Ruĝa Kruco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oni ofte uzas la esprimojn Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento kiel mallongigojn por la "Internacia Movado de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento".


Enirejo al la Muzeo de la Internacia Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento en Ĝenevo.

Laŭ la konvencioj de Ĝenevo (1864) la vunditoj kaj malsanuloj sur la militkampo ne estas rigardataj kiel malamikoj kaj oni deklaris la neŭtralecon ankaŭ de la kuracistoj kaj flegistoj. Necesis organizoj kiuj zorgu pri tiaj aferoj.

La Ruĝa Kruco estas internacia humanitara movado kun ĉirkaŭ 97 milionoj da volontuloj, membroj kaj kunlaborantaro tutmondaj[1] kiu estis fondita por protekti homan vivon kaj sanon, por certigi respekton por ĉiuj homoj, kaj por malhelpi kaj mildigi homan suferon.

La movado konsistas el pluraj apartaj organizoj kiuj estas laŭleĝe sendependaj unu disde la alia, sed estas unuiĝintaj ene de la movado tra oftaj fundamentaj principoj, celoj, simboloj, statutoj kaj regantaj organizoj. La partoj de la movado estas:

  • La Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK) estas privata humanitara institucio fondita en 1863 en Ĝenevo, Svislando, fare de Henri Dunant kaj Gustave Moynier. Ĝia 25-membra komisiono havas unikan aŭtoritaton sub internacia humanitara juro por protekti la vivon kaj dignon de la viktimoj de internaciaj kaj internaj armitaj konfliktoj. La IKRK estis premiita per la nobela pacpremio en tri okazoj (en 1917, 1944 kaj 1963).[2]
  • La Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento (IFRK) estis fondita en 1919 kaj hodiaŭ ĝi kunordigas agadojn inter la 188 Landaj Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento ene de la Movado. Je internacia nivelo, la federacio plugvidas kaj organizas, en proksima kunlaboro kun la Landaj Societoj, krizhelpajn asistadomisiojn reagante al grandskalaj krizoj. La Sekretariejo de la Internacia Federacio estas bazita en Ĝenevo, Svislando. En 1963, la federacio (tiam konata kiel la Ligo de Societoj de Ruĝa Kruco) estis premiita per la nobela pacpremio komune kun la IKRK.[2]
  • Landaj Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento ekzistas en preskaŭ ĉiu lando en la mondo. Nuntempe 188 Landaj Societoj estas rekonitaj fare de la IKRK kaj agnoskitaj kiel plenaj membroj de la federacio. Ĉiu unuo laboras en sia hejmlando laŭ la principoj de internacia humanitara juro kaj la statutoj de la internacia movado. Depende de iliaj specifaj cirkonstancoj kaj kapacitoj, la Landaj Societoj povas akcepti kromajn humanitarajn taskojn kiuj ne estas rekte difinitaj per internacia humanitara juro aŭ la mandatoj de la internacia movado. En multaj landoj, ili estas forte ligitaj al la respektiva landa sansistemo disponigante taŭgajn urĝajn kuracservojn.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

Ruĝa Kruco
Ruĝa Krescento
Ruĝa Kristalo

La insigno de tiuj ĉi helpaj organizaĵoj fariĝis laŭ la flago de Svisio invers-kolora, la ruĝa kruco. Iom post iom en la tuta mondo fondiĝis Ruĝ-Krucaj societoj kaj funkcias ankaŭ internacia organizo de la Ruĝa Kruco. La simbolo de la ruĝa kruco estas metenda sur homamaj kaj kuracdonaj veturiloj kaj konstruaĵoj laŭ la konvencioj de Ĝenevo, por ke ili protektiĝu de milita atako.

Oni ne konfuzu la Ruĝan Krucon kun la kruco de Sankta Georgo, kiu estas la flago de Anglio, Barcelono, Freiburg kaj multaj aliaj lokoj. La kruco de Sankta Georgo etendiĝas ĝis la rando de la flago, sed tiu de la flago de la Ruĝa Kruco ne etendiĝas tiel.

Origine nur la Ruĝan Krucon oni uzis kiel simbolon de la Konvencioj de Ĝenevo, sed kelkaj islamaj nacioj (ĉefe la otomana imperio, nun nomata Turkio) kontraŭstaris tion, kaj rezulte oni ebligis la uzadon de kroma simbolo (la Ruĝa Krescento). Poste, Persio (nun Irano) sukcese aldonigis ruĝan leonon kun suno – la leono kun suno estis simbolo de Persio – al la listo da uzeblaj simboloj; kvankam Irano ne plu uzas tiun simbolon preferante la simbolon de la Ruĝa Krescento, Irano pasintece rezervis la rajton ekreuzi ĝin iam ajn laŭ sia volo. Ekde 2005 validas por ne kristanaj landoj kaj ne islamaj landoj la simbolo de la Ruĝa Kristalo.

Israelo tiam petis aldonon de Ruĝa Stelo de Davido, rezonante ke oni agnosku judan simbolon krom la kristana kaj islama. Tiun ĉi simbolon uzas la Israela Ruĝa Kruco, sed oni oficiale ne agnoskas ĝin sub internaciaj homamaj leĝoj. La Movado de la Ruĝa Kruco neis la peton rezonante ke, se oni donus alian simbolon al la judoj (aŭ alia grupo), nenombreble da grupoj petos proprajn simbolojn por si, ĉu religiecaj, ĉu ne. Tio malpliigus la originan celon de la simbolo de la Ruĝa Kruco: krei unu simbolon por indiki veturilojn kaj konstruaĵojn protektatajn pro homamo. Responde, la Movado de la Ruĝa Kruco nun prilaboras novan simbolon nereligiecan, kiu estu facile agnoskebla sur la batalkampo; kiam jam la Movado ekuzos la simbolon, oni prezentos ĝin al la Ŝtataj Partioj de la Konvencioj de Ĝenevo por amendi la traktatojn.

Esperanto kaj la Ruĝa Kruco[redakti | redakti fonton]

La iniciatinto de aplikado de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco estis la propagandisto de Esperanto en la franca armeo, nome kapitano Bayol. Antaŭ la 2-a Universala Kongreso li eldonis libreton pri utileco de Esperanto por flegado de diverslingvaj vunditoj, ankaŭ specialajn ŝlosilojn kun necesa frazaro por flega servo. Post tio Esperanto komencis penetri en la naciajn societojn de Ruĝa Kruco.

Ekzemple en 1907 en la urbodomo de Antverpeno Van der Biest legis referaton pri Esperanto por anoj de Belga Ruĝa Kruco. Samjare en la franca societo de Ruĝa Kruco oni fondis nacian komitaton por propagando de Esperanto. En 1909 administracio de la germana Ruĝa Kruco en Königsberg proponis al sia subularo lerni Esperanton. Kelkan tempon (1910) aperis faka gazeto Espéranto et Croix Rouge. En 1911 por ruĝkrucanoj estis aranĝitaj Esperanto-kursoj en Dresdeno; same en Kaŭnaso zorge de Devjatnin.

esperantlingva afiŝo "Pola Ruĝa Kruco helpos kaj instruas helpadi", vidita en aprilo 1986

Dum la 4-a UK en Dresdeno dum somero 1908, por la unua fojo reprezentis sin la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco per Adolphe Moynier, kiu ĉeestis eksperimenton de ekzerca flegado de diverslingvaj vunditoj; ordonoj, demandoj k. a. estis farataj sole en Esperanto. Partoprenis 50 portilistoj kaj multaj militaj kuracistoj en la korto de la Saksa Ruĝa Kruco. La sama estis ripetata dum la 5-a UK en Barcelono 1909. En 1916 Justin GODART, honora ano de UEA, franca ŝtata subsekretario de la sansistema fako (poste ministro), cirkulere rekomendis la lernadon de Esperanto al la militistaj flegistoj kaj tiucele mendis 10 000 erojn de la lernolibro de Esperanto de Bayol.

Fine de la Unua Mondmilito la Ruĝa Kruco uzis la delegitan reton de UEA por retrovi homojn kaj kunvenigi gefamilianojn. Delegitoj skribis tiucelen proks 180 000 leterojn.

esperantlingva broŝuro "Protektu vian vivon..." pri sangodonacado (Ruĝa Kruco de Makedonio, Skopje, 1976)

Post la milito la 10-a Internacia Konferenco de la Ruĝa Kruco 1921, kiun prezidis Gustave Ador kaj en kiu partoprenis preskaŭ ĉiuj registaroj de la mondo, havis tre solenan karakteron. Ankaŭ Esperanto havis rolon tie. La ideoj de la dummilite mortigita apostolo de Esperanto ĉe Ruĝa Kruco, kapitano Bayol, estis prezentata al la delegitara komisiono. Ĝi diskutis proponon de finna delegito d-ro Wang kaj favore raportis al la plenkunsido. La 7-an de aprilo la konferenco unuanime voĉdonis la jenan rezolucion:

Konstatinte la fakton, ke la lingva malfacileco multmaniere malhelpas la realigon de l' internacia idealo de la Ruĝa Kruco, ĉu por savhelpo sur batalkampoj, ĉu inter militkaptitoj aŭ eĉ en la kongresoj de la Ruĝa Kruco, la konferenco instigas ĉiujn ruĝkrucajn organizaĵojn, ke ili disvastigu la lernadon de la helplingvo Esperanto inter siaj anoj, kaj speciale ĉe la junulaj sekcioj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj al internacia kompreniĝo kaj kunlaborado laŭ la celo de la Ruĝa Kruco.

Laŭ tiu ĉi rekomendo la nova statuto de la hispana Ruĝa Kruco, adoptita la sekvintan jaron, jam enhavas unu paragrafon pri la devo lerni Esperanton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. American Red Cross: Understanding the Movement
  2. 2,0 2,1 Nobel Laureates Facts — Organizations. Alirita 2009-10-13.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bennett, Angela. The Geneva Convention: The Hidden Origins of the Red Cross. Sutton Publishing, Gloucestershire, England, 2005. ISBN 0-7509-4147-2
  • Boissier, Pierre. History of the International Committee of the Red Cross. Volume I: From Solferino to Tsushima. Henry Dunant Institute, Geneva, 1985. ISBN 2-88044-012-2
  • Bugnion, François. The International Committee of the Red Cross and the Protection of War Victims. ICRC & Macmillan (ref. 0503), Geneva, 2003. ISBN 0-333-74771-2
  • Dunant, Henry. A Memory of Solferino. ICRC, Geneva 1986. ISBN 2-88145-006-7
  • Durand, André. History of the International Committee of the Red Cross. Volume II: From Sarajevo to Hiroshima. Henry Dunant Institute, Geneva, 1984. ISBN 2-88044-009-2
  • Farmborough, Florence. With the Armies of the Tsar: A Nurse at the Russian Front 1914-1918. Stein and Day, New York, 1975. ISBN 0-8128-1793-1
  • Favez, Jean-Claude. The Red Cross and the Holocaust, Cambridge University Press, 1999.
  • Forsythe, David P. Humanitarian Politics: The International Committee of the Red Cross. Johns Hopkins University Press, Baltimore 1978. ISBN 0-8018-1983-0
  • Forsythe, David P. The Humanitarians: The International Committee of the Red Cross. Cambridge University Press, Cambridge 2005. ISBN 0-521-61281-0
  • Haug, Hans. Humanity for All: The International Red Cross and Red Crescent Movement. Henry Dunant Institute, Geneva in association with Paul Haupt Publishers, Bern, 1993. ISBN 3-258-04719-7
  • Handbook of the International Red Cross and Red Crescent Movement. 13th edition, International Committee of the Red Cross, Geneva, 1994. ISBN 2-88145-074-1
  • Hutchinson, John F. Champions of Charity: War and the Rise of the Red Cross. Westview Press, Boulder, Colorado, 1997. ISBN 0-8133-3367-9
  • Moorehead, Caroline. Dunant's Dream: War, Switzerland and the History of the Red Cross. HarperCollins, London, 1998. ISBN 0-00-255141-1 (Hardcover edition); HarperCollins, London 1999, ISBN 0-00-638883-3 (Paperback edition)
  • Willemin, Georges; Heacock, Roger. International Organization and the Evolution of World Society. Volume 2: The International Committee of the Red Cross. Martinus Nijhoff Publishers, Boston, 1984. ISBN 90-247-3064-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

kaj jen kiel ekzemploj la retejoj de la naciaj membroasocioj en
Flago de Aŭstralio Aŭstralio, Flago de Barato Barato, Flago de Barato Brazilo, Flago de Ĉinio Ĉinio, Flago de Francio Francio, Flago de Germanio Germanio,
Flago de Japanio Japanio, Flago de Kanado Kanado, Flago de Meksiko Meksiko, Flago de Rusio Rusio, Flago de Svedio Svedio kaj en Flago de Usono Usono

46°13′40″N 6°8′14″E  /  46.22778°N, 6.13722°O / 46.22778; 6.13722 (Ruĝa Kruco)