Ligo de Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Ligo de Nacioj estas fondita je iniciato de la usona prezidento Woodrow Wilson pere de la Traktato de Versailles en 1920. Tiu kontrakto enhavis ĉefe la postulojn de la venkintoj de la unua mondmilito ĉefe kontraŭ Germanio sed ankaŭ kontraŭ la aliaj eŭropaj imperioj (rusa, aŭstri-hungara kaj turka). Ĝi supozis ioman limigon al uzado de tutlibera nacia suvereneco sed sen krei veran supernacian enton.

La ideo havas plurajn patrojn, interalie la germanan filozofon Immanuel Kant, kiu fine de la 18-a jarcento en la verkaĵo Zum ewigen Frieden ("Al Eterna Paco") proponis aliancon de tiuj ŝtatoj, en kiuj liberas la civitanoj. Fakte dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj multaj pensuloj defendis similajn planojn. La ideologiaj novaĵoj estis ĝenerala reago kontraŭ la Unua Mondmilito kaj kontraŭ militoj ĝenerale, krom influoj de la liberalismo kaj de la socialismo de la 19-a jarcento.

Celoj kaj malhelpoj[redakti | redakti fonton]

La Ligo de Nacioj celis esti tia alianco por pace solvi disputojn inter la membroj kaj defendi la membrojn kontraŭ atakoj de ekstere. La Ligo grandparte ne povis plenumi tion pro

  • la nealiĝo de pluraj ŝtatoj (precipe Usono mem; kelkaj atribuas tion al la agado de Henry Cabot Lodge),
  • la malvenko de la demokratio en aliaj (ekz. Germanio, membro de 1926 ĝis 1933),
  • la eksigo de agresemaj membroj (ekz. Sovetunio, kiu atakis Finnlandon en 1939),
  • sed ankaŭ pro la tolerado de agresemo de aliaj membroj (ekz. Italio, kiu en 1936 atakis la membron Etiopio, kaj buĉis civilulojn tieajn pere de bombadoj kaj uzo de venengaso; la parolado de la etiopia delegito denuncinta tiujn militkrimojn estas seninterese kaj senreage aŭskultita de la esence okcidentula ĉeestantaro.

La Ligo estis dissolvita oficiale en 1946 per fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La sidejo estis en Ĝenevo. Estis Ĝenerala Asembleo, kie sidis kaj voĉis ĉiuj ŝtatoj membraj, Konsilantaro de 9 ŝtatoj, kiuj solvus la konfliktojn kaj Ĝenerala Sekretariato, por prepari la taskojn. Ne ĉiuj membroj de la Konsilantaro egalis: kvin estis konstantaj (Usono, Francio, Italio, Japanio kaj Britio) kaj kvar estis elektitaj de la Asembleo por unu jaro (la unuaj elektitaj estis Belgio, Brazilo, Hispanio kaj Grekio).[1]

Dekomence la venkitaj ŝtatoj en la Unua Mondmilito ne estis akceptitaj. Poste okazis ŝanĝoj. Foriris pro diversaj kaŭzoj Usono, Sovetunio, Rumanio, Italio, Japanio, Germanio, Albanio kaj Hungario (el kiuj kelkaj partoprenis ĉu en militoj ĉu en invadoj de aliaj landoj). Ankaŭ Hispanio kaj aro de latinamerikaj landoj kiaj Ĉilio, Brazilo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Nikaragvo, Paragvajo, Peruo, kaj Venezuelo.[2]

Usono kaj fortorilatoj[redakti | redakti fonton]

Dum la tuta mekanismo planita de la usona Wilson, la franca Clemenceau kaj la brita Lloyd George, ekis per suskribo de la parizaj traktatoj, eventoj de aŭtuno de 1919 en Usono ŝanĝis draste la planojn. Kreiĝis forta kontraŭstaro kaj en la publika opinio kaj inter la usona politikistaro al la Societo de Nacioj, unue pro la ŝtataj usonaj devoj al tiu kaj due pro ellasoj al japnoj en Pacifiko: la batalo en la Usona Senato finis per malvenko de Wilson. Usono devis subskribi apartajn traktatojn kun Germanio, Aŭstrio kaj Hungario aŭguste de 1921, kiuj ne inklkudis la Societon de Nacioj. Usono restis for.

Fakte la partopreno de Usono en la Unua Mondmilito rilatis nur al konkurenco kun la germana etendismo. Usono eniris en la milito nur en 1917, kiam Germanio estis venkanta. Aspektis kvazaŭ Usono volis kompensi la foriron de Rusio el la konflikto. Usono restarigus ekvilibron, sed sen kalkuli postan usonan malakcepton ludi gravan rolon en la eŭropaj aferoj. Pro tia retiriĝo Francio restis kiel la potenco de la kontinento, sed tio estis falsaĵo: tiun ŝajne hegemonion kreis nur la subpremadon fare al Germanio kaj foresto de Sovetunio el la nova diplomataro. En tiu malekvilibro trudiĝis la postaj etendismo de Japanio, Italio kaj Germanio. La Dua Mondmilito ne povos esti evitata de tiu internacia instanco.[3]

Ligo de Nacioj kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Peticion, kiun Brazila Ligo-Esperantisto sendis 10-a de aŭgusto 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio-de-Ĵanejro.

Ĉe la Ligo estis Edmond Privat la ĉefa Esperanto-lobiisto, kiu atingis almenaŭ ke la vicsekretario Nitobe Inazo verkis sufiĉe favoran raporton pri la stato de Esperanto (1922), estis historia ŝanco por ke Esperanto iĝus laborlingvo de tiu organizo, sed la franca delegito plej draste oponis tiun projekton, kaj ĝi fiaskis.

Ankaŭ estas menciinda la inĝeniero Leonardo Torres Quevedo, membro de la Komisiono por Intelekta kooperado (antaŭulo de la Unesko), kiu proponis la unuan rezolucion favoran al la konsiderado de la internacia lingvo, ankaŭ sensukcese.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj delegitoj proponis rekomendan rezolucion por Esperanto, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata. En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata, kaj la Konferenco pri Esperanto en Lernejoj (v. Konferencoj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alproksimiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori Esperanton. Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis, kaj la afero do restis kia ĝi estis. La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al Esperanto en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata “klara lingvo” (ne kodo) por Esperanto. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Telegrafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke Esperanto estas allasata kiel „klara“ lingvo flanke de la latina. - La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al Edmondo Privat»
— Enciklopedio de Esperanto, “Ligo de Nacioj”

Ligo de Nacioj kaj religianoj[redakti | redakti fonton]

La eklezioj, kiuj estis membroj de la Monda Konsilio de Eklezioj, proklamadis, ke la Ligo de Nacioj estas la lasta espero por la paco en la tuta mondo kaj la tero enkorpiĝo de la Dia Reĝo.

En 1920 la kristanaj Bibliesplorantoj en ilia libro Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos antaŭdiris malsukceson de la Ligo de Nacioj kaj proklamadis, ke la homoj ne povas establi fortan pacon en la tuta mondo.

Post la malsukceso kaj dum la malekzistado de la Ligo de Nacioj ili antaŭdiris en 1943, ke organizo simila al la Ligo de Nacioj reviviĝos. Nathan Knorr diris en la kongreso de la Atestantoj de Jehovo “La besto reeliros”. La UNO faris tiun antaŭdiron reala en 1945.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 22.
  2. Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 24.
  3. Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 25.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]