Urugvajo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
República Oriental del Uruguay
Orienta Respubliko de Urugvajo
Flago de Urugvajo Blazono de Urugvajo
Nacia himno: Himno Nacional Uruguayo
Nacia himno de Urugvajo
Nacia devizo: Libertad o muerte
Libereco aŭ morto
Situo de Urugvajo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Montevideo (1 314 000)
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (54%), protestantismo (11%) kaj afrikoamerikaj religioj. La ŝtato estas laika.
Areo
 % de akvo
176 215 km²
1,5%
Loĝantaro 3 477 778 (2008)
Loĝdenso 19/km²


Horzono UTC-3
UTC-2 (somere)
Interreta domajno .uy
Landokodo UY
Telefona kodo 598
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Tabaré Vázquez (2005)
Nacia tago 25-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Brazilo 25-a de aŭgusto 1825
Ekonomio
Valuto peso (UYU)
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2006
$ 37,18 miliardoj
$ 11 621
Esperanto-movado
Landa E-asocio Urugvaja Esperanto-Societo

Urugvajo (hispane: Uruguay, en Esperanto malofte ankaŭ Urugŭajo) estas lando en Sudameriko, inter Brazilo, Atlantiko kaj Argentino. Ĝi estas parlamenta respubliko.

Ĝi administre dividiĝas en 19 departementojn: Artigas, Canelones, Cerro Largo, Colonia, Durazno, Flores, Florida, Lavalleja, Maldonado, Montevideo, Paysandú, Rio Negro, Rivera, Rocha, Salto, San José, Soriano, Tacuarembó, Treinta y Tres.

Ĝiaj ĉefaj eksportaĵoj estas viandaĵo, ledaĵo, lanŝtofo, tekstilaĵo, fiŝoj.

Ĝi anas la organizojn UNO (ekde 1945) kaj Mercosur.

Enhavo

[redakti] Geografio

Kun surfaco de 176.220 km2, Urugvajo estas la dua plej malgranda lando de Suda Ameriko.

Ĝi situas inter la rivero Urugvajo kaj Plata-rivero aŭ rivero de la Arĝento (Río de la Plata).

La maksimuma alteco estas 514 metroj super marnivelo.

[redakti] Etima deveno

Koloniepoke la lando estis konata kiel "Orienta Banko" (ĉar ĝi estis la plej orienta teritorio el la Vicreĝio de l' Rivero de la Arĝento). Poste, ĝi estis nomata "Orienta Provinco", ĉar ĝi apartenis al la Unuiĝintaj Provincoj de l' Rivero de la Arĝento. Kiam la unua konstitucio estis kreita, referenco al la rivero Urugvajo estis aldonita.

La vorto venas de la gvarania lingvo. Tamen, estas multaj klarigoj pri ĝia deveno. La korekta signifo estas malfacile scii ĉar la gvarania estas tre aglutina lingvo. Kelkaj tradukoj estas:

  • La Rivero de kiu alporti manĝaĵon
  • La Rivero de la lando de la "urú"-o ("urú"-o estas birdspeco kiu loĝas ĉirkaŭ tiu rivero)
  • La Rivero de la birdoj kolorigitaj
  • La Rivero de la helikoj

[redakti] Historio

Antaŭ la alveno de la eŭropanoj, la lando estis popolita de diversaj indianaj triboj, inter kiuj menciindas la ĉaruoj.

Dum la hispana regado, la lando, ne multe loĝata, havis historion komunan al Argentino kaj kun granda influo de Brazilo. Ĝi tamen sendependiĝis de Brazila Imperio en 1828 sub la gvidado de José Gervasio Artigas kun apogo de Britio, kiu deziris malgrandan ŝtaton apud Rivero Plato.

Ĝi estis dum multaj jaroj unu el la plej stabilaj landoj de la kontinento. Komence de la 20-a jarcento, sub la gvidado de prezidento José Batlle ĝi firmiĝis kiel laikisma kaj bonstata ŝtato.

En la 60-aj jaroj komencis krizo socia kaj politika, kun komenco de perforta politika agado, inter alie de la fama armita grupo Tupamaroj. La armeo prenis la potencon kaj regis diktatore inter 1973 kaj 1984.

La povo estis tradicie dividita inter la partioj Nacia kaj Colorado (Ruĝa). En la balotoj de 2004 venkis unuafoje kandidato maldekstrema, Tabaré Vázquez, de la Frente Amplio (Larĝa Fronto).

[redakti] Kulturo

La loĝantaro de Urugvajo troviĝas inter la plej kleraj en la mondo, kun preskaŭ neekzistanta analfabeteco.

Inter la verkistoj naskitaj en Urugvajo oni povas mencii: Juan Carlos Onetti, Eduardo Galeano, Juana de Ibarbourou kaj Mario Benedetti.

[redakti] Esperanto-movado en Urugvajo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Urugvajo

[redakti] Aliaj projektoj

    [redakti] Eksteraj ligiloj


     
    MERKOSUDO
    Merkosudo
    Membro-ŝtatoj:
     Argentino |  Brazilo |  Paragvajo |  Urugvajo
    Asociiĝintaj ŝtatoj:
     Bolivio |  Ĉilio |  Peruo
    Observanto:
     Meksiko


    Ŝtatoj en Sudameriko
    Argentino | Bolivio | Brazilo | Ĉilio | Ekvadoro | Gujano | Kolombio | Paragvajo | Peruo | Surinamo | Trinidado kaj Tobago | Urugvajo | Venezuelo
    Dependaj teritorioj: Falklandoj (brita) | Franca Gvajanio (franca) | Sud-Georgio kaj Sud-Sandviĉinsuloj (brita)

    Aliaj lingvoj