Ĝenevo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo en Svisio. Ekzistas similnoma urbo en Italio, vidu Ĝenovo.
Ĝenevo
Coat of Arms of Geneva.svg
Views of Geneva.jpg
Kantono Ĝenevo
Distrikto Ne estas distriktoj en la Kantono Ĝenevo
Koordinatoj  46°12′N 6°9′O  /  46.2°N, 6.15°O / 46.2; 6.15 (Ĝenevo)
Nombro de enloĝantoj 185 726
Areo 15,86 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 1200
Komunumkodo 6621
Situo en la kantono

Ĝenevo (france Genève [ʒəˈnɛv], germane Genf [ɡɛnf], itale Ginevra [d͡ʒiˈne:vra], romanĉe Genevra [d͡ʒeˈne:vra]) estas urbo en Svislando, ĉefurbo de la samnoma kantono Ĝenevo, ĉe la okcidenta rando de lago Lemano, kie elfluas la rivero Rodano. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 185.726 enloĝantojn. La plejparto el ili parolas la francan, kiu estas la oficiala lingvo de la urbo kaj kantono.

Enhavo

Historio [redakti]

Vidindaĵoj [redakti]

  • Ĉe la suda rando de Rodano kaj Lemano situas la Rues-Basses [rü bas] (Malaltaj Stratoj), komerca centro de la urbo (stratoj Rue du Rhône, Rue de la Confédération, Rue de Rive, Place Molard).
  • En la plej alta punkto de la Malnova Urbo estas la Preĝejo de Sankta Petro (Temple St-Pierre), la katedralo de Ĝenevo.
  • Norde de la lago estas la Palaco de la Unuiĝintaj Nacioj (Palais des Nations).

Esperanto en Ĝenevo [redakti]

En Ĝenevo okazis la 2-a Universala Kongreso de Esperanto en 1906 kaj la 17-a UK en 1925. Universala Esperanto-Asocio havis sian sidejon en tiu ĉi urbo de la fondiĝo en 1908 ĝis 1919, post jaro en Berno denove en Ĝenevo ekde 1920 kaj de tiam ĝis 1947. En tiu jaro la sidejo eknomiĝis Serva Centro. Ĝi funkciis ĝis 1960/1962 ĉefe kiel stokejo de la Biblioteko Hector Hodler; la plej multajn librojn oni en tiuj jaroj transportis al la Centra Oficejo en Roterdamo. En 1980 la Serva Centro malaperis el la statuto.

En 2007 Ĝenevo gastigis la Ĝeneralan Kunvenon de Svisa Esperanto-Societo.

En la jaro 2009 la urbo mem renovigis kaj denove inaŭguris la memorŝildon pri Zamenhof en la Strato Vieux-Collège 12. Tiu memorŝildo rememorigas pri la veno de Zamenhof al la urbo Ĝenevo en la jaro 1905. En Ĝenevo troviĝas la esperanto-klubo la Stelo kaj la esperanto-klubo Espéranto Genève-Régions.

Esperantistoj el Ĝenevo [redakti]

Famaj civitanoj de Ĝenevo [redakti]

Bildoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]