Uzanto-Diskuto:Alzinous

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Alzinous!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto)

Saluton! Mi gratulas, ke post unumonata lernado vi povas verki tiel bone en Esperanto.Narvalo (diskuto) 22:28, 21 nov. 2018 (UTC) | @Narvalo: Dankon amiko. Vi estas tre afabla. Alzinous :)[Respondi]

Aliĝo al la konkurso VikiPrintempo 2019[redakti fonton]

Saluton Alzinous! Mi ĝojas vidi, ke jam tiom frue post eklerno de Esperanto vi sukcesas bone kontribui al Vikipedio! Ankaŭ mi aliĝas al bonvenigantoj!

Pri via konkursaĵo en VikiPrintempo 2019: Bonvolu listigi vian artikolon "Glacia pulo" ankaŭ al Projekto:VikiPrintempo COE 2019/Partoprenantoj por ke ĉiuj konkursaĵoj estu kune kaj vi povas partopreni la konkurson ;-) Fakte, vi havas tre bonan ŝancon gajni iun premion, sufiĉas nur aldoni kelkajn pliajn artikolojn. Amike. --KuboF Hromoslav (diskuto) 19:53, 5 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Balotado de administranto[redakti fonton]

Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo.RG72 (diskuto) 05:19, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. En Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj estas longa listo de artikoloj kiu atendas kategoriigon kiel leginda artikolo. Mi petos de vikipediistoj ke unu post unu oni balotu por aktualigi la liston. Ĉu vi bonvolas baloti ekzemple por Aŭgusteno de Hipono? Tio estos la komenco, sed vi povas jam baloti por ĉiuj en la listo.--kani (diskuto) 00:40, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

@Kani: Mi ĵus voĉdonis por tiu artikolo. Gratulon. Bonega laboro! :)
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono ĵus estis akceptita kaj venos la vico de la artikolo Aztekoj, kiu estis proponita en julio 2017. Do, preskaŭ dum du jaroj atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 09:55, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
@Kani: Bonega laboro Gratulon!
Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:27, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Unua[redakti fonton]

Saluton, kial vi forprenas el artikoloj ŝablonon:Unua? Petr Tomasovsky (diskuto) 06:19, 3 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

@Petr Tomasovsky: Mi miskomprenis la signifon de la ŝablono. Mi riparos la damaĝon poste. Koran dankon pro la averto.

Farite. Estas bona artikolo. Gratulon.--kani (diskuto) 00:14, 4 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

@Kani: Dankon! :)

Community Insights Survey[redakti fonton]

RMaung (WMF) 16:20, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Pink Floyd[redakti fonton]

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:50, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Konkurso VikiPrintempo 2020 - partoprenu ĝis fino de Aprilo[redakti fonton]

Saluton Alzinous! En antaŭa(j) jaro(j) vi jam partoprenis la konkurson VikiPrintempo, do mi pensas, ke vi povas interesiĝi pri remalfermo de la konkurso! Kompare al antaŭaj jaroj, nun la konkurso daŭros nur ĝis fino de Aprilo - je 1 monato malpli. Do, neniu hasto, sed la horloĝo tamen tiktakas.

La antaŭan jaron vi ne povis partopreni per temo pri via propra lando - tio nun ŝanĝiĝis! Kaj eĉ se vi pensus, ke Vikipedio jam enhavas ĉiun eblan artikolon pri lando de via intereso, legu plie, tiel vi pli bone povas partopreni en Vikivojaĝo.

Mi vin ankaŭ speciale atentigas kaj invitas partopreni la konkurson en Vikivojaĝo! Vikivojaĝo estas relative nova frato de Vikipedio, kiu celas helpi al esperantistoj pli agrable vojaĝi danke al buntaj turismaj informoj pri ĉiuj turismaj cellokoj (ankaŭ ne tre kutimaj). Vikivojaĝo daŭre estas en la Vikimedia Kovilo kaj serĉas sian aktivan komunumon. Kun la komunumo (ĉu ankaŭ vi estos parto de tio?), Vikivojaĝo maturiĝos kaj havos memstaran subdomajnon, tiel pli bone provizante la informojn.

Mi konscias, ke redaktado en Kovilo estas iom malsama ol en Vikipedio. Tial por plifaciligi viajn unuajn paŝojn kaj instigi vin provi Vikivojaĝon vi ricevos 2-oble pli multajn poentojn en Vikivojaĝo ol en Vikipedio! Nur pro tio, ke vi provis. Krome, estas speciala premio por la plej granda kontribuo ĝuste al Vikivojaĝo - kaj tiun vi povas ricevi aldone al la kutimaj premioj! Ni kredas, ke Vikivojaĝo havas multon por provizi al Esperantujo kaj Vikimedianoj - tial tiuj specialaj ofertoj. Kaj, eble vi ekŝatos Vikivojaĝon kaj decidos redakti ĝin ankaŭ post VikiPrintempo.

Por partopreni la konkurson venu al jenaj paĝoj kaj listiĝu en la listo:

Nomo de la organizanto, Uzanto:KuboF Hromoslav (diskuto) 21:49, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

@KuboF Hromoslav: Saluton KuboF kaj dankon pro la informo. Alzinous (diskuto) 16:55, 29 mar. 2020 (UTC) :)[Respondi]

Saluton Alzinous! mi posedas pentraĵon similan al Tinga Tinga, sed tute ne sciis, ke ĝi nomiĝas tiel! Mi korektis la vorton "masonaĵo" -> "lignaĵo", ĉar alimaniere ne eblus transporti la pentraĵojn. Aliflanke "Oyster Bay" estas tre konata loko apud Daresalamo, mi ne pensas ke necesas iel traduki ĝin. --Dominik (diskuto) 05:51, 10 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton @Dominik:. Bonega! Dankon pro via kunlaboro. La nomoj de urboj aŭ geografiaj lokoj ĉiam konfuzas min. Tamen mi kutime konsultas la gramatikon de Bertilo antaŭ ol traduki ilin.

Saluton. Mi serĉis alilingvan version de tiu artikolo kaj ne trovis, do mi metis markilon unua, sed, se mi eraris, vi mem forigu la averton kaj metu la alilingvan ligilon. Dankon.--kani (diskuto) 10:49, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Same por Mohamed Charinda.--kani (diskuto) 10:52, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani:Bone! Dankon pro via helpo :)
Same por Maurus Malikita.--kani (diskuto) 11:47, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Same por Hashim Mruta.--kani (diskuto) 12:00, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
@Kani:Dankon denove. Mi pripensos aldoni tiun markilon, se necese, al novaj artikoloj.

Saluton Alzinous! Mi faris kelkajn ŝanĝojn en la artikolo Juwata Jazz, espereble por plibonigi ĝin, interalie ĉar "Trade Union" en la angla ne estas "Komerca Unio", sed "Sindikato", kaj mi opinias pli bone ne traduki la originalajn nomojn de tiuj sindikatoj. Estis ankaŭ du eraretoj en la angla teksto, kiujn mi korektis (TANU estas politika partio, do evidente temis pri NUTA, sindikato). --Dominik (diskuto) 03:35, 29 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

@Dominik: Bonega! Dankon denove pro via helpo.

Rezultoj de Afrika monato venos baldaŭ[redakti fonton]

Saluton, kara Alzinous! Kiel organizanto de Afrika monato 2020 mi dankas, ke vi pacience atendis sufiĉe longe por la rezultoj. Bedaŭrinde, pro amasiĝo de laboro pro mia neplanita kun-organizado de pluraj retaj eventoj dum MondaFest kaj ankaŭ pro plikreskiĝinta administra ŝarĝo pri nia organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), ni ankoraŭ ne sukcesis finkalkuli la rezultojn. Nun mi okupiĝas urĝe pri la Ĝenerala asembleo de ELiSo (la 28-an de Novembro) kaj tuj poste mi revenos al Afrika monato, kaj plej malfrue la 5-an de Decembro mi sciigos la rezultojn. Mi denove dankas pro via pacienco! La premioj donacitaj de Amikumu kaj Vinilkosmo jam survojas. Nome de la organizantoj, --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:36, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

@KuboF Hromoslav: Neniu problemo por tio, ne zorgu kaj dankon pro la mesaĝo 👍👍 Alzinous (diskuto) 08:58, 23 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:44, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi bedaŭras, ke mi ne subtenis vin ĉi-foje sed mi forgesis pri ĝi. Tuj post legi vian mesaĝon, mi vojaĝis al Francio kaj mi estis iom okupata la lastajn semajnojn. Tamen mi opinias, ke la artikoloj, kiujn vi proponis, jam atingis sukceson. Kalku je mi por aliaj okazoj kaj pardonu mian distraĵon. Se vi bezonas ion alian, ne hezitu kontakti min. --Alzinous (diskuto) 15:08, 6 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Alzinous, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, gratulon kaj dankon pro tiu artikolo. Ĉar mi pasintjare vizitis tiun muzeon, mi ĵus aldonis al la artikolo kelkajn fotojn. Oni ne rajtas publikigi rektan foton de artaĵo (pro aŭtorrajtoj), tial mi devis elekti pli permeseblajn fotojn.--kani (diskuto) 21:59, 17 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

Bonege! Koran dankon pro la kontribuo. :-) Alzinous (diskuto) 06:19, 18 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Krome mi kreis la artikolon Helga de Alvear.--kani (diskuto) 10:55, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
Perfekte! Kelkaj amikinoj faris vikimaratonon en la muzeo de Helga, kiu havas kontinuecon kiel vikiprojekto (kvankam la atendoj estas malaltaj). Mi lasas al vi la ligilon al la paĝo en WMES por se vi volas vidi ĝin.
https://es.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Encuentros/Editatona_Museo_Helga_de_Alvear (hispane) Alzinous (diskuto) 18:55, 23 maj. 2023 (UTC)[Respondi]