Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la planlingvo Esperanto. Por aliaj signifoj, vidu Esperanto (apartigilo).
Esperanto
Lingvo Internacia
Parolata en ĉ. 120 landoj[1] en la tuta mondo
Denaskaj parolantoj kelkaj miloj[2]
Fremdlingvo / dua lingvo por taksoj inter 100.000 kaj 2.000.000 (depende de difino de Esperanto-parolanto)1 (planlingvo n-ro 1)
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en neniu lando; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj)
Reguligita de Akademio de Esperanto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 eo
  ISO 639-2 epo
  SIL ESP
Specimeno

Sur la kampo, for de l’ mondo,
Antaŭ nokto de somero,
Amikino en la rondo
Kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita
Ŝi rakontas kompatante, –
Mia vundo refrapita
Min doloras resangante.

L. L. Zamenhof, Mia penso

v  d  r
Information icon.svg

Esperanto (origine Lingvo Internacia) estas la plej disvastigita internacia planlingvo.[3] La nomo venas de la kaŝnomo "Dr. Esperanto", sub kiu la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto[4][5]. Li intencis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado, tamen ne anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Prelego de Zamenhofo en la 1-a monda kongreso de Esperanto en franca Bulonjo (1905)" Prelego de Zamenhofo en la 1-a monda kongreso de Esperanto en franca Bulonjo (1905) 

Kvankam neniu ŝtato akceptis Esperanton kiel oficialan lingvon, ĝi estas uzata de internacia komuno, nombranta laŭ diversaj taksoj cent mil ĝis du milionoj da parolantoj (depende de la lingvonivelo); estas proksimume unu milo da denaskaj parolantoj.[6]

Esperanto akiris kelkajn internaciajn distingojn, ekzemple du rezoluciojn de UNESCO aŭ subtenon de konataj personoj de la publika vivo. Nuntempe ĝi estas uzata por vojaĝado, korespondado, interkompreniĝo dum internaciaj renkontiĝoj kaj kulturaj interŝanĝoj, kongresoj, sciencaj diskutoj, origina kaj tradukita literaturo, muziko, teatro, kino, presita kaj interreta raportadoj, radia kaj televida elsendadoj.

La vortprovizo de Esperanto devenas plejparte el la okcidenteŭropaj lingvoj, dum ĝia sintakso kaj morfologio montras ankaŭ slavlingvan influon. La morfemoj ne ŝanĝiĝas kaj oni povas ilin preskaŭ senlime kombini, kreante diverssignifajn vortojn, Esperanto do havas multajn kunaĵojn kun la analizaj lingvoj, al kiuj apartenas ekzemple la ĉina; kontraŭe la interna strukturo de Esperanto certagrade respegulas la aglutinajn lingvojn, kiel la japanan, svahilanturkan.

Historio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Esperanto.
La unua lernolibro de Esperanto, eldonita en Varsovio jare 1887

Ekesto

Junaĝo de Zamenhofo

Ĉe la ekesto de Esperanto staris Ludoviko Lazaro Zamenhofo. Li travivis sian junecon en la multlingva urbo Bjelostoko, tiam apartenanta al la Rusa Imperio, hodiaŭ al Polujo, kie li ofte povis pririgardi kverelojn inter la unuopaj tie loĝantaj etnoj, do rusoj, poloj, germanoj kaj hebreoj. Ĉar li neekziston de komuna lingvo konsideris la ĉefa kialo de la konfliktoj, eklaboris jam kiel lernejano pri projekto de nova konvena lingvo, kapabla plenumi la taskon. Ĝi devus esti – malsame al la naciaj lingvoj – neŭtrala kaj facile lernebla, tial ankaŭ akceptebla kiel la dua lingvo por ĉiuj, lingvo instruata samtempe kun tiuj naciaj kaj uzata en situacioj, kiam necesas kompreniĝo internacia.[7]

La unuaj ideoj

Zamenhofo unue cerbumadis pri revivigo de la latina, kiun li lernis en lernejo, sed konkludis, ke ĝi estas tro komplika por normala komunikado. Lernante la anglan, li rimarkis, ke la verba konjugacio laŭ genro kaj nombro ne necesas kaj ke gramatika sistemo de lingvo povas esti multe pli facila, ol li opiniis antaŭe. Daŭris tamen la lerna malhelpo pro granda kiomo de parkerigendaj vortoj. Foje ekrimarkis Zamenhofo du rusajn surskribojn: швейцарская [ŝvejcarskaja] (pordistejo, vorto derivita de швейцар [ŝvejcar] – pordisto) kaj кондитерская [konditerskaja] (dolĉaĵejo, derivita de кондитер [konditer] – dolĉaĵisto). Tiuj vortoj kun la sama sufikso inspiris lin al la ideo, ke uzado de regularaj afiksoj povus konsiderinde malplimultigi la kiomon de la vortoradikoj necesaj por komuniki. Por ke la radikoj estu kiel eble plej internaciaj, li decidiĝis transpreni la vortprovizon plejparte el la latinidaj kaj ĝermanaj lingvoj, do el tiuj instruataj tiam tutmonde pleje.[8]

Fina versio

La unua projekto de Zamenhofo, nomita Lingwe uniwersala, estis pli malpli preta jam en la jaro 1878, sed la patro de la aŭtoro, instruisto de lingvoj, konsideris la laboron vana kaj utopia, tial li verŝajne perdigis la manuskripton, konfiditan al li de la filo. Inter la jaroj 18791885 Zamenhofo studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Tiutempe li denove eklaboris pri la internacia lingvo. La unuan renovigitan version li instruis jare 1879 al siaj amikoj. Post kelkaj jaroj li jam tradukis poezion, por ke kiel eble plej perfektigi la lingvon. En la jaro 1885 li skribis: „Ses jarojn mi laboris pri perfektigo kaj testado de Esperanto, kvankam jam en la jaro 1878 ŝajnis al mi, ke la lingvo tute pretas.“[9]

Kiam li jam preparis publikigon de la lingvo, la caraj cenzuristoj malpermesis tion. Zamenhofo estis tre elrevigita pro tio kaj sian libertempon pasigis per tradukado ekz. de la Malnova Testamento aŭ kelkaj teatraĵoj de Shakespeare. Fine en la jaro 1887 li povis eldoni la unuan lernolibron, kun la nomo «Международный языкъ» (La internacia lingvo). Fakte tio estis la sama lingvo, kiun oni ĝis hodiaŭ parolas. Laŭ la kaŝnomo de Zamenhofo Doktoro Esperanto, sub kiu la libro estis eldonita, la lingvo baldaŭ eknomiĝis La lingvo de d-ro Esperanto kaj pli malfrue mallongigite Esperanto.[8][10][11][12]

Datoj de publikiĝo
Cenzuraj permesoj por la Unua Libro[5][13]
Versio Manuskriptpermeso
(rusa/julia kal.)
Manuskriptpermeso
(okcidenta/gregoria kal.)
Permeso ellasi
(rusa kal.)
Permeso ellasi
(do: publikiĝo)
(okc. kal.)
rusa 21-a de majo 1887 2-a de junio 1887 14-a de julio 1887 26-a de julio 1887
pola 9-a de julio 1887 21-a de julio 1887 25-a de aŭgusto 1887 6-a de septembro 1887
franca 12-a de septembro 1887 24-a de septembro 1887 12-a de novembro 1887 24-a de novembro 1887
germana 21-a de oktobro 1887 2-a de novembro 1887 12-a de novembro 1887 24-a de novembro 1887

La unuaj ŝanĝprovoj

Zamenhofo ricevadis grandan kvanton de entuziasmaj leteroj, enhavantaj ofte ankaŭ proponoj de diversaj ŝanĝoj en la lingvo. Ĉiujn sugestojn li registris kaj pli malfrue komencis publikigi en la ĵurnalo La Esperantisto, eldonata tiam en Nurenbergo. En la sama periodaĵo li dufoje balotigis la legantojn pri la ŝanĝoj, la plejmulto tamen malkonsentis. Post tiuj voĉdonadoj por certa tempo silentiĝis voĉoj dezirantaj reformojn kaj la lingvo ekdisvastiĝadis. Plej multajn abonantojn la ĵurnalo havis en tiama Rusujo. Grandan baton ĝi tial suferis, kiam la cara cenzuro malpermesis ĝian disvastigon pro artikolo de Lev Nikolajeviĉ Tolstoj. La ĵurnalo devis esti malestigita, sed post nelonge ĝin anstataŭis nova, nomata Lingvo Internacia. Ĝi unue estis eldonata en sveda Upsalo, poste en Hungarujo kaj fine en Parizo, kie la eldonadon finis nur la unua mondmilito.[14][15][16][17]

Disvastiĝo de la lingvokomunumo

La novan internacian lingvon ĝiaj uzantoj komencis uzi ankaŭ por organizi fakajn kaj ŝatokupajn aktivadojn internacinivele. Dum la unuaj jardekoj la komunikado en Esperanto realiĝis preskaŭ nur skribe, sed post nesupozite sukcesa Universala Kongreso, okazinta 1905 en franca Boulogne-sur-Mer, kie pruviĝis ebloj uzi la internacian lingvon eĉ parolforme, komencis rapide kreski ankaŭ personaj kontaktoj kaj renkontiĝoj inter Esperantistoj.

Jam dum la Universala Kongreso en Barcelono jare 1909 realiĝis kelkaj renkontiĝoj de ĉeestantaj katolikoj, kiuj fine decidis organizi venontjare, do en 1910, apartan kongreson de katolikaj Esperantistoj. Dum ĝi estis fondita la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kies ĉefa organo, la ĵurnalo Espero Katolika, tamen estis eldonata jam ekde 1903 kaj nun do temas pri la plej malnova ĝis nun aperanta Esperanta periodaĵo.[18]

En la jaro 1912 Zamenhof dum solena sermono enkadre de la 8-a UK en Krakovo rezignis sian oficialan rolon en la movado. La deka Universala Kongreso estis okazonta en Parizo jare 1914, aliĝis tien preskaŭ 4000 homoj, sed komenciĝanta milito malebligis ĝin kaj Zamenhof povis reveturi hejmen nur tra la Skandinavajn ŝtatojn.

La sopiro pri paco kaj harmonio post la Unua Mondmilito vekis novajn esperojn, danke kion Esperanto estis rapide disvastiĝanta. La unua Universala Kongreso post la milito okazis jare 1920 en Haag, la 13-a UK jare 1921 en Prago. En 1927 en la Viena kastelo Hofburg estis fondita la memstara Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj, kiu en 1929 alkroĉiĝis al la Aŭstruja Nacia Biblioteko kaj hodiaŭ rezidas en aparta konstruaĵo.[19]

Rotterdam, 2008: La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun 1845 partoprenantoj

En la intermilita periodo kaj la dum la Dua Mondmilito, okazis persekutado kontraŭ esperantistoj, inter alie en Germanio sub naziismo kaj en Sovetunio sub stalinismo.

Post la dua mondmilito

La klopodoj akceptigi Esperanton kiel universalan lingvon renkontadis pozitivan respondon: Petskribojn favore ĝin adresitajn al la Unuiĝintaj Nacioj subskribis pli ol 80 milionoj da homoj, en Ĉeĥoslovakujo ekzemple ankaŭ la Nobel-premiito profesoro Jaroslav Heyrovský.[20]

La Ĝenerala Asembleo de UNESCO akceptis similajn rezoluciojn en Montevideo la 10-an de decembro 1954 kaj en Sofio la 8-an de novembro 1985. En ili ĝi notis la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo, invitis la membrajn ŝtatojn instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado kaj rekomendis al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de UNESCO.[21]

Esperanton favoris ankaŭ pluraj estroj de la Pola Scienca Akademio (Polska Akademia Nauk). La jubilean 72-an Universalan Kongreson jare 1987 (centjariĝo de la lingvo-publikigo) partoprenis preskaŭ ses mil homoj de 60 nacioj.

Ankaŭ la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista atingis gravan progreson, kiam en la jaro 1990 estis eldonita la dokumento Norme per la celebrazione della Messa in esperanto, per kiu la Sankta Seĝo permesas servi sanktan meson en Esperanto sen neceso de specialaj permesoj. Esperanto tiel fariĝis ununura aprobita konstruita liturgia lingvo de la Katolika Eklezio.[22][23][24]

La fakto, ke multaj celoj de la Esperanta movado ne realiĝis, estas atribuata interalie al teknologia kaj kultura hegemonio de Britujo kaj Usono, precipe en la tempo post la dua mondmilito, kio rezultigas hodiaŭan uzon de la angla kiel komunika lingvo de plej multaj internaciaj agadoj.[25]

Esperanto nuntempe

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-kulturo.
Esperantaj simboloj
Esperanta flago Jubilea simbolo
Esperanta flago Jubilea simbolo

En la nuna mondo, kiu ĉiam pli konscias rajtojn de malplimultoj kaj lingvan diversecon, akiras la internacia lingvo ree atenton de iuj gravuloj. Neregistaraj organizoj kaj asocioj insistas, ke la diskuto pri la internacia lingvo aperu kiel diskuttemo de la Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. Julie 1996 Simpozio de internaciaj organizoj kunvenigis omaĝe al Inazo Nitobe en Pragon grupon de sendependaj ekspertoj, kiuj esploris tiaman pozicion de Esperanto kaj proponis ĝian envicigon en aktualaj interparoloj pri lingvaj rajtoj kaj politiko. La Manifesto de Prago (akceptita dum UK 1996 en Prago), moderna deklaro pri valoroj kaj celoj motivantaj Esperantan movadon, emfazas lingvan demokration kaj konservon de la lingva diverseco. Al famuloj uzantaj Esperanton nuntempe apartenas interalie la Nobel-premiito Reinhard Selten (1994), mondĉampionoj en ŝakludo Judit Polgár kaj Tivadar Soros la patro de la financisto George Soros. Esperanto estis kiel komunikilo uzata ankaŭ en la projekto Indiĝenaj Dialogoj, al kies celoj apartenis plifortigi interŝanĝon de spertoj inter indiĝenaj popoloj en la mondo, kiuj rifuzas uzon de iamaj koloniaj lingvoj.

La kreinto de Esperanto, Ludoviko Lazaro Zamenhof, sciis, ke lingvo estas disvastigenda per kolektiva uzo, tial li limigis sian komencan proponon je minimuma gramatiko kaj malgranda vortprovizo. Hodiaŭ tamen Esperanto estas plene disvastigita lingvo kun tutmonda komunumo de parolantoj kaj kompleta esprimaparato. Multaj ideoj de Zamenhof antaŭiris la ideojn de la fondinto de la moderna lingvistiko Ferdinand de Saussure, kies frato estis Esperantisto.

Stato de la lingvoevoluo

Komence, la lingvo konsistis el ĉirkaŭ mil vortradikoj, el kiuj oni povis krei 10–12 mil vortojn. La nunaj esperantaj vortaroj enhavas ofte eĉ 15–20 mil radikojn, el kiuj jam da vortoj deriveblas centmiloj; krome la lingvo daŭre evoluas. La aktualajn tendencojn observas kaj kontrolas la Akademio de Esperanto. Dum sia historio, Esperanto estis uzita por atingi diversajn celojn, iujn el ili eblas taksi problemaj. La lingvo estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj kaj dum la erao de Stalin, konsideranta ĝin „lingvo de mondcivitanoj“, kaj dum Hitler, por kiuj ĝi estis „lingvo de Hebreoj“ (ĉar Zamenhof, la kreinto, mem estis Hebreo).[26]

La nuna Esperanto estas rezulto post kolektiva laboro de centoj da filologiistoj, poetoj, verkistoj kaj da tri generacioj de ĝiaj uzantoj.[27] Dum pli ol 120 jaroj kreiĝis miloj da vortoj, esprimoj, frazfiguroj, metaforoj ks., ellaboriĝis ankaŭ dekoj da fakaj vortaroj por diversaj sciencoj.

Uzantoj de la lingvo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperantisto.

La Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies membroj konsistigas la plej aktivan parton de la Esperantista komunumo, havas siajn naciajn filiojn en 62 ŝtatoj kaj individuajn membrojn en preskaŭ duobla kvanto de ŝtatoj. La nombro de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj grupoj montras, ke ekzistas jam centmiloj aŭ eĉ milionoj da homoj kun almenaŭ minimuma scio de la lingvo. Parolantoj de Esperanto troveblas en la tuta mondo, plej koncentriĝinte en tiom malsamaj landoj kiel estas Brazilo, Bulgarujo, Ĉinujo, Irano, Japanujo, KuboMadagaskaro.

Laŭ indikoj de la projekto Ethnologue estas la suma kvanto de la parolantoj taksata je du milionoj, el kiuj du milojn konsistigas denaskuloj, precipe danke uzon de Esperanto en hejmoj, plej ofte en internaciaj familioj.[6] La historiisto kaj Esperantisto Ziko Marcus Sikosek indikis la takson troigita, baziĝante sur komparo kun realaj nombroj de parolantoj en Kolonjo kaj kiomoj de membroj en Esperantaj organizaĵoj.[28] Aliaj taksoj indikas pli modestajn numerojn, kutime inter centmilo kaj miliono. Neprecizaĵoj en la pritaksoj baziĝas sur la fakto, ke nombron de parolantoj de iu ajn internacia helplingvo estas malfacile ekscii, ĉar ekzemple popolnombradoj en plimulto da ŝtatoj demandas nur pri gepatra lingvo de la loĝantoj, ne pri iliaj pluaj lingvoscioj.[29]

Instruado de Esperanto kaj memlernado

Tre rapide eblas komenci interkompreniĝi internacilingve, kio prezentas idealan enkondukon al lernado de fremdaj lingvoj. Jam post kelkaj semajnoj lernantoj povas komenci korespondi Esperante kaj post kelkaj monatoj ili jam kapablas enkadre de siaj kursoj aŭ private vojaĝi eksterlanden uzante la lingvon. En Facebook-enketo el 68 respondintoj entute 36 (52 %) informis, ke ili praktike ekuzis Esperanton post malpli ol 20 lernhoroj, pliaj 13 (19 %) post 20 ĝis 29 lernhoroj[30].

Eksperimentaj kaj neformalaj observadoj aludas, ke antaŭa lernado de Esperanto eĉ povas pozitive efiki al posta ekposedado de aliaj fremdaj lingvoj (oni nomas tion propedeŭtika efekto). Realiĝis jam kelkaj provoj formale esplori la fenomenon: ekzemple grupo de studantoj, lernintaj dum unu jaro Esperanton kaj poste dum tri jaroj la Francan lingvon, havis pli bonajn rezultojn ol kontrolgrupo, kiu lernis la Francan dum la tutaj kvar jaroj.[31] Similajn rezultojn oni akiris ankaŭ kiam la dua lingvo estis la Japana aŭ malplilongiginte la eksperimenton je duono. Tamen, la menciita studo ne skribas, kiel progresas studantoj, kiuj lernis en la unua jaro alian lingvon ol Esperanton, ekzemple Latinon.

Kvankam Esperanto estas instruata de iuj universitatoj, ekz. ĉe la Masaryk-Universitato en Brno (Ĉeĥujo), plej ofte homoj lernas ĝin mem, pere de korespondaj aŭ plurmediaj kursoj (kaj poŝte kaj retpoŝte), pere de retejoj kiel lernu!, aŭ en lokaj kluboj de Esperanto. Laŭ Facebook-enketo inter 163 respondintoj 13 (8 %) lernis la lingvon en universitata (9), popolaltlerneja (2) aŭ lerneja (2) kurso, 96 (59 %) memstare per libro (55) aŭ interrete (41), 47 (29 %) en kurso de klubo aŭ unuopulo; 4 (2 %) lernis en la familio denaske aŭ poste[32]. Konstateblas sume, memlernado kaj kluba instruado liveras ĉ. 90 % de la Esperanto-parolantoj de la enketo. Lernolibroj kaj aliaj helpiloj por memlernantoj ekzistas en pli ol cent lingvoj.

Oficiala statuso

Esperanto estas oficiala lingvo de neniu ŝtato, kvankam komence de la 20-a jarcento ekzistis planoj estigi Moresneton kiel entute unuan Esperantan ŝtaton kaj sur la mallonge ekzistanta artefarita Insulo de la Rozoj ekzistis en la jaro 1968 mikronacio, uzanta Esperanton kiel sian oficialan lingvon. Tiu tamen servas kiel oficiala laborlingvo por kelkaj (plejofte Esperantaj) senprofitaj neregistaraj organizaĵoj.[33] Esperanto ankaŭ estas ununura agnoskita artefarita liturgia lingvo de la Katolika eklezio.[22][23][24]

UNESCO

En la jaro 1954 la Ĝenerala Asembleo de UNESCO agnoskis, ke la rezultoj atingitaj de Esperanto kongruas kun celoj de la organizaĵo. Sekve de tio oni estigis oficialajn rilatojn inter UNESCO kaj la Universala Esperanto-Asocio, kiu iĝis neregistara membra organizaĵo en la kategorio B.[34] Kunlaboro inter ili daŭras: jare 1977 la ĝenerala direktoro de UNESCO Amadou-Mahtar M´Bow prezentis sian parolon dum la 62-a Universala Kongreso de Esperanto en Islanda Rejkjaviko. En 1985 la Ĝenerala Asembleo de UNESCO instigis la membrajn ŝtatojn kaj internaciajn organizaĵojn enkonduki studprogramojn pri la lingva problemo kaj Esperanto en lernejoj, kaj studi eblon eluzi la lingvon en internaciaj rilatoj. La Universala Esperanto-Asocio havas konsilajn rilatojn ankaŭ kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN), UNICEF, Konsilio de Eŭropo, Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAS) kaj Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO).[21][35] Ekde marto 2010, usona Prezidanto Barack Obama pripensas, ĉu Esperanto povus esti instruita en lernejoj.[36]

Herzberg - die Esperanto-Stadt

Surbaze de decido de la urba konsilantaro, ekde la 11-a de Julio 2006 la Germana urbo Herzberg am Harz oficiale nomiĝas Esperanta urbo (Herzberg am Harz – die Esperanto-Stadt/La Esperanto-urbo), kio ligiĝas kun organizado de kulturaj kaj klerigaj aranĝoj kun rilato al Esperanto. Herzberg estas partnerurbo de la Pola urbo Góra, iliaj interŝanĝoj realiĝas Esperante.

Uzo de Esperanto

Renkontiĝoj kaj vojaĝado

Ĉiujare okazas centoj da internaciaj konferencoj kaj renkontiĝoj – sen interpretistoj. La plej grandaj estas la Universalaj Kongresoj de Esperanto, lastafoje organizitaj en la urboj Fortalezo, Brazilo (2002); Gotenburgo, Svedujo (2003); Pekino, Ĉinujo (2004); Vilno, Litovujo (2005); Florenco, Italujo (2006); Jokohamo, Japanujo (2007); Roterdamo, Nederlando (2008); Bjalistoko, Polujo (2009); Havano, Kubo (2010); Kopenhago, Danio (2011). Ekde 1938 estadas organizataj ankaŭ Internaciaj Junularaj Kongresoj. La unua simpozio de Esperantistoj el Arabaj landoj okazis en Amano jare 2000, la kvina Tutamerika kongreso jare 2001 en Meksikurbo kaj Azia kongreso en Seulo jare 2002.

Pasporta Servo estas servo subtenanta uzon de Esperanto por vojaĝado. Ĝin prizorgas la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ties fundamento estis ĝis 2008 ĉiujare eldonata libreto, enhavanta adresojn de ĉirkaŭ 1300 gastigantoj el 89 ŝtatoj (laŭ la eldono el 2007), provizantaj senpagan loĝigon por vojaĝantoj parolantaj Esperanton. Ekde 2009 la servo disponeblas baze en elektronika formo, interrete, tamen presita listo de gastigantoj ankaŭ estas presota.[37]

Esploro kaj bibliotekoj

Biblioteko de la Hispana Esperanta Muzeo disponas pli ol 10 000 librojn kaj 13 000 jarkolektojn de Esperantaj gazetoj

En multaj universitatoj Esperanto estas parto de lingvosciencaj kursoj, iuj proponas ĝin kiel sendependan studfakon. Precipe estas rimarkinda la Universitato de Eötvös Loránd en Budapeŝto kun sekcio de Esperantoscienco en la Instituto de Ĝenerala kaj Aplikita Lingvoscienco, kaj la Universitato de Adam Mickiewicz en Pola Poznano kun diploma programo pri interlingvoscienco.[38] La bibliografio de la Usona Asocio de Modernaj Lingvoj registras ĉiujare pli ol 300 fakajn publikaĵojn pri Esperanto. La biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britujo enhavas pli ol 20 mil pecojn. Signifa tutmonda esplorcentro kaj arkivejo estas Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), kio estas parto de la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en Svislando. Ĝi konservas librojn, periodaĵojn kaj diversajn eldonaĵojn ne nur en Esperanto, sed ankaŭ en aliaj planlingvoj. CDELI krom esti arkivejo kaj esplorejo por interlingvistoj, historiistoj, esperantologoj kaj alifakaj esploristoj, okazigas ankaŭ kursojn kaj seminariojn. Al pluaj grandaj bibliotekoj apartenas la Biblioteko Hector Hodler en Roterdamo en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Biblioteko en la urbo Aleno aŭ la biblioteko de la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno, kiu estas parto de la Aŭstruja Nacia Biblioteko. La bibliotekoj en Vieno kaj Aleno liveras informojn pri siaj kolektoj ankaŭ perrete kaj atingeblas pere de la interŝtata interbiblioteka pruntservo.

Profesiaj kontaktoj kaj fakaj interesoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-asocio.

Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj inkluzivas tiujn por kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj multaj aliaj. Ili eldonas revuojn, organizas konferencojn kaj helpas disvastigi la lingvon por profesia kaj faka uzo. Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), faciligas kunlaboron sur la universitata nivelo. Originalaj kaj tradukitaj verkoj aperas pri astronomio, informadiko, botaniko, kemio, jurofilozofio. En 2009 UEA lanĉis per La origino de specioj de Darvino serion de sciencaj klasikaĵoj, “Scienca Penso”. Proprajn organizaĵojn havas i. a. blinduloj, skoltoj, ŝakistoj, go-ludantoj, kaj katamantoj. Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, la junulara sekcio de UEA, organizas internaciajn kunvenojn kaj eldonas periodaĵojn. Budaanoj, ŝintoismanoj, katolikoj, protestantoj, kvakeroj, Bahaanoj kaj ateismanoj havas siajn organizaĵojn, kaj multaj soci-aktivaj grupoj uzas la lingvon. En Sennacieca Asocio Tutmonda kunagas diversaj laboristaj tendencoj. Ankaŭ multaj aliaj asocioj uzas Esperanton.

Esperanto-komerco

Esperanta komerco jam vivas sporade de multaj jaroj. La prezidanto de la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) estas Sinjoro WANG Tian-Yi (2013). Krome, Esperanto estus la plej bona lingvo por la komerco laŭ esploroj de la franca Ĉambro de Komerco en 1921. La New York Times raportis pri tio en 2012[39].

Statistiko de Esperantujo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Statistiko de Esperantujo.

Konstateblas, ke Esperanto ĝis nun atingis lokon inter la unuaj 50 lingvoj de la mondo laŭ la ofteco de uzado en internacia komunikado. En vikipedio ĝi ekzemple okupas lokon 27 laŭ la nombro de artikoloj kaj lokon 39 laŭ la paĝovizitado. En Litovio kaj Hungario ĝi estas lingvo n-ro 16 laŭ la nombro de enloĝantoj, kiuj scias diversajn fremdlingvojn. Esperanto estas unu el dek lingvoj, kiujn la ĉina registaro uzas en sia oficiala novaĵretejo, kaj unu el sesdeko da lingvoj, kiujn la papo uzas por saluti la kredantojn dum pasko kaj kristnasko. Google ofertas Esperanton kiel unu el 41 serĉlingvoj kaj ĝi estas unu el ĉ. 60 traduklingvoj de Google Translate. Kelkloke Esperanto havas pli favoran aŭ pli malfavoran pozicion: En la frazaro kun tradukoj Tatoeba ĝi kun pli ol 223 000 frazoj okupas la duan lokon post la angla (marto 2013). En Hungario ĝi estis almenaŭ en 2004 la tria lingvo (post la angla kaj la germana), pri kiuj studentoj k.a. ekzameniĝis en apartaj ŝtataj ekzamenoj. Aliflanke la internacia lingvo Esperanto havas malpli bonan lokon, se oni komparas ĝian parolantaron kun ĉiuj naciaj lingvoj; ekzemple laŭ la nombro de denaskaj kaj poste eklernintaj parolantoj Esperanto havas lokon 165 inter la lingvoj, en kiuj ekzistas vikipedio; tiu rilato tamen ne multe gravas, ĉar la intenco de Esperanto estas faciligi la internacian komunikadon, ne la nacian[40].

La rilato inter la uzado de Esperanto kaj de la angla estas tre proksimume 1:1000. Ekzemple la rilato inter la vizitado de anglalingvaj kaj esperantlingvaj paĝoj de vikipedio estas 1:1060 (aŭg. 2012), la rilato inter la nombroj de parolantoj de ambaŭ lingvoj en Litovio estas ĉ. 1:700 (laŭ censo 2001) kaj la rilato inter la libroj ĉiujare eldonataj estas ĉ. 1:4000 (ĉ. 2006; kp. Nombra rilato Esperanto - angla).

Aliaj planlingvoj

Proksimume 1 % de ĉiuj parolantoj de planlingvo parolas alian planlingvon ol Esperanto, ĉ. 99 % parolas Esperanton (laŭ censoj en Rusio kaj Hungario).

Specifaj trajtoj

Ŝildo flagforma, simbolo de Esperanto, uzata por signi i.a. la esperanto-version en plurlingva eldonaĵo.

La strukturoj de Esperanto subtenas la naturan emon de la homa pensado al analogio kaj estas pli trarigardeblaj ol tiuj de la plej multaj etnaj lingvoj. Tre produktiva sistemo de vortfarado garantias jam en frua stadio de la lingvolernado nuancitajn esprimeblecojn. Sekve fruaj sukcesoj emocie motivas la lernanton progresi.
Tial la sama lernintenso ebligas akiri kompareblan lingvan nivelon en kompare tre malgranda ono de la tempo necesa por etna lingvo.

Ĝenerale pluraj monatoj da studado de Esperanto egalas kelkajn jarojn da lernado de lingvoj kiel la angla aŭ la franca.

Pro la domino de eŭropdevenaj vortradikoj, ekzemple azianoj bezonas pli da lernotempo, tamen malpli ol por alia azia lingvo.

En sia fama "Unua Libro" de Esperanto (1887) Zamenhof prezentis la gramatikon per 16 reguloj. (Kiuj kompreneble ne klarigas ĉiujn detalojn de la lingvouzo.) Tiu ĉi gramatiko eniris en la sistemdokumenton "Fundamento de Esperanto", kiu, laŭ decido de la unua Universala Kongreso en 1905, garantiu la kontinuecon de la lingvoevoluo.

Vortoj

La vortoj devenas de diversaj lingvoj. La plejparto venis kaj venas el la ĉefaj eŭropaj lingvoj - precipe el la latina, la hispana, la franca, la germana kaj la angla. Pro la internaciemo, multaj etimoj apartenas al pluraj lingvoj eĉ se la konkreta formo en Esperanto similas pli al tiu de unu lingvo.

Etimaj ekzemploj

Principoj de la vortelekto

La tagoj de la semajno estas el la latinidaj lingvoj laŭ la francaj vortoformoj (dimanĉo, lundo, mardo ...), multaj partoj de la korpo laŭ la latinaj (hepato, okulo, brako, koro, reno...), kaj la unuoj de tempo el la ĝermanaj lingvoj laŭ formoj germanaj (jaro, monato, tago...). La nomoj de animaloj kaj vegetaloj ĉefe venas de la sciencaj latinaj nomoj.

Kiel jam supre estis videble, oni povas klarigi multajn vortojn per pli ol unu devenlingvo (vidu ankaŭ "Etimologia vortaro de Esperanto" de Ebbe Vilborg).

  • abdiki laŭ angla, franca, itala kaj latina
  • abituriento laŭ germana kaj rusa
  • ablativo laŭ latina, angla, franca, itala kaj hispana, sed ĝi ankaŭ estas konata al germana lingvisto kaj lingvoŝatantoj
  • funto laŭ pola, rusa, jida kaj germana
  • ŝnuro laŭ germana, pola kaj ĉeĥa

Plue, Zamenhof zorgeme kreis malgrandan bazon de radikaj vortoj kaj afiksoj per kiu plia multo da vortoj estas konstruita. Pro tio, oni povas esprimi sin flue post lernado de malgranda vortprovizo (eble 500-2000 vortoj kaj afiksoj).

Kvankam Zamenhof klopodis internaciigi Esperanton, ĝi estas eŭropeca pro sia vortaro. Tiu trajto ne apartenas sole al Esperanto: la plejmulto de la projektoj de internaciaj lingvoj uzas la eŭropajn komunajn vortojn. La ĉefa diferenco inter Esperanto kaj aliaj planlingvoj devenas de la ne-eŭropeco de la gramatiko, kaj tiun ne-eŭropecon Zamenhof mem agnoskis kiel volan penon de li. La vorteroj kun gramatika funkcio aperas memstare ene de la vortaro, tiel ke ĉiu teksto estas deĉifrebla eĉ sen helpo de aparta gramatika klarigo. Aliflanke, li alkonformigis la gramatikajn vortetojn (interalie la vortfinaĵojn) tiel ke la eŭropanoj eĉ ne bezonu konscii pri tiu ne-eŭropeca gramatiko de Esperanto.

Specifaj vortoj en Esperanto

Ne ĉiuj vortoj de Esperanto havas signifon rekte diveneblan pere de aliaj lingvoj. Kelkaj el ili estas Esperantaj idiotismoj indiĝene naskitaj en Esperantujo, ĉu pro zamenhofa kaprico, ĉu pro natura lingvo-evoluo inter la parolantaro.

Laŭforme (rimarku, ke la listo enhavas mikse vortojn tute kutimajn kaj vortojn foje uzatajn sed neoficialajn):

aliĝilo, edzo, espo (slango por Esperanto), ĝi, kabei, nifo (laŭ angla UFO), pli, plej, ujo, zamenhofa.

Oni ankaŭ povus aldoni la tabelvortojn (inspiritaj de la rusaj escepte regulaj korelativoj) kaj la uzon de afiksoj kiel memstaraj vortoj (igi, ilo, ree, umi, ktp.).

Foje oni trovas la vortojn aliel, alies, -iĉ-, kaŭ (= kaj + aŭ), kaj ri, sed tiuj ne konformas al la reguloj de la Fundamento. Temas ĉe ili aŭ pri nekonsciaj pekoj kontraŭ la reguloj aŭ pri intencaj reformprojektoj.

Laŭsignife:

aligatori, fundamento, memzorganto, necesejo, kajmani, krokodili, krokodilo, fina venko, verda, verdo

Alfabeto kaj ortografio

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Esperanta alfabeto kaj Prononco de Esperanto.

La literumado aŭ ortografio ankaŭ estas tre simpla: unu fonemo por unu litero, kaj inverse.

Esperanto uzas la latinan alfabeton, sed ĉar la lingvo uzas pli ol 26 fonemojn (same kiel la plejmulto de lingvoj), por respekti la supran priskribitan principon, Zamenhof devis krei novajn literojn: la tiel nomatajn "ĉapelitajn" literojn: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.

Litero a b c ĉ d e f g ĝ h ĥ i
j
ĵ k l m n o p r s ŝ t u ŭ v z
IFA ä b t͡s t͡ʃ d f ɡ d͡ʒ h x i j, i̯ ʒ k l m n p r s ʃ t u v z

"ŭ" kutime aperas nur post "a" aŭ "e".

En Esperantlingvaj TTT-paĝoj oni uzas (laŭ Google-statistiko en Marto 2010) la jenajn manierojn skribi la ĉapelitajn literojn de Esperanto:

  • 87%: veraj supersignaj literoj, preskaŭ ĉiam laŭ Unikodo (rekte aŭ per numeraj signoreferencoj), iafoje laŭ Latino 3: ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ.
  • 8%: surogate laŭ la x-sistemo: cx, gx, hx, jx, sx, ux.

Tiu sistemo havas avantaĝojn kontraŭ la h-sistemo, se komputiloj prilaboras tekston.

  • 5%: surogate laŭ la h-sistemo: ch, gh, hh, jh, sh, u.

Tiu sistemo estis proponita de Zamenhof por kazoj, kiam ĉapelitaj literoj ne estas haveblaj. Kontraŭ la x-sistemo ĝi havas la avantaĝon, ke tekstoj estas pli facile legeblaj kaj ne aperas tiom strangaj, speciale al novuloj.

Ekzistas programoj, kiuj aŭtomate transigas vortojn skribitaj en la x-sistemo al vortoj skribitaj kun ĉapelitaj literoj. La vikipedio funkcias tiel. Dezirinde estas, ke pliaj programoj estos same kapablaj.

Kontraŭ la h-sistemo ofte estas argumentita, ke komputiloj povus miskompreni kelkajn vortojn. Ekzemploj: flughaveno, senchava, bushaltejo. Sed tiu argumento nuntempe ne vere gravas. Modernaj programoj povas enhavi vortareton kun listo de tiuj "problemaj" vortoj, ja nur estas tre malmultaj. Tiujn vortojn la programo ne transigu laŭlitere, sed laŭ tiu speciala vortlisto.

Prononcaj ekzemploj

Jen kelkaj oftaj frazoj, transskribitaj apude en la Internacia Fonetika Alfabeto:

Saluton. [sa.ˈlu.ton]
Kiel vi fartas? [ˈki.el vi ˈfar.tas]
Kiel vi nomiĝas? [ˈki.el vi no.ˈmi.d͡ʒas]
Ĉu vi parolas Esperanton? [ˈt͡ʃu vi pa.ˈro.las es.pe.ˈran.ton]
Mi ne komprenas vin. [mi ne kom.ˈpre.nas vin]
Estas bela tago. [ˈes.tas ˈbe.la ˈta.ɡo]

Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "Registraĵo de la preĝo Patro Nia" Registraĵo de la preĝo Patro Nia 

Lingvoevoluo

Vidu Lingvoevoluo de Esperanto

Kvankam Esperanto montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:

  • prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
  • arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
  • nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
  • evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
  • uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
  • uzo -io kiel sufikso en landonomoj, anstataŭ la fundamenta "ujo"
  • pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
  • evito de kompleksaj verboformoj
  • uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo

Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo sekse neŭtra (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.

Personaj pronomoj en Esperanto
nombro singulara plurala nedifina resenda***
(refleksivo)
ordo unua dua tria unua dua tria
uzo kutima intima* vira ina neŭtra**
pronomo mi vi ci li ŝi ĝi ni vi ili oni si
(*) Kvazaŭ-arkaismo, tre malofte uzata.
(**) La seksindiferenta (neŭtra laŭ PIV difinebla kiel prezentanta neniun difinitan sekson) pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(***) Uzebla nur por la tria persono.

Parolantaro

La entuta nombro de Esperanto-parolantoj estas ne precize konata. Nur eblas taksoj pri la kvanto de la tutmonda parolantaro. Ekde 2001 okazis popolnombradoj en pluraj landoj, ekzemple Hungario kaj Litovio, kiuj kalkulis ankaŭ la nombron de Esperanto-parolantoj (4.565 por Hungario, 844 por Litovio); en 2011 en rusia censo oni kalkulis 992 parolantojn de Esperanto[41].

La plej multaj taksoj pri la tutmonda parolantaro varias inter 100 mil kaj 1,5 milionoj. La diversaj taksoj verŝajne priskribas malsamajn lingvonivelojn kaj malsaman oftecon de uzado: 100 mil celas la kvanton de homoj, kiuj regule uzas Esperanton, 500.000 inkluzivas tiujn, kiuj de tempo al tempo uzas la lingvon, 2 milionoj (Culbert) ankaŭ tiujn, kiuj jam dum multaj jaroj aŭ jardekoj ne plu uzas la lingvon. Pli altaj taksoj (ĝis aŭ super dek milionoj) inkluzivas supozeble ankaŭ tiujn, kiuj nur eklernis la lingvon; ili supozeble ankoraŭ rememoras kelkajn vortojn, sed fakte ne scipovas praktike utiligi la lingvon.

Se la kriterio estu tute flua altanivela lingvouzo, komparebla al denaska nivelo en aliaj lingvoj, la taksoj eĉ reduktiĝas je unu aŭ kelkaj dekmiloj. (Kp. la artikolon pri la nombro de Esperanto-parolantoj.)

Komparo kun aliaj planlingvoj

Inter la planlingvoj (ekzemple, Interlingvao kaj Loĵbano), Esperanto estas la plej uzata kaj la sola kun evoluintaj daŭraj aplikoj en preskaŭ ĉiuj vivosferoj. Verŝajne pli ol 95 % de la parolantoj de planlingvo, eble eĉ 98 aŭ 99 %, parolas Esperanton; multaj planlingvuloj aldone parolas aŭ almenaŭ komprenas Esperanton. Laŭ la censo en Rusio (2011) Esperanton parolas 99% de ĉiuj parolantoj de planlingvoj, laŭ la censo en Hungario (2001) 99,5 % (kp. la statistikon pri "aliaj planlingvoj").

Movado por Esperanto

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado.

La ĉefa tutmonda Esperanto-organizaĵo estas la Universala Esperanto-Asocio. Ĝi jam de kelkaj jardekoj kunrilatas kun la Unuiĝintaj Nacioj. UEA eldonas librojn, revuojn, lumdiskojn kaj jarlibron kun listoj de Esperanto-organizaĵoj kaj lokaj reprezentantoj en la tuta mondo. La Libroservo de UEA stokis en 2009 ĉirkaŭ kvin mil titolojn.[26] Koncernan katalogon eblas aŭ peti perpoŝte aŭ konsulti en la retejo de la organizaĵo. La serio Esperanto-Dokumentoj, eldonata de UEA krom Esperante ankaŭ en la Angla, Hispana, Itala kaj Portugala lingvoj, enhavas fakverkojn kaj referatojn pri la aktuala situacio de la internacia lingvo. La publikaĵojn eblas akiri kaj perrete kaj persone en Roterdamo.

La plej fama simbolo de Esperanto estas la kvinpinta verda stelo, kiu simbolas la esperon (verdo estas koloro de espero) sur la kvin kontinentoj, kaj kiu ankaŭ ornamas la Esperantan flagon.

Subteno de internaciaj organizoj

Unesko (Organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Edukado, Scienco kaj Kulturo) adoptis du rezoluciojn favorajn al Esperanto (1954, 1985), per kiuj ĝi agnoskas la indajn atingaĵojn de Esperanto kaj instigas ĝian utiligon. Sed, malsimile al la latina en mezepoka Eŭropo kaj la angla en nia jarcento, bazo de lernejoj, universitatoj kaj lernolibroj mankas al Esperanto.

Ankaŭ aliaj eksterkomunumaj organizoj kaj konferencoj subtenis Esperanton, ekzemple en 1980 en Manilo, la ĉefurbo de Filipinoj, la Monda Turisma Konferenco (organizita de Monda Turisma Organizo)[42]).

Notindas krome kelkaj rezolucioj kaj proponoj ĉe Ligo de Nacioj, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj organizoj.[43]

Kulturo

Literaturo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperantlingva literaturo.

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj, entute ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 mil titolojn.[44][45] Bedaŭrinde, malmultas esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, tial la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin.

La riĉan literaturan tradicion agnoskas ankaŭ la PEN-Klubo, kies Esperanta sekcio estis fondita dum la 60-a kongreso de la Klubo en Septembro 1993. La verkadon en Esperanto stimulas la Akademio Literatura de Esperanto, fondita en 2008. Al gravaj nuntempaj verkistoj skribantaj Esperante apartenas: Trevor Steele (Aŭstralio), Manuel de Seabra (Katalunujo), István Nemere (Hungarujo), Spomenka Štimec (Kroatujo); versistoj Miĥael Giŝpling (Rusujo / Israelo), Mauro Nervi (Italujo), Mao Zifu (Ĉinujo), Abel Montagut (Katalunujo) kaj Eli Urbanová (Ĉeĥujo); eseistoj kaj tradukistoj Probal Dasgupta (Barato), Humphrey Tonkin (Usono) kaj Kurisu Kei (Japanujo). La versistoj William Auld, Marjorie Boulton kaj Baldur Ragnarsson estis kandidatigitaj por la Nobel-Premio pri Literaturo.[26]

El konataj Esperantigitaj literaturaj verkoj kaj eldonitaj antaŭ nelonge menciindas ekzemple La oldulo kaj la maro de Hemingway, La Mastro de l' Ringoj de John Ronald Reuel Tolkien, Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, La lada tambureto de Günter Grass, La Libro de la mirindaĵoj de Marco Polo aŭ granda familia sagao de Cao Xueqin Ruĝdoma sonĝo. Por infanoj ekzistas krom AsteriksTinĉjo ankaŭ Esperantigita Pipi Ŝtrumpolonga kaj la tuta novelaro Muminvalo fare de la Suoma aŭtorino Tove Jansson; la tekstoj de iuj tradukoj atingeblas ankaŭ enrete.

Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Muziko

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-muziko.
La kvarmembra Nederlanda muzikgrupo Kajto koncentriĝas pri Frisa popola muziko, maristaj kantoj kaj kanonoj

Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantojn por solistoj kaj ĥoro, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inter aliaj Elvis Costello kaj Michael Jackson, registris en Esperanto, verkis orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzis ĝin en siaj propagandaj materialoj. Kelkaj kantoj el la albumo Esperanto de Warner Brothers, kiu eldoniĝis – pure Esperante – en Hispanujo en Novembro 1996, atingis altajn rangojn en Hispanaj muzikkonkursoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj ĥorverkoj kun Esperanto-teksto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la Simfonion n-ro 1 Esperanto de David Gaines (ambaŭ el Usono). En Franca Tuluzo ekzistas muzikeldonejo Vinilkosmo, specialiĝanta al produktado de Esperanta muziko. Tiun eblas trovi ankaŭ enrete, inkluzive kalkajn retejojn dediĉitajn al Esperanta karaokeo.[26]

Teatro kaj kino

Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Ŝekspiro kaj Ayckbourn estis lastatempe prezentitaj en Esperanto. Multaj dramoj de Ŝekspiro ekzistas en Esperanta traduko; Reĝo Lear estis prezentita en Esperanto en Hanojo (Vjetnamujo), en Decembro 2001, kun loka rolularo.

La utiligo de Esperanto en kino estas malpli ofta. En scenoj de La Granda Diktatoro de Chaplin aperis afiŝoj en Esperanto, en Delekto de Idioto kun Clark Gable kaj la Japana filmo Jan Arima iuj dialogoj estis en Esperanto. Tutvesperaj filmoj uzantaj nure Esperanton estas esceptegaj, apartenas al ili ekzemple kulta Inkubo kun William Shatner en la ĉefa rolo, tamen ekzistas proksimume dek kvin, kiuj iel la temon de la internacia lingvo tuŝas. Lastatempe aperis ankaŭ kelkaj amatoraj Esperantistaj filmprojektoj kaj asocioj, produktantaj mallongajn filmetojn plene Esperantajn, ilia longo estas kutime ĉirkaŭ kelkdek minutoj.[26][46]

Periodaĵoj

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-gazeto.

Pli ol cent gazetoj kaj revuoj regule aperas en Esperanto, inkluzive la novaĵrevuon Monato, la literaturan revuon Beletra Almanako, la junularan ĵurnalon Kontakto kaj la revuon Esperanto de UEA. Dusemajna aktualaĵ-gazeto Eventoj estas ofertata ankaŭ en senpaga elektronika versio. Abonantoj povas perrete akiri ankaŭ multajn aliajn gravajn gazetojn, inkluzive retarkivojn de malnovaj numeroj. Estas periodaĵoj pri medicino kaj scienco, por junularo, religiaj magazinoj, edukaj kaj pedagogiaj periodaĵoj, literaturaj revuoj kaj special-temaj eldonaĵoj.[26]

Radioelsendo kaj televido

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-radio.
La Esperanta redaktejo de la Pola Radio preparas ĉiutage dudekminutan podkaston

Radiostacioj en Brazilo, Ĉinujo, Kubo, Polujo kaj Vatikano elsendas regule en Esperanto. Plimultiĝas programoj aŭdeblaj ankaŭ interrete, aliaj stacioj (kaj profesiaj kaj amatoraj) agas precipe aŭ nur perrete. Al konataj internacilingvaj podkastoj apartenas ekzemple la Radio Verda, funkcianta ekde 1998. Televidoj en diversaj landoj proponas kursojn de Esperanto, inkluzive la plej aktualan 16-partan adapton de la kurso „Mazi en Gondolando“ de BBC, kiun elsendis la stacio Polujo 1 (TVP1 – Telewizja Polska 1).[26] La saman kurson elsendis dum pluraj jaroj ankaŭ ne plu ekzistanta televidstacio de Saarbrücken.[47] En la jarintervalo 20052006 aktivis ankaŭ projekto de la internacia enreta Esperanta televidstacio de la nomo „Internacia Televido“, funkcianta enkadre de la retejo Ĝangalo.[26]

Interreto

Elektronikaj retoj, precipe la interreto, estas la plej rapide disvastiĝantaj komunikiloj inter uzantoj de la internacia lingvo. Ekzistas kelkcentoj da diskutgrupoj tiulingve, traktantaj pri diversaj temoj, de familia uzo de Esperanto ĝis al la ĝenerala relativeca teorio. Esperanto uzatas ankaŭ en diversaj tujmesaĝaj protokoloj, kiel Jabber, ICQ, IRC, MSN, SkypePaltalk. Troveblas miloj da internacilingvaj retpaĝoj. Multaj komputilaj programoj, ekz. literumiloj, gramatik-kontroliloj kaj klavar-aranĝoj, estis kreitaj en kaj iam ankaŭ por Esperanto. Programoj kiel OpenOffice.org, Fajrovulpo, IrfanView, la grafikaj labormedioj GNOME kaj KDE, kaj la operaciumoj Ubuntu kaj Mandriva estas haveblaj en Esperanto. Popularaj retejoj kiel Guglo, Vikipedio, Vizaĝlibro kaj Ipernity havas ankaŭ Esperanto-versiojn.[26]

Esperanto kaj internacia uzo por pagata laboro

Ekzistas kelkaj kampoj, en kiuj oni jam hodiaŭ uzas Esperanton profesie. Kiel ekzemploj povas servi eldona agadoturismo (ĝenerala aŭ kleriga). Pli pri la profesia uzo de Esperanto oni povas legi ekzemple en Petr Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj (KAVA-PECH, 1995).[48]

Kritiko kaj respondoj al kritiko

Esperanto estas foje kritikata de ne-esperantistoj aŭ eĉ de esperantistoj mem. Ĉi tie vi povas legi pri la kritiko.


Kelkaj kritikoj estas kontraŭ internaciaj helplingvoj ĝenerale:

  • "Internacia helplingvo ne havas kulturon." (Esperantistoj ofte respondas, ke ja ekzistas Esperanta literaturo kaj certaj tradicioj en la Esperanto-komunumo; iuj esperantistoj pli emfazas la rolon de Esperanto kiel ponto inter malsamaj kulturoj; kelkaj kombinis ĉi tiujn du alirojn per la koncepto de pontokulturo.)
  • "La toleremo pri malperfektecoj ĉe internaciaj helplingvoj estas malpli ol ĉe etnaj lingvoj. Ĉar neniu internacia helplingvo povas esti perfekta, ĝi neniam estos vaste akceptata de la publiko."

Aliaj kritikoj temas pri Esperanto specife:

  • Kelkaj, precipe la subtenantoj de naturismaj planlingvoj, kritikas ke Esperanto ne direktas sin sufiĉe laŭ la grandaj eŭropaj lingvoj (kutime ili celas ĉefe latinon kaj la latinidajn lingvojn, aŭ latinidajn formojn en aliaj lingvoj). Ekzemple, ili kritikas la tabelvortojn aŭ vortfaradon kiel "malsanulejo" anstataŭ pli eŭropecan "hospitalo". Kontraŭargumento estas, ke ŝanĝo al pli da eŭropeco eble igus Esperanton pli facila por eŭropanoj, sed samtempe pli draste malfaciligus ĝin por ne-eŭropanoj, kiuj devus lerni multajn apartajn "eŭropajn" formojn.
  • Aliflanke Esperanto estas ofte kritikata esti tro eŭropeca. Ĝiaj vortradikoj kaj ĝia gramatiko klare devenas de eŭropaj lingvoj, kio laŭ la kritikantoj nuligas (aŭ malpliigas) ĝian neŭtralecon. Esperantistoj ofte respondas ke la aglutina strukturo de Esperanto similas pli al la turka, japanabantuaj lingvoj ol al la plej multaj eŭropaj lingvoj.
  • Kelkaj kritikas ke la seksa malsimetrio en Esperanto estas lingva seksismo. Oni kritikas ke pluraj parenc-radikoj (kiel "patr-", "frat-" kaj "edz-") havas baze viran signifon, dum necesas aldoni "-in-" por paroli pri inoj. Aldone oni kritikas ke multaj aliaj vortoj (kiel "instruisto", "anglo" kaj la pronomo "li") servas kaj por signi viran personon kaj por signi ajnaseksan personon, dum ekzistas apartaj vortoj por inaj personoj ("instruistino", "anglino", "ŝi"). Riistoj kaj iĉistoj provas forigi tiun malsimetrion el Esperanto.
  • Oni kritikas la devigan akuzativan finaĵon "-n". Esperantistoj respondas ke tio necesas por samtempe havi klarecon kaj grandan liberecon en la vortordo.
  • Oni kritikas la supersignajn literojn de Esperanto. Esperantistoj defendas ilin argumentante ke ili necesas por konservi la principon "unu sono — unu litero", ĉar la 26 bazaj literoj de la latina alfabeto ne sufiĉas por la 28 fonemoj de Esperanto. Ankaŭ estas fakto, ke la granda plimulto de la lingvoj uzantaj variantojn de la latina alfabeto uzas - same kiel Esperanto - diakritajn signojn por klarigi la prononcon de multaj literoj.
  • Neesperantistoj ofte kritikas Esperanton ne kiel la lingvon mem, sed oni kritikas la fakton, ke oni nenie interkompreniĝos per ĝi. Respondo al demando "Kaj kie oni parolas per ĝi?" ke ĉie, estas ne tute prava. La neesperantista demandanto demandas pri tio, kie en kiu hotelo, kie en kiu oficejo, kie en kiu malsanulejo, kie en kiu magazeno, kie en kiu fervojstacio ktp. ktp. li povus uzi tiun ĉi lingvon. Kaj ni konfesu, ke ili pravas.

Metafora uzo de la vorto Esperanto

Metafore la vorto esperanto iam estas uzata por priskribi ion internacian, perigan, miksitan aŭ neŭtralan – tiel ekzemple Ĝavo estas markata kiel "esperanto de la programlingvojLinukso kiel "esperanto en la komputila mondo".[49]

Tia uzo tamen povas ofte konfuzi. Ekzemplon prezentas la etikedo "esperanta monunuo", uzita por Eŭro: tiu estis kreita por anstataŭi aliajn monunuojn – Esperantistoj tamen, krom esceptoj, ne klopodas forigi la naciajn lingvojn.[50][51] La komuna Eŭropa monunuo tamen estas neŭtrala, same kiel Esperanto.

Bibliografio

  • E. van Someren, Republication of the thesis 'The EU Language Regime, Lingual and Translational Problems';
  • P. G. Forster, The Esperanto Movement. The Hague: Mouton Publishers, 1982. ISBN 90-279-3399-5;
  • C. Gledhill, The Grammar of Esperanto: A Corpus-Based Description. Second edition. Lincom Europa, 2000. ISBN 3-89586-961-9;
  • J. Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto ("Linguistic aspects of Esperanto"). Second edition. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1989;
  • W. Auld. La fenomeno Esperanto ("Il fenomeno esperanto"). Rotterdam. UEA. 1988;
  • C. Piron. La bona lingvo (La lingua buona) trattato sulla lingua, Paperback, 1989. ISBN 978-963-571-294-6;
  • U. Lins. La lingua pericolosa. Storia delle persecuzioni contro l'esperanto sotto Hitler e Stalin. Traccedizioni. 1990. ISBN 88-7205-000-6;
  • P. Janton. Esperanto. Lingua, letteratura, movimento. Cooperativa Ed. Esperanto. 1996. ISBN 88-85872-07-7;
  • F. Amerio; G. Bonvecchiato; G. C. Fighiera. Esperanto: dati e fatti. FEI Fondo Marelli. 2002. ISBN 88-85872-11-5;
  • G. Formizzi, Le radici culturali dell'esperanto. La pedagogia di Giovanni Amos Comenio. Gabrielli Editori. 2006. ISBN 88-6099-007-6;
  • C. Minnaja. L' esperanto in Italia. Alla ricerca della democrazia linguistica. Il Poligrafo. 2007. ISBN 88-7115-546-7.

Notoj kaj fontoj

  1. esperante Paĝo pri la Universala Esperanto-Asocio
  2. Harald Haarmann: Kleines Lexikon der Sprachen. Von Albanisch bis Zulu. München: Beck. 2001 (p. 115-116): Esperanto wird "auch von etlichen tausend Menschen in der Welt (z. B. in Ungarn, Österreich, Bulgarien, Japan, USA) als Muttersprache erlernt". (Esperanto estas "lernata ankaŭ de kelkaj mil homoj en la mondo (ekz. en Hungario, Aŭstrio, Bulgario, Japanio, Usono) kiel gepatra lingvo".) Haarmann atentigas, ke intertempe "ekzistas denaskuloj de la dua kaj eĉ tria generacio". Haarmann pri Eo. Pli frue Ethnologue (2005) skribis pri 200 - 2000; nuntempe ne plu sur ethnologue.com. Kp. ankaŭ Joŭko Lindstedt: Oftaj demandoj
  3. [2001] Routledge Encyclopedia of Language Teaching and Learning angle. Routledge. ISBN 0-4153-3286-9. 
  4. Temas pri la 14-a de julio laŭ la malnova rusa kalendaro. La unua cenzura permeso por la manuskripto estas de la 21-a de majo (2-a de junio). La dato de la 21-a de julio menciita de Zamenhof en letero kaj citita de Albault estas nur proksimuma.
  5. 5,0 5,1 [1979] Historio de Esperanto 1887-1912, fotorepreso de la eldono Varsovio, 1913 Esperanto, pĝ. 10. 
  6. 6,0 6,1 [2005] Ethnologue : Languages of the World, 15-a eldono angle, Dallas, Texas: SIL International. ISBN 13-978-1-55671-159-6. 
  7. JACOBS, Joseph – HARRIS, Isidore. Zamenhof, Lazarus Ludwig. JewishEncyclopedia.com. Legita 2008-08-14 Atingebla interrete. (Angle.)
  8. 8,0 8,1 Zamenhofo, Ludoviko Lazaro. Letero de L. Zamenhof al Nikolaj Afrikanovich Borovko (1895) – О происхожении эсперанто. МИР ЭСПЕРАНТО. Legita 2008-08-14. Atingebla interrete. (Esperante, ruse.)
  9. Zamenhof, L. Lingvaj Re­spondoj. Konsiloj kaj opi­nioj pri Espe­ranto. 6-a eldono. Marmande : Espe­rantaj Francaj Eldonoj, 1962. LR 51. Atingebla interrete.
  10. VONDROUŠEK, J. Z histórie esperanta Esperanto.sk. Legita 2007-09-01. Atingebla interrete. (Esperante, slovake.)
  11. PAGE, Hugh R., Jr. Esperanto Great Barrington (Massachusetts, USA): Berkshire, 2005-05-24. Legita 2007-09-01. Atingebla interrete. (Angle.)
  12. ČELIAUSKAS, Petras. Zamenhof en Veisiejai. En Litova Stelo Numero marto-aprilo, jarkolekto 1998. Litova Esperanto-Asocio. Legita 2008-08-14. Atingebla interrete. (Esperante.)
  13. Zakrzewski referencas al la "malnovaj libroj de la presejo", kiujn liveris al li Elżbieta Kelter, filino de Ĥ. Kelter, kiu presis la Unuan libron.
  14. Drezen, E. Zamenhof kaj reformoj en esperanto. МИР ЭСПЕРАНТО. Atingebla interrete. Legita 2008-08-14. (Esperante.)
  15. Pri la reformoj. Interpopolalingvo.inf.hu. Atingebla interrete. Legita 2008-08-14. (Esperante.)
  16. Kolker, Boris. Enigmoj de Ludoviko Zamenhof. Esperanto-mv.pp.ru. Atingebla interrete. Legita 2008-08-14. (Esperante.)
  17. Kniivilä, Kalle. Informfluoj en Esperantujo. diVERse. Atingebla interrete. Legita 2008-08-14. (Esperante.)
  18. Konciza historio de IKUE. Roma (Italujo) : IKUE. Atingebla interrete. Legita 2007-09-09. (Esperante.)
  19. NB online – Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo. Wien (Aŭstrujo) : Österreichische Nationalbibliothek. Atingebla interrete. Legita 2007-09-09. (Germane.)
  20. Malovec, Miroslav. Esperantští spisovatelé a jejich díla. Atingebla interrrete. Legita 2007-09-09. (Ĉeĥe.)
  21. 21,0 21,1 E-Euroscola: Rezolucioj de Unesko por Esperanto. Atingebla interrete. Legita 2007-09-06. (Esperante.)
  22. 22,0 22,1 La dekreto pri la normoj por la celebro de la Meso en esperanto. Roma (Italujo) : IKUE. Atingebla interrete. Legita 2007-10-18. (Esperante.)
  23. 23,0 23,1 La dekreto por la aprobo de la Meslibro kaj Legaĵaro en Esperanto. Roma (Italujo) : IKUE. Atingebla interrete. Legita 2007-10-18. (Esperante.)
  24. 24,0 24,1 Catholic Prayers in the Languages of the World: Esperanto. Città del Vaticano : Agenzia Fides. Atingebla interrete. Legita 2007-10-18. (Angle.)
  25. GRADDOL, David. The Future of English? The British Council, 1997 Atingebla interrete. Legita 2007-04-15. (Angle.)
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 26,5 26,6 26,7 26,8 Universala Esperanto-Asocio. Ĝisdate pri Esperanto [interrete]. Universala Esperanto-Asocio, 2002-12-03, [cit. 2007-12-07]. http://www.uea.org/informado/ghisdate/ghisdate_eo.html.
  27. JANTON, Pierre; TONKIN, Humphrey. Esperanto: language, literature, and community. New York : State university of New York Press, c1993. 169 pĝ. ISBN 0-7914-1254-7.
  28. Ziko Marcus Sikosek: Esperanto sen mitoj. Antverpeno 2003². Pĝ. 247
  29. Seznam doporučených ukazatelů sčítání. Praha: Český statistický úřad, aktualigita 2007-09-13, citita 2007-09-16.
  30. Facebook/EsperantoLand-enketo
  31. Williams, N. A language teaching experiment. Canadian Modern Language Review, 1965. Ĉapitro 22.1, pĝ. 26–28.
  32. Facebook/EsperantoLand
  33. CHRDLE, Petr. Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj. Dobřichovice: KAVA-PECH, 1995. 40 pĝ. ISBN 80-85853-16-7.
  34. List of NGOs maintaining official relations with UNESCO. UNESCO. Citita je 2007-09-01. http://erc.unesco.org/ong/ONGlist_p.asp?language=E. (Angle.)
  35. TONKIN, Humphrey – FETTES, Mark. About Esperanto. (Eldonserio Esperanto Document, 43a seriero.) Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1996. 16 pĝ. Atingita je 2008-04-12. http://www.esperantic.org/ced/espe.htm (Angle).
  36. http://www.change.org/ideas/view/obama_introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools
  37. KIEFTE, Joop. Pasporta Servo 2.0 – Internacia gastiga servo per Esperanto. Eldonis Pasporta Servo. Citita je 2009-06-21. http://www.pasportaservo.org (Esperante).
  38. PIRLOT, Germain. Esperanto en universitatoj. Universala Esperanto-Asocio, eldonita 2003-04-17. Citita 2008-08-15. http://www.uea.org/agadoj/instruado/pirlot.html (Esperante).
  39. Paris business men would use Esperanto
  40. Statistiko de Esperantujo: Komparo kun aliaj lingvoj
  41. La Balta Ondo, 18-a de decembro 2011
  42. Teksto kaj komento en Eventoj 94
  43. ESPERANTO KAJ INTERNACIAJ ORGANIZAĴOJ
  44. Disponigi nian kulturon al ĉiuj. Citita 2007-09-06. m_disku.htm (el Retarkivo 2005) (Esperante).
  45. Eventoj, 1–2/majo 98, n-ro 148–149. Citita 2007-09-06. http://www.eventoj.hu/arkivo/eve-1489.htm (Esperante).
  46. Esperanto movie titles. Internet Movie Database. Atingita je 2007-09-01. http://www.imdb.com/List?language=Esperanto&&tv=off&&nav=/Sections/Languages/Esperanto/include-movies&&heading=10;Esperanto%20movie
  47. Hauser, Peter. Tradicia Kultura Semajnfino. En La Ondo de Esperanto, jaro 2003, n-ro 1. http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/99-lode.htm#99-22. Atingita 2010-02-20.
  48. Ankaŭ, se vi deziras labori per Esperanto aŭ trovi laboranton kiu parolas Esperanton, bonvolu uzu la senpagan retservon Eklaboru.
  49. Jalinh. Lidé jsou počítače a Java je Esperanto. En AbcLinuxu. Eldonita 2007-06-06, atingita 2007-09-16. (Ĉeĥe.) Atingebla je http://www.abclinuxu.cz/blog/jalinh/2007/6/6/182356.
  50. Euro. Česká národní banka. Atingita 2008-09-17. Eldonita en Praha. (Ĉeĥe.) Atingebla je http://www.cnb.cz/cs/mezinarodni_vztahy/euro.
  51. Pražský manifest. Eldonis Starto. Atingita 2008-09-17. (Multlingve.) Atingebla je http://members.chello.cz/malovec/manifest.htm, http://www.uea.org/informado/pragm/index.html

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Kritiko kaj respondoj al kritiko

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.