Eŭropa Parlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eŭropa Parlamento, Strasburgo

La Eŭropa Parlamento estas unuĉambra parlamento reprezentanta la popolojn de membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ĝia oficiala sidejo estas Strasburgo kie okazas la ĉefaj debatoj. Ĝi havas ankaŭ sidejojn en Bruselo kie okazas aldonaj debatoj kaj kie troviĝas deputitaj oficejoj, parlamentaj komisionoj kaj frakciaj estraroj, kaj en Luksemburgo kie troviĝas sekretariato, biblioteko kaj parto de teknika postscenejo.

Eŭropa Parlamento estas institucio komence nomumata de la membroŝtatoj, sed ekde 1979 ĝi estas senpere elektata de la civitanoj por kvinjara oficperiodo.

Kompetentecoj[redakti | redakti fonton]

La Eŭropa Parlamento:

  • partoprenas la procezon de kreado de unia juro; en multaj kazoj ĝi eĉ havas la rajton forĵeti proponojn anoncintajn de la Eŭropa Komisiono;
  • partoprenas preparadon de budĝeto; ĝi havas la decidan voĉon pri nedevigaj elspezoj kiu estas ĉirkaŭ 25% de eŭropunia budĝeto;
  • kontrolas, ĉefe la Eŭropan Komisionon al kiu ĝi povas mocii malfidon; ĝi kontrolas ankaŭ plenumadon de la budĝeto kaj (mal)akceptas agadon pri ĝia realizado de la Komisiono;
  • elektas la Eŭropan Ombudsmanon.

Deputitoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Membro de Eŭropa Parlamento.

La Eŭropa Parlamento konsistas nuntempe el 736 eŭropdeputitoj, elektitaj por kvinjara oficperiodo. Oni ofte uzas ordinarajn signadojn "eŭropdeputito" kaj "eŭropparlamentano", tamen oficiala nomo sonas esperante Membro de Eŭropa Parlamento (MEP), same kiel en la angla lingvo (Member of the European Parliament, MEP). Ekzemple en la franca lingvo oni diras nur "deputito" (un député européen) kaj en pola "Deputito de Eŭropa Parlamento" (Poseł do Parlamentu Europejskiego).

Nombreco[redakti | redakti fonton]

  • 1962 - 162 deputitoj
  • 1979 - 410 deputitoj
  • 1981 - 434 deputitoj
  • 1986 - 518 deputitoj
  • 1994 - 567 deputitoj
  • 1999 - 626 deputitoj
  • 2004 - 732 deputitoj
  • 2007 - 785 deputitoj
  • 2009 - 736 deputitoj

Prezidanto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Prezidanto de la Eŭropa Parlamento.

La parlamento elektas el siaj membroj la Prezidanton de la Eŭropa Parlamento por oficperiodo de 2,5 jaroj, egala al la duono de la parlamanta oficperiodo. Prezidanto reprezentas parlamenton ekstere kaj gvidas ĝiajn debatojn. Kutime la ĉefaj frakcioj de la parlamento faras interkonsenton komence de ĉiu parlamenta oficperiodo (tiel nomata "teknika interkonsento"), por dividi inter si la du prezidantajn oficperiodojn de la parlamenta oficperiodo. Tial, post 2,5 jaroj la parlamento elektas novan prezidanton el alia grupo. Ekde la 14-a de julio 2009 ĉe la ĉi tiu posteno staras polo Jerzy Buzek (EPP).

Frakcioj[redakti | redakti fonton]

Membroj de la 7-a oficperiodo de la Eŭropa Parlamento:
     Eŭropa Popola Partio (265)
     Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj (184)
     Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo (84)
     Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (55)
     Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj (54)
     Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj kaj Nordiaj Verdaj Maldekstruloj (35)
     Eŭropo de Libereco kaj Demokratio (32)
     Neligitaj Institucie (27)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Frakcioj en Eŭropa Parlamento.

Kandidatoj al parlamento startas en elektadoj kutime el listoj de partioj ekzistantaj en membroŝtatoj, tamen post elektato al EP ili grupiĝas en la politikaj frakcioj kiu funkcias oficiale en Eŭropa Parlamento (kelkaj de ili ne grupiĝas kaj restas neligitaj institucie). Ĉi tiuj frakcioj similas al disdivido de politikaj partioj en Eŭropo. Deputitoj sidas en ĉambro de parlamento laŭ frakcioj, ne nacioj.

Debatoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Parlamento ne uzas unu lingvon de debatoj. Debatoj de EP okazas samtempe en ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio - ĉiu deputito diras en sia hejmlanda lingvo kaj ĝia parolado estas kurante tradukata al ĉiuj aliaj lingvoj. Nune debatoj estas tradukataj ankaŭ al lingvoj de ĉiuj asociataj ŝtatoj (kroata, moldava kaj turka), ĉar reprezentantoj de parlamentoj de asociataj ŝtatoj rajtas pasive partopreni en ĉiaj debatoj.

Parto de laboro de la parlamento okazas dum la debatoj ĉe la adekvataj komisionoj kiu preparas konkludojn kaj aktojn pri kiuj deputitoj voĉdonas poste dum sesioj.

Ĉiuj sesioj alvokas la prezidanto.

Plenaj sesioj daŭras kutime unu semajno en monato kaj okazas en Strasburgo, tamen povas okazi ankaŭ dutagaj sesioj en Bruselo. Laŭ bezono prezidanto alvokas ankaŭ eksterordinarajn sesiojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto kaj Eŭropa Unio.

La unua deputito-esperantisto, Margareta Handzlik (EPP, PL), estis elektita por la Eŭropa Parlamento dum la eŭropaj balotoj en 2004. Ŝi estis reelektita dum la eŭropaj balotoj 2009. Dum la nuna oficperiodo en EP membras ankaŭ alia Esperanto-parolanto, Reinhard Bütikofer (Verduloj/AVE, DE), kiu estas eksa kunprezidanto de la germana partio Bündnis 90/Die Grünen. Ankaŭ kelkaj aliaj eksaj aŭ nunaj MEP-oj lernis Esperanton junaĝe.

De tempo al tempo okazas diskuto pri la rolo de Esperanto en Eŭropa Unio kaj ĝia parlamento.

La aŭstra eŭropparlamentano d-ro Paul Rübig (EPP) opinias[1]:

Citaĵo
 Kompreneble mi jam ofte pripensis la temon de pli facila komunikado ene de la Eŭropa Unio kaj principe mi favoras komunan lingvon por Eŭropo. Jam nun la peno por interna komunikado estas ege granda kaj ĉiu plia membro tion eĉ pli grandigas. Volonte mi pretas subteni la enkondukon de Esperanto ene de la Eŭropa Unio. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. El la letero al AFEF, 1996. Poste Rübig ekestis sur la Pirlot-listo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]