia:Lua/Seitenorganisation und Dokumentation. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 8 Maj. 2013 (UTC)

Saluton. Ĉar neniu esprimis sian opinion ĉi tie, mi jam tradukis de:Wikipedia:Lua/Seitenorganisation und Dokumentation esperanten al Vikipedio:Lua/Paĝa organizado kaj dokumentado. Krome mi alĝustigis la jam ekzistintajn dokumentadojn al la nova skemo. Per tio ja eblas havi dokumentadojn ĉe ĉiu unuopa Lua-modulo en diversaj lingvoj. Tio plifaciligas la interŝanĝon kun alilingvaj vikipedioj. --Tlustulimu (diskuto) 08:27, 10 Maj. 2013 (UTC)


Administrejo


Administrejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko.


Administrejo


  al Kompleta enhavo  
al Diversejo aldoni
al Lingvejo aldoni
al Teknikejo aldoni
al Administrejo aldoni


Malebligi la alŝutadon de dosierojn ĉi tie

Mi proponas malebligi la alŝutado de dosierojn al Vikipedio kaj nur permesi la alŝutadon en Komunejo. La plejmulto de bildoj kaj dosieroj uzataj ĉi tie jam alvenas el Komunejo kaj ili estas liberaj. Tamen la kelkaj uzantoj uzas neliberajn bildojn en la artikoloj danke al la politiko pri "Justa uzo".

Do mi proponas malebligi al ĉiuj uzantoj la alŝutadon de dosieroj al Vikipedio. Tamen la dosieroj jam ekzistantaj ne estos forigitaj, almenaŭ ne ankoraŭ.

Ekzemple, en la artikolo Listo de roluloj de "Neon Genesis Evangelion", mi pensas ke estas troa uzado da neliberaj bildoj.--Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 01:14, 11 Mar. 2013 (UTC)

Mi kontraŭas tion, povi uzi neliberajn bildojn por ilustri artikolojn, kiujn ilustri alie ne eblus, povas esti tre utile kaj mi pensas, ke ni plu povu fari tion. darkweasel94 (diskuto) 07:52, 11 Mar. 2013 (UTC)
Estas grava konsili uzi komunejon por kunlabori kun aliaj vikipedioj sed ni devu konservi la eblecon tie alŝuti. La reguloj ne estas nepre samaj ĉie kaj ne forgesu, ke se oni ne scias la anglan lingvon, estas malfacila diskuti en komunejo. --pino (diskuto) 08:07, 11 Mar. 2013 (UTC)
Mi forte subtenas la proponon de Remux. La alŝutado de neliberajn dosierojn al la Esperanto-Vikipedio estas riska! Ĉi tiaj dosieroj ebligas ke kopirajt-posedanto procesi kontraŭ Vikipedion. -- Yekrats (diskuto) 21:09, 14 Mar. 2013 (UTC)
Laŭ mia kompreno de usonaj leĝoj (mi estas nek usonano nek juristo, do jen komento sen garantio; ili estas tamen la leĝoj, kiuj gravas por ni, ĉar la Fondaĵo Vikimedio sidas tie), kiam kopirajte malliberigita verko uziĝas en kunteksto, kie ĝi necesas por ilustri, kritiki ktp. ion kaj ne estas anstataŭigebla, kaj neniel eble povus kaŭzi "damaĝon" (jen por-kopirajt-propaganda termino, sed vi scias, kion mi celas) de la kopirajt-posedanto, tiam temas pri t.n. "justa uzo". Eĉ kiam kopirajt-posedanto malkonsentas kun aserto de justuzeco (la reguloj pri ĝi estas ja iom svagaj), tiu devus unue sendi formalan forprenan leteron (takedown notice laŭ la Digital Millenium Copyright Act) al la Fondaĵo - kaj povus procesi kontraŭ ĝi nur, se ĝi rifuzus forigi la verkon (supozeble ĝi ĝin ja forigus, se ankaŭ ĝi ne certas pri justuzeco). Do malliberaj dosieroj estas danke al la ĉi-rilate relative liberalaj leĝoj en la sidloko de la Fondaĵo multe malpli riskaj, ol oni eble imagas. Cetere, multaj aliaj Vikipedioj, ekzemple la granda anglalingva, same kiel ni permesas kelkajn malliberajn bildojn - kaj ĉu iam iu kopirajt-posedanto procesis kontraŭ la Fondaĵo (kaj se jes, ĉu sukcese?)? darkweasel94 (diskuto) 21:23, 14 Mar. 2013 (UTC)
Mi jam rimarkis, ke grandaj vikipedioj kiel la angla aŭ la rusa alŝutas multajn fotojn al siaj propraj vikipedioj, do ekster "commons". Kial ni ankaŭ ne rajtus fari la samon? --Dominik (diskuto) 18:30, 15 Mar. 2013 (UTC)
Mi principe konsentas kun vi, sed nur por klarigi: temas pri bildoj, kiuj ial ne povas esti en la Komunejo (ĝi havas ankaŭ la iom strangan regulon, ke bildo devas esti libera ankaŭ en la lando de sia kreado kaj ne nur en Usono). Bildoj akcepteblaj en la Komunejo ja estu alŝutataj tie. darkweasel94 (diskuto) 20:36, 15 Mar. 2013 (UTC)
Vi pravas, ke la angla kaj rusaj Vikipedioj inkluzivas artaĵojn ekster la Komunejo, inkluzivante "justa uzo". TAMEN --
  1. La rusa kaj angla havas multmultajn pli administrantoj ol ni. Ĉi tie, ni havas tre malmultajn administrantojn por trakti dosierojn. Tia tasko tre tedas: ĉu artaĵo estas uzebla laŭ usona 'justa uzo', ĉu ni havas sufiĉan dokumentadon, ĉu la ŝablono estas enhavita, ĉu disponas alternativa artaĵo, ĉu ktp. Mi perdis nekonteblajn horojn traktante la bildojn ĉi tie, kaj multe pliaj bildoj enkaskadiĝas pli rapide ol mi povas trakti ilin.
  2. Mi opinias ke la supra konsiderado de usona kopirajtleĝo estas iomete naiva. Kopirajtleĝo, speciale trans internaciaj limoj, estas kompleksega. Jes, usona leĝo regas multe, sed ekster de usona tero, kiu scias kion okazus? Ĉiu nelibera artaĵo estas risketo, kaj mi timas ke iu mondvasta korporacio, volante iom pli da mono, procesi kontraŭ Vikipedio. Mi laboras por publika universitato, kaj korporacioj minacas tiel ofte.
Mi opinias ke la hispana Vikipedio estas plej la saĝa kaj prava. Neniuj ajn internaj artaĵoj. Tamen, mi ĉie volas kompromisi kaj aŭskulti aliajn opiniojn. Kore salutas Yekrats (diskuto) 13:54, 18 Mar. 2013 (UTC).
La problemo estas, ke ni ne havas multajn kontribuantojn ankaŭ. Pro tio ĉiu malhelpo al la homo, kiu emas verki artikolon kaj ilustri ĝin per la bildoj estas ne nur la risko ke la artikolo entute ne aperos, sed ankaŭ la risko ke ni povas forpuŝi tiun homon (kiu eventuale povus esti fruktodona kontribuanto) for de nia projekto. Tio precipe validas por sporadaj ŝanĝoj kaj por la homoj, kiuj verkas unu-du artikolojn kaj estas for.
La risko por la tuta vikipedia projekto estu la respondeco de Wikipedia kaj aliaj oficialuloj ĉirkaŭ la projekto. Kaj se tiuj unutage decidos forŝalti la eblecon alŝuti dosierojn ĉe naciaj vikipedioj por protekti la projekton -- estu tiel. Nuntempe mi tute ne vidas iun danĝeron se oni povas alŝuti dosierojn loke -- okaze de problemo oni ĉiam povas plene forigi la dosieron kaj Vikipedio estas konata kiel portalo de komunumo, kie komunumo ne povas respondeci pri la agoj de unuopa fiulo. Alaŭdo ۩ 14:03, 18 Mar. 2013 (UTC)
"Vikipedio" ne estas jura persono. Kopirajt-posedanto ja unue sciu, kontraŭ kiu procesi. La unua evidenta elekto estas la respondeculo de Vikipedio - tio estas Wikimedia Foundation, Inc., 149 New Montgomery Street, Third Floor, San Francisco, Kalifornio, Usono. Por ĝi kiel usona fondaĵo, gastiganta servilojn en Usono, validas usonaj leĝoj - tiel komplika tio ne estas. Evidente, se la fondaĵo trovos tro riske lasi nin alŝuti malliberajn dosierojn, tiam ĝi povos mem decidi - sed ĝis nun ĝi tion ne faris, kaj ne estas nia tasko juristumi por ĝi; ĝi mem havas juristo(j)n kaj plej verŝajne scias, kion ĝi faras.
Oni povas verŝajne ankaŭ procesi kontraŭ la alŝutanto, tiam laŭ la leĝaro valida por tiu - sed por tio necesus unue scii, kiu estas tiu persono, kaj se tiu ne donas sian veran nomon, tio estos malfacila (speciale malfacile estos pruvi tion), ankaŭ pro la privatec-regularo de Vikimedio. Eĉ se iu procesos kontraŭ la alŝutanto, tio ne damaĝos Vikipedion, sed nur la alŝutanton - tiu ja proprariske agas tie ĉi.
Mi dubas, ke en iu ajn lando povus respondeci nuraj administrantoj aŭ burokratoj por iuj enhavoj tie ĉi, krom eble se ili restarigas jam forigitan kopirajte malliberigitan bildon. Ĉiuokaze ne ŝajnas al mi inde paranoji pri kopirajto. Memoru, ke ankaŭ mallongaj tekstaj citaĵoj por ilustri aferojn estas permesitaj laŭ la samaj reguloj pri "justa uzo", kaj ial neniu tie ĉi diras, ke ni malpermesu tiujn ... darkweasel94 (diskuto) 14:39, 18 Mar. 2013 (UTC)

Mi ne nur proponis la malebligon de dosieroj ĉar ĝi povus esti riskan al Vikipedio, sed ankaŭ ĉar temas pri "principoj", Komunejo estas ja sufiĉe ampleksa, utila kaj sukcesa projekto (ĝi enhavas nun 16,525,172 dosierojn), ni laboras en libera enciklopedio, sed kiel ĝi povas esti liberan se ĉi tie oni uzas neliberajn dosierojn?. La plejmulto da dosieroj uzataj tie ĉi ja estas liberaj, do la afero ne ŝanĝus multe kaj tiuj "eblaj kontribuantoj" ne ĝenos pro tio (Ĉiu versio de Vikipedio havas ja sian propran regularon, kaj kiam oni decidas aktive partopreni je unu versio, oni devige devas sekvi tiun regulojn). Mi proponas ne forigi la jam ekzistantajn dosierojn, sed malebligi alŝutadon de novaj dosieroj.

Mi tre ofte kontribuas al la hispana Vikipedio, kiel diras Yekrats, tie estas ne permesate alŝuti dosierojn, kaj la hispana Vikipedio funkcias tre bone, do tiu regulo ne fortimigos al eblaj kontribuantoj.--Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 17:44, 26 Mar. 2013 (UTC)

Vi pravas pri viaj komento pri liberaj dosieroj. Tial ne povas tie ĉi akceptiĝi ĉiuj laŭleĝaj uzoj de malliberaj bildoj, sed nur tiaj, kie ne aŭ nur tre neverŝajne eblos trovi liberan anstataŭigon. Ni devas esti ankaŭ iom pragmataj - kiel utilas al ni malpermesi neanstataŭigeblajn neliberajn dosierojn? Malpermesi anstataŭigeblajn ja utilas al ni, ĉar tio povas instigi kreadon de pli da liberaj dosieroj - sed emblemoj ktp. neniam estos liberigitaj, do kie estas la utilo? darkweasel94 (diskuto) 18:12, 26 Mar. 2013 (UTC)
Komercaj emblemoj ja estas en la Komunejo, sed ili estu kreita permane de artisto. Vidu ekzemplojn: Dosiero:Exxon Mobil Logo.svg, Dosiero:New Walmart Logo.svg, Dosiero:Sony logo.svg, Dosiero:Apple Logo.svg, Dosiero:Amazon.com-Logo.svg, ktp. -- Yekrats (diskuto) 13:37, 4 Apr. 2013 (UTC)
Tio rilatas ne tiom al la maniero de kreado, kiel al la kopirajteblo de tiuj emblemoj - ĉiuj el ili krom la Apple-emblemo estas preskaŭ nura teksto, do ne malliberigitaj de kopirajto. La Apple-emblemo, al kiu vi donis ligilon, havas ŝajne malĝustan licencon - sed ankaŭ ĝi ne estas mallibera en Usono, vidu la kialon ĉe commons:File:Apple logo black.svg. darkweasel94 (diskuto) 13:42, 4 Apr. 2013 (UTC)

Nu, verŝajne ni havas pli profundajn demandojn -

  1. Kiom da bildoj necesas por ilustri enciklopedian artikolon?
  2. Ĉu manko de bildo pli grava ol la risketo de unu (aŭ multaj) kopirajtitaj bildoj?
    • Mi reala laboro estas administranto de licencoj/permesiloj, do mi traktas riskon ĉiutage. Rigardante multojn da kopirajtitaj bildoj en artikolo, mi sentas senespera. Ekz-e: Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj havas pli ol 10 kopirajtajn bildojn. (Jen la sama artikolo senilustrita en la hispana Vikipedio: es:Boku wa Tomodachi ga Sukunai. Ĉu la hispana estas malpli valida ol la eo-versio?
  3. Kiu administros la dosierojn, kontrolante la ŝablonojn, la fidelecojn de la fontoj, ktp?
  4. La inundo da bildoj daŭras enflui. Ĉiu bildo estu traktata, kaj tiu tasko estas tempoplena. Jen la pacienca interago de administranto Tlustulimu kun alŝutanto kiu alŝutis multajn dosierojn sen la gravajn ŝablonojn: Uzanto-Diskuto:Fcv#. Ĉi tiu ne estas izola kazo.
  5. Alia problemo male de la supren, ni havas kelkaj bildoj mismarkitaj kiel "kopirajta" sed estas ne. Ekzemple, se skanaĵo de libro-koverto enhavas nur teksto, kaj verŝajne ne-kopirajtebla, do pli taŭga ŝablono estus {{PD-nurteksta}}, anstataŭ {{justa uzo}}.

Do, la problemo estas multefaceta, sed mi bonvenus viajn ideojn kaj helpon. -- Yekrats (diskuto) 19:23, 4 Apr. 2013 (UTC)

Mi nenion havas kontraŭ pli severa traktado de bildoj de tute nekonata deveno, speciale se ili aspektas evidente ne-justuzaj. darkweasel94 (diskuto) 20:09, 4 Apr. 2013 (UTC)
  • La demando estas nefacila. Tamen mi kredas, ke estus pli saĝe malebligi lokan alŝutadon. Vikipedio estas projekto de kopirajte libera enhavo, ĉu ne? Do, kial permesi la inkludon de neliberaj informeroj aŭ dosieroj? La reguloj rilate aŭtorajn rajtojn ĉe Komunejo certe estas malfacile komprenataj, sed malgraŭ ĉi tio, ĝi iĝis antaŭ longe tre sukcesa projekto kaj nun povas provizi bildojn pri preskaŭ ĉiu temo, kiun ni ĉi-vikie povus bezoni. Krome, nia negranda administrantaro ne plu devos taksi la kopirajtan ĝustecon de loke alŝutitaj bildoj. Kore via - Tempodivalse (diskuto) 21:38, 4 Apr. 2013 (UTC)
La problemo estas, ke kelkspecaj bildoj neniam estos liberaj, sed tamen fojfoje ege necesas por ilustri artikolojn. Ekstrema ekzemplo estas bildoj pri certaj artaĵoj - ĉu skribi tiujn sen montri la artaĵon, pri kiu ili temas? Sed ankaŭ emblemoj, bildoj de fikciaj roluloj, ktp. estas ofte preskaŭ necesaj por iel ajn informi. Tie insisti pri libereco estas simple nur nepragmata principumado. La argumento, ke al ni mankas volontuloj por administri kopirajtajn statusojn de bildoj, kondukus nin, se ĝisabsurde aplikata, al tio, ke iam ni preskaŭ nenion povos fari - jes, kial ne permesi redaktadon nur de ensalutintoj, aŭ eble eĉ nur de certa persongrupo, ankaŭ tio estus pli facile administrebla ... en la ligilo de Yekrats mi vidas, ke iuj bildoj sen taŭga priskriba paĝo ankoraŭ ĉeestas post preskaŭ monato malgraŭ averto al la alŝutanto, kaj se tiel longe oni atendas, min mirigas ja nenio. Mi metus regulon, ke post averto la administrantoj atendu maksimume unu semajnon, kaj rajtu senkompate forigi la bildon, se ne aperis la necesaj informoj. darkweasel94 (diskuto) 21:57, 4 Apr. 2013 (UTC)
Boku ŭa Tomodaĉi ga Sukunaj ŝajnas al mi vera problemo sed esceptado. Nuntempe estas ne multaj laboroj kaj ankaŭ ne multaj dosieroj. Por estontaj problemoj ni certe povus pli rapide forigi, atentigu tie, ni vidos. --pino (diskuto) 15:39, 5 Apr. 2013 (UTC)
Ne estas izola ekzemplo. Aliaj ekzemploj: Listo de roluloj de "Sejla Mun", Largo Winch, Der Schatz im Silbersee, Arthur et les Minimoys, Adiaŭ Lenino!, kaj aliaj. Kiom da bildoj necesas por ilustri artikolo? Ĉu nia vikipedio estas permesata pli da neliberaj bildoj ol ĉiu alia vikipedio? Ĉu la nelibera komerca marko en Futbala Mondpokalo 2014 estas pli bona ol la liberaj bildoj en es:Copa Mundial de Fútbol de 2014? Ĉu nelibera bildo estas permesata se libera alternativo disponas en la Komunejo? -- Yekrats (diskuto) 18:03, 5 Apr. 2013 (UTC)
En kelkaj el la alligitaj artikoloj la kvociento de neliberaj bildoj kaj teksto ja ŝajnas al mi tro alta, kaj kun pli detalaj kaj eble severaj reguloj pri tio mi ja konsentus. Ekstere limigitaj ni estas nur de wikimedia:Resolution:Licensing policy. darkweasel94 (diskuto) 18:08, 5 Apr. 2013 (UTC)

Propono: Novaj reguloj por neliberaj bildoj en artikoloj

Ĉu la jenaj proponataj reguloj estus justaj?

  1. Se libera alternativa dosiero disponeblas (ekz-e en la komunejo), tiu estu pli preferata ol nelibera. Anstataŭigu la neliberan dosieron per libera. Post la anstataŭigo de la libera dosiero en la artikolo, la nelibera alternativo estos tiam tuj forigenda.
  2. Se libera alternativa dosiero ne disponeblas, vikipediisto permesatas alŝuti unu neliberan bildon po artikolo (aŭ la maksimuman nombron en samtemaj alilingvaj vikipedioj).
  3. Dosieroj estos tuj forigenda se origina propranto de la dosiero plendas pri ĝi.
  4. Dosieroj estos forigendaj post unu semajno, sen averto, se mankas taŭga kaj plena ŝablonaro.
  5. Ni havas multajn dosierojn ĉi tie pri Esperantujo (Esperantistoj, malnovaj dokumentoj, k-t-p). Mi konsideras ĉi tiujn dosierojn malplej riskaj. Tiel, mi opinias ke la reguloj estu malpli striktaj por ĉi tiaj dosieroj.

Ĉu vi povas opinii pri la supraj punktoj? Dankas vin Yekrats (diskuto) 15:14, 9 Apr. 2013 (UTC)

Kara Yerkats, mi ege aprezas vian longdaŭran prizorgadon de dosieroj ĉi tie! Kelkaj rimarkoj (eble sekvos pliaj) (kelkaj estas iom vortumaj, sed senco de reguloj estu prefere klara):
3) Temu nur pri neliberaj dosieroj.
4) Mi preferus ŝanĝi "plena ŝablonaro" al "kompletaj informoj". Tiuj informoj konsistus el aŭtoro, permesilo kaj fonto, okaze de nelibera dosiero kialoj por justa uzo. Tamen mi forte kuraĝigas uzadi ŝablonojn por priskribi dosierojn.
5) Ili estas malpli riskaj, tamen en longdaŭra perspektivo ili riskaj estas. Mi scias pri plano konservi ĉiujn dosierojn stokitajn en la Vikipedio kaj poste de viva Vikipedio forigi tiujn maltaŭgajn - tion mi pli subtenas. Kompreneble ni ja povas komenci per Esperanto-nerilataj dosieroj kaj nur fine prizorgi la Esperantajn... Aŭ se vi povas pliklarigi proponitan malplian striktecon, mi pripensos.
Alia, kvankam rilata temo, novaj liberaj dosieroj estu nepre alŝutataj al Komunejo, kaj la malnovaj estu transigitaj. Fakte post transigo iĝas tia dosiero ankaŭ tuj forigenda.
Flanka noto: En aliaj Vikipedio havas la Esperanta reputacion de "stokejo de kontraŭleĝaj (maltaŭge uzataj neliberaj) dosieroj", mi subtenas ŝanĝon de tia statuso. --KuboF (diskuto) 16:23, 9 Apr. 2013 (UTC)
Pri N-o 3 – Mia prizorgo estus libera foto pri ordinara nefamulo, kies privateco ŝajne estus kompromita per tiu foto, kaj la fotito ne plu volas tiun bildon ĉi tie? Ekz-e antaŭ kelkaj jaroj Petr Tomašovský petis ke la foto pri li esti forigita. -- Yekrats (diskuto) 18:32, 9 Apr. 2013 (UTC)
Mi konsentas. Ĉu ĉi-reguloj estas nur por la novaj alŝutoj aŭ ĝi regas sur ĉiujn bildon? (Gramatikaĵo: po unu bildo artikole) --Sahaquiel9102 Flag of Colombia.svg Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo Flag of Esperanto.svg ---> Mia Diskutpaĝo 19:29, 9 Apr. 2013 (UTC)
Kun numero 1 mi plene konsentas. Kun numero 2 ne, mi ne pensas, ke ni limigu tion al unu - dependu de la unuopaj cirkonstancoj. Se bildo estas necesa por ilustri aŭ identigi sufiĉe grandan tekstoparton en la artikolo, kaj ne anstataŭigebla per libera bildo, tiam ĝi estu permesita; se entute iel precize difini tion, tiam laŭ la kvociento inter bildoj kaj teksto. Mi speciale ne pensas, ke ni iel uzu alilingvajn Vikipediojn por decidi pri tio - tio povas signifi, ke ni neniam povas havi la plej bonajn artikolojn el ĉiuj Vikipedioj.
Por pliklarigi la vorton "necesa": ekzemple kiam ni diskutas neliberan komputilan programon, tiam ekranfoto de ĝia defaŭlta statuso estas necesa por ilustri ĝin; sed detalaj ekranfotoj de ĉiu el ĝiaj funkcioj ne estas necesa. Kiam ni diskutas pentraĵon, tiam unu malaltrezolucia bildo estas necesa, por ke la leganto havu ideon, pri kio temas. Kiam ni diskutas homon, kiu fariĝis fama nur post sia morto (eble temas pri ulo, kiu famas murdite de policisto, aŭ sin mortiginte amas-pafinte al homoj en sia lernejo - vi povas imagi, kion mi celas), tiam plej verŝajne ni ne povas havi liberan foton - sed tamen en enciklopedia artikolo atendeblas foto de homoj, pri kiuj ĝi temas.
La tria punkto havas problemon: kiu garantias, ke tiu, kiu asertas esti la posedanto de la kopirajto, fakte estas tiu posedanto? Tio povas konduki al misuzado fare de troloj asertantaj esti la posedanto de kopirajto de io ajn. Por forigigi bildojn, ekzistas en Usono klara procedo peti la Fondaĵon fari tion, kaj mensogi en tia letero estas krimo. Kiam iu, ĉu la kopirajt-posedanto aŭ aliulo, dubas la justuzecon de certaj bildoj, tiam la komunumo povas diskuti pri tiu kazo detale, eble ankaŭ petante alivikipedianojn pri konsiloj. Cetere forigi bildojn post peto de la fotato estas alia afero.
Mi plene konsentas, ke dosieroj kun ne sufiĉe klara kopirajta statuso, kiuj klare ne estas just-uzaj, estu sufiĉe baldaŭe forigataj.
Mi ne konsentas, ke ni traktu Esperantujajn bildojn iel ajn speciale - validu por ili la samaj reguloj. Kiam ili necesas por ilustri artikolon, kaj ne anstataŭigeblas, tiam ili estas akcepteblaj. Alie ne, speciale ni ne estas arĥivo de Esperantaĵoj kun neklara kopirajta statuso. darkweasel94 (diskuto) 19:46, 9 Apr. 2013 (UTC)
Mi konsentas kun la reguloj 1, 2, 3 kaj 5. Por la regulo 4 ni povus eble helpi kompletigi informojn. --pino (diskuto) 04:33, 10 Apr. 2013 (UTC)
Mi nur plene konsentas kun la regulo #1, tamen, ĉar mia propono estas eble tro "radikala", mi pensas ke la propono de Yekrats estas bona, sed ni devas trakti la esperantajn dosierojn kiel ni traktas ĉiujn la aliaj, dosieroj neliberaj estas precipe tio, ne liberaj, ne gravas ĉu temas pri esperantaĵoj aŭ ne. --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 23:17, 12 Apr. 2013 (UTC)
Jes vi pravas sed ni malpermesu iomete agordiĝemon, la esperantaj dosieroj estas kiuj ni pli bone konas ni povus pli poste pli precize regardi. --pino (diskuto) 05:36, 13 Apr. 2013 (UTC)
Bildoj samkiel teksto estas informo, kaj forpreni ilin sen komparebla anstataŭaĵo estas perdo de informo. Tial ja indas esti singarda kaj neradikalema en forviŝado de bildaj informoj (mi konvinkatas ke e-lingva aŭ anglalingva artikoloj kun ilustraĵoj ĉi-rilate havas pli da informo ol hispanlingva sen ilustraĵo). Sed aliflanke ja kompreneblas la takso ke por la laboro kontroli alŝutitajn neliberajn fotojn mankas laborkapacito... Tial mi konsentas kun la punktoj 1, 3, 4 kaj 5 el la propono de Yekrats, kun la KuboF-ŝanĝo ke en 4 temu pri nur "kompletaj informoj", aŭ pli klare "informoj pri aŭtoro, permesilo kaj fonto". Mi konsentas kun darkweasel94 ke dependas de unuopa situacio ĉu en unu artikolo permeseblas unu aŭ pluraj justuzaj fotoj, tial mi malaprobus punkton 2. La kutimaro de la komunejo stoki aŭ forĵeti fotojn estas radikala, kiel supozeble ĉiuj scias: libere alŝutitaj bildoj pri urboj de Germanio restas, ĉar ekzistas universala "leĝo pri libereco de panoramo", samaj bildoj pri urboj de Francio forigatas, se en la foto aperas iu objekto malpli ol 200-jara, pro manko de tia nacia leĝo francia, kaj liberaj bildoj pri urboj de Litovio estas bonvenaj en la angla aŭ germana vikipedioj, sed forprenatas el la komunejo ĉar la litova leĝo pri libereco de panoramo havas limigon ne uzi tiel licensitajn bildojn komercocele. Mi estas entuziasma subtenanto de la komunejo, kreis utilajn kategoriojn kaj bildopriskribojn plurlingvajn tie, alŝutis multajn centojn da fotoj (plej multaj kun e-lingva dosieronomo, por fari mian parton montri la e-lingvan kontribuon al la komuna projekto), kaj multaj el miaj komunejaj alŝutoj pluuzatas ekster vikipedio. Sed ofte mi tamen ĝojas ke estas ankaŭ la alternativo stoki bildojn en unuopa vikipedio (angla, germana, e-lingva, kiel ajn). Aparte ekzemple pri blazonoj de urboj aŭ aliaj subŝtataj unuoj, kiuj unue longan tempon stokiĝas en la komunejo kaj poste subite estas amasforigitaj, lasante milojn da ruĝaj ligiloj en unuopaj vikipediaj projektoj, la komunejo estas malhelpa. Mi forte alvokas ne esti pli strikta ol la plej liberala el la 5 aŭ 10 plej grandaj nacilingvaj vikipedioj: ke advokatoj procesos kontraŭ nia projekto pro licencaj detaloj de unuopaj bildoj ŝajnas al mi timo nerealisma, kaj pro timo de tio anticipe viŝi ĉiujn artikole informplenajn justuzajn bildojn, kiuj havas tiun limigan statuson pro diversaj kialoj, ŝajnus al mi nepermesebla detruo de informo. Do, punktoj 1, 3, 4 ("informoj pri aŭtoro, permesilo kaj fonto") kaj 5 el la propono de Yekrats estas bona kompromiso laŭ mi. ThomasPusch (diskuto) 08:16, 30 Apr. 2013 (UTC)

Sitenotice pri trejnado pri WikiTrans

Mi jam informis ke post unu monato okazos en Slovakio trejnado / laborkunsido pri Vikipedia maŝintradukilo WikiTrans, pliaj informoj en Projekto:WikiTrans. Tiu ĉi projekto povus multe helpi al kresko de nia Vikipedio per granda plifaciligo de tradukado. Ĝis nun ne reagis multaj homoj kaj tempo pasas do mi ŝatus uzi sitenotice-on (tiu mesaĝo, kiu aperas super ĉiu paĝo) por varbi interesiĝantojn. Pri la renkontiĝo ankaŭ aperis artikolo en la Revuo Eseranto. Ĉu iuj kontraŭoj? --KuboF (diskuto) 15:40, 26 Mar. 2013 (UTC)

Ĉar ne estis kontraŭoj mi ĵus aktivigis la mesaĝon. --KuboF (diskuto) 00:12, 30 Mar. 2013 (UTC)
Estis bona ideo anonci tiun gravan eventon, mi tutanime subtenas tion. Bedaŭrinde, mi mem ne povas partopreni, ĉar proksimume dum la sama tempo mi devas fariĝi patro. Sed estus bonege, se tiu anonco kaptos eventualan interesinton. Alaŭdo ۩ 14:32, 3 Apr. 2013 (UTC)

Roboto EmausBot

Ĝi fuŝas artikolojn vidu Auxonne, ĉar ĝi ŝanĝas ux per ŭ. Kion ni povas fari ? --pino (diskuto) 11:17, 7 Apr. 2013 (UTC)

Eblas kontakti la funkciigiston ĉe ru:Обсуждение участника:Emaus - prefere tion faru iu, kiu ankaŭ scias solvon (KuboF?). Fakte ĉu ni havas helpopaĝon por robot-funkciigistoj pri tiu temo? Se ne, eble ni kreu ĝin? darkweasel94 (diskuto) 11:34, 7 Apr. 2013 (UTC)
Atendante mi forbaras la roboton dum unu tago. Ĉu iu povas ruse klarigi ? --pino (diskuto) 14:45, 7 Apr. 2013 (UTC)
La robotisto konscias pri la problemo kaj li jam diskutis ĝin kun mi, nun li ŝajne solvis la ĉefan problemon kaj solvas rilatajn. Sekve mi malforbaris ĝin. Helpa paĝo pri la problemo bonus tamen mi persone ne sufiĉe spertas pri tio (en komenco de mia robotado ankaŭ mi faris similajn erarojn). Estis propono por reprilaboro de nuntempa sistemo de anstataŭigado, sed mi dume ne scias kiel ĝi evoluas. Mi demandos. --KuboF (diskuto) 13:38, 8 Apr. 2013 (UTC)
Bone. --pino (diskuto) 15:36, 8 Apr. 2013 (UTC)

Josefov (Jaroměř)

Is still any need to have this article locked for many years? (please, remove interwiki which is now on Wikidata)JAn Dudík (diskuto) 20:25, 15 Apr. 2013 (UTC)

Farita Farita Mi ĵus forigis la intervikiojn, kiuj nun troviĝas sur d:Q993952. Dankon pro via atentigo. - Bedaŭrinde okazis "redakta milito", tiel ke alia administranto protektis la artikolon.
(en) I just removed the interwiki links, that now are on the page d:Q993952. Thanks for your tip. - Unfortunately there was an "edit war", so that an other sysop protected the article. --Tlustulimu (diskuto) 20:36, 15 Apr. 2013 (UTC)

Amase aldonitaj maŝintradukaĵoj

‎Paulamacke (kaj sub alia nomo) amase aldonis maŝintradukoĵojn, plenajn je gramatikaj misaĵoj, nekompreblaj kuntekstoj. Mi volas forigi plimulton de liaj aldonaĵoj (kiel tuja forigo pro maŝintradukaĵoj), se neniu volas malŝpari vivhorojn el sia vivo por korekti tiujn misaĵojn. Narvalo (diskuto) 07:40, 26 Apr. 2013 (UTC)

Saluton, Narvalo. Mi ĵus rigardis unu el la fuŝaj artikoloj. Se vi volas forigi ĉiujn samtempe, vi povos uzi la paĝon Amasforigo. Krome vi ŝparus tempon. --Tlustulimu (diskuto) 10:32, 26 Apr. 2013 (UTC)
Jes, tiuj "artikoloj" bezonus prilaboron kaj poluron. Ĉu ni havas por tio fortojn? Se aŭtoro ne prilaboras mem, plejparte neniu alia prilaboros kaj nivelo de tuta encklopedio malplialtiĝus. Vikipedio ne estas reklamejo, artikoloj pri bandoj estas akceptataj sed origina aŭtoro ilin plejparte prilaboru kaj ne puŝu komunumon por traduki reklamojn! Kiel kompromison ni povus uzi {{Urĝe korekti}} sed mi dubas pri rezulto. Mi subtenas forigon. Ĉu temas nur pri tiuj uzantoj: Avlis Nosliv, Paulamacke, 187.54.251.143? --KuboF (diskuto) 10:57, 26 Apr. 2013 (UTC)
Jes, verŝajne sama ip-ulo sub diversaj nomoj. Kelkajn kelkfrazajn artikolojn eble mi lasus, korektus, se ekzistas alilingvaj artikoloj, sed horojn mi ne havos por tiu afero.Narvalo (diskuto) 11:06, 26 Apr. 2013 (UTC)

Famuloj

En artikolo pri Budapeŝto estas parto, kie estas kolektitaj tiuj homoj, kiuj naskiĝis aŭ mortis tie. Mi konstante riĉigis tiun parton, tial pro la trograndeco mi lasis parton el tio kaj kreis novajn artikolojn "Listo de famaj budapeŝtanoj (naskiĝintoj)" kaj "Listo de famaj budapeŝtanoj (mortintoj)". Ili ne estas la samaj, ĉar plej ofte estis tiuj, kiuj naskiĝis tie kaj aliaj, kiuj mortis tie. Nature malmultaj estas tiuj, kiuj naskiĝis kaj mortis tie. Ambaŭ listoj estas senescepte "bluaj", la mortintoj havas jam 29400 bitokojn. Mi ne scias, kial, el la "Listo de famaj budapeŝtanoj (naskiĝintoj)" estis forigita la naskiĝintoj. Nun, se iu serĉas Mór Jókai (plej granda hungara verkisto), tiu ne trovas lin, ĉar li ne scias, ke tiu listo enhavas la tie naskiĝintajn kaj ne la tie mortintajn. Estas 2 eblecoj:

  • iu unuigas la artikolojn "Listo de famaj budapeŝtanoj (naskiĝintoj)" kaj "Listo de famaj budapeŝtanoj (mortintoj)", poste la listo spegulas la veron (tion mi ne konsilas, ĉar anstataŭ 2 estos nur unu artikolo) - tio estus tre granda laboro supozeble kun 50000 bitokoj
  • iu administranto restarigas "Listo de famaj budapeŝtanoj (naskiĝintoj)" aŭ tiun titolon, kiu spegulas la esencon

--Crosstor (diskuto) 10:33, 26 Apr. 2013 (UTC)

Bonvolu legi diskutan paĝon de la koncernaj artikoloj kaj tie respondi al la propono!!!Narvalo (diskuto) 10:48, 26 Apr. 2013 (UTC)
Alikaze, mi ne komprenas kial iu serĉas Mór Jókai en iu listo, anstataŭ viziti nian mizeran artikolon pri tiu grava hungaro kaj tie vidi kie li naskiĝis, mortis.Narvalo (diskuto) 11:43, 26 Apr. 2013 (UTC)

La diskuto daŭras en Diskuto:Listo de famaj budapeŝtanoj. --KuboF (diskuto) 12:32, 26 Apr. 2013 (UTC)

... kie ĵus mi metis 5 punktojn pri tio.--Crosstor (diskuto) 14:56, 26 Apr. 2013 (UTC)

Citŝablonoj

Mi pardonpetas ke mi antaŭ monato ekpartoprenis la diskutojn pri la diversaj citŝablonoj anglalingvaj kaj esperantlingvaj nur en la koncernaj diskutpaĝoj, ne universale ankaŭ ĉi-tie: La problemo pri la citŝablonoj tuŝas amason da paĝoj kaj tute sencas vaste diskuti ĝin, despli ke ordigo de la ĥaoso signife pli malfacilas ol mi antaŭtaksis. Malgraŭ ke nur nun, jen ĉi-tie mi diskutigu la aferon.

Por formatigo de enteksta referenco, estas e-lingvaj ŝablonoj {{citaĵo el libro}}, {{citaĵo el la reto}}, {{citaĵo el gazeto}}, {{citaĵo el novaĵo}} kaj {{citartikolo}}. Krome en nia vikipedio ekzistas anglalingvaj ŝablonoj {{Cite book}}, {{Cite journal}}, {{Cite news}}, {{Cite web}}, {{Citreto}}, {{Citu libron}}, laŭ la koncernaj dokumentadoj preferinde ne uzindaj, sed tamen amase uzataj. La ŝablonoj laŭfunkcie devus tre simili, sed efektive (laŭ parametro-nomoj kaj -nombroj) ĝis nun tre malunuecas. Krome la anglalingvaj ŝablonoj ja ebligas ĉu kun ĉu sen korekto enkopii en esperantlingvan artikolon anglalingvan referencon, kio povas esti laborŝpara helpo, sed samtempe enhavas la riskon ke oni senkorekte enmetas la tutan anglan tekstoblokon (tiam la nederlanda urbo Hago en referenco nomiĝas "The Hague", kaj la provinco de Napolo "province of Naples", kvankam la reference nomita dokumento ne estas en la angla kaj nek en la koncerna e-lingva artikolo nek en Nederlando aŭ Italio la angla estas oficiala lingvo, kaj same datoj, lingvonomoj kaj aliaj informoj facile restas anglalingvaj, se oni preteratentis tradukon. Plia problemo estas, ke en la anglalingva vikipedio la anglaj ŝablonoj uazataj ĉe ni delonge ne plu validas, sed ĉe ni estas tiom da paĝoj kreitaj antaŭ jaroj kiuj uzas ilin, ke ne eblas simple forigi ilin. Solvo de la problemo nur estas,

1-e unuecigi la parametronomojn de la diversaj esperantlingvaj ŝablonoj, tiel ke eblu posta pli-unuigo,
2-e transformi la anglalingvajn ŝablonojn tiel ke ili nur "tradukas" anglajn parametronomojn al la esperantlingvaj ŝablonoj,
3-e sendi robotojn adapti ĉiujn artikolajn uzojn de la esperantlingvaj ŝablonoj al la unuecaj parametroj,
4-e robote anstataŭigi la anglajn parametrojn de koncernaj ŝablonuzoj en artikoloj al la unuecigitaj parametronomoj esperantlingvaj. Tiam eblas diskuti ĉu por posta uzo lasi aŭ ĉu eble forigi la (en la angla vikipedio arkaikaj) anglalingvajn ŝablonojn ĉe ni aŭ - tion mi persone preferus -
5-e forigi tiujn anglajn ŝablonojn, post la robota laboro ne uzataj, kaj plej bonus en
6-a paŝo kunigi la diversajn esperantlingvajn citŝablonojn al nur unu universala citŝablono (sondeblas kaj diskuteblas ĉu lasi la ĝisnunan enkodigon, aŭ ĉu apliki la laŭdire pli simplan kodigon LUA).

Kvankam mi, kiel supozeble ĉiu el ni, malentuziasmas tuŝi ŝablonojn kies prilaboro alportas la riskon portempe fuŝi grandan nombron da paĝoj (supozeble tial la ĥaosa interplektiĝo de anglaj kaj esperantaj ŝablonoj restas en tia malorda stato jam de jaroj), mi komence de aprilo provis paŝon post paŝo prepari la ŝtupojn 1 kaj 3. Mi supozis ke relative simplus ekprepari ordigon de la malordo, por poste pli simple diskutigi la pluajn paŝojn inkluzive de taskigo de roboto en la diskutejo. Multon eblis prepari senĝene, sed la malmultaj paŝoj kiuj malgraŭ mia antaŭtakso kreis grandajn dumtempajn misfunkciojn precipe en niaj eksmodaj anglaj ŝablonoj, kompreneble vekis grandegan ĝenon, ĝis mi (aŭ alia) konstatis tion kaj malfaris la lastan paŝon. Do mi kaj ĉiuj komprenis ke tiel ne eblas pluprocedi: Unue do estu diskuteja konsento ĉu entute displuki la torditan ŝablonaron al plisimpleco, pliunueco kaj al eblo poste adapti "niajn" malnovajn anglajn citŝablonojn al modernaj citŝablonoj, nun uzataj en la angla vikipedio, forigi la anglajn ŝablonojn ĉi-tie, por malebligi senpensan enkopiadon de komplete anglaj tekstoj en referencoj. Kaj due la monato aprilo montris ke ne mi estas la homo sole solvi la problemon: En marto mi antaŭtaksis dum aprilo havi sufiĉe multan liberan tempon ĉe komputilo kun retkonekto, por fari ŝanĝojn, tuj vidi iliajn rezultojn kaj en kazo de fuŝo tuj malfari ilin. Sed dum la progreso de aprilo pli kaj pli klariĝis ke foriras kolego kaj mia profesia laboro duobliĝas: nun mi kiel antaŭe preskaŭ ĉiusemajne havas iujn horojn en trajno kun tekokomputilo sed sen retkonekto, bone por kreo aŭ lingva redakto de antaŭe tekstoprilaborile savitaj artikoloj (ĉu ĝermaj aŭ longaj), sed mi dumtempe havas tro malmultan liberan tempon ĉe komputilo kun retkonekto, necesa por tia laboro kia prilaboro de komplikaj ŝablonoj kun neceso tuj kontroli konsekvencojn.

Sendepende de mia persona profesia situacio, kiu post iom da tempo espereble reŝanĝiĝos, la temo de trotorditaj kaj trokomplikaj citŝablonoj estas diskutinda kaj laŭ mi solvinda.

ThomasPusch (diskuto) 20:42, 30 Apr. 2013 (UTC) (Mi, Alaŭdo ۩ , havis la aŭdacon iom modifi la original mesaĝon de diskuto por pli klare videbligi la unuopajn paĝojn), Alaŭdo ۩ 21:07, 3 Maj. 2013 (UTC)

Mi observas la situacion jam ioman tempon kaj malfeliĉe ankaŭ mi supertaksis mian liberan tempon kaj ne okupiĝis pri la afero :(
Mi jam preparis Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj kiu funkciu kiel centra interkonsentejo kaj unuecigejo por parametroj de citŝablonoj. Kiel jam estis skribite, sen tio ne eblas lanĉi roboton.
Mi rekomendas jenan procedon:
  1. interkonsenti parametrojn de citŝablonoj
  2. transpreni kaj ŝanĝi novan sistemon de la angla Vikipedio (per la programlingvo LUA) - tio havasa bonegegan avantaĝon ĉar neniel interefikas kun nuntempa situacio en la Esperanta Vikipedio kaj almenaŭ tiuparte estas pli simpla
  3. post tio estos tre simpla adapti ŝablonojn kaj lanĉi roboton por ĉion unuecigi
Mi persone pledas por konservo de funkciantaj anglaparametraj citŝablonoj ĉar mi taksas ilian helpon pli granda ol eventualan malhelpon se oni ne tradukas iujn partojn. Indus (laŭ mi) eĉ pripensi ĉu uzadi pliajn alilingvajn citŝablonoj (eblas ilin regule anstataŭigadi al la Esperantlingvaj).
Mi ŝatus diri ke mi povus prilabori la aferon, sed dum sekvaj eble 2 monatoj tio ne estas certa... Tamen mi pretas teĥnike konsili kaj depende de mia libera tempo ankaŭ praktike helpi. --KuboF (diskuto) 22:08, 30 Apr. 2013 (UTC)
Ankaŭ mi jam dum kelka tempo pristudas la aktualan staton kaj la problemojn de citaĵoj en niaj artikoloj, ne laste pro tio ke ni nun havas kromajn kondiĉojn por elstaraj artikoloj kaj multaj nuntempe elstaraj artikoloj aŭ entute ne citas fontojn, aŭ faras tion nur tro ŝpareme. Kiam mi mem provis adapti la artikolon pri nombro pi kaj kelkajn citaĵojn, mi konstatis ke mi ne nur devas traduki la referencojn, sed ankaŭ pripensi pri tio kiel la parametroj de la originaj ŝablonoj projekcias al la ŝablonoj en nia projekto, kaj tio ne estis triviala tasko (almenaŭ por mi), rezulte mi nur aldonis unu referencon, kiun mi sukcesis adapti al pli-malpli sama formo kiel en la origina artikolo.
Do, pro tiu sperto mi eble proponus sekvan labormanieron:
  1. Ĉar la plejmulto de fontoj estos transprenitaj el anglalingva vikipedio, estus bonege se la citŝablonoj funkcius tute transparente, t.e. oni devas nur minimume adapti la referencon (traduki la titolon, se necesas ktp.), kaj ne plu zorgiĝi pri korekta aspektigo de referencoj.
  2. Tiu ŝanĝo certe kondukos al misfunkcio de kelkaj jam ekzistantaj artikoloj, kie oni uzis tiujn citŝablonojn laŭ malnova/eksvalidiĝinta maniero. Ĉi tie oni povas fari ŝanĝojn per robota tasko kaj adapti ne plu korektan uzon de ŝablonoj al la norma.
  3. Pripensi kaj pridiskuti la sistemon de aŭomata (robota?) ŝanĝo de anglalingvaj ŝablonoj al la propraj Esperantolingvaj (se necesas entute?).
La problemo estas tre grava kaj manko de unuiĝinta kaj funkcianta referenc-sistemo negative influas la kvaliton de niaj artikoloj! Alaŭdo ۩ 21:07, 3 Maj. 2013 (UTC)
Responde al Alaŭdo:
  1. Por tio bezonatas plena unuecigo de parametroj de citŝablonoj, mi alvokas al kunlaboro en Uzanto:KuBOT/Ŝablono/Citŝablonoj. Mi dume havas tempo por eĉ ne listigi tie la parametrojn...
  2. Tia ŝanĝo ne nepre kondukus al problemoj! Fina sistemo povus funkcii simile kiel nun Ŝablono:Taxobox.
  3. Tia sistemo jam estas pripensita kaj testita (robota ŝango de malnova anglalingva Ŝ:Taksonomio al la versio kun Esperantlingvaj parametroj, vidu Ŝablono:Taxobox/subst). Mi povas relative facile ĝin krei ankaŭ por citŝablonoj sed mi bezonas liston de paroj angla parametro - Esperanta parametro (kaj ioman tempon, ĝis fino de Majo preskaŭ certe ne...)
--KuboF (diskuto) 11:43, 7 Maj. 2013 (UTC)

Alinomado de artikoloj

Ĉu iu administranto povas traduki la artikolojn pri la naciaj himnoj de meksiko, salvadoro kaj Argentino.

Kaj mi proponas alimonigi ĉiuj la artikolojn de la Kategorio:Naciaj himnoj, por ke ĉiuj komencu per "Nacia himno de...." --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 03:16, 4 Maj. 2013 (UTC)

Tradukado de artikoloj tute ne limiĝas al administrantoj. Ĉiu kiu kapablas, povas traduki.
Se estos interkonsento pri nomado de himnoj mi povas tion fari rapide per roboto. Sed nur se estas interkonsento. --KuboF (diskuto) 09:41, 4 Maj. 2013 (UTC)

Eble necesas Listo de naciaj himnoj. -- NoKo (diskuto) 16:05, 4 Maj. 2013 (UTC)

Mi opinias, ke, se iu himno havas oficialan nomon, ni uzu tiun kaj ne "nacia himno de X". darkweasel94 (diskuto) 16:47, 4 Maj. 2013 (UTC)
Mi aliĝas al la opinio de Darkweasel. Kroma malfacilaĵo estus federacioj kiel Belgio aŭ Rusio, kiuj havas plurajn naciajn himnojn. PaulP@diskkont 16:57, 4 Maj. 2013 (UTC)
La problemo estas ke mi ne povas traduki tiujn titolojn ĉar ĝi jam estas uzataj kiel alidirektilo, pro tio oni unue devas forigi la alidirektilon kaj poste ŝanĝi la nomon de la artikolo. Mi pensas ke la nomoj de la artikoloj devus esti "Nacia himno de X-lando", sed kelkaj tre famaj himnoj kiel tiu de Francio, kiuj estas mondkonataj per alia nomo, povas uzi tiujn nomojn, sed tio ne okazas kun la plejmulto da himnoj, eĉ se ili havas oficialajn nomojn --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 00:55, 5 Maj. 2013 (UTC)
Ekzistas VP:Ĝ6. Sed mi ne konsentas kun vi. darkweasel94 (diskuto) 08:15, 5 Maj. 2013 (UTC)

Ĉiuj artikoloj en la Vikipedio en Esperanto (ne nur tiuj pri himnoj) devas havi nomojn kompreneblajn por averaĝa Esperanto-leganto, tutegale kiujn lingvojn li aŭ ŝi posedas. Do, ĝenerale la artikoloj estu nomitaj en Esperanto. Escepto eblas nur kiam iu objekto havas nacilingvan titolon, vaste konatan samlingve al diverslingvanoj (ekzemple, Yankee Doodle [angle, ruse]). Se titolo estas vaste konata al diverslingvanoj diverslingve, la artikolo estu nomita per tiu titolo en Esperanto (ekzemple, Marseljezo). Kaj se ne ekzistas vaste konata titolo, la artikolo estu nomita laŭ la ĝenerala skemo (ekzemple, Nacia himno de Irlando). Gamliel Fiŝkin (diskuto) 15:14, 9 Maj. 2013 (UTC)

Kion proponas Gamliel Fiŝkin estas ekzakte kion mi diris, tio estus la plej bona solvo, ĉu ni devas voĉdoni por ke iu administranto ekŝanĝos la nomojn de la artikoloj? --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 18:10, 9 Maj. 2013 (UTC)
Mi ne konsentas. Vikipedio ja devas instrui - kaj se ni ne instruas al legantoj, kiel nomiĝas la himnoj de la diversaj landoj, tiam ni iom malsukcesas pri nia instrua celo. Ja tamen povas (kaj devus) ekzisti alidirektiloj de "nacia himno de X". Ĉu kaj kiam Esperantigi la nomojn, estas alia afero. Mi ne sentas tre forte pri tio ĉi, kaj pretas akcepti ĉian interkonsenton (speciale de homoj, kiuj fakte laboras pri himno-artikoloj), sed ja havas iom alian opinion ol vi. darkweasel94 (diskuto) 18:24, 9 Maj. 2013 (UTC)
Vikipedio devas instrui per tekstoj de artikoloj. Nomoj de artikoloj havas alian funkcion: indiki artikolojn en la plej komprenebla kaj plej distingiga maniero. Jen artikolo pri la turka himno İstiklâl Marşı — mi havas ideon nek kion signifas tiu nomo nek eĉ kiel ĝin prononci; renkontinte ĝin, mi he havus ŝancon diveni, pri kio rakontas la artikolo. Kaj, laŭ via logiko, kiam en Esperanto-Vikipedio aperos artikolo pri la himno de Japanio, ĝi estu nomita 君が代 — tre instrue por ne-sciantoj de la japana lingvo! Gamliel Fiŝkin (diskuto) 00:13, 12 Maj. 2013 (UTC)
Kiel mi skribis: ĉu, kiam kaj kiel Esperantigi tiujn nomojn estas alia afero, kaj ekzemple vian turkan ekzemplon eblus nomi "Marŝo de Sendependeco", kion tio ŝajne signifas. La japanan himnon oni nepre almenaŭ transliterigu ("kimi ga jo", kiel statas nun), eble ankaŭ traduku ("via regado"). Ambaŭ ŝajnas al mi pli bonaj ol nura "nacia himno de Japanujo" - tio estas priskribo de la temo de la artikolo, sed ne ĝia nomo. Ja ni ne nomas la artikolon Esperanto "planlingvo de Zamenhof", aŭ la artikolon Berlino "ĉefurbo de Germanujo" - tio estus pli-malpli analoga al tio, kion vi proponas. ;) darkweasel94 (diskuto) 07:55, 12 Maj. 2013 (UTC)
Unu afero estas, kiam himno havas vaste konatan nomon. Sed se tiu nomo ne estas vaste konata, estas tute alia afero — se titoli artikolon pri ĝi laŭ via ideo, tia titolo por averaĝa leganto estos enigmo. Gamliel Fiŝkin (diskuto) 11:44, 12 Maj. 2013 (UTC)
Mi tute konsentas kun Gamliel, nur mondkonataj himnoj kiuj estas tuje rekoneblaj per iliaj oficialaj nomoj devas aperi ĉi tie kun tiaj nomoj, por la plejmulto da himnoj, devas aperi la titolon kiel "Nacia himno de X-lando", kaj ene de la artikolo oni povas aldoni la oficialan nomon kaj ĝia esperanta traduko. --Flag of Santiago de Cali.svg Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?Esperanto star.png 23:40, 12 Maj. 2013 (UTC)
Jes kaj oni povas skribi kategorion en alidirekto, vidi Nacia himno de Angola. --pino (diskuto) 06:54, 13 Maj. 2013 (UTC)

Kontroligado

Bonvole kontrolu la tiujn artikolojn: Blindeco, Blindulo kaj Amputado. Koracio (diskuto) 18:38, 11 Maj. 2013 (UTC)